19-a jarcento
"Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre"
- ~ Zamenhof pri la 19-a jarcento
"A sua pesquisa - 19-a jarcento – não encontrou nenhum documento"
"La mondo je la fino de la 19a jarcento, kiam Esperanto aperis, estas kvalite malsama ol tio aktuala"
- ~ Ralph Dumain pri 19-a jarcento
"Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego"
- ~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo
"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"
- ~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble
"Mi vere samopinias al vi"
- ~ mi pri la supra diraĵo
"Mi klopodas ne plu fari tiun chi eraron! "
"Unesma pazo a la vinko finala."
- ~ Idisto pri la 19-a jarcento
En la 19-a jarcento ĉion determinis kredo pri definitivaj solvoj: la scienco defintive solvis la prosperon de la homaro, la religioj definitive solvis moralajn rilatojn, la materiisma filozofio definitive solvis justan politikan sistemon kaj Zamenhof definitive solvis la lingvan Babelon. Kiel ja konate ĉiuj definitivaĵoj fiaskis en teruraj kaosoj: la scienco kondukas nin al ekologia detruo de la mondo, la politika definitivismo kondukis al teruraj militoj, la religiaj moraldefinitivismoj kondukis al monda koruptismo kaj la Zamenhofa solvo kondukis al tio ke nur kelkdekmil homoj ankoraŭ kredas pri tio.