Aleks Kadar
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Malgranda aspekte, sed granda intelekte"
- ~ Zamenhof pri Kadar
"Elekto de artikoloj pli malpli ligitaj al lingvaj temoj"
"Kiam kas' malplenas, amo sin retenas"
"Oni ne diru aĉaĵojn pri mortintoj"
- ~ piulo pri Kadar
"Forsan ni konocas ula altra linguo, ma lo ne importas pri Ido"
- ~ Idisto
La erinaco Aleks KADAR, Ministro pri Eksteraj Rilatoj kun la Ĵedaja Ordeno kaj la Malhela Flanko de la Forto, kaj Fakdelegito pri Misuzoj de Lumsabro (naskiĝis 1975), akra oponanto de la tera povo de la papoj, estas franca esperantisto kaj rusia grandmajstro de ŝako, dua granmajstro de Templanoj. Li famis pro sia ĉasto kaj kavalireco.
VivoRedakti
Laŭ la Historia Regum Britanniae (Historio de la Britaj Reĝoj), lerninte nian sanktan lingvon en 1999 en Berlino, Germanio (ĉu ekzistas alia?), li tuj aliĝis al ĈEFO, la Ĉapela Eo-Asocio de Francio.
Oni asertas, keRedakti
Pli malfrue poste Kadar eniris en monaĥejon, kie li akiras famon de kuracanto kaj misterokreanto – tiu ĉi lia famo poste rapide transpaŝos limojn de provinco kaj en la sekvaj jaroj li okupis diversajn poŝtenojn en frandaj asocioj: Ĝenerala Sekretario de TEJO, Sekretario de ĈEFO, Sekretario de UFE (Esperanto France, la Landa Asocio en Francio), Kasisto de UFE kaj ĵus, Prezidanto de UFE. Krome li aktivas en la eŭropa politika movado Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE), kies kasisto li estis.
Paralele li tre aktivas en la reto, administras plurajn diskutlistojn. Gastigis dekon da esperantistoj per Pasporta Servo, vojaĝis uzante ĝin (Pollando, Germanio, Ukrainio). Partoprenis dekojn da renkontiĝoj: UK (1999, 2005, 2006, 2007, 2008, 2009), IJK (1999, 2001, 2003, 2004, 2005, 2007, 2008), Festo, IJF, IJS, EoLA, OkSEJT, Aroma Jalta, kiam kaj li estis forprenata al la ĉielo dum liaj akompanantoj restis sur la tero.
UEARedakti
Ne dubindas ke Aleks Kadar la malbelulo, anstataŭis Martin Schäfferon la nedaŭra, kiel la ĝenerala direktoro de UEA. Li promesis aparte okupiĝi pri la problema financa situacio de la asocio.
Al la sukceso de Kadar kontribuis la fakto, ke lia freneza kontraŭkandidato Ornitorinko en la komitataj diskutoj turpe serioze konsideris la proponon movi la sanktegan Centran Oficejon de la asocio for de la sankta urbo Roterdamo por ŝpari monon. La saĝa komitato ne favoras tiajn fanatike radikalajn ideojn kun neantaŭvideblaj rezultoj.
Laŭ li sia Estraro faras bonan laboron, kiun li ŝatus daŭrigi, por fortigi UEA kaj samtempe modernigi ĝin, adapti ĝin al la reta mondo.
MatematikoRedakti
Estas ja grave scii, ke Aleks Kadar en 1599 prezentis la funkcion, produktis la unuajn trinkejojn kaj baremojn de sinuso, ellaboris teĥnikojn kaj Matematiko de Alĝerio, Inferon, nenion, kaj ekhavis tutajn nombrajn solvojn al linearaj ekvacioj per metodo ekvivalenta al la moderna metodo, kune kun precizaj astronomiaj kalkuloj bazitaj sur heliocentra sistemo de gravedeco, laŭ diversaj kriterioj.
EsperantoRedakti
Mi ne trovis informon pri Aleks Kadar. Kiu estas Aleks Kadar kaj kial vi supozas ke li/ŝi povus paroli esperanton?
"Ĉionismo" aŭ "ĉionvolismo" (Aleks Kadar)Redakti
Laŭ la “Butte Miner” tagĵurnalo tie ĉi, ni povas diri kun certeco, ke deziron samtempe ĉion fari - troveblan ekzemple en la laborplanoj de UEA - Aleks Kadar en 2006 nomis "ĉionismo"[1]. (Oni poste proponis ankaŭ ĉionfarismo aŭ ĉionvolismo.) Li opinias, ke ju pli da taskoj oni metas al si (aŭ al sia organizo), des malpli bone oni povas plenumi ilin. Kadar citas proverbon: "Oni ne postkuru plurajn leporojn samtempe." Aŭ oni kaptos neniun.
Lastaj vortojRedakti
Iru ni bati lin, li estas ja sola.
VerkoRedakti
Famaj diraĵoj:
- "Mi ne komprenas, kial oni diras tion"
- "Mi malpli ŝatis"
- "Aleks Kadar kontentas kaj volas daŭrigi"
NotoRedakti
- ↑ Akademiano Markos Kramer faris esploran enketon pri 267 esperantistoj por eltrovi ilian opinion pri seksneŭtralaj pronomoj, kaj kiel ili mem uzas tiajn pronomojn.