"Ĉu vi intenciis: amiko"

~ Vikicitaro pri acido
Industria produktado de acido

"Niaj ĉefaj importoj estas basbal-ludistoj kaj acida pluvo"

~ Pierre Elliott Trudeau pri Kanado

"La maksimuma rapido al kiu guto de pluvo povas fali estas de 28 km/h"

~ aŭtomata tradukilo pri supra diraĵo

"Miatempe la "tradicia nomo" de tiu acido nacilingve estis "valeriaanzuur""

~ Leo De Cooman pri sia tempo

"Formiato: salo de formika acido"

~ Nguyen Xuan Thu pri formikoj

"Mi dirus: acido-mezurilo. Kion vi opinias?"

~ Renato Corsetti pri sia dirmaniero

"Se vi volas scii, kio estas acidulo, jen vizitu gramatikiston kaj demandu lin pri la verkoj de aliaj gramatikistoj"

~ Hans-Georg Kaiser pri acideco

"En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj"

~ Fundamento de Esperanto pri acidoj

Acido (el erinacido) estas pika kemiaĵo.

En nitrata acido, multaj herboj bone kreskas.

Kultura gravecoRedakti

Acidoj popularas inter murdistoj, frenezaj sciencistoj, hipioj, kaj pluraj specioj de mikrobo.

Acida pluvoRedakti

Acida pluvo, el acidaj nuboj, estas granda problemo ĉe la planedo Venuso.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

HistorioRedakti

Galileo estis la unua homo, kiu regardis tiajn substancojn tra Mikrosofto. Li ekvidis molekulojn, kiuj similis etajn erinacojn, kun pikiloj tre akraj. Li konkludis, ke haŭta kontakto kun acidoj estas evitinda.

Duklorofenokso-acetata acido estis disvolvita dum la 2-a Mondmilito de Juda Hirsch Quastel (1899-1987)[1] kun la celo pligrandigi la kultivejojn de senarmila nacio laŭ fama libro. En 1946, la produkto estis komerce lanĉita kiel unua selektiva herbicido, tre multe helpante la kontrolon de fiherboj tritiko, maizo kaj rizo pro ĝia kapableco je malgrandigo de la dukotiledonaj specioj ne afekciante la unukotiledonajn plantojn.

La duklorofenokso-acetata acido estis vaste uzata kiel herbicido dum la Vjetnama milito (1954-1975), kaj, kune kun la triklorofenokso-acetata acido kaj la kvinklorofenolo, ĝi estis parto de komponaĵo konata kiel Oranĝa agento.

Sekura konsiloRedakti

Se oni lasas vinon en malfermita botelo, la alkoholo iĝas aceta acido. Aceta acido gustas aĉe, kaj povas difekti la stomakon kaj korodi la dentojn. Do ne lasu vinon, sed trinku nun.

Duklorofenokso-acetata acidoRedakti

Duklorofenokso-acetata acido, duklorofenokso-etanoata acidoC8H6Cl2O3 estas multeuza herbicido kaj pesticido komercata por kontrolo de larĝfoliaj trudherboj kaj unu el la plej uzataj herbicidoj en la mondo. Ĝi estas konsiderata kancerogena kaj ĝia estera formo estas alte toksa por la akva medio.

SintezoRedakti

  • Duklorofenokso-acetata acido prepareblas ekde 2,4 duklorofenolo kaj unukloroacetata acido en alkala medio:
 
 

NotojRedakti

La tielnomataj intelektuloj ĉe Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri acido.
  1. Chu ne prefdere: neghblovado?