Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Ne el ĉiu ligno oni faras violonon"

~ Zamenhof pri ligno uzita por fari ŝakpecojn

"Le anglese ha habite alcun influentia, ben secur"

~ Interlingvaisto
Neniu trovos artikolon kiu havas tian titolon.


$ 58.JPG

Ŝako estas nerda ludo invetita de Vulkanoj. La ŝakludo estas unu el la fenomenoj, kiuj proksimigas inter si la homojn kaj naciojn same kiel la lingvo. Ĝi havis jam en la antikvaj epokoj grandan signifon en la int. sociaj rilatoj. Ĝi estis la unua amuza okupado, per kiu kuraĝadis la ŝak­ludantoj migri en fremdajn landojn, por mezuri siajn fortojn laŭ la sama maniero de la nuntempaj sportistoj. Historiaj verkoj aludas multofte pri tiaj okazintaĵoj.

Enhavo

RegulojRedakti

La bazaj reguloj estas:

 
Ŝako imitas vivon
  • Venkas la ludanto, kiu unue perdas ĉiom da la proprajn pecojn.
  • Se mankas leĝaj movoj al ludanto, venkas la ludanto, kiu havas la plej malmultajn pecojn sur la tabulo.
  • Nur peonoj estas en la eka pozicio. Kiam la ludo komencas, ludantoj arbitre metas iliaj pecoj sur la tabulo.
  • Ambaŭ ludantoj ludas samtempe, sen alternado.
  • La reĝo estas traktata kiel iu ajn de la aliaj pecoj.
  • Peono rajtas rangaltiĝi al iu ajn peco alie de peono—eĉ al reĝo. (Do estas eble, ke ludanto havos plurajn reĝojn sur la tabulo!)
  • Arokado estas nevalida movo.
  • Se ludanto povas kapti iun ajn pecon de la kontraŭulo, tiu devas kapti ĝin.

AtomojRedakti

La nombro da pozicioj de la ŝakpecoj sur la ludtabulo superas la nombron da atomoj en la Universo.

Ŝako kaj lingvojRedakti

Vi, stultulego, kiu neniam kapablis lerni eĉ latinon, forigu el via kapo la deziron lerni Esperanton; daŭrigu ludi ŝakojn!

EsperantoRedakti

Esperanto aplikas la algebran sistemon de ŝaka notado pro ĝia ĝenerala int. komprenebleco. Malgraux tio, same kiel multaj aliaj esperantistaj fakaj asocioj, ankaŭ la ŝakista EŜLI delonge ne montras ajnajn vivosignojn.

KomputiloRedakti

La komputiloj povas analizi inter 6 kaj 8 milionoj da ludmovoj en la ŝako... sekunde.

AlieRedakti

La populara senpaga, senreklama kaj liberkoda ŝak-retejo Lichess.org jam de pluraj jaroj havas esperantlingvan interfacon, eĉ se restas iuj malglataĵoj en la traduko. Evidente inter la ludantoj tie estas ankaŭ esperantistoj, kaj jam en 2016 okazis la unua turniro de esperantlingvaj ŝakemuloj en Lichess.org.

La unuan turniron gajnis Chuck Smith, kiu ankaŭ estas unu el la tri administrantoj de la esperantista teamo en la retejo. La aliaj administrantoj estas Joop Kiefte kaj Robert Nielsen.

Entute estas kvindeko da membroj en la Esperanto-teamo, sed post ses turniroj en 2016 daŭris ĝis 2020 antaŭ ol oni revivigis la tradicion de esperantistaj turniroj. Ŝajne kontribuis la kronvirusa pandemio, pro kiu multaj sidas hejme kaj trovas tempon por retaj hobioj.

PecojRedakti

En ŝako estas pecoj, kiuj havas malsamajn nomojn kaj funkciojn:

Ŝak-pecoj:

Fluganto fariĝas drako, oblikvulo fariĝas draka ĉevalo, kaj aliaj pecoj fariĝas orgeneraloj (same kiel soldatoj fariĝas damoj).