Kapitano
"Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon"
" Plena fingringo de stelo de neŭtronoj pesus pli de 100 milionoj de tunoj"
- ~ Kapitano Nerdo pri steloj
"Mi iĝis leeeerta"
- ~ Milokula Kato pri sia ekkapitaniĝo
"Vi pravas"
Kapitano estas ano de kapito. Kapito estas ita kapo. Sekve, kapitano estas ano de ita kapo.
Kapitano respondecas pri bona vojado. Pri tiu lasta temo, mi petas permeson insisti ke en terarmeo kaj aerarmeo, li estas inter leŭtenanto kaj majoro, ĉefe kiam ĝi estas ebria. Kapitano ankaŭ estas la preferinda posteno de homoj, kiuj uzas ridindajn vestojn.
KompetentecoRedakti
Evidentas do, ke unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj.
— Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano.
— Ne, ili restigis ion.
— Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.
LoterioRedakti
Unu el niaj poetoj, parolante pri siaj prapatroj, diris:
- Kapitano,ŝajnas, ke vi havas malbonan humoron. Kio okazis?
- Mi gajnis ĉefan premion je loterio.
- Tamen tio bonegas!
- Ne por ĉiuj! Dua kaj tria premioj estas mono, sed la unua estas vojaĝo per nia ŝipo.
MilitŝipoRedakti
Aliaj diras, ke dronas krozoŝipo. Kapitano demandas maristojn:
- Kamaradoj, ĉu iu el vi povas preĝi?
Unu maristo:
- Mi povas.
- Tio bonegas, fiĉjo. Preĝu, preĝu fervore, ĉar al ni mankas unu sava veŝto.
Ne vidu ankaŭRedakti
LiteraturoRedakti
- La Kapitanfilino. De Puŝkin, el la rusa trad M. Sidlovskaja. 1927, 176 p. „Valora propagando. Ĝi unue montras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas Zoroastrismon de rusa ribelo, „sensenca kaj senindulga“, kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela.“ (g-K, La Socialismalisto, 1927, p: 72.)