Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

17-a jarcento

(Alidirektita el 16-a jarcento)
La D.jpg

La 17-a jarcento komenciĝis kaj finiĝis.

Proksimume dum la jaro 1648 semidaj enmigrantoj, kiuj greke nomatas Hyksos, invadas la Nilan Delton en Egiptio kaj tie komenciĝas la Dua Intertempo.

Ĉirkaŭ la jaro 1700 okazas grava tertremo sur la greka insulo Kreto, kiu detruas ĉiujn konatajn civilizaciajn centrojn de la insulo. Fino de la "epoko de malnovaj palacoj" kaj komenciĝo de la "epoko de novaj palacoj", kiam la centroj rekonstruiĝas.

Koperniko kaj la finiĝo de GejocentrismoRedakti

Kiel sciate, tercentrismo majstre regnis kiel “scienca” koncepto ekde la praepokoj; kaj penis avanci la ebleco de heliocentrismo (sunismo): subtenantoj estis suspektata pri herezo. Estis suspektata pri la nova koncepto ankaŭ Nikolao Koperniko. Tiu ĉi abunde citas, avantaĝe de ĉiuj, subtenantojn de la nova teorio, sed ankaŭ subtenantojn de la malnova teorio. Tio legeblas en lia verko “De revolutionibus orbium coelestium”, p. 468, kie estas ankaŭ dirate ke ”Okazas ke sekvante Platonon kaj pitagoranojn, la plej grandaj matematikistoj de tiu elstara epoko, ke oni elpensis ke por determini la kaŭzojn de la fenomenoj, devas esti atribuita al la sfera tero cirklan movon.”

 
Kovrilo de “De revolutionibus Orbium Coelestium” (parto VI, eldono Bazela).

La papo Paŭlo la 3-a, kiu volis reformi la kalendaron, al Koperniko komisias studon pri la planedoj kaj pri la suno por rekontroli la teorion de Ptolomeo, greka geografo de la 2-a jarcento kiu asertas ke la Tero situas en la centro de la universo dum la suno kaj la planedoj turnas ĉirkaŭ ĝi. Prudente, ĉar timanta la fulmojn de la sciencula komunumo de la epoko, Koperniko publikigas siajn konkludojn en la “De revolutionibus orbium coelestium” (Pri la rivoluoj de la ĉielaj sferoj), asertante ke suncentrismo estas nur modelo por priskribi la universon. La verko restis seninflua. Okazos pli malfrue ke ĝi estos konsiderata kaj ekkreos tiun kiun oni poste nomos “kopernika revolucion”.

Sin bazinte sur la studoj de Koperniko kaj de Nikolao el Kuzo, Giordano Bruno (1548-1600), proponos, vidpunkte de filozofio, radikalan vizion de Universo Senfina, okupita far sennombraj mondoj identaj al la nia . Giordano Bruno, dominikano kiu ne volas malkonfesi panteisman filozofian pozicion, estas ŝtuparumita de Inkvizicio en Romo en 1600 post okjara proceso kaj ripetata invito ke mem deklaru ke sia teorio estas nur matematika hipotezo . La akuzo pri herezo lin kulpigis, kromalie, pri universo senfina, pri la ekzisto de pluraj mondoj kaj pri kopernikismo.


JarojRedakti