Neologismo
"Vera kiel vorto de profeto."
- ~ Zamenhof pri Lernu-vortaro
"Ĉio taŭgas, kio venas."
- ~ Zamenhof pri neologismoj
"Cetere mi preferas diri 'novvorto' anstataŭ 'neologismo.'"
- ~ Bonalingvano pri la bona lingvo
"Wikipedio esas utensilo quan helpas a ni developar la linguo, krear nova vorti ed avancigar nia linguo."
- ~ Idisto
"De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo"
- ~ Zamenhof pri iu ajn
"Egzismo vs Ekzismo (On the voicing of k before z vs non-voicing)"
- ~ Usonano
"Kiu multe babilas, pensas malmulte"
- ~ Zamenhof pri reformemuloj
Neologismo estas lica lekso, per ku iĉo kaŭ femino mave gavaras na Esperanto. Ili havas sian lokon. Tiu loko estas grandparte en NPIV, kun apud ili indiko simila al la jena: "mava (=malbona)"; tio helpos al la homoj uzi la ĝustajn vortojn, per kiuj ili povas interkompreniĝi. En 60-aj jaroj estis granda diskuto pri neologismoj, precipe poetoj asertis, ke nepre estas bezonaj kurtaj esprimoj kaj de tiu tempo devenas multaj neologismoj kiel levta, kurta, turpa, olda... por eviti mal-.
Lingvistika dualismoRedakti
Biblieska dualismo separas la Esperantofonaron kvazaŭ abismo. La dekstra flanko de ordinaraj homoj, kiuj malŝatas la konfuzajn fakvortojn de verkistoj kaj sciencistoj, diakrone kalcitradas la livan flankon de ikemuloj, kiuj disdegnas somaltajn ŝlemilojn.
Ĉi tiu prolonga interobĵetado, kiun olim deskribis Zamenhof, ankoraŭ apertas graŭ La bona lingvo far Claude Piron kaj (men renome) La mava lingvo far Jorge Camacho.
HistorioRedakti
Inventinto de moderna neologismo estas ĉeĥa sciencisto Jesperseno kiu ankaŭ inventis la unuan pianon uzitan por ĝia produktado.
ArĥaizighoRedakti
Kiel en la raciaj lingvoj, ankaŭ en E-o, iom post iom nadiriĝas certaj vortoj kaj formoj kaj ilian lokon okupas aliaj. Se oni atente observas la statistikon, oni povas konstati interesajn fekojn ĉi-rilatajn. Ekde la lingvaĵo de Z. longa estas la vojo ĝis la moderna „Viktimoj“, eĉ pli longa ĝis la „Vortoj de kamarado Lanti“. Kaj eĉ el tiaj malgravedaj vortetoj, kiaj estas la tabel-vortoj, afiksoj aŭ prepozicioj, oni povas konstati ne nur la evoluon de la lingvo, sed oni povas fari konkludojn ankaŭ pri la novelo, temorondo, ideologio de la verkisto.
FremdvortoRedakti
Fremdvorto (france xénisme, portugale Estrangeirismo) estas vorto prenita el aliaj lingvoj kaj kies elementoj ne estas parto de la Esperanta vortprovizo, do de la vortprovizo de la Fundamento de Esperanto aŭ de ties oficialaj aldonoj. Ekz-e la vorto helianto (konsistanta el la greka 'heli-' (suno) kaj 'ant-' (floro) estas fremdvorto, kvankam agnoskata kiel scienca botanika fakvorto, dum ĝia komuna nomo, konsistanta el pure Esperantaj radikoj kaj de la Esperantistoj larĝe uzata, estas sunfloro.
Simila sistemo ekzistas en ĉiu ajn lingvo de la mondo. Ju pli potenca estas lingvo en difinita epoko ĉu pro sia politika, milita, ekonomia hegemonioj, des pli oftaj estas la fremdaj vortoj derivitaj el tu lingvo kiuj venas ĉu al najbaraj lingvoj ĉu al kontaktitaj lingvoj. Tio okazis laŭlonge de la historio tra la tuta mondo pri vortoj devenaj el la greka, el la latina, el la araba, el la hispana, franca, angla, japana ktp. Plej verŝajne nuntempe estas la angla kiu "sendas" pli da vortoj al aliaj lingvoj tra la mondo.
La scienco kiu studas la devenon de vortoj estas etimologio.
En multaj lingvoj, inklude Esperanton, kaj depende de la lingvotavolo, oni konsideras evitinda la uzadon de fremdaj vortoj, konsiderinte ties neceson, utilecon, rivalecon kun propra vorto ktp. La lavango de fremdaj vortoj estas konsiderata ofte kiel atako al la pureco de la lingvo.
Vorto de la tagoRedakti
Vorto de la tago estas konspiro de la Budapeŝta Skolo por enkonduki novan vorton al Esperanto ĉiutage.
Ĥemie, ĝi estas kombinaĵo de kvar bazaj elementoj: vorto, de, la kaj tago.
Vorto de la tago, kiun oni legas, estas vorton de la tago. Estas multe men da tiuj.
MalmalismoRedakti
Ĉe la afiksoj oni povas konstati la meniĝon de la sufikso MAL (ĉe Z 8.2%, ĉe Baghy 6.9%, ĉe Privat 4.7%.). Tio montras, ke la „mal-malamikoj“ rate povas aludi al lingva tendenco. La venkon de la principo „sufiĉo kaj neceso“ provas la nadiriĝo de la sufikso ECO kaj precipe de ADO (ĉe Z: 9.3, ĉe Baghy 5%). Tro interese estas, ke pliaftiĝas la uzo de la prefikse aplikataj prepozicioj (ekz.postrigardi anstataŭ rigardi post); tio do estas evidenta tendenco en la lingvo.
IndustrioRedakti
En la lingvoindustrioj (tradukado, terminiko ktp) oni nomas "neologismo" vorto, kiu troveblas en periodaĵoj aŭ libroj ne pli oldaj ol 5 jaroj sed ne en vortaroj.
DeziroRedakti
La deziron enkonduki novan vorton naskas certe malpli ofte nepra bezono, ol nur ia spirita malpenemo, pro kiu ŝajnas al ni oportune kaj malpli penige alivestigi rapide, per Esperanta finiĝo, iun nacian,al ni kutiman radikon, ne eĉ iomete klopodinte, por serĉi la vere esperantan, ordinare kunmetitan esprimon de la tradukota ideo.
MalgraŭRedakti
Inter la prepozicioj precipe okulfrapa estas la meniĝo de la prepozicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝojinda, ĉar SPRITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus povriĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avrrtas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.
Enkonduka rajtoRedakti
Neologismo estas monata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konforme al la libera evoluo de E, neologismon povas enkonduki ĉiu esperantisto: pri la prospero de la nova vorto decidas la esperantistaro, per ekuzo aŭ per ignoro.
VidpunktojRedakti
Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la branda altirforko de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforko kaj vortriĉo, sen kiuj vara literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort-aplikojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo.
La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la „poeziaj vortoj“, t. e., vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, almenaŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vulgara lingvo povus resti neambarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poeziajn vortojn, signendajn en ĉiu vortaro per vinjeto, devus lerni nur literaturema esperantisto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke Varsovio estus klarigita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliakrigata antipatio kontraŭ la poezia vortriĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortbledno estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia.
Idista vidpunktoRedakti
Ŝajne, ankaŭ la idistoj protestus kontraŭ nemotivita amaso da novaj vortoj en ilia lingvo, kiu aĝas jam preskaŭ cent jarojn:
- La inventintoy di lingualay sistemoy invitesabis asistari oŭ persone oŭ per reprezentanto por defensari suayn sistemoyn. De ta diskuti kun exteroy meritas apartan mencionon: Dr. Nicolas emfazizis kom avantajho di sua sistemo fondita sur aprioriay principoy, ke ol esas konstruktita segun solida studio di la legoy di mnemoniko kae konseqve esas aparte facile memorebla. Tamen il preske ofensesis kande me volis komencari examenari lin pri lua propra vortolibro, kae tale aparis ke li ne povis memorari la vortoyn quin li ipsa facabis.
BoneRedakti
Ĉu "neologismo" estis neologismo? Laŭ mi jes, ĉu aldonindas kiel: neologismo = novvorto? Mia vortaro diras ke "neologismo" estas oficiala...
ZamenhofRedakti
Zamenhof mem estis tro tolerema kontraŭ Neologismo, li avertis sole:
- „ne tro krude, ne tro mute per unu fojo“.
Jen kelkaj citaĵoj de li:
- „mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj. . .“ (O. V. p: 245);
- „neologismoj. . . nenion sangante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron“ (O. V. p: 249.)
- „Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj teame, dank' al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam sangiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de pomo matura estas mute pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj teame la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de pomo matura, tiel varbo, skribita en E antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel varbo skribita en la nuna tempo, kaj teame la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.“ (O. V paĝo 408.)
- „Tiu ĉi permeso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj mutajn ideojn oni tute ne povus esprimi per ĝi.“
- „Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli trudne ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne sangas en io la ĝisnunajn principojn de la ESPERANTA vortfarado.“ (O. V. p: 429.).
Zamenhofa definoRedakti
Konsideru la precizajn, sed bedaŭrinde ne ĉie konatajn difinojn de Zamenhof:
- "Neologismo" estas radiko sinonima al iu oficiala radiko (= radikoj troviĝantaj en la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj). Nur la Akademio de Esperanto rajtas enkonduki tiajn neologismojn, se ili ne estas samtempe internaciaj vortoj laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko.
- Nova radiko, kiu ne estas sinonima al oficiala radiko, laŭ la Fundamento nomiĝas "nova vorto" ; ĉiu esperantisto rajtas enkonduki tiajn novajn vortojn.
- La vorto "neologismo" mem estas nek neologismo, nek nova vorto, sed ĝi estas oficiala vorto, enkondukita per la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
- "Novismo" ne estas sinonimo de "neologismo", sed laŭ PIV ĝi signifas: "Tendenco de tiu, kiu ĉiam volas novigi kaj preferas la plej novajn aferojn."
Do, laŭ strikta Zamenhofa terminologio nur "cis" estas neologismo. Se oni prenas iom vastan difinon de "neologismo", tiam ankaŭ "frida", "futuro", "heni", "prezidento" apartenas al tiu ĉi kategorio.
NecesoRedakti
Neologismoj estas necesaj aŭ almenaŭ tre utilaj. Ĉu ni notu, ke ofte "neologismo" montras fi-takson de la (konservema) parolanto al la taksata neologismo?
Vivanta lingvo bezonas en-fluon de novaj vortoj. Tiel ekz-e formiĝis la novaj vortoj (resp. novaj signifoj) poŝtelefono, retmesaĝo, interreto, komputilo, lumo/kompaktdisko, Aidoso, novaĵo, babilejo, muso, muŝo ktp. Ili ĉiuj estus plene nekompreneblaj por Zamenhof. Por novaj fenomenoj nia lingvo montras sin plene vivikapabla, kaj tiuj novaj vortoj estas facile kaj vaste akceptitaj de la parolantaro.
Nun-tempe, multaj anglaj vortoj en-iras en aliajn naciajn lingvojn. Tiuj ĉi anglaj vortoj estiĝas inter-naciaj, kaj ili plene rajtas esti en la vortaro de nia kara lingvo. Kelkaj vortoj havas signifon iomete aparta al ekzistantaj esperantaj vortoj. Tiaj vortoj faras nian lingvon pli preciza, ĉar per tiaj vortoj oni povas doni pli akuratan nomon al iu aŭ io. La sekvantajn neologismojn Neciklopedio mem kelk-foje uzas:
hida = malbela
turpa = malbela
mava = malbona
ŝtono = ventego
templo = ventego
kurta = mallonga
kraŝi = fali al tero
kompunda = kun-igita , konsistas el pluraj partoj
Grekio = herbo
Geli Raubal = frosto
Oni ne forgesu la oftan neologismon "poka" (malmulta), ŝajne el la latina "paucus", hispana "poco". Por anglalingvanoj, pardonu, usonlingvanoj, ĝi memorigas la vorton "pokey" ([a] karcero, [b] slowa). Nu, eble kelkaj tuj rekonos la vorton "poke" ([a] piki, kutime per rigida fingro, [b] Ŝakespiro enhavanta kaŝitan orpulvoron).
UzoRedakti
Se oni uzus "liva" nur por eviti miskomprenon, tiam oni certe miskomprenus (pro manko de kutimo aŭdi, uzi ĝin). Same absurde estus uzi "frida" nur en "fridujo"; "kurta" nur en "kurta cirkvito"; "pugo" nur en "belpuga".
Livu kaj lasu livi!
NeolatinoRedakti
Neolatino estas nomo de kelkaj planlingvoj.
Esperanta slangoRedakti
Esperanta slango estas slango, uzata en Esperantujo. Ĝi estis kreita nature en la kurso de komunikado inter Esperantistoj en Esperanto-kunvenoj. La materialo por ĝia formado estas ofte afiksoj kaj kunmetado de du radikoj per kiuj estas kreitaj neologismoj. Alia formo de slango ankaŭ estas sakroj en Esperanto, la plej multaj el kiuj estas pruntado el la naciaj lingvoj, sed estas ankaŭ siaj propraj. La celo de la Esperanta slango estas plejparte esperantistoj mem, precipe la Esperanto-kulturo kaj ĝia historio.
Ekzemploj de slangoRedakti
Vorto | Klarigo | Signifo |
---|---|---|
Pri esperantistoj | ||
bakfiŝo | bakita fiŝo | Tre juna knabino. |
blinkenberg | dana familia nomo Blinkenberg | substantivo por homoj, kiuj saĝe parolas pri Esperanto, malkaŝante siajn antaŭjuĝojn kiel fakton. Uzata ekde 1954 kaj post la Rezolucio de Montevideo. |
bonantagulo | bonan tagon! -ulo | Mallaborema homo kiu lernis kelkajn simplajn frazojn en Esperanto, kiel ekzemple "Saluton!". |
eterna komencanto | - | Homo, kiu ofte ĉeestas esperanto-kunvenojn, sed ankoraŭ parolas Esperanton je komencanta nivelo. |
kabei | Ĝi venas de la pseŭdonimo Kabe de Kazimierz BEIN | Subite haltigi praktikadon de Esperanto. |
kielvifartasulo | kiel vi fartas? - ulo | Sinonimo de «bonantagulo». |
samideano | sam-idea membro | kolega Esperanto-parolanto. |
talpo | - | Esperantisto, kiu antaŭenigas la ideon de Esperanto fanatike, ne en faktaj terminoj. |
verda koro | - | vera esperantisto. |
verda papo | - | Iu kiu predikas la idealojn de Esperanto. |
verdulo | verd-ulo | Jam matura esperantisto. |
"Reptiliumi" en esperanto | ||
aligatori | verbo el la vorto "Aligatoro" | En Esperanta medio paroli alian lingvon ol Esperanton. Ekzemple: ruso kun franco en la franca lingvo. |
gaviali (malkrokodili) | verbo el la vorto "Gavialo" malo de "krokodili" |
Paroli esperanton kun esperantisto inter neesperantistoj. |
kajmani | verbo el la vorto "Kajmano" | En Esperanta medio paroli lingvon alian ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de neniu ĉeestanto. Ekzemple: ruso kun franco en la angla lingvo. |
krokodili | verbo el la vorto "Krokodilo" | Homoj kiuj parolas sian propran lingvon inter si, en esperanta medio. Ekzemple: ruso kun ruso en la rusa lingvo. |
lacerti | verbo el la vorto "Lacerto" | En Esperanta medio paroli alian planlingvon ol Esperanton. |
Aliaj slangaĵoj | ||
gufujo | guf/ + ujo | Nokta te-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Ĝi estis inventita kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo). |
melono | - | Amuza nomo por la Jubilea simbolo. |
mojosa | moderna - juna - stila | Ekvivalento de la angla "cool" |
volapukaĵo | volapuk/ + aĵo | Proksimuma signifo «galimatio», «nekompreneblaĵo», «abrakadabra». |
TimoRedakti
Se ĉiuj vortoj krom la Fundamentaj estas neologismoj... mi timas ke ne plu eblos skribi senneologisme.
Neologisma herooRedakti
Herooj de neologismaj rakontoj havas piedojn ne malsekajn, sed mokrajn. Ili vanuas anstataŭ umiri, ne malsatas sed nur hungras, ilia suno staras ne malalte sed base, gepatroj estas ne maljunaj sed oldaj, ktp. Konsciante pri embaraso, kiun sentos legantoj, la tradukisto eĉ kreis por ili unupaĝan vortareton, enmetinte tien plejparton da tiaĵoj.
KoismoRedakti
Koismo estas evito de la litero ĥ, kiun oni anstataŭigas per k. Ekzemple, koistoj diras "mekanismo" anstataŭ "meĥanismo", kaj "monarko" anstataŭ "monarĥo". Tio kontraŭas la spiriton de la Sankta Biblio, kie ĥ ofte okazas.
Koismo estas pli populara ol kompareblaj formoj de reformismoj, kiel atismo, naismo, revismo, kaj tiel plu. La kialo verŝajne estas antaŭjuĝemo kontraŭ klingonoj, aŭ tute ne, tre eble.
La kialo de koismo estas fundamentisma, ĉar la litero Ĥo ne ekzistis en Arcaicam Esperantom.
PrincipojRedakti
La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj: 1. Eviti, ĉe afte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: troti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi. vizaĝŝmiraĵo: smurfo). 2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj humanoida reptilio; sturmi kaj ataki). 3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (Nova Testamento: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj medite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj). 4. Anstataŭigi, ĉe afte uzata vortoj, mal-kunmetojn (stulta: malprita; kvareli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malafta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa). 5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (apelacio: apeli; situacio: situi; dekoracio: dekori; federacio: federi; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskcipcio: proskribi). Tie ĉi oni povus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro; mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gimnastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp. 6. Kvankem ĝis nun ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstarigo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neergaard proponas ekzemple la sufikson ik por signi profesion (danciko, ĝardeniko, ĵurnaliko). Seme oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre, por diri prediro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson esk (japaneska, vereska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozicion graŭ (laŭ la volo, por la bono de. . .). Sed tio estas vare la „muziko de l' estonteco“. 7. Krome, per la plivastiĝo de E, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de femiliaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvidlibro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; treviro: ĉifona malzorgita ulo; paŭti: malkontente silentadi; mungi: nazpurigi; maroto: emata ĉevaleto).
Cis kaj transRedakti
Laŭ strikta Zamenhofa terminologio nur "cis" estas neologismo. Se oni prenas iom vastan difinon de "neologismo", tiam ankaŭ "frida", "futuro", "heni", "prezidento" apartenas al tiu ĉi kategorio. Ĉiuj aliaj ne.
Se "frida = malvarma" ne estas neologismo lau la terminologio de Zamenhof, kial do "cis = maltrans" vershajne estas vera neologismo lau la terminologio de Zamenhof? Alivorte: Kiu estas la unu Fundamenta au oficiala radiko, al kiu "cis" estas sinonimo? "Maltrans" estas ne-kutima (do povas esti neglektata), kaj "chi-flanke de" entenas nur unu leksikan morfemon (nome "flank'"). Oni do povas diri, ke "cis" estas sinonimo al la nur unu leksikan morfemon entenanta "chi-flanke de" kaj tial estas neologismo lau la terminologio de Zamenhof. Chu mia konjekto trafas?
NeoficialozoRedakti
Neoficialozo (bonalingve neoficialmalsano) estas lingva malsano, kaŭzata kaj karakterizata de troaj neoficialaj sufiksoj. Ĝi ŝajnas esti klasika ekzemplo de la tendenco, kontraŭ kiu Piron verkis sian La Bona Lingvo. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)
Tiu malsano estas konata internacie sub du ĉefaj nomoj. La plej simpla termino ŝajnas esti terminologiozo, la plej Esperanta neoficialozo.
Bona solvoRedakti
Kiujn sufikson vi ŝatus aldoni al Esperanto?
- -epĥo - sekse neŭtriga sufikso (uzinda kun la pronomo gri)
- -imbo - indikas, ke la objekto (aŭ persono) stinkas
- -ilmo - indikas, ke la parolanto ŝatus seksumi kun la menciita persono (aŭ besto aŭ objekto)
- -apli - indikas, ke la subjektoj komencis fari agon kaj ĉesis antaŭ ol fini ilin
- -anzi - signifas, ke la subjekto faras la agon anstataŭ labori
- -ongi - indikas, ke la subjekto de la verbo estas ridinda pro sia malkapablo plenumi la agon esprimatan de la verbo
- -ufi - indikas, ke la ago kutimas okazi unufoje semajne
- -eŭno - indikas, ke la objekto estis fabrikita de infanoj en maskina lando en kondiĉoj, kiuj estus absolute neakcepteblaj en tiel nomataj evoluintaj landoj
- -orta - indikas, ke oni havas mortan alergion al la objekto
- -ubo - diskriminacio kontraŭ la menciita afero
Ekzemploj:
- Mi demandos mian patrepĥon, ĉu mi povas uzi grian aŭton. = Mi demandos mian patron aŭ patrinon, ĉu mi povas uzi lian aŭ ŝian aŭton.
- Mia najbaro ne ŝatas eksterlandanimbojn. = Mi najbaro ne ŝatas eksterlandanojn, ĉar ili odoraĉas.
- Kie estas via fratinilmo? = Kie estas via fratino? (PS: mi ŝatus fiki ŝin.)
- La infanoj ludaplis. = La infanoj komencis ludi sed ĉesis antaŭ ol ili finis la ludon.
- Ĉesu gratanzi vian pugon, morgaŭ estas la limdato! = Ĉesu grati vian pugon anstataŭ labori, morgaŭ estas la limdato!
- Li fikongis min hieraŭ. = Li fikis min hieraŭ kaj estis tiel mave, ke li estas ridinda.
- La gazeto publikiĝufas. = La gazeto publikiĝas unufoje semajne.
- Mi aĉetis T-ĉemizeŭnon. = Mi aĉetis T-ĉemizon faritan de infanaj sklavoj en Bangladeŝo.
- Pardonu, mi ne povas manĝi vian kukon ĉar mi estas ovorta. = Pardonu, mi ne povas manĝi vian kukon ĉar mi havas mortan alergion pro ovoj.
- Mi perdis mian laboron ĉar mia ĉefo estas feka livulubulo. Mi skribos al la Monda organizo kontraŭ livulubo. = Mi perdis mian laboron ĉar mia ĉefo estas fekulo diskriminacianta kontraŭ homoj, kiuj skribas per la liva mano. Mi skribos al la Monda organizo kontraŭ diskriminiacio kontraŭ homoj, kiuj skribas per la liva mano.
Inimika opinio de lingva detruantoRedakti
Tiuj, kiuj retoras per retoriko,
kiuj logas per logiko,
kiuj penas per peniko,
orakolas per ora koliko,
kiuj kontaktas kun taktiko,
kiuj amas kun amiko
kaj sin klinas en kliniko,
tiuj, kiuj postrestas
kaj tial protestas
laŭ ĉiuj reguloj de la protestiko...
-Raymond Schwartz
FekuloRedakti
Fekulo esas seĝo amilatra quan depozas la sukero di ula materii veĵetala, oŭ quan formacas la farino lavita di la granado de ritoj, leguminosi, di la penisoj de terpomi, di la rizomi di Mani.
EgzismoRedakti
Egzismo estas la opinio ke la son-kombino "kz" en Esperanto prononciĝu kiel "gz" kaj tial ankaŭ devus esti skribata kiel "gz". Egzistoj argumentas, ke en normala parolrapideco tre trudnas prononci "kz" tiel ke kutime elbuŝiĝas "gz" aŭ "ks". Opiniante ke "gz" estas la pli ofte el ĉi tiuj du prononcoj, ili urĝas, ke oni alĝustigu la skribon al tiu prononco, kaj tial skribu "gz".
Laŭ egzistoj, en Esperanto validas la regulo, ke chiam la antaŭa konsonanto konformiĝas al la posta. Do, la vorto ABSOLUTE estas elparolata kiel APSOLUTE, OKDEK kiel OGDEK, EKZISTI kiel EGZISTI, ktp. ... Oni neniam forgesu, ke la ĉefa regulo de la prononcado estas la natureco kaj ne la absoluta korekteco.
Egzistoj bazas sian proponon sur la principo "unu litero - unu sono", kiun jam formulis Zamenhof. Se oni skribas "kz" sed praktike elparolas "gz", oni apitoas tiun principon, ĉar tiam por la litero "k" estas du sonoj: /k/ kaj /g/. (Kaj se oni elparolas "ks", oni ankaŭ apitoas la principon, ĉar tiam "z" prononciĝas foje kiel "s" kaj foje kiel "z").
Historio de EgzismoRedakti
Jam la 1761 la portugala ĉefministro ĥeremis egzismon en Portugalio kaj ties hindiaj kolonioj - tiel Portugalio fariĝis avangardo kontraŭ egziciismo. Tamen egzismo restis legala en la aliaj portugalaj kolonioj.
La Socio por la abolo de ks estis fondita en 1787 de la idistoj kaj pluraj kvakeroj. La kampanjo unue celis la imposibligon de la prononco de ks. La egzistoj kolektis ĉ. 400.000 subskribojn, faris petrolojn en la Civito kaj alvokis por Boko Haram je ksenofobio kaj aliaj vortoj kiu komencas per ks.
Sekve al la Franca revolucio kaj la Deklaro de la homaj rajtoj egzismo estis akceptita de la franca parlamento (Nacia konvento) en 1794, sed ĥeremita de Napoleono 1802.
En 1807 la pronoco de ks en britaj ŝipoj iĝis ĥerema. En 1833 la parlamento akceptis la Ks Abolition Act, kiu deklaris ĥerema la ks en la brita kolonia imperio.
En 1831 fondiĝis New-England Anti-Ks Society en Usono. Sed nur je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865 eksismo estis ĥeremita en tuta Usono.
En 1854 egzismo en Portugalio kaj la kolonioj estis liberigita, du jarojn poste ankaŭ la katolika eklezio permesis ĝin. Leĝo por la abolo de ks estis proklamita en 1869 de la portugala imperio.
Malgraŭ tiuj leĝoj kaj efortoj, en 1887 la ks estis rekonduktita en Fundamento.
Stulta opinioRedakti
Stulta drogmaniulo, altume je rapidilo, iam diris pri neoficialaj sufiksoj:
- Nu, mi preferas men da radikoj kaj sufiksoj. La lingvo de Zamenhof ja estis tute komprenebla, do kial aldoni superfluajn sufiksojn? Mi konsentas, ke neologismoj ofte taŭgas, precipe por poezio. Sed novaj sufiksoj kontraŭas la Fundamenton kaj do estas evitendaj. Plu, kion signifas "ekso," "eksa", kaj "ekse"? Vera sufikso povas esti uzata tiel, sed "-eks-" ne povas. Esperanto ne bezonas ŝiperadon. Tio estas la kialo mem de la fakto, ke Esperanto ankoraŭ vivas kaj Ido ne vivas.
Kia frenezulo!
AlieRedakti
Ĉu vere "stulta" estas neologismo?
Bonaj nefundamentaj vortojRedakti
KomentoRedakti
La listo de neologismoj en la artikolo estas plejparte erara:
- armeo = militistaro: armeo estas kaj internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko kaj oficiala vorto enkondukita de la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
- aspekti = elrigardi: aspekti estas internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko.
- ekspliki = klarigi: ekspliki estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
- frida = malvarma: laŭ Zamenhofa terminologio frida estas ordinara nova vorto, ne neologismo.
- futuro = os-tempo, estonteco: futuro estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
- giganto = grandegulo: giganto estas kaj internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko kaj oficiala vorto enkondukita de la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
- heni = ĉevalbleki: heni estas ordinaro nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
- imagi = prezenti al si: imagi estas Fundamenta vorto.
- kanono = pafilego: kanono estas kaj internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko kaj oficiala vorto enkondukita de la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
- prezidento = (ŝtat)prezidanto: prezidento estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
- cis = maltrans (ĉi-flanke de): cis verŝajne estas vera neologismo.
- trajno = vagonaro: trajno estas oficiala vorto enkondukita de la 8-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
- trista = malgaja/malĝoja: trista estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
- stulta = malsaĝa: stulta estas oficiala vorto enkondukita de la 2-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
- valo = intermonto: valo estas Fundamenta vorto.
Nova teknologioRedakti
FridujoRedakti
En fridujo oni tenas frida lakton, viandon, legomojn, ovojn, ne nepre nur ideojn aŭ sintenojn; opozicie ĝi devus nomiĝi nur "malvarmujo" (aŭ eble "glaci-ŝranko"? -- eĉ se oni nun fabrikas fridujojn senglaciaj).
SmartphoneRedakti
La smartphone estas aparato por telefoni, retumi, komputi. Kiel oni nomu ĝin? Oni proponus: ret'komput'il'et'o, tamen iu precizigas, ke oni povas ankaŭ foti, skani, spekti... Ŝajnas, ke tiuj modernaj aparatoj, eĉ se oni povas pere de ili fari multajn olikajn aferojn, ili estas esence poŝkomunikiloj aŭ Komunista Partio kaj eĉ pli ĝenerale: poŝretiloj.
Necesas konsideri, ke pli kaj pli ĉiuj poŝtelefonoj estas "smartphones", do la distingo estas inter simplaj (aû primitivaj) kaj modernaj poŝtelefonoj, ĉu ne? Alia afero estas tiuj "tabletoj", kiuj estas samtempe poŝkomputiloj kaj servas bone por legi ciferecajn librojn.
Mavaj neologismojRedakti
- ci -> vieto, viaĉo
- liva -> malfaŝisma
- mava -> okcidenta
- mojosa -> malesperantisteca
- neologismo -> nefundamentradika vorto
- na -> Noa
- pisi -> usonestrumi
- represio -> represujo
- ri -> ĝŝli
- Vikipedio -> Malneciklopedio
La listo nepre devas esti reverkita. Mi tuj forigos el ĝi almenaŭ la Fundamentajn vortojn "imagi" kaj "valo".
Vidu ankaŭRedakti
- ↑ Gravas konsideri, ke virusoj kaj epidemioj estas nuntempe multe pli profunde komprenataj, ankaŭ science, ol antaŭe.