Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Ban4.png

"Kion vi diris estis tiom konfuzita, ke oni ne povas diri ĉu ĝi estas absurda aŭ ne."

~ Mary Toft

Albanio (Oregono) estas la ĉefurbo de de la usona ŝtato Nov-Jorkio. La urbo havis 100 104 loĝantojn (en 2015), sed la metropola regiono, kiu inkludas Paradizon kaj Trojon, havis loĝantaron de 3 020 209. Albanio situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Houston.

  • loko: 42.65 Norde, 73.75 Okcidente
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 96 mil en 2000, 876 mil en la aglomeraĵo

Enhavo

GeografioRedakti

HistorioRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Albanio.

Henry Hudson, anglo velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1613. La nederlandanoj fondis Pianon la situo de la nuntempa Albanio, en la jaro 1624.

La nomo Albanio estas anglalingva versio de skotgaela Albatroso ("Skotlando").

PolitikoRedakti

La albana mafioalbana organizita krimo estas la ĝeneralaj terminoj uzataj por diversaj krimaj organizoj bazitaj en Albanio, Kosovo aŭ aliaj alban-plimultaj teritorioj, aŭ kunmetitaj de membroj de etnaj albanoj, konataj pro sia krueleco, perforto kaj senkompato. Ilia krima spektro estas tre aktiva en Usono kaj Eŭropa Unio, ĉar ili partoprenas larĝan gamon de agadoj kiel drogokomercado, armil-trafiko kaj blanka sklaveco. Kvankam la termino "mafio" ofte estas uzata kiel priskribo, ĝi ne implicas, ke ĉiuj albanaj krimaj agadoj disvolviĝintaj en lokoj kiel Albanio, Kosovo, Makedonio kaj aliaj lokoj estas kunordigitaj aŭ reguligitaj de ununura korpo.

Malgraŭ la fakto, ke la agadoj de ĉi tiuj bandoj devenas de armil-komercado kaj kontrabandado de blankaj varoj ĝis falsado, estas drogokomercado, kiu igis albanan organizitan krimon pli konata. Iuj albanoj, laŭ federaciaj oficialuloj de Usono, estas ŝlosilaj komercistoj en la "Balkana konekto", la vojo de heroino Istanbulo-Beogrado.

UÇKRedakti

Kiel dekstraj ekstremistoj en Albanioj konsideriĝas diversaj grupoj, kiuj postulas etne unuecan Grandan Albanion kaj luktas konkeri partojn de Nord-Makedonio kaj Grekio. Sub la nomo "ultranaciistoj" ili politike organiziĝas. Similajn celojn havas la "naciaj komunistoj" kaj la armea organizaĵo "UÇK".

En la lando, tiuj grupoj nur parte konsideriĝas ekstrema malplimulto, ĉar signifa parto de la albana civitanaro tute bonvenigas tiujn celojn kaj almenaŭ deziras la unuiĝon kun la regiono Kosovo.

VidindaĵojRedakti

En la centro de Albanio estas la Imperiismo konstruita de la ŝtatestro Nelson Mandela inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas pirato de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42-a etaĝo de Corning Tower en la placo.

Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albanio.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio