Ĉielo.jpg

"La ĉielo estas la limo"

~ Usonano pri ĉielo

"La ĉielo falos!"

~ Kokideto pri ĉielo

"Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus"

~ Zamenhof preĝante al ĉielo

"Mi scias ke la Neciklopedio estas amuza, sed ne malbonigu Vikipedion!"

~ Ĉiela Voĉo

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.

Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri ĉielo. Antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas plej granda kaj plej alta. Tial, ili konis la ĉielon pere de la alternado de la kvar sezonoj kaj la irado de la steloj.

Nuntempaj homoj tamen scias, ke la ĉielo estas tie, kie estas nia Patro, sankta estu Lia nomo, venu reĝeco Lia, estu volo Lia, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. La ĉiela volbo separas la akvon sur la tero de la akvo en la ĉielo.

Ne gutas mielo el la ĉielo, kaj pura ĉielo fulmon ne timas.

Wan Hu.png

FundamenteRedakti

 
La vekita intereso estis granda en la mondo.

Laŭ Fundamento de Esperanto la ĉielo estas blua.

PordojRedakti

Ŝildo antaŭ la akceptejo de la ĉielo. Viroj, kiuj ne obeis la ordonojn de ilia edzino eniru maldekstran pordon. Viroj, kiuj plenumis akurate la ordonojn de la edzino eniru la dekstran pordon. Post morto alvenis Karlo en la ĉiela akceptejo kaj tuj rekte eniris la maldekstran pordon. Sankta Petro demandis

- Karlo ĉu vi certas, ke vi elektis la ĝustan pordon ?

Karlo respondis

- Jes - ja mia edzino jam diris al mi, kiam mi alvenos en ĉielo, ke mi eniru la maldekstran pordon !

Antikvaj teorioj pri la ĉieloRedakti

Por pravigi min mem kaj miajn kunlaboristojn, mi devas konstati mian konvinkon, ke antaŭ pli ol 3 000 jaroj antikvaj ĉinoj inventis la unuan ĉaron por vojaĝi tra la kosmoj. Tio sciigis ilin, ke ekster la suna sistemo estas aliaj sistemoj en nia Galaksio kaj ekster nia Galaksio estas aliaj similaj kosmaj unuoj. Tio ja konformas al la supozo de modernaj sciencistoj, kiuj observas stelojn per teleskopo.

En la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) oni faris ĉielaŭtobuson. Pere de tio, sciencisto Zhang Heng montris, ke la universo estas senlima, ĉar li neniam revenis. Kompreneble antikvaj ĉinoj multe esploris la ĉielon.

kristanismoRedakti

Laŭ kristanismo, la vojo al la ĉielo estas aŭ kontemplado de belaj, ofte nudaj birdoj de † Kristo † († Katolikismo †), aŭ legado de ekscitaj rakontoj pri li († Protestantismo †). Kredantoj estas ĉefe gejaj malinoj kaj malgejaj inoj.

JesuoRedakti

 
Jam venos tagoj pli helaj!

En la greklingva teksto Jesuo parolis pri "la ĉieloj": "Nia patro, kiu estas en la ĉieloj", "la regno de la ĉieloj".

Ĉielaj kongresojRedakti

Dum tiu periodo, anĝeloj kreis e-movadon en sia mondo. Unufoje jare ili venis al Tero por fari mistikan kongreson de Esperanto. Ili nomiĝis "Universalaj Kongresoj", ĉar unuigis anĝelojn de la tuta Universo.

 
Ĉiela UK

En 1102 okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Pato Branco, kiam la spirito, kiu estus future Bertilo Wennergren iĝis ano de Akademio de Esperanto kaj la spirito de estonta Arno Lagrange eniris Vikipedion. Kompreneble, Akademio de Esperanto kaj Esperanta Vikipedio, unue aperis en supera mondo kaj nur tre poste venis en teron. Eĉ SAT estis fondita en ĉielo antaŭ veni al mondo, sed nur en 1521, ĉar la ribelemaj estontaj SATanoj refuzis dum multaj miljaroj akcepti la ekzistado de anĝeloj, spiritoj, ktp.

En 1500 okazis 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo (kiu ankoraŭ ne ekzistis en fizika mondo). Idista terorisma demona grupo atakis kaj bombis la ĉielan Centran Oficejon de Esperantujo. Pri tio rakontas Milton en sia poemo Perdita Paradizo.

Moderna scioRedakti

La germanaj kaj ĉeĥaj esperantistoj ne laboras disigite pro iuj kaŭzoj ŝovinistaj, sed simple pro tio, ke romkatolika teologio agnoskis tri ĉielojn: la unuan, kiu estas la regiono de aero kaj nuboj; la duan, kiu estas la spaco, en kiu ĉirkaŭiras la astroj; kaj, trans la dua, la trian, kiu estas la loĝejo de la Eternulo, la restadejo de tiuj kiuj vidalvide Lin rigardas. Laŭ ĉi tiu kredo oni diras, ke Sankta Paŭlo estis altigita al la tria ĉielo.

Se pliekzakti, pli ol pri romkatolika teologio, pli sciencas paroli pri kristana teologio ĉar tia fizika konceptado pri la mondo estas komuna al ĉiuj kristanaj familioj. Eĉ necesas paroli ne pri teologio (kaj eĉ mapli pri dogmo), ĉar tiu ĉiela vizio interesas pli la mitigan fantazion por literaturumi pri aferoj altaj kaj superaj ol koheran fizikan mondformon: la ĉiela empireo, ekzemple, pli ol loka restadejo de Dio, estis simbolo de la nekaptiteco aŭ transcendo de Dio.

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: kreiteco de la ĉielo estas, laŭ antropologoj kaj esploristoj pri la origino de religioj, kvazaŭ apartaĵo aŭ “singularaĵo” de la Biblio.

Oni sciigas, ke esenca koncepto (ne vizio, kiu tamen respektas la unuan) pri la ĉielo, en kristanismo estas ripetata kaj konfermita tiu de la hebrea Biblio. Se preskaŭ ĉiuj antikvaj praaj kulturoj imagis la ĉielon diaĵo aŭ io dia, la biblia kulturo tuj, ekdekomence, deklaris ĝin kreaĵo de Dio (vidu Gn 1[2], kaj psalmaron): tio okazis kvankam la najbaraj kulturoj (aramea, egipta ktp, kaj ankaŭ la foraj kiel la greka kaj ĉina) preferis al ĝi adorkliniĝi. Kaj, do, la "biblia" ĉielo ekestiĝis en la tempo, ne daŭras laŭeternece. Ankaŭ por la biblia kulturo la ĉielo estas la loĝejo de Dio kaj de ties kortego, sed samtempe la psalmisto kontentas trovi Dion ĉiuloke eĉ en Adeso. Foje la ĉielo estas ĝuata kiel poezia fonto (psalmo 19). En la evangelio estas preĝate “Patro nia kiu estas en la ĉielo”, sed ĉi tie la ĉielo estas nur simbolo de transcendo ĉar estas ankaŭ dirate, ke la dia regno identiĝas kun Dio mem kiu estas ĉie; en la Apokalipso (21,1) kaj 2Pt (3) estas skribate pri “novaj ĉieloj kaj nova tero”, kie la novaj ĉieloj estas metaforo de la nova vivo ĉe Dio mem kiu estas la vera, neloka paradizo. Ofte en la Nova Testamento oni uzas la esprimon “regno de ĉieloj” (latine: regnun coelorum) (vidu Mateon), sed per ĝi estas aludata la regno de Dio en la homaj koroj kaj strukturoj, ne la superaj spacoj.

Foje, sed ne tute korekte, oni opinias ke: koncerne la ĉielan paradizon, la diversaj doktrinoj apogas sin sur la duobla eraro rigardi la Teron kiel la centron de la Universo, kaj kiel limigitan la regionon de la astroj. Trans tiun imagan limon ĉiuj ja lokis la feliĉajn loĝejojn kaj la restadejo de Dio.

Idista herezo pri la ĉieloRedakti

 
Tiacele estis kunvokita la fama konferenco en Versailles.

Laŭ la ida vikipedio, cielo esas :

Klare idistoj estas herezuloj kaj mensogistoj.

Amo kaj ĉieloRedakti

- Hej, saluton, ĉu vi falis el la ĉielo?

- Ne, kial?

- Ĉar vi estas terure malbela, kiel eksterterulo.

Ĉiela RegnoRedakti

Ni atentigas, ke Ĉiela Regno (greke: ἡ βασιλεία τῶν οὐρανῶν = he basileia tōn ouranōn) aŭ Dia Regno (greke ἡ βασιλεία τοῦ Θεοῦ = he basileia tou Theou) estas ŝlosila koncepto de Kristanismo bazita sur esprimo atribuata al Jesuo kaj raportita en la Evangelioj.

Samsignifaj esprimojRedakti

La vorto “regno” aperas en la Nova Testamento pli ol cento da fojoj kaj estas utiligata precipe en la sinoptikaj evangelioj:

Evangeliisto Sankta Mateo en sia evangelio aranĝas la samteman koncepton per la vortoj "ἡ βασιλεία τῶν οὐρανῶν" (basileia tōn ouranōn), kiu estis tradukita per “ĉiela regno”, dum evangeliistoj Sankta Luko kaj Luko en siaj evangelioj preferas la esprimon Basileia tou Theou, kiu estas esperantigita per “dia regno”.

Tiu “dia regno”, laŭ iuj fakuloj, ĉar tiu analoga de Mateo baziĝus sur tiuj de Marko kaj Luko kaj sur la Q-Evangelio, estas modifaĵo de Mateo por ne malplaĉi al unuaj kristanoj de la judaj komunumoj kiuj preferis eviti rekte mencii la nomon de Dio.

Ĉe la komerco de la predikadoRedakti

Precipe ĉe la komenciĝo de sia predikado Jesuo substrekis la tujan proksimecon de tiu “ĉiela regno” (aŭ “dia regno”). Ĉe la komenco de sia evangelio, Marko substrekas ke Jesuo diras (1,15): “La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio”. Johano la Baptisto laŭ Mateo (3,2) diras:” Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo”. Ĉiam en tiu evangelio Jesuo ripetas: “Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis” (4,17).

Sinapa semetoRedakti

La parabolo enestas en ĉiuj tri evangelioj sinoptikaj: en Mateo 13, 31-32, en Marko 4,30-3, kaj en Luko 13,18-19. Kaj ĝi aperas ankaŭ en la evangelio laŭ Tomaso 20.

(Mateo 13. 31-32) "31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.”

La paraboloj de la RegnoRedakti

En multaj paraboloj Jesuo provas precizigi la karakterojn de tia regno. Jen listo de paraboloj registritaj en Mateo kaj kutime difinitaj la “paraboloj de la regno”:

Parabolo de la semistoRedakti

 
Van Gogh Sunsubiĝo sur la semisto
 
Jesuo semas (Transivania Fresko)
 
Pieter Bruegel la pliaĝa, Pejzaĝo kun la parabolo de la semisto, 1557.

La Parabolo de la semisto estas unu el la paraboloj de Jesuo registrita en la tri Sinoptikaj evangelioj (Mateo 13,1-23, Marko 4,1-20 kaj Luko 8,4-15) kaj en la apokrifa evangelio laŭ Tomaso (Tomaso 9 [1]).

La versio de Marko (4,1-20): “1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro. 2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado: 3 Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. 11 Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; 12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. 13 Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn? 14 La semisto semas la vorton. 15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. 16 Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. 18 Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; 19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. 20 Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble”.

La versio de Mateo (13,1-23): “1 En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. 2 Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo. 3 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5 kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9 Kiu havas orelojn, tiu aŭdu. 10 Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? 11 Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. 12 Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. 13 Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. 14 Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 15 Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertiĝu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin. 16 Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas. 17 Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis. 18 Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. 19 Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. 20 Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 21 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. 22 Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. 23 Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble”.

La versio de Luko (8,4-15): “4 Kaj kiam granda homamaso kolektiĝis, kaj homoj el ĉiu urbo venis al li, li diris per parabolo: 5 La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la ĉielo formanĝis ilin. 6 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, ĉar ili ne havis malsekaĵon. 7 Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 9 Kaj liaj disĉiploj demandis al li, kia estas ĉi tiu parabolo. 10 Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu. 11 La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio. 12 Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj. 13 Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas. 14 Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton. 15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton”.

La versio de Tomaso (9): “Jesuo diris: “Vidu, la semisto eliris, prenis manplenon kaj semis. Iuj semoj falis sur la strato, kaj la birdoj venis ilin beki. Aliaj falis inter la ŝtonoj, kaj ne enradikiĝis kaj, do, ne produktis spikojn. Aliaj falis inter dornoj kie sufokiĝis kaj estis manĝitaj de vermoj. Kaj aliaj falis sur taŭgan grundon kaj produktis abundan rikolton, kiu donis sesdekojn el unu kaj centdudekojn el unu”.[1]

InterpretojRedakti

La semo estas la dia vorto, la grundo sur kiu falas la semo estas la homaj spiritaj dispozicioj. Oni sin demandas: kial la semisto (Dio, Kristo) semas ankaŭ sur la arida tereno kaj strataj aŭ jam okupita de vigla vegetado? Oni respondas: tio montras la abundon de la dia aŭ krista invito, insista kaj ĉiam preta savi, kaj krome tio respektas la liberan decidon de tiuj kiuj investiĝas de la dia semo.

La diversaj tekstoj permesas nur samsencajn komentojn. Ankaŭ la procenta produktokvanto, vere ekscesa se komparata kun la realaj tritikaj semoj, ne ĝenas pro la fakto ke la dia vorto ne havas limigeblajn efikojn.

Fakaj kritikistoj inklinas pensi ke almenaŭ parto de la tekstoj povas esti la precizaj vortoj eldiritaj de Jesuo. Kelkaj opinias ke povus esti mateaj aldonoj la eksplikaj alegoriaĵoj.

Oni rimarkigas ke, kiel kutime, Tomaso liveras la parabolon senkontekstan, kaj ke nur Mateo aludas al Jesaja 6,09 -10, kie estas dirate: “Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos”.

La Ĉielo kaj la InferoRedakti

 
Kovrilo de la plej freŝdata esperanta eldono de "La Ĉielo kaj la Infero", ilustrita de Cecconi.

Fine, la flegma k eble faŝistema sinjoro Eden, deklaris en angla parlamento, ke La Ĉielo kaj la Infero aŭ La Justeco de Dio Laŭ Spiritismo estas unu el 5 bazaj libroj de Kardecisma Spiritismo (la kvara el ili). Ĝi estas kompara studo de la doktrinoj pri la forpaso de la animo, el la korpa vivo en la spiritan vivon, pri la estontaj punoj kaj rekompencoj, pri la anĝeloj kaj demonoj, pri suferoj ktp, sekvata de nombraj ekzemploj pri la efektiva situacio de la animo dum kaj post la morto.

Publikigite unuafoje en aŭgusto 1866, de Allan Kardec, ĝi enhavas du partojn. La unua kun 11 ĉapitroj, kaj la dua kun ok. En la unua parto oni studas temojn, kiel kaŭzojn de la timo al morto, la ĉielon, la inferon, la limbon, la purgatorion, la anĝelojn, la demonojn k. a. En la dua parto, oni trovas raportojn de spiritoj pri tio, kion ili sentis dum kaj post la morto de l' fizika korpo. Kaj ĉiuj raportoj kun signifaj klarigoj pri la postvivo kaj komunikebleco de la mortintoj, kaj ankoraŭ pri la Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko (Karmo).

En la dua parto, enestas ĉapitroj kun raportoj de spiritoj, kiuj sukcesis per suferaj reenkarniĝoj elpagi pezajn debetojn el la pasinteco. Estas la kazo, ekzemple, de Szymel Slizgol kiu almozpetis dum 30 jaroj en la urbo Vilno. Li elkarniĝis en majo 1865. Lian funebraĵojn ĉeestis granda homamaso. La magazenoj eĉ fermis la pordojn kiel signo de funebro. Kelkajn jarcentojn antaŭe li vivis kiel reĝo en tiu sama regiono de l' mondo, kun povo pri vivo kaj morto. Sed li kaŭzis multe pli da malbono ol da bono. Tial li ĝojegis, ĉar nun multajn ploris pro lia morto.

Al Esperanto tradukis Allan Kardec Afonso Costa kaj Benedicto Silva en 1979. La unua eldono en Esperanto estas preparita kiel programero de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.

SignifoRedakti

Per tiu esprimo Jesuo referencas al regno aŭ suvereneco de Dio sur la tuta universo. Tiu regno estas imagita tute malsama ol tiu de la teraj povoj, kvankam laŭ la konstanta ideo pri tera povo, laŭ judoj, ili estas ĉiam dia delegitoj. Sendepende de sia religia anonco, Jesuo per tiaj esprimo kaj koncepto evitas kunfandiĝi kun la oponantoj de la okupanta Romia Imperio: lia ĉiela regno povas kunekzisti kun ĉiuj teraj regnoj.

En postaj kristanaj teologioj la Jesua ĉiela regno etendiĝis al la vivo de savitoj ĉe Dio, stato kiu kutime estas dirata “Paradizo”.

En la teologio de la paŭlaj leteroj la kredantoj jam estas savataj en la Dia Regno, kiu ankoraŭ ne manifestiĝas.

Tiuj konceptaj esprimoj interpretendas je la lumo de la respondo de Jesuo al Pilato (Joh 18,37): "Sed nun mia regno ne estas el ĉi tie... Pro tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero".

Foje ne mankis la tento, inter kristanoj, identigi la dian regnon kun la Kristana Eklezio: tezo ĝenerale refutata de la diversaj teologioj. Ne mankas ankaŭ akuzoj al la Katolika Eklezio sintenis kiel tera regno, akuzo plej facile altira en tempo de papo-reĝo: tezo, tamen, ĉiam refutita kiel aperas ekzemple en la papaj Enciklikoj kaj ĉe multego da teologoj.

La ĉiela regno ĉe judismoRedakti

La koncepto "ĉiela regno", almenaŭ materie, ne estas tute nova en la Malnova Testamento

Laŭ la juda tradicio la esprimoj “Regno de Dio” kaj “ĉiela regno” havas sian respondecon en la strikta ligo kun la aŭskultado kaj praktikado de la precepto de la Torao kiujn la judaj majstroj ĉiam instruis kiel akompanataj de la dia revelacio (kvankam ili origine ne estis tiom multenombraj). Oni parolas pri “jugo” de la Regno de Dio aludante al la akcepto de la Dia volo en la adhero al Dio, sola maniero per kiu la spirita libero kaj la materia libero estas eblaj kaj viveblaj kunigitaj; analoga estas la jugo de la Torao. Ekzistis diversaj motivoj por akcepti la Ĉielan Regnon kiel (hebree) Qabalat ol Malkhut Shamayim: per la pradikado de la plej simplaj formoj de fido nome de la timo kaj amo al Dio, de la medito pri la meritoj kaj punoj, kaj tiu de spirita kreskiĝo en la plibonigado de si mem kaj de la mondo kaj, fine, tiu plej alta, nome plenumi la ordinon de Dio kaj adheri al lia volo.

Tiuj celoj de la koncepto pri suvereneco de Dio estas certe dedukteblaj el la amplekso de la revelaciaj tekstoj, kvankam praktike ili estis vivitaj precipe referencigataj al politika liberigo.

En la posta Kabalo (7-a kaj 8-a jarcentoj) oni trovas elementojn de granda spiriteco facile asimileblaj al koncepto de interna spirita regno: en ĝi estas ankaŭ parolate pri Jerusalemo ĉiela kaj Jerusalemo tera.

Disvastigita estis ankaŭ la esprimo leShem Shamayim kiu signifas “En la nomo de la Ĉielo” kaj kiu referencas al ago aŭ intenco plenumitaj aŭ plenumeblaj laŭ la dia instruo.

La dia regno laŭ katolikaj teologiojRedakti

La Katekismo de la Katolika Eklezio (sigle KKE) instruas ke ĉe la alestiĝo de la Dia Regno realiĝos regno de amo, paco kaj justeco (1807 de KKE). Justeco estas difinita kiel virto per kiu estas respektataj la rajtoj de ĉiuj personoj (782,1816), kiuj vivos en paco kaj harmonio kun ĉiuj. La Dia Regno komenciĝis kun la morto kaj resurekto de Jesuo kaj devas esti daŭre disvastigita de kristanoj ĝis kiam ĝi atingos la perfektecon volitan de Kristo en la finaj tempoj (2820). Kristanoj devas vivi kiel Kristo vivis per senlacaj preĝoj kaj kooperado (2632). Tio ĉio estas atinganta nur agante en la konkretaj cirkonstancoj laŭ la inspiro de la Sankta Spirito (541, 764). Kristo daŭrigas alvoki ĉiuj popolojn ĉe si por kune konstruu la Dian Regon kun la triumfo de Kristo mem en la tuta mondo (542). Tamen la triumfo de la Regno de Kristo ne okazos ĝis ties reveno surteren (8571). Dum sia reveno Kristo juĝos la vivantojn kaj la mortintojn: nur la justuloj regnos poreterne kun Li (1042, 1600). Nur la dua reveno de Kristo signos la kompletan malvenkon de la malbonaj potencoj, inter kiuj Satano (550, 671). Ĝis tiam, la Regno de Kristo daŭrigos esti atakita per la malbonaj potencoj kaj, politikaj kaj kulturaj: pro tio la kristanoj pacience kaj espere atendu la duan venon de la Savanto (671, 689). La kristanaro preĝas por plifruigi la revenon de Kristo, dirante al li ”Maranatha!”: kio signifas “Venu, Sinjoro Jesuo” (671, 2817), [2]

Kio estas en la ĉieloRedakti

  1. Ekstertera vivo
  2. Jupitero
  3. Luno
  4. Marso
  5. Merkuro
  6. Neptuno
  7. Nifoj
  8. Paradizo
  9. Patro Nia
  10. Saturno
  11. Steloj
  12. Suno
  13. Urano
  14. Venuso

Kio ne estas en la ĉieloRedakti

  1. Infero
  2. Tero

NotojRedakti

  1. Traduko el la itala versio de Carla Lazzari Il vangelo segreto di Tommaso, Mondadori, 2005; komparita kun la greka teksto.
  2. Estas du manieroj legi la aramean esprimon: מרנא תא; maranâ' thâ' or מרן אתא; maran 'athâ': la unua diras "Sinjoro, venu" ,la dua diras "la Sinjoro venis".
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.