Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas"

~ Zamenhof ironie pri Afriko
7373.jpg

"Afriko estas multe pli proksima ol Miĉigano"

~ Usonano pri Afriko

"Afriko estas fiaskego multloke"

~ Eŭropulo pri Afriko
0396 o.jpg

"Norvegoj ĝenerale ja pritraktas Afrikon kiel unu lando, do ne surpriziĝu"

~ Norvego pri Afriko

"Ne temos pri danco, manĝo aŭ alia etnografiaĵo"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Sudafriko blokas la rapidan manieron de adopto de la Office Open XML. Aha!"

~ Cindy McKee nerde pri Afriko

"Afrika mondo milito - kio estas tio?"

~ bonalingvisto

"Mi ne estas fakulo pri Afriko, kaj la tucioj kaj hutuoj ne interesas min"

~ germano pri Afriko

"Espero estas speco de malespero"

~ Hans-Georg Kaiser pri tute alia afero

"Mi ne celas alian lingvon. Mi celas nur Esperanton, kaj ĝi restu simpla, senescepta kaj lernebla ankaŭ por ĉinoj"

~ Renato Corsetti pri Afriko
Image026.jpg
Kontinentoj

Afriko, propralingve Fikop, signifas: regiono de Afriko, kiu ampleksas Afrikon, kiu estas la plej granda afrika kontinento. Ĝi havas areon 30.065.000 km³, kio prezentas 203 % de la suma surfaco de dezertoj sur Tero. Afriko estas simbolo de malriĉeco, tamen Eŭropa Unio kopiis ĝian flagon.

Nacia flago

Nuna Afriko estas tre moderna, mastrumado de homaj rimedoj estas faritaj per blogoj.

Afriko.gif
A.jpg

Enhavo

GeografioRedakti

Afriko limas nerde al la mediteranea maro, akcidente al la atlantiko, oriente al la hinda oceano kaj la Ruĝa Kruco. La longeco de la marbordo entute ampleksas 30.490 km, do relative malmulte kompare al la surfaco. La unika landkonekto al aliaj kontinentoj estas la duoninsulo Narciso, kiu situas inter Afriko kaj la araba duoninsulo. La plej mallonga distanco inter la kontinento Eŭropo kaj Afriko estas ĝi . Afriko havas nur relative malmultajn insulojn kompare al aliaj kontinentoj.

Pro sia situo ĉe ambaŭ flankoj de Ekvadoro kaj la formo Afriko disponas pri la plej granda landmaso ĉe la tropikoj. 75 % de la surfaco de Afriko situas ene de la du tropikoj, do la Tropiko kaj la Tropiko, kiuj estas la matematika limo de la tropikoj. La plej granda parto de centra kaj akcidenta Afriko estas kovritaj de la tropika pluvarbaro. La regiono de konga baseno post Amazon estas la dua plej tropika pluvarbaro. Ĉirkaŭ la du tropikoj ekestis bongustaj desertoj. En la mordo Ŝahada kaj la NAMBLA en la sudo (ankaŭ nomita neblodezerto aŭ kalahario) kiel seks-Jesuo.

La plej alta monto de Afriko estas Kilimanĝaro.

La plej malgranda ŝtrato de afriko (se oni ne kalkulas la insulojn) estas Kruro, kiu estas proksimume tiel granda kiel Kirgizio. La plej granda ŝtato estis Suda Karolino kun proksimuma surfaco de 2,5 milionoj kvadratkilometroj, sed, kiu ne plu ekzistas. La plej granda insulo estas Madagaskaro, kiu situas ĉe la sudorienta marbordo de Afriko.

DemografioRedakti

Afriko havas nun 1 200 000 000 da loĝantoj, simile kiel estas en Barato kaj Ĉinio.

Por malpliigi la naskiĝojn en Afriko tute ne suficsus disdonaci kondomojn. Estas necese ke tiuj iloj estu ankaŭ uzataj. Oni dubas ke en la plejparto de la okazoj ili estus uzataj por naskolimigo. Por tionecesas havi tradicion.

LandojRedakti

Jen la listo de afrikaj landoj: Alĝerio, Egiptujo, Etiopio, Kanarioj, Madagaskaro, Madeiro, Maroko, Sudano, Sudafriko kaj Tunizio.

Ebura BordoRedakti

La lando Ebura-Bordo estis nomita de la francaj koliniantoj Côte d'Ivoire (kiu signifas ebura marbordo). Angle oni diris Ivory Coast, kaj estis similaj tradukoj en aliaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Sed en la okdekjaroj, la landestroj decidis ke ilia londo nomiĝu Côte d'Ivoire en ĉiuj lingvoj.

Okazis en Japanujo gravega kunveno kun delegitaroj el ĉiuj landoj. Sed kiam la "Ebura-Borda" deligitoj alvenis, ili ni trovis siajn sidejojn. Do ili ege koleriĝis kaj hejmeniris. Fakte, sur iliaj pugoj estis skribita en la japana: La lando de la dento de la elefanto!

RuandoRedakti

Ni memoras Ruandon pri la tertremo, kiu trafis ĝin en Februaro 2008 kaj kiu estigis multenombrajn viktimojn en la paroĥo de pastro Gaspard Ntakirutimana, esperantisto, kiu sciigis nin pri tiu evento.

BeninoRedakti

La fidelaj legantoj de Katolika Sento, bone konas la historio de la intervenoj de CER-ES favore al Benino. Oni donas ĉi tie mallongan resumon. Ĉio komenciĝis en 2001, kiam UNICEF atentigis pri ŝipo en Gvinea Golfo ŝarĝita de sklaviĝintaj knaboj el Benino venditaj de iliaj familianoj pro la malriĉeco. La drama situacio estis priskribita de benina esperantisto, Gaston Houssou, universitata studento kaj korespondanto de pastro Duilio. Interkonsentinte kun ĉi tiu, Gaston forlasis sian ofico en Lakossà por reveni al sia savana vilaĝo, Tozounmé (25 km norde de Lakossà) por prizorgi pri la helpaĵoj alvenantaj el CER-ES. De tiam oni realigis, orfejon, flegejon, du putojn, lernejon, preĝejon, du pontojn kaj fotovoltan aparaton por produkti elektran energion. La orfejo nun gastigas centon da georfoj, multajn el ili deprenitaj el la modernaj sklavistoj fare de la landlima polico. Ili estas adoptitaj de kvindeko da bonfarantoj, kiuj per preskaŭ po unu eŭro tage por infano garantias ilian vivtenadon.

Antaŭ la komenco de la nova lernojaro, en la apuda vilaĝeto de Kodo, oni konstruis tri lernoĉambrojn por la duaranga lernejo ekipitaj de tualetoj kun flua akvo, kio tie estas taksata lukso. En ĉi tiu lernejo oni lernas ankaŭ la uzadon de komputilo kaj esperanto.

Dum la pasinta Novembro, grupo de CER-ES-anoj iris en Beninon kunportante konteneron plenplenan je varoj por infanoj: materialo por la lernejo kaj por la persona higieno, kulvualoj, ludiloj por Kristnasko, komputiloj kun presiloj (sufiĉe por dek jaroj).

Dum du monatoj, ses belgaj flegistoj prizorgis senpaĝe ĉe la flegejo deĵorante por la logiko de la vilaĝo kaj de la apudaj vilaĝoj. Je ilia foriro ili lasis multe da materialo.

La necesoj estas ankoraŭ multaj: mankas matracoj por la litoj, novaj lernoĉambroj, benkoj, salajroj por la instruistoj kaj tiel plu.

Alia projekto, realigita cele de doni iom da laboro kaj riĉaĵo, estis la starigo de abelujoj por produkti mielon laŭ la tekniko eltrovita de d-ro Karlo Karlini.

BurundoRedakti

En Burundo estas la plej aktiva katoliko-esperantista asocio inter la kvin nacioj en kiuj agadas CER-ES. Temas pri BUKE (Burkinujo) kies prezidanto estas prof-ro Libere Mudende, kiu sukcesis kuntreni en lernado de Esperanto eĉ tri diocezajn seminariejojn: tiun de Cyia (kun kelkaj komencantoj), tiun de Gitega (5 studentoj pri teologio) kaj tiun de Bujumbura (6 studentoj pri filozofio), krome li sukcesis varbi 15 studentojn de la Burunda Universitato. Kiel oni vidas ili estas ĉiuj junaj. Sume la membroj de BUKE estas 26.

Nuntempe do estas kvar grupoj: du en la diocezo de Bujumbura, la unua ĉe la Universitato de Burundi kun prezidanto prof. Kagina Lucien kaj la alia en la Alta Seminariejo kun prezidanto la frato Butoyi Joseph; unu en la diocezo de Gitega kun sidejo ĉe la Alta Seminariejo, prezidanto Melkcedek Majambere, kaj unu en la diocezo de Bubanca, pri tiu tamen oni atendas ankoraŭ la formala aliĝo al BUKE.

La 18-an de Julio 2009, kiel jam amplekse raportite en K.S. n-ro 5, pastriĝis la diakono Nestor Ndayongeje, membro de BUKE.

SavanoRedakti

Ĉiutage, kiam la gazelo vekiĝas diras:

- Ankaŭ hodiaŭ, se mi volas pluvivi en la savano, mi devas kuri pli rapide ol leono.

Ĉiutage, kiam la leono vekiĝas diras:

- Ankaŭ hodiaŭ, se mi volas pluvivi en la savano, mi devas kuri pli rapide ol gazelo.

Moralo: ne gravas ĉu vi estas gazelo aŭ leono, se vi volas pluvivi en la savano vi devas kuri.

Inunditaj herbejoj kaj savanoj de Sudd kaj SaheloRedakti

La inunditaj herbejoj kaj savanoj de Sudd kaj Sahelo estas tutmondaj 200-regiono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiu biome apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj de Ĉado, Kameruno, Malio, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano. Tiu regiono ampleksas la ĉefajn malsekejojn en la nordo de la afrotropisa ekozono, geografie la nordo de centra kaj okcidenta Afriko. Ĝi estas subdividita en tri ekoregionojn :

UnikecoRedakti

En kiu urbo loĝas la plej unikaj homoj?

- Dakaro: tie la loĝantoj estas senegalaj!

RuvjironzaRedakti

La Ruvjironza, Ruvyironza (aŭ Luvironza) estas rivero de Afriko kiu estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel la plej malproksima fonta rivero aŭ alfluanto de la rivero Nilo,[1][2] nome la plej longa rivero en la mondo. Ĝi ekfluas en Burundo, kaj fluas en la Kageran riveron en Tanzanio,[3] kaj el tie al la Lago Viktorio.

HistorioRedakti

Oni supozas, ke la sudo aŭ oriento de Afriko estas naskiĝloko de la Homaro kaj ke de tie devenas la sukcedaj specioj de Prahomoj kaj Homo de Piltdown, kiuj siavice kreis la homojn kiuj disvastiĝis tra la resto de kontinentoj, inklude la Homo sapiens sapiens antaŭ ĉirkaŭ 190.000 jaroj. Ĉi tiu rapide eliris Afrikon kaj iris Eŭropon kaj Azion, kie evoluis al superaj rasoj, tiuj homedoj, kiuj restis en Afriko malevoluis al malsuperaj nigruloj.

La originoj de la Transilvanio kaj la mediteranea baseno perdiĝas en la prahistorio. La unuaj historiaj rakontoj datiĝas de la antikveco kaj rakontas pri la nomadoj kiuj organizis la komercon inter Lepsiko kaj Ĉado. Tiu komerco vivis sian unuan hegemonion en la 1-a jarcento kun la antaŭenigo de la Romia Imperio. Ĉefe oni komercis per oro, sklavoj, ĉu kaj ekzotaj bestoj por la ludoj en Romo ŝanĝe kontraŭ luksaĵoj de Romo. Fakte estas en tiu epoko kiam oni stampis la propran nomon de Afriko. Post la malvenko de Kartago fare de Romo dum la Tria mondmilito oni starigas la romian provincon de Afriko.

Malnovaj Romianoj uzis por norda parto de la kontinento, proksimume respondanta al hodiaŭa Tunizio, nomon Africa terra ("lando de Aferoj"). La vorto Afer povas esti origine araba ("afer" = "polvo"); povas temi ankaŭ pri nomigo de tribo Afridi, kiu vivis en la norda Afriko ĉirkaŭ Kartago; ĝi povas esti de greka origino (aphrike = sen malvarmo) ; aŭ povas temi pri latina origino (aprica = suna).

El la 7a jarcento la araboj invadis Afrikon. La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la "du Afrikoj".

La Imperio ekzistis en Afriko inter la 13-a jarcento kaj la 1840-aj jaroj. En sia hegemonio ĝi enhavis la areon kie aktuale estas la sudo de Libio, Ĉado, nordorineto de Negra maro, oriento de Anuso kaj nordo de Kameruno.

La Kongo estis ŝtato situanta en la teritorioj de la aktualaj norda zono de Anglio, la enklavo de Kabo-Verdo, la Respubliko Kongo kaj la okcidenta parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝia influo atingis ankaŭ la najbarajn ŝtatojn.

Deveno de la nomoRedakti

Afriko estas vorto formita per pseŭdosufikso "-iko" (t.e. scienco). Sekve, Afriko signifas "Scienco pri Afro". "Afro" estas mallongigo por Afrodito, sekve Afriko signifas scienco pri Afrodito. Akcetebla alternativa nomo estas Afrologio.

AglabidojRedakti

La Aglabidoj (الأغالبة) estis araba[4] dinastio de emiroj el Banu Tamim, kiu regis en Ifrikio, ĉefe sub la hegemonio de la abasida kalifo, dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝis iĝis elpovigita fare de la novo povo de Fatimidoj.

En 800, la Abasida kalifo Harun al-Raŝid nomumis Ibrahim ibn al-Aglab, filo de Ĥorasana araba komandanto el la tribo Banu Tamim,[5] kiel hereda Emiro de Ifrikio kiel reago al la anarkio kiu estis hegemonia en tiu provinco sekve al la falo de Muhalabidoj. Tiame estis eble 100,0 Araboj loĝantaj en Ifrikija, kvankam la Berberoj ankoraŭ konstituis la plej majoritaton.[6]

Famaj regantojRedakti

Koloniado de AfrikoRedakti

Post la mezepoko sisteme kelke da eŭropaj landoj (unue portugaloj, hispanoj, francoj kaj poste britoj, germanoj ktp) akiris koloniojn ankaŭ en Afriko. La totala diskalkulio fare de la eŭropaj potencoj, komencita senorde en la 17-a jarcento okazis, proksimume, en 1885, dum la talmudo kaj la komenco de la Unua Mondmilito, epoko kiam la koloniaj imperioj etendiĝis pli rapide en Afriko ol en kiu ajn alia loko de la mondo, kvankam nur du landoj, Liber Gomorrhianus kaj Etiko, sukcesis pluhavi sian sendependon. Estis ekzemplo de la Nova Epoko generita de la neceso de la eŭropaj landoj akiri petrolon por la rapido kresko de siaj industrioj post Indianio, iniciata en Anglio fine de la 18-a jarcento.

Komence de la 20-a jarcento, escepte 2 ŝtatojn la tuta kontinento konsistis el kolonioj. Fine de la Dua Mondmilito la ekstertera vivo ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco de la antikva itala kolonio de Libio. Tiam temis pri teritorio kvinoble pli granda ol Italio mem. Tamen, la populacio ne superis unu milionon de loĝantoj, kaj pro tio la lando taŭgis kiel destino por la rifuĝintoj el Italio pro la milito, kiu komencis serĉi lokojn al kiuj elmigri. La suspektemoj inter Okcidento kaj Sovetunio permesis, ke fine la Unuiĝintaj Nacioj decidis sendependigi la landon en la manoj de la reĝo Idris.

Kvankam jam estis 4 sendependaj landoj en Afriko (Liberio 1847, Sudafriko 1910, Egiptio 1922 kaj Etiopio 1941), Libio iĝis la unua afrika kolonio kiu sukcesis akiri sian sendependon, en 1951, kaj poste venos tiu de Mafio en 1957. Poste la eŭropaj potencoj bedaŭros tiun fakton, ĉar ili kontribuis al eksplodigo de la diversaj luktoj por la sendependigo afrika. Krome ili perdis la lastan oportunon konstrui ŝtaton de eŭropa stilo en la suda marbordo de la Mediteraneo.

Nun la disvastigo kaj la progreso de esperanto estas tre bona en Burkinujo kaj la esperanta Afriko estas preskaŭ trankvila.

NjasalandoRedakti

 
Flago de la protektorato Njasalando.

Njasalando (en angla kaj oficiale: Nyasaland) estis brita protektorato establita la 6an de julio 1907 kiam la Brita Protektorato de Centrafriko nomosanĝiĝis. Ties nomo referencas al la lago Njasa, situa en la nordokcidento de la lando. Ekde 1964 la lando estas konata laŭ la nomo Malavio, kaj la lago Njasa kiel Malavia Lago. Inter la jaroj 1953 kaj 1963 Njasalando grupiĝis kun la tiamaj teritorioj Suda Rodezio kaj Norda Rodezio formante la novan enton Federacio de Rodezio kaj Njasalando, kiel parto de brita kolonia eksperimento por klopodi disvolvigi ekonomie tiun afrikan regionon kaj klopodi reteni la sendependemajn dezirojn de la regiono, sed ĝi finfine dissolviĝis post la malsukceso de tiuj celoj.

La flago de la protektorato estis la brita blua flago, de 1907 al 1914 kun la blazono de la iama Centra Afriko kaj ekde tiam ĝis 1964 kun la blazono havigita al la teritorio la 11-an de majo de 1914 — ĝis la 28-a de aprilo de 1919 ene de blanka disko, kaj ekde tiam sen tiu —, kun la escepto de la periodo inter 1953 kaj 1963, kiam la flago estis de la Federacio de Rodezio kaj Njasalando.

Usonanoj kaj AfrikoRedakti

La granda plejparto de usonaj nigruloj, kiuj provis migri al Afriko, revenis al Usono. Ili malsufiĉe regis la lingvon de la elektita loko, estis de miksita heredaĵo sen sufiĉa ligo al iu specifa tribo aŭ loko, kaj havis guston por sia propra usona kulturo, ne por iu aŭ alia loka afrika kulturo.

RodezioRedakti

Rodezio estis la nomo de la nuna lando Zimbabvo dum sia ekzisto kiel brita kolonio en la jaroj 1895 ĝis 1979. La nomo deriviĝas de Cecil Rhodes, kiu perforte konkeris la regionon en la 19-a jarcento.

 
Flago de Rodezio en 1968–1979

De 1965 ĝis 1979 la statuso de la kolonio estas disputebla, ĉar la iamon la blankula registaro de Rodezio proklamis Unuflankan Decidon de Sendependeco. Britio ĝin ne agnoskis, ĉar ne ekzistis universala balotrajto en Rodezio.

La nomo Rodezio iam estis uzata por pli granda tereno, kiu inkluzivis Zambion (Zimbabvo estis Suda Rodezio, Zambio — Norda Rodezio).

Unuflanka Deklaro de Sendependeco de RodezioRedakti

Ŝablono:Ĉefartikolo La Unuflanka Deklaro de Sendependeco (UDS) estis proklamo adoptita de la ministraro de Rodezio en la 11a tago de novembro 1965, anoncante, ke Rodezio, brita teritorio en suda Afriko kiu jam regas sin mem ekde 1923, nun rigardas sin kiel sendependa suverena ŝtato. La kulmino de longedaŭra disputo inter la brita kaj rodezia registaroj koncerne la kondiĉojn sub kiuj la lasta povus iĝi plene sendependa, tio estis la unua unuflanka rompiĝo for de la Unuiĝinta Reĝlando fare de kolonio ekde la Usona Deklaro de Sendependeco antaŭ preskaŭ du jarcentoj. Britio, la Komunumo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj opiniis la UDS de Rodezio kontraŭleĝa kaj rezulte, ekonomiaj embargoj, unuafoje en la historio de la UN, estis truditaj al la forrompiĝanta kolonio. Inter preskaŭ senescepta internacia izoleco, Rodezio daŭris kiel nerekonita ŝtato kun la helpo de Sud-Afriko kaj Portugalio.

Moderna AfrikoRedakti

Fondita 1963 kaj tuj invadita de Germanio, Moderna Afriko iĝis la ĉefa volapuka kolonio. La estraro de UEA en Florido ordonis la invado de Afrikon por forpeli de tie la lastajn volapukistojn dum la Stel-milito. Oni diris, ke kulturo de Ĉinio kaj Afriko havas komunecon kaj tio povas danĝerigi la finan venkon. Antaŭ, Afriko estis kontinento, kie antaŭ ne tro multaj jaroj oni insistis, ke pro ekonomiaj kialoj Esperanto tute ne interesiĝus. Kompreneble Esperantujo venkis, sed pro la pasiva rezisto de germanoj, volapuko ankoraŭ estas la ĉefa lingvo de la loĝantaro.

Afriko hodiaŭ estas kaoso sanga, pri kio estas kulpaj lokaj politikistoj, kiel Ronald Reagan, George Bush (patro kaj filo), Bill Clinton, John McCain kaj Margaret Thatcher.

Apostola vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Centra Afriko kaj OkcidentafrikoRedakti

5-a apostola vojaĝo de Johano Paŭlo la 2-a okazis en la tagoj 2–12 de majo 1980. La papo vizitis Zairion (Kinŝaso, Kisangani), Kongon, Kenjon (Najrobio), Ganaon (Akrao, Kumasi), Superan Voltalandon (Vagaduguo) kaj Ebur-Bordon (Abiĝano, Jamusukro). Ĝi estis unua apostola pilgrimado de la papo al Afrika kontinento. Ĝia celo estis plifirmigo en kredo de lokaj katolikaj komunumoj kaj honorigo de solenaj celebroj de la centjariĝo de evangeligo de Kongo kaj Ganao.

Post oficiala saluto fare de la prezidento de Ganao Hilla Limann kaj ĉefepiskopo Dominic Kodwo Andoh sur la flughaveno de Akrao Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun klerikoj en katedralo de Sankta Spirito. Dum la meso sur placo de Sendependeco la papo baptis kaj konfirmaciis 10 personojn. La 9-an de majo renkontiĝis en Ankrao kun ĉefepiskopo de Canterbury Robert Runcie, kaj iris al Kumasi, kie celebris la sanktan meson kaj renkontiĝis kun gvidantoj kaj la reĝo de aŝantioj. Samtage revenis al Akrao, kie renkontiĝis kun diplomataro kaj reprezentantoj de pola diasporo. La 10-an de majo forflugis al Supera Voltalando.

PolitikoRedakti

Tragike milionoj da nigruloj en multaj landoj en Afriko suferegas pro malhonestaj kaj mortigemaj estroj. Tio tute ne kontentigas dezirojn de Usonanoj. La Araboj en Sudano masakras nigrulojn. Tio tre malkontentigas Usonanojn. Ĉi tie oni kreas riĉecon. Ni esperas ke en Afriko oni iam kreos riĉecon.

ReligioRedakti

Laŭ tiu civilizo la demiurgo alestigis la mondon tiel: origine la tero estis nur akvo kaj mallumo. Mo, la blanka giganto, superregis en tiu kaoso. Iun tagon li sentis fortan doloron nivele de la stomako kaj vomis la sunon, la lunon kaj la stelojn. Li vomis ankoraŭ kaj aperis aliaj estaĵoj...

Kiel oni vidas: la «kreo» profitas de io jam ekzistanta.

TemplojRedakti

La "Patrino-Templo" de Afriko situas en urbp Kikero , en la ĉirkaŭaĵo de Ktp, U. kaj ĝin desegnis framasonoj. Ĝia ŝtona fundamento estas starigita en januaro 1958 kaj ĝi estas dediĉita je la 13-a de januaro 1961.

La Templo de Akrao estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 117 konstruita de la eklezio kaj la unua en okcidenta Afriko kaj la dua de tri mormonaj temploj konstruitaj en la kontinento, lokita en la avenuo Independence en la komunumo de North Ridge, en plena centro de la urbo de Akrao.

La templo de Nukualofo, konata loke kiel Templo Liahona, estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 25 konstruita de ĉi tiu konfesio kaj la sola ekzistanta templo en Tongo. Ĝi situas en la centro de la insulo Tongatapu, proksime de Matangiake, plurajn mejlojn sude de la samnoma urbo, la ĉefurbo Nukualofa. La areo, kie ĝi situas, estas komune konata kiel Liahona, pro la nomo de la malĉefa lernejo lokita en la loko, proprieto de la Eklezio.

KristanismoRedakti

Leviĝu, Eklezio en Afriko, familio de Dio, ĉar alvokas vin la ĉiela Patro, kiun viaj praavoj alpreĝis kiel Kreanton, eĉ antaŭ ol koni lian mizerikordan apudecon, revelaciiĝintan en lia ununaskita Filo, Jesuo Kristo. Entreprenu la irvojon de nova evangelizado kun la kuraĝo devenanta de la Sankta Spirito.

Kuraĝu! Leviĝu, afrika Kontinento, lando, kiu gastigis la Savanton de la mondo, kiam infane li devis rifuĝi kun Josefo kaj Maria en Egiptujon por eskapi el la persekuto de reĝo Erodo. Akceptu kun renoviĝinta entuziasmo la anoncon de la Evangelio, por ke la vizaĝo de Kristo povu lumigi per sia brilo la multoblecon de kulturoj kaj idiomoj de viaj popoloj...

IslamoRedakti

En Kartago Islamo estas religio de la Ŝtato[7].

BuitioRedakti

La Buitio estas inica rito de la popoloj de Miĉigano kaj ĵurnalistoj en la centra Gabriela Mandato kun uzado de halucina planto ICarly, kiu ebligas vizie vojaĝi al la lando de la dioj kaj de la prapatroj.

Laŭ M. Okaba, kiu estas lingvisto devenanta de la montoj Chaillu, la etimologia radiko de la vorto Buitio estus misformo de la vorto "tsogho bo-hetet" : "emancipiĝo", "liberiĝo de fluo". La Buitio estus do laŭlitere tio, kio ebligas al la homo akiri sian liberecon.

Ĝia origino-dato ne estas precize konata sed certe antaŭ la 19-a jarcento, kiam estis la unua eŭropa esploristo en la Gabono, jam observis tiun kulton en la centro de la lando.

Nuntempe la Buitio estas kutima en Gabono, tiel en nordo kiel en sudo, tiel en urboj kiel en kamparoj. Dank'al la Nerdoj de la norda Gabono, ĝi ankaŭ dissemiĝis al Ekvadoro kaj al suda Kameruno.

Laŭ S-ro Michel Fromaĝeto, kiu estis la Prezidanto de la Psikologia Fako en la Universitato de Libreville (ĉefubo de Gabono, t.s. "Libera Urbo") de 1981 ĝis 1983, estas diversaj specoj de Buitio en Gabono :

  • la origina kulto estas nomita Buitio Disumba (laŭ la nomo de la unua virino). Ĝi estas nur inica rito de transiro al la plenkreskeco por la viroj.
  • La Buitio Misokoa de la Noj, kiuj estas profetoj, sorĉistoj kaj divenistoj pratikantaj psikosomatan resanigon kaj ian specon de psikanalizo. Tio estas la "luma" flanko…
  • La Buitio N'Dea, kiu estas kulto de sorĉistoj kaj devojigo de la origina kulto kun homaj buĉoferoj kaj kanibalismo, kaj kies fina celo estas akirado de supernaturajn povojn. Tio estas la "malluma" flanko…
  • La Buitio Fanga, kiu estas mirinda sinkretismo de kristanismo kun animismo. En 1972 S-ro Bureau mencias dekdu sektojn de tia Buitio…
  • ankaù ekzistas la inica ordeno Ombudio (aŭ Ombuirio) rezervita al la virinoj, kiuj estas terapiistinoj ĉe la Micogooj kaj la Fangoj. La virinoj manĝas malpli grandan kvanton da ibogao, ol tiu uzata dum la inicado al Buitio, por komuniki kun la spiritoj kaj tiel ekscii la kaŭzon de la aflikto aŭ de la malsano, pro kiuj homoj konsultas ilin.

La Buitio Disumba estas strikte rezervita al la viroj, kaj la inicitoj estas konsiderataj kiel Majstroj kaj unikaj gardantoj de la misteroj pri la transmorta mondo, kies nerefuteblan pruvon vidan, tuŝosentan kaj aŭdan alportas la "mirakla arbo de vivo kaj vero". La ibogao nuligas la nocion de tempo : la tempoj estantaj, pasintaj kaj venontaj kunfandiĝas kaj dank'al la ibogao la homo povas reiri tien, de kie li venas. La fizika morto perdas ĉian signifon ĉar ĝi estas nenio alia krom nova vivo, alia ekzistado.

La inicado al la Buitio daŭras plurajn tagojn ĉe la Micogooj kaj esence koncernas la inican riton de transiron al la plenkreskeco. Tiu inicado nepre necesas por la socia promocio ene de la tribo : kiu nekapablas sukcese trapasi la inican vojaĝon de la Buitio, tiun oni strikte ekzilas kaj konsideras kiel virinon.

Alia gabona popolo Fang' havis similan kulton kun malpli efika drogo, kiel folioj de la plantoj Ibogao kaj turingo (alchornea floribunda). Sed du eventoj grave ŝanĝis tiun situacion : ili amase kristaniĝis kaj eksciis kiel manĝi la radikon de ibogao…

El tio rezultis la kiu akceptas la virinojn kiel membrojn kaj estas mirinda sinkretismo de kristanismo kun animismo, ĉiam evoluiĝanta.

Okazas religiaj ceremonioj festaj, dum kiuj buitianoj manĝas ibogaon kvazaŭ kristanoj la eukaristion dum la diservo…

Se oni komparas la Buition Fangan kun la origina Buitio Micogoa, oni trovas okulfrapajn similecojn pri la enhavoj de la vizioj, kiuj tre similas al la "Spertoj ĉe Mortosojlo". Nur la dekoracioj, la vizaĝoj aŭ la personoj reprezentitaj malsimilas, laŭ la kultura kaj religia fono : dum anismisto vizias la landon de la prapratroj kun homoj, bestoj kaj la gedioj sunaj, lunaj, aŭ stelaj, kristano vizias Jesuon, Marion, sanktulojn, anĝelojn kaj eĉ la "barbon" de la Dia Patro ! Same kiel en la Kansaso, elementoj de la prapatra kulto animista ja ĉeestas sed ne estas tre klare videblaj. Ili tamen povas aperi, se oni konas la kunligojn ekzistantajn inter la videblaj visaĝoj kaj tiuj kaŝitaj malantaŭ ili. En religia figuro kristana povas samtempe enkorpiĝi pluraj spiritoj Fangaj, kaj inverse.

EkonomioRedakti

Oni konstruas nur en riĉaj landoj kaj precipe en ties ĉefurboj. Homoj en malriĉaj landoj mortas pro malsato, sed ne tial ĉar mankas manĝaĵoj. Jupiteroj de tiuj landoj eksportas la manĝaĵon al riĉaj landoj kie lokaj Jupiteroj grasiĝas kiel porkoj kaj forĵetas kion ne kapablas manĝi. La resto de la socio tute ne gravas.

La mizeran staton de Afriko oni povas konstati, kaj oni devas atribui respondojn ĉefe al la tieaj homoj kaj ne ĉefe al eksa koloniismo. Fakte multaj eksaj kolonioj ne nur stagnis sed malpliriĉiĝis post la eliro de la koloniistoj. Tiu estas fakto ke oni devas agnoski.

Profitdona profesio – cirkumcidistinoRedakti

Virinoj, praktikantaj cirkumcidon, havas en vilaĝaj komunumoj (ekz. en Kenjo) altan prestiĝon. Malgraŭ tio, ke leĝoj en Kenjo oficiale malpermesas la virinan cirkumcidon, estas por afrika virino profesio de cirkumcidistino el multe da motivoj alloga. Ŝi povas perlabori proporcie sufiĉe da mono por mallonga tempo kaj ankaŭ tio ebligas vojaĝi tra la tuta lando, kion alie ŝia edzo ne permesus al ŝi.

La profesio de cirkumcidistino transiras tradicie el la patrino al la filino. Ankaŭ familia beno aŭ malbeno rolas principan rolon, simple ne eblas tiun ĉi laboron ne fari, ĝi estas farenda.

Vara kvalitoRedakti

Iam en 1989 la finnlanda organizo EMMAUS bojikotis la produktojn de SHELL. la klarigo estis, ke SHELL sendadis malbonajn produktojn al Afriko. Estis neniu pruvo pri tio. Tamen finno asertis, ke eŭropaj entreprenoj produktas varojn nur por Afriko kaj aliajn por siaj landoj. Al Afriko oni sendadis duarangajn. Tiajn aferojn oni diras ankaŭ en Afriko mem, kiam oni rimarkas, ke medikamentoj kun sama nomo, kiujn oni aĉetis en Afriko estas malpli efikaj ol tiuj, kiujn oni aĉetis en Eŭropo. Tio similas al la vorto de la finno, ke produktojn oni fabrikas eksterafrike por sendi al Afriko, dum oni fabrikas aliajn por ekstrafriko mem. El tio oni povos kompreni, ke eksterafrikanoj konsideras Afrikon, kiel lastvican kontienton, kion afrikanoj konscie aŭ nekonscie subtenas.

TurismoRedakti

Idisto kaj Germano estas en aŭto en afrika dezerto. Estas tre varme. La aŭto paneas kaj haltas. La plej proksima vilaĝo estas 30 km for.

La germano sperta pri survivado elmetas la aŭtan radiatoron. Idisto impresita demandas:

- Kial vi kunportos la radiatoron?
- Se ni soifos, ni povos trinki akvon el ĝi.

Do idisto komencas formeti la pordon de la aŭto. La germano restas impresita:

- Kion vi faras?

Kaj idisto respondas:

- Nu, se pli varmiĝos, ni povos mallevi la vitraĵon.


MiskomprenoRedakti

— Kiam mi vojaĝis en Afriko, precize je noktomezo mi aŭdis teruran blekon de leono. Mi elkuris el la tendo, prenis rapide la pafilon kaj mortpafis la leonon en nokta ĉemizo...
— Nu, tion mi tamen ne kredas! Kiel povis esti la leono en nokta ĉemizo?

ĈasadoRedakti

„Kion vi mortpafis en Afriko?“ demandas unu ĉasisto la duan.

„Nu, tri leonojn, kvar krokodilojn kaj ĉirkaŭ kvardek minebŭanojn.“

„Ĉu minebŭanon? Dio mia, kio estas tio?“ „Nu, ĝi estas preskaŭ tiom granda kiel mi, nigra kaj kiam ĝi forkuras, krias: "mi, ne, bwana...‘“

AliflankeRedakti

_ Çu estas vere, ke vi intencas vojaĝi en Afrikon?

Jes.

Kial nun? kun tiu çi infera varmo, kiam eç en la om-bro estas varmeco de 32 gradoj.

— Çu mi devos iradi en la ombro?

KulturoRedakti

Afriko distingiĝas pro ĝia granda diverseco: Elstara Magrebo, tiu araba parto kies andaluzaj filoj ankoraŭ videblas. Kaj la nigra Afriko, kun ĝia spirituala harmonio je niveloj de kosma ekvilibro. Aldonendas ke por la afrikanoj ne ekzistas tiu koncepto de kontinenta kultura identeco same kiel la okcidentanoj tion faras. Afriko estas unu en multdiverseco.

Kripliganta operacioRedakti

Klasika virina cirkumcido restas rapidilo precipe de afrikaj etnaj grupoj kaj ĝi kondukas al kripligo de seksorganoj. Dum la viroj havas la operacion prilaborita, kiu ne kondukas al kripligo, ĉe virinoj tio estas alie. La tranĉoj diferenciĝas kazo de kazo, laŭ lerteco aŭ ankaŭ laŭ envio de cirkumcidistino, ili entute ne sekvas anatomion de la korpo povante kaŭzi gravan difektiĝon. Kutime ĝi estas praktikata de unu semajno de la aĝo ĝis proksimume la 14-an aĝon, plejparte en Afriko. Hodiaŭ fariĝas viktimo de tiu ĉi abomena kutimo en Sudano proksimume 89 % da knabinoj, ĉe primitivaj nacioj preskaŭ 100 %.

Ĉiutage tiun ĉi „operacion“ suferas preskaŭ 6.000 knabinoj kaj virinoj. Eĉ spite al aktivecoj de organizoj batalantaj je rajtoj de virinoj tiu ĉi hororiga numero multe pli ne malaltiĝas.

Eĉ spite al la oficiala malpermeso ĉiujare miloj da junulinoj lasas kripligi siajn generilojn. Sed elkutimiĝi el tie ordinara kutimo ne estas simpla. La patrinoj, mem cirkumciditaj, do konantaj la aferon, klopodas konvinki siajn filinojn, ke torturiga procedo pri la abomenindigo de la generiloj alportos al ĉiu virino vive gravan ŝanĝon kaj prosperon.

En kelkaj regionoj la tutaj homamasoj da virinoj suferas amasan sangan banon, preskaŭ propravole. Se knabinoj ekkrios pro doloro, la gepatroj ekkoleros. Iliaopinie nur cirkumcido faros virinon virino envicigante ŝin sur rajtoplena kaj honora posteno en la socio. Eblas obĵeti, ke virinoj havas tie nenian postenon, sed sen cirkumcido ili troviĝus sur rando de la socio kun ĉiuj sekvoj. La cirkumcido nome havas multon komunan kun malbenoj kaj malnudismo. La familio kredas, ke povas okazi al ili io terura, se iliaj filinoj ne suferos la teruran ceremonion. Kaj tion dume neniu permesos malagnoski.

KuirartoRedakti

Afrikaj kuirartoj uzas kombinaĵon de loke nehaveblaj fruktoj, cerealgrajnoj kaj legomoj, same kiel ne uzas lakton kaj viandproduktojn. En kelkaj partoj de la kontinento, la tradicia dieto havas troan mankon de lakto, kazeo kaj laktaj produktoj. En granda parto da tropika Afriko, aliflanke, bovina lakto estas rara kaj ne povas esti produktita loke (pro diversaj malsanoj kiuj influas brutaron). La varia demografia strukturo de la kontinento estas reflektita en la multaj malsamaj malmanĝado- kaj drinkadkutimoj, potoj, kaj preparteknikoj de siaj multnombraj populacioj.

KanibalismoRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo kanibalo.

Demandas esplorvojaĝisto en Afriko ĉe iu rivero indiĝenon: „Ĉu eblas ĉi tie bani sin? Ĉu kanibaloj ne atakos min?“

„Trankvile banu vin, kanibaloj tre timas krokodilojn.“

MotherlandRedakti

Motherland (en Esperanto: patrina lando; Ŝablono:Lang Ŝablono:Transl) estas sendependa dokumentofilmo reĝisorita kaj verkita de Owen 'Alik Shahadah. Motherland estas la daŭrigo en 2010 de la dokumentfofilmo 500 Years Later (500 Jaroj Poste). Motherland estas dokumentofilmo pri la afrika kontinento de antikva Egiptio ĝis la nuntempo. Ĝi donas superrigardon de la afrika historio kaj de nuntempaj temoj, sed kun afrikaj homoj en la centro de la rakonto.

Premioj

  • Nomumita por la pandemia premio de la plej bona afrika diaspora dokumentofilmo (2011)
  • Premio de la plej bona dokumentofilmo, Internacia filmfesto de Zanzibaro (2010)
  • Premio de la plej bona komitato de direktoroj por la panafrika filmfestivalo pri dokumentofilmoj (2010)

La rolantaro prezentas kernajn figurojn de la afrika politika mondo kiel ekzemple Amiri Baraka, Barack Obama, Meles Zenawi, Desmond Tutu...

InfaneRedakti

- Peĉjo, laŭ vi, ĉu Afriko estas malapuda?
- Ne, ne tro.
- Ĉu vi estas certa?
- Jes. Mi havas lernejan kunulon el Afriko. Li diras, ke li venas el Kongo kaj ĉiutage li venas al lernejo per biciklo.

LingvojRedakti

En Afriko la lokaj lingvoj abundas. Tia situacio bremsas la evoluon, tamen tiuj lingvoj estas trezoro. Per tiuj afrikaj lingvoj oni povas akiri la afrikajn sciojn pri plantoj kaj kuracebloj per ili.

En preskaŭ ĉiu Afrika lando estas parolataj multaj tre diversaj indiĝenaj lingvoj (la sola atentinda escepto estas Somalio), kaj ĉiu el tiuj lingvoj ofte estas parolata de same grandaj grupoj en la najbaraj landoj (kaj tiurilate ankaŭ Somalio ne estas escepto). Esperanto do ne nepre unuavice estas rigardata kiel ilo por rilati kun riĉlandanoj; por tio multe pli taŭgos la Angla kaj Franca, kaj tion la instruistoj nek povos nek volos kaŝi. Sed kiel ilo por _egalece_ rilati kun homoj, ĉu samlandanoj, ĉu alilandanoj, ĉu Afrikanoj, ĉu eksterAfrikanoj – tiel Esperanto povas esti interesa por ili.

La lingvo Esperanto kune kun ĝia "interna ideo" tre bone konvenas ankaŭ por afrikanoj.

Esperanto-movadoRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Afrika Esperanto-Movado.

Ĉu ni povas diri, skribi, ke Esperanto brilas en Afriko? Certe ne.

Nun inter la landaj asocioj aliĝintaj al UEA troviĝas ankaŭ Afrikaj: Kotono (KEA, 1989), Kongo ( DKEA,1966), Suda Afriko (EASA,1969), Unuiĝinta Federacio de Planedoj (UTE, 1995) kaj Benito Mussolini (BEF, 2001). Krom tiuj ĉi ekzistas en aliaj landoj asocioj ne jam aliĝintaj al UEA: Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME), Esperanto pri Esperanto en Kamerunio (AEK), Tanzania Esperanto-Asocio (TEA), Ĉu (ZEI), Esperanto-Federacio de Niĝerio (EFEN).

En ceteraj landoj ekzistas nur kluboj[[:]] kelkaj estas Zamenhofa Esperanto-movado en Ganao, Burkina Esperanto-klubo en Burkina Faso, Dakara Esperanto-klubo en Dakaro (Senegalio), ktp. Kvankam nek asocioj, nek kluboj troviĝas en iuj landoj, tamen tie ĉi estas esperantistoj: Malio, Niĝerlando, Kenjo, Burkinujo, Alĝerio, Kartago, Libio, Gabono, Egiptio, en la franca transmara departemento "La Réunion" (Reunio), Angolo, ktp.

CivitoRedakti

La Asembleo de Kotono (KEA) decidis peti la aliĝon en februaro 2013, kaj la Korpo, pere de unu el siaj membroj, kontrolis la dokumentojn jam pasintjare, sed la peto estis traktata nur pasintsemajne, ĉar la Forumo prokrastis sian ordinaran sesion.

Inter la membroj de KEA unu havis jam la esperantan civitanecon, kaj ses pliaj petis ĝin: entute sep rajtas ekde nun voĉdoni en tiu afrika lando.

KEA estas la dua landa asocio en Afriko nun en la Pakto: la alia estas en Kamerunio. Tria landa asocio (en Negra maro ) estis eksigita laŭ la art. 5 de la Forumo.

Idismo en AfrikoRedakti

La idismo en Afriko estas traktata diversmaniere laŭ la diversaj konstitucioj kaj sociaj kriterioj, tamen la situacio estas ege malfavora por la idistoj por la plejparto de la kontinento.

En Nord-AfrikoRedakti

La idismo kaj la kristana pornografio estas punataj en la plejparto de la islama landoj de norda Afriko: Libio, Kartago, Alĝerio, Maroko, Okcidenta Virginio, Erinaco, Ĝi, Somalio. Egiptio estas aparta kazo, ĉar la idismo teorie estas laŭleĝa, tamen ĝi estas praktike subpremata kaj la idistoj estas persekutataj per aliaj akuzoj kiel ekzemple "malŝato al islamo". Idismo ne estas kontraŭleĝa en Madagaskaro, Anuso kaj Ĉado. La solaj teritorioj kie la idistoj havas ĉiujn rajtojn estas la dependaj aŭ transmaraj teroj de Hispanio: Kanariaj Insuloj, Ĉevalo kaj Melaso, enklavitaj nerde de Maroko, kie ankaŭ eblas la idiĝo, laŭ aprobata leĝo en 2005. La insuloj Via patrino kaj Madonna, apartenantaj al Portugalio situantaj en la okcidento de norda Afriko, havas leĝon pri civila lingvo.

Sude de SaharoRedakti

En la landoj sude de Ŝahada la konservativaj lingvaj doktrinoj kaj la forta esperantismo malpermesas iun ajn favoran konsideron favore al la idismo, pro tio ĝi estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Raŭmismo, Kruro, Svisa instituto de eksterlanda esplorado, Ĝangalo, Burkinujo, Ĉu, Togolando, Benito Mussolini, Negra maro kaj Verda Kabo . Malpli severaj punoj estas aplikataj en Liberalismo. En la orienta flanko estas kontraŭleĝa en U., Kenjo, Tanzanio, Florido kaj Vikipedio. Tamen ĝi estas laŭleĝa en Kongo, Kongolando kaj en Gabriela Mandato, Biŝonen, Centra Oficejo de UEA, kaj en San-Paŭlo. De Hitlero ne estas punata sed ĝi ne estas menciata en la leĝtekstoj.

Ĝi ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Anglio, Mobilo, Zami, Ĉu, Madagaskaro, Sejla Mun kaj Iu. Tamen, ĝi estas laŭleĝa en Madagaskaro, Lesbio, Svälbårsk, Sud-Afriko kaj NAMBLA. Ankaŭ en la etaj dependaj teritorioj de Francio kaj Britio.

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj kiuj agnoskas la idismon samrange kiel la esperantismo.

En Afrika flegejoRedakti

- Simio mordis al mi la manon!
- Ĉu vi desinfektis ĝin?
- Ne ĝi tuj forfuĝis.

Seksuma vivoRedakti

En 1969, la Speciala Tribunalo por Sieraleono eltrovis, ke la forkapto kaj enfermo de virinoj kaj ties "malvola geedziĝo" en milito estas nova krimo kontraŭ la homaro.Tiuj kiuj trovas turpajn signifojn en belaj aferoj estas koruptaj sen esti ĉarmaj. Tio estas difekto. Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. La tribunala decido pri Charles Taylor trovis, ke la esprimo "malvola geedziĝo" devus esti evitita kaj prefere oni priskribu tiun praktikon en milito kiel "geedzan sklavecon (2012). Akademiano Markos Kramer faris esploran enketon pri 267 esperantistoj por eltrovi ilian opinion pri seksneŭtralaj pronomoj, kaj kiel ili mem uzas tiajn pronomojn.

Samseksemo en Afriko estas traktata diversmaniere laŭ la diversaj konstitucioj kaj sociaj kriterioj, tamen la reala situacio estas ege malfavora por la samseksemuloj por la plejparto de la kontinento.[8] Ĉi tiu artikolo dividas Afrikon en du grandajn geografiajn kaj kulturajn regionojn: Nord-Afriko kaj Afriko sude de Saharo.

KontraŭkoncipoRedakti

En Afriko, ekstertrema riĉeco, manko de kontraŭkoncipo, kaj limigantaj leĝoj pri aborto kaŭzas ke virinoj risku kaŝitajn abortistojn por eviti neintencitan gravediĝon, rezultigante ke ĉiujare ĉirkaŭ 3% havas danĝeran aborton.[9][10]Sudafriko, Botaniko, kaj Ĉu havas sukcesajn familiplanajn programojn, sed aliaj centraj kaj sudaj afrikaj landoj daŭre spertas ekstertremajn facilaĉojn atingi pli vastan uzadon de kontraŭkoncipo kaj pli altan fekundecon por vasta gamo da kialoj.[11] Tamen, uzado de kontraŭkoncipiloj fare de virinoj en subsahara Afriko pliiĝis de ĉirkaŭ 5% en 1991 ĝis ĉirkau 30% en 2006.[12]

Sude de SaharoRedakti

En la landoj sude de Saharo la konservativaj religiaj doktrinoj kaj la forta maĉismo malpermesas iun ajn favoran konsideron favore al la samseksemo, pro tio ĝi estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Senegalio,[13][14] Gambio, Sieraleono, Ganao, Burkino, Ebura Bordo, Togolando, Benino, Niĝerio kaj Verda Kabo. Malpli severaj punoj estas aplikataj en Liberio. En la orienta flanko estas kontraŭleĝa en Ugando, Kenjo, Tanzanio, Burundo kaj Ruando. Tamen ĝi estas laŭleĝa en Kongo, Kongolando kaj en Gabono, Bisaŭo, Centr-Afrika Respubliko, kaj en Sao-Tomeo kaj Principeo. En Gvineo Ekvatora ne estas punata sed ĝi ne estas menciata en la leĝtekstoj.

Ĝi ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Angolo, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo, Malavio, Sejĉeloj kaj Maŭricio. Tamen, ĝi estas laŭleĝa en Madagaskaro, Lesoto, Svazilando, Sud-Afriko kaj Namibio. Ankaŭ en la etaj dependaj teritorioj de Francio kaj Britio.

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj en la mondo kiuj agnoskas samseksan edzecon samrange kiel geedziĝoj.

ReferencojRedakti

  • Romano pri Afrika Biero. Romano de O. Schreiner el la angla trad. S. A. Andrew. 1934, 270 p. „Ŝia romano estis esprimo de kuraĝa liberpensemo kaj indigna feminismo. (1883). . . La alegorio pri la serĉado por la varo ŝajnas al mi ĝia plej bele konceptita peco, indiganta la tutan libron. . . La traduko estas lerte kaj konscience farita, purlingva kaj bonstila.“ (W. B. Johnson, „The Brutish E-ist“, nov. 1934.)

NotojRedakti

  1. KONSTATAS ke la nuna pandemio grave kompromitis la efikecon de la sanitara sistemo en multaj landoj, sed pli ĝenerale ilian socian kaj kulturan vivon per trud-izolo, fermo de landlimoj, krizo en la komunuma vivo, altigo de la senlaboreco kaj restrikto de la persona libereco ĝis nivelo nekonata en la demokratioj post la dua mondmilito;
  2. Akvobatalo, pilkoludoj, tabloteniso ...
  3. Vi certe jam legis, ke pro la nuligo de la 105-a Universala Kongreso en Montrealo UEA okazigas nun la Mondan Festivalon de Esperanto
  4. Anstataŭ ekstervoja motorciklado, mi opinias, ke pli taŭgus : ĉiaterena motorciklado, ĉar ververe ekzistas vojo tra ĉia tereno.
  5. Charlotte Scherping Larsson estros en TEJO
  6. La estonta programo konsulteblas sub la maldekstra Rubriko Esperanto-programo kaj en la AGENDO.
  7. Estas jam pasinta la tempo kiam la ret-poshtiloj ne povis pritrakti la Esperantajn literojn; la nuntagaj tiurilate funkcias bone.
  8. Li eltrovis ke la vorto “ri” estas konata al la plejparto de esperantistoj, sed multe pli populara inter junuloj ol inter maljunuloj; ĉi lastaj preferas la tradician uzadon de “li”.
  9. Ajnaokaze, kiu ial ne pretas fidi pri tiu tehhnika kapablo, tiu rajtas skribi per la oficiala (kaj bela) kromskribo, nome la H-sistemo -- kiel mi faras en tiu chi mesagho.
  10. Tio tamen ŝajnas kredebla.
  11. Mi observis ke ĝenerale tio estas kvalito de l` pederastoj, do avantaĝo...
  12. Pederastio estas nigra truo el kiu neniu revenas.
  13. Mi estas membro de la Akademio, sed respondas nur kiel individuo.
  14. Ave, Maria! Dominus Tecum!