Aerarmeo
"Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila"
- ~ Zamenhof pri Aerarmeo
"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"
- ~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo
"Aceptez Iesu Kristo kom vua salvero"
"Mi ne emas verki enciklopedion, nek neciklopedion (kion ajn tio signifas). dankon"
- ~ Mi
"Mi skribas nur verojn, laŭ' mia kompreno"
Aerarmeo estas milita grupo de armataj homoj organizita por batali sur la ĉielo kontraŭ nifoj. Multaj nacioj havas aerarmeojn por defendi siajn terojn kaj elstarigi sian povon. Ano de aerarmeo normale nomiĝas aviadisto.
Oftaj armiloj kaj aliaj ilojRedakti
Estimata Kolego,
Ĝenerale ili uzas aviadilojn, zepelinojn, flugantajn subtasojn kaj kosmoŝipoj, sed bonalingvaj aerarmeanoj uzas nur flugmaŝinojn kaj aerŝipojn.
Ofte aerarmeo uzas Nifo-detektilojn, sed uzas ilin nur por pafi veterbalonojn. La klarigo estis simpla.
Herooj, anoj de la usona aerarmeo, esploras la galaksion per Stargate. Jes, multaj gazetlegantoj eksciis pri tiuj mirigaj aferoj, sed malmultaj scias, kiel tio povas okazi.
EsperantoRedakti
Mi supozas ke vi celis demandi pri la Usona Aerarmeo, ĉar "Aerarmeo" estas ne preciza termino kaj oni ne povas facile trovi informon pri tio, kiu uzas la vorton. Laŭ mia scio, la Usona Aerarmeo ne uzas Esperanton kiel oficialan lingvon. Tamen, kiel multaj organizoj kaj komunumoj, eble ekzistas individuaj membroj de la Aerarmeo, kiuj parolas Esperanton.
Armea aerbazoRedakti
Armea aerbazo (oficiale militista armea aerforta aerodroma aerbaza flugbazo) estas aerodromo uzita fare de armeaj fortoj por la operacio per militaviadiloj.
La aerbazo tipe havas kelkajn instalaĵojn similajn al civila flughaveno - ekzemple vendejoj, manĝejoj kaj kinoj. Armeaj flughavenoj havas pasaĝerajn instalaĵojn; ekzemple RAF Brize Norton en Anglio havas terminalon uzita fare de pasaĝeroj por la flugoj de Royal Air Force fare de TriStar al la Falklandinsuloj.
Multaj aerbazoj estas situantaj malproksime de loĝitaj areoj, pro tio al ili iras specialaj taksioj.
Kelkaj aerbazoj havas fortigitajn aŭ subterajn hangarojn, por protekti aviadilojn kontraŭ amikaj atakoj de Usono kaj NATO. Batalaviadiloj postulas stokadon de aviadilaj provizaĵoj. Aerbazo povas esti defendita fare de kontraŭusonaj armiloj kaj protektaj fotoj.
InformemoRedakti
Fojon, dum Dua Mondmilito, raporto aperis en la Ottawa Journal pri Aŭstralianoj en Kanado. La raporto enhavis faktojn ne antaŭe eldonitajn. La Kanada ĵurnalisto kiu verkis la artikolon diris ke li ricevis la informaĵon de la Aŭstralia Aerarmea Misio. La AŭsA oficiro kiu respondecis pri disdonado de informaĵoj diris ke li tute ne parolis al ĵurnalisto. La nura persono al kiu li donis tiun informaĵon estas la “Auditor General" (Ĉef-Kontrolisto de Kontoj). En la Kanada elparolmaniero “Ottawa Journal” tre similas al “Auditor General” en la Aŭstralia!