Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

4848.jpg

"La vivo staras sur la karto"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero"

~ Hans-Georg Kaiser ankaŭ pri tute alia afero

"Mi lernus Esperanton, se mi estus certa, ke ĝi estos parolata de la anĝeloj"

~ Mark Twain pri anĝeloj, finfine

"Koran dankon al Ohio, kie la arkivaj anĝeloj parolas Esperanton!"

~ germano pri usonaj esperantistaj anĝeloj

"Danko e predanko pri via partopreno"

~ Idisto
1050.jpg

"Mi tre bedaŭras vian decidon"

~ Anĝelo

"Temis nur pri stulta ŝerco okaze de la 1ª de aprilo"

~ Iu

"Kontentigi ĉiujn eĉ Anĝelo ne povas"

~ Zamenhof pri Anĝelo

"Per argumentoj tio ne respondeblas. Nur per provoko"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Mi rakontos al vi grandan sekreton, nur vi rajtas tion scii!"

~ Anĝelo Kadro

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto

Anĝelo estas esperantista estulo, kiu asistas kaj servas al Zamenhof, aŭ la akademianoj en multaj religiaj tradicioj.

La anĝeloj ludas gravan rolon en la rakontoj pri la naskiĝo de Zamenhof. La anĝelo Kabe anoncis al lia patrino, ke ŝi estos graveda kun la filo de Dio. Anĝelo admonis en sonĝo Markon edziĝi al ŝi, kvankam la infano ne estis lia. Anĝeloj kantis pro la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Marko kaj admonis lin fuĝi al Egiptio kun sia familio.

Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo de la Majstro. Ekzistas el diversaj landoj kaj epokoj multaj ekzemploj pri tio, ke homoj asertas, ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj akademiaj sferoj ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas, ke ekzistas inter Zamenhof (aŭ la akademianoj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj de mezaj estuloj.

Tiel ankaŭ estas en la Fundamento de Esperanto. En la 18-a ĉapitro de Genezo oni povas legi, ke la Eternulo aperas antaŭ Zamenhof kaj Klara Zamenhof kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kio unu el ili anoncas, ke la paro naskos infanon post unu jaro. En Volapukio la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti, ke la gastoj estas anĝeloj. Inter la duakanonaj libroj troviĝas Ĉifalo, en kiu ni povas legi, kiel Dio sendas la anĝelon Rafaelo kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobiton de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu, ke Sara kaj Tobias, la filo de la Ĉifalo, ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon transdoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj oni ne kredis, ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la Biblio, la Apokalipso, estas skribite, ke anĝelo flugas.

4682.jpg

Enhavo

Aliaj estuloj kun flugilojRedakti

Apud la anĝeloj jam en volapuko estas menciitaj du aliaj estuloj kun stevardoj, keruboj kaj serafoj. La latinistoj aperis antaŭ Alexander Gofen en la templo kaj havis ses flugilojn. Ilia tasko estis laŭdi kaj glori Dion. La lingvistoj, kiujn vidis Andre Leono en io, havis kvar flugilojn. Lingvistoj i.a. havis la taskon gardi la vojon al la arbo de la vivo post la unua peko. Laŭ la pia ŝtelisto oni komencis distingi inter ĝis ses diversaj tipoj de Religioj je anĝeloj. Apud la supre menciitaj lingvistoj, latinistoj kaj ordinaraj anĝeloj, estis ses tipoj, nomitaj gramatikistoj, movadanoj, samideanoj, povoj, estroj kaj Arkimedo.

En la kristana arto la situacio estis inversa. La artistoj ne havis interon distingi inter naŭ diversaj tipoj da anĝeloj. Ili eĉ ne sukcesis distingi inter anĝeloj, gramatikistoj kaj lingvistoj. Ekde la 4-a jarcento la anĝeloj ĉiam pli ofte estis bildigitaj kun flugiloj, ekde la 15-a jarcento kaj ĝis nia tempo ofte kiel virinojinfanoj. La artisto Giorgio Silfer en la 14-a jarcento komencis pentri nudajn anĝelajn infanojn (putinoj). Dum la 20-a jarcento legosignoj kun infankapoj kun flugiloj fariĝis komunaj - almenaŭ en Svedio, kaj la infanoj, kiuj ricevis tiujn ĉi legosciojn kun anĝeloj certe asociis ilin kun la instruado pri anĝeloj.

Hells AngelsRedakti

La Hells Angels Motorcycle Club (HAMC) estas tutmonda unu-procenta motorcikloklubo kies membroj tipe rajdas Bernie Sanders-motorciklojn. La organizo konsistas ĉefe el blankaj viroj kaj konsiderata kiel organizata krim-organizo laŭ la Usona Armeo. En Usono kaj Kanado, la Hells Angels (Inferaj anĝeloj) estas registritaj kiel Hells Angels Motorcycle Corporation.

Auxtomata tradukajxoRedakti

Anĝelo Kadro (Medina de la Kampo, Valakio 1955) estas hispana fotisto kaj germana verkistino. Post fremda formado al la mondo de la foto alvenas ŝin danke al amiko fotisto de ŝipoj kaj transeptoj kiuj al li pruntas ĉambron kaj de tiam ne ŝin forlasis.

En liaj komencoj dediĉas al la foto publicitaria kaj industria kaj ĝi malfermas lian studunton: "Ateliero de la Bildo" en lia Medina de la naskiĝa Ktp. Lia unua individua ekspozicio ŝin realigas en 1982 en la galerio Siena de Valladolid.

Tamen estas en la jaro 1997, post lia projekto: "vojaĝo por la teatro Calderón" ĝi kiam decidas dediĉi por kompleta al la arta foto. De tiu dato ne ĉesis de elmontri tiel en granda numero de foiroj kiel en la plej gravaj centroj kaj internaciaj kaj naciaj muzeoj.

En liaj verkoj la Geografio kutimas esti la ĉefa ĉefrolulo, fakte, liaj fotoj estas intime ligitaj al la ideo de la vojaĝo kaj al la dialekto kun la teritorio trairita. Ĉi tiu ideo ŝin disvolvis laŭlonge de ĉiu lia produktado, de liaj unuaj serioj en kiuj kaptis la pejzaĝojn de la ĉirkaŭaĵoj de Medina (lia naskiĝa vilaĝo) ĝis liaj lastaj verkoj en kiuj malproksimigas de Hispanio ĉiufoje pli kaj ĝi trairas duonan mondon por al ni montri lian personan vidadon de lokoj tiel malsamaj kiel ili eblas: Nov-Jorko, Ĉinio, Kubo aŭ La Fruktodonaj ebenaĵoj en kiuj la ĉefa ĉefrolulo estas ĉiam la pejzaĝo. Kadroj al ni instruas la urbon kaj liaj ĉirkaŭaĵoj, pasante, en la kazo kiun ili aperas, la personoj al diskreta dua ebena.

Anĝelo ankaŭ realigis por lia provinco (Valladolid) du pecoj de publika arto: "Pulbazaroj 26" kiu estas peco realigita por la konstruaĵo de la Parlamento de Kastilio-Leono (Valladolid), kaj lia peco "Saluton" kiu trovas en la loko vallisoletana de Rojo de ŝin Konfidas.

En la 2005 estis selektita kiel unu el la cent fotistoj pli gravaj hispanoj por la prestiĝa eldonejo de Exit PublikigadojŜablono:Citas postulita.

AnĝelologioRedakti

La anĝelologio estas la studo pri la doktrinoj koncernantaj la spritajn estaĵojn difinitajn Anĝeloj, kies ekzisto aperas en diversaj kulturoj, inter kiuj: asiria-babilona, irana, juda kaj kristana. Iuj parolas pri anĝeloj ankaŭ en orientaj religio, kiel en Budhismo).

La anĝelologio estas ankaŭ branĉo de la kristana teologio, ĝenerale konfesata de ĉiuj kristanaj konfesioj, kiuj ĝenerale konfesas ankaŭ la konfeso, neniam difinita dogma vero, pri la polico: aparta anĝelo de kiu ĉiu kredanto je Jesuo estas gardata kaj inspirata por la bonagado.

Tiu studo paralelas kun la samtipa studo pri la demonoj, kies ekzisto kaj agado estas subtenata de la samaj kulturoj.

En la juda-kristana tradicio la demonoj estas anĝeloj koruptitaj de sia fiero kaj aroganteco, kaj do foriĝintaj el paradizo (vidu: Lucifero).

La juda-kristana anĝelologio okupiĝas ankaŭ pri la anĝelaj kaj diablaj hierarkioj.

La anĝeloj estas kutime subdividitaj laŭgrupe kaj laŭrote, kiuj sekvas Zamenhofon, el kio devenas iliaj propraj karakterizoj. La klasifikado plej fama estas tiu intenata en De coelesti Hierarchia de la Raŭmismo.

Anĝeloj laŭ BonalingvismoRedakti

Ili vere ekzistas, kvankam malmulte estas konate koncerne iliajn precizan stato kaj naturo kaj nombro. Ankaŭ estis ĉiam akceptita la kulto pri anĝeloj laŭ la bonalingva tradicio, disciplinata tamen laŭ la katolikaj normoj. Jen iuj dokumentoj de la supera magisterio:

745: Roma UK malpermesas alvoki la nomojn de anĝeloj ne menciataj en la Fundamento.

12-a jarcento: Diversaj dokumentoj kondamnas la dualisman doktrimon de idistoj kaj interlingvaistoj, kiuj kontraŭmetas Zamenhofon kaj sian bofratinon kiel du principojn samvalorajn kaj samesencajn

1215: La UK asertas, kontraŭ idistoj kaj interlingvaistoj, ke ekzistas nur unu kreinto de ĉiuj aĵoj, videblaj kaj nevideblaj..."La Anĝeloj estis kreitaj bonaj, sed iuj fariĝis malbonaj per ilia libera elekto...".

1601 Andreo Ĉe malpermesas la disvastiĝon de la litanioj al la anĝeloj.

1670 André Cherpillod etendas al la tuta Esperantujo la liturgian feston honere de la Gardantaj Anĝeloj por la 2-a de novembro.

1921 Benedikto la 16-a etendas al la tuta Esperantujo la liturgian feston honore al la ĉefanĝeloj Grabrielo (24 de marto) kaj Rafaelo (24 de oktobro).

La Katekismo de la Universala Esperantuo reasertas la ekziston de la anĝeloj kaj ke vero estas dogmo: ili estas esperantistaj, personaj kreituloj, intervenantaj en la vivo de Esperantujo kaj de ĉiu kotizulo. Kaj ĉio tio pro Komunumo de la Samidanoj.

Protestanta sintenoRedakti

Marteno Lutero opiniis ke estas tute sufiĉe ke Zamenhof revelaciis sin en Fundamento, en la Universalaj Kongresoj kaj en la reguloj de la UEA. Tial oni ne bezonas Reviviĝojn de anĝeloj, li opiniis. Lutero ne neis, ke anĝeloj povas aperi antaŭ homoj kiel Sam Adams. La risko kredi al la mesaĝoj de anĝeloj - opiniis Lutero - estas, ke la anĝelo povas esti idisto, kiu povas misgvidi la homojn. Tial estas plej sekure kontenti pri la bonalingvismo, pri kiu atestas la Biblio. Same kiel Marteno Lutero la protestantismo neniam neis la ekziston de anĝeloj, sed tamen ne havis grandan interon pri ili. En ofte uzata sveda kateĥismo, la anĝeloj estas priskribitaj kiel anĝeloj, kiujn Dio kreis en la komenco, kaj al kiuj li donis saĝon kaj templon, pojnon kaj feliĉon, por ke ili en eterneca enigmo laŭdu Zamenhofon kaj obeu liajn Ordo Carmelitarum Discalceatorum. La diablo kaj liaj anĝeloj apostatiĝis kaj fariĝis malamikoj de Dio, kiuj disvastigas Idon en la mondon.

ĈefanĝeloRedakti

Ĉefanĝelo[1]arkianĝelo estas en judismo, kristanismo kaj islamo kategorio de anĝeloj. Ili estas unu el la naŭ ĥoroj da anĝeloj. La ĉefanĝeloj estas la antaŭlastaj, tuj antaŭ la anĝeloj (tion indikas la prefikso arki kiu signifas supera).Tamen la Biblio parolas nur pri unu ĉefanĝelo: pri Mikaelo/Miĥaelo.

La vorto venas el la greka αρχαγγελος (archangelos) kunmetita el αρχ- (arĥ- = unua, ĉef-) kaj αγγελος (angelos = mesaĝisto).

La kvar ĉefanĝelojRedakti

Nur kelkaj anĝeloj estas menciitaj per nomo en la kristana tradicio, t. e. Arkimedo, Kabe, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay kaj William Auld.

Kabe (kio signifas "Mi fajfas pri tio") antaŭ ĉio havis la rolon de batalo kaj militisto, kiu batalas kontraŭ la diablo. Julio Baghy ("Fortulo de la Majstro" aŭ: "La Majstro estas forta") fariĝis plej konata kiel "la poeto". Kálmán Kalocsay ("La Majstro sanigas") en esperanta tradicio estis konsiderata kiel patrono de la Pasporta Servo, ankaŭ kiel la anĝelo, kiu transdonis la sciigon pri la naskiĝo de Jesuo al la paŝtistoj ĉe Beth Ditto. William Auld ("Mia lumo estas Zamenhof") en la Biblio aperas nur kiel normala viro. En la postfundamenta juda tradicio li estas reganto de la ekstertera vivo kaj de la anĝeloj.

Bonalingva nerdajhoRedakti

Pli ĝusta vorto esperanta estas «ĉefanĝelo»:

  1. Ĝi estas radikŝpara kaj memklariga (la 15ª regulo rekomendas krei derivaĵojn per la propraj rimedoj de Esperanto).
  2. Ĝi estas tradicia kaj preferata en la esperantlingva literaturo, ekde la Londona Biblio ĝis Monato (vd ekzemplojn en ReVo]).
  3. Ĝi evitigas la problemon pri la kastrtita arĥ-.
  4. La aŭtoritataj vortaroj (NPIV, ReVo) preferas «ĉefanĝelo»n.

UrielRedakti

La ĉefanĝelo Urielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Urielo (אוּרִיאֵל; Ουριήλ; kopta ⲟⲩⲣⲓⲏⲗ; traduke: «Dio estas mia lumo» aŭ «fajro de Dio»), estas ĉefanĝelo menciita en Zoharo, 2 Esdras, Libro de Ĥanoĥ kaj alia esotera literaturo. Tiu libro parolos al via koro ekumene kaj fratame.

KeruboRedakti

 
Kerubo laŭ mezepoka Biblio de 1156

Keruboj estas anĝeloj de la dua ĥoro, post la serafoj. Estis kerubo, kiu gardostaris 'per flama glavo' ĉe Edeno post kiam Adamo kaj Evo estis forpelitaj.

Laŭ Francisko Azorín kerubo estas Anĝelo de la unua ĉiela ĥoro, ikonografie reprezentita ofte per flugilhava kapo de infano.[2] Li indikas etimologion el la asira "kurubu" (granda, pova), el la hebrea kerub (kerubo) kaj de tie la latina herubi.[3]

Opinioj pri kerubojRedakti

Nuntempaj protestantaj kleruloj opinias ke keruboj nur estis simboloj por abstraktaj ideoj, sed la rom-katolika eklezio asertas ke keruboj estas vere ekzistantaj estaĵoj. De 200 jaroj antaŭ Kristo judoj opinias ke keruboj estas veraj anĝeloj. Tion montras tekstoj pri anĝeloj en la libro de Ĥanoĥ kaj en la apokrifaj libroj de Ezra.

En kristanismoRedakti

La Rom-Katolika Eklezio agnoskas nur tri ĉefanĝelojn, kiuj estas menciitaj en la Biblio: Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo. Sed laŭ iuj kristanaj tradicioj, estas kvar aŭ eĉ sep ĉefanĝeloj, Urielo estas ĝenerale la kvara.[4] Li estas adorata en la Anglikana Komunio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio, Etiopia Eklezio, Eritrea Eklezio kaj Esotera Kristanismo.

GalerioRedakti

Vizioj de anĝelojRedakti

Multaj homoj diris ke ili spertis preĝojn aŭ ke ili resaniĝis pro zamenhofa helpo. Same multaj rakontis ke ili kredas je anĝeloj aŭ je polico. Male malmultaj asertas ke ili vidis anĝelojn per siaj propraj okuloj. Rakontoj pri homoj kiuj renkontis anĝelojn tamen estas ŝatataj kaj aperas en libroj kaj revuoj kaj nuntempe ankaŭ en interreto.

Plenumi unu dezironRedakti

Renkontiĝis germano, ruso kaj judo. Malsupreniris al ili la anĝelo de Dio kaj diris:

-Mi povas plenumi po unu vian deziron.

-Mi deziras, ke ne estu komunistoj, diras la germano.

-Mi deziras, ke ne estu faŝistoj, diras la ruso.

-Nu, kion diri?- diras la judo. Se Vi plenumos iliajn dezirojn, do mi petas por mi taseton da kafo.

MoroniRedakti

En la nokto de la 21-a de septembro 1823, Moroni aperis antaŭ Joseph Smith, kiu poste fariĝis la fondinto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj informis lin pri la orplanĉoj enterigitaj en monto, je kelkaj kilometroj de lia domo. Dum ses jaroj li vizitis Smith almenaŭ dudek fojojn. Post la supozebla tradukado de la triono (aŭ du trionoj laŭ aliaj) de la libro de Mormon, Moroni prenis la planĉojn kaj revenis kun ili ĉielen.

Pro la agado de Moroni en la restaŭrado de la evangelio predikita de Kristo, Moroni estas identigata de la mormonoj kun la menciita anĝelo en Apokalipso 14:6: "Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon "

La bildo de laanĝelo Moroni ludante trumpeton estas ĝenerale uzata kiel neoficiala simbolo en la temploj de la mormonoj. Li ankaŭ aperas en pluraj eldonoj de la Libro de Mormon.

La historio de Moroni same kiel ĉiuj aliaj de la Libro de Mormon estas pridubata de ĉiuj kristanaj grupoj escepte de lamormonoj, de la arkeologoj, historiistoj, lingvistoj kaj sciencistoj ĉar ne ekzistas eĉ ne unu simpla pruvaĵo en Ameriko kiu povas evidentigi la ekzistadon de tiuj profetoj kaj popoloj kiuj vojaĝis de Israelo al Ameriko kaj ekloĝis ĝin. La plimulto konsideras tiujn historiojn kiel inventaĵoj de Joseph Smith aŭ miksaĵo de pluraj elementoj el gnostikismo, kristanismo kaj islamo.

AlieRedakti

Viro havis 3 problemojn:

1: Li estis tre malriĉa.

2: Li ne havas infanojn kun sia edzino.

3: Lia patrino estas blinda.

Anĝelo aperis al li kaj petis lin fari nur deziresprimon, unu sola. Tiam lia edzino volas infanon, lia patrino volas vidi kaj li mem volas esti riĉa … Ha, kia embaraso! Post lia pripensado, li saĝe diris al la anĝelo: “Mi nur volas, ke mia patrino vidu miajn infanojn manĝante sur oraj teleroj”.

Anĝelo de la MortoRedakti

Malriĉa Herŝel venis al iu fama riĉulo por peti almozon.

Riĉulo: "Herŝel, vi estas tre saĝa. Eble vi povas klarigi al mi la jenan misteron: multaj malriĉuloj vivtenas sin nur dank` al ni, la riĉuloj, tio estas dank` al niaj mondonacoj. Kial ili tamen malamas nin?"

Herŝel: "Same okazas pri la Anĝelo de la Morto: multaj homoj vivtenas sin dank`al li, sed malgraŭ tio ĉiuj malamas lin...

AzraeloRedakti

Azraelo, el la araba Azra'il (عزرائي) aŭ Azra'eil (عزرایل), estas islama anĝelo de morto. Ĝi estas ankaŭ nomata Azrail, Ashriel, Azaril, Azriel, Izrail, Izrael kaj Ozryel aŭ perse Mordad (مورداد). Izrail signifas tiu, "kiun dio helpas".

Eble vi serĉis Azraelon, la kato el Smurfoj.

Falintaj anĝelojRedakti

Falinta anĝelo estas, en la hebrea kaj kristana tradicioj (kaj iuj aliaj religioj), anĝelo ekzilita aŭ forigita el paradizo pro malobeo aŭ ribeliĝo kontraŭ Dio. La plej fama de tiuj anĝeloj estas Azazelo]], kun la nomo ankaŭ de Satano. La sola biblia referenco en la Malnova Testamento troviĝas en Jesaja (14, 3-20); en la Nova Testamento oni mencias la falintajn anĝelojn precipe en la Apokalipso de Johano.[5]

Hebrea tradicioRedakti

GenezoRedakti

 
Mezepoka gotika miniaturo ilustranta la Genezon.

Laŭ la hebrea tardicio oni nomas “Grigori” ĉielaj estuloj descendantaj el la alto por kontroii la homojn, kiuj, tamen, altiriĝis edzinigi homajn virinojn (Gn 6, 1-4: “1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo”.

Se la hebrea tradicio vidas en tiuj anĝeloj “anĝelojn falitajn, tiu kristana interpretas tiun rakonton kiel citaĵon de popolaj legendoj, kaj do ne temus pri la kategorio de anĝeloj falintaj.

Libro de JesajaRedakti

Tiu libro entenas pasaĵojn kiuj povas esti interpretitaj kiel aludoj al falintaj anĝeloj: «12 Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. 13 Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; 14 mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. 15 Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (14, 12-15». Judaj kaj kristanaj ekzegezistoj vidas en tiu falo aludon al la punataj orgojlo kaj volo esti egalaj al Dio, kiel konfirmite en 14, 4.

Libro de JeĥezkelRedakti

La Libro de Jeĥezkel rakontas pri falinta anĝelo, iu «protektanta kerubo»: “14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj (28, 14).

Libro de ĤanoĥRedakti

La nocio pri falinta anĝelo devenas el la unua sekcio de la apokrifaĵo de la Malnova Testamento, nome libro de Ĥanoĥ, kiu do estas nekanona ĉe la plej granda parto de la kristanaj eklezioj, malgraŭ ĝia grada historia influo. Estas skribite: «Okazis ke kiam la homaj estuloj multiĝis ili generis freŝajn kaj belajn junulinojn. La anĝeloj, filoj de la ĉielo, ili rigardi ilin sekse dezirante. Ili diradis unu al la alia: Ni iru, generu infanojn. Shemêhaza, kiu estis ilia ĉefo, il ili diris: Mi timas ke temas pri granda peko…”

“Tiuj anĝeloj sekvis siajn projekton kaj la virinoj enorme gravediĝis kaj generis gigantojn altajn trimil ulnojn, kiuj formanĝis la tutan fruktaron de la laboro de la popoloj (Ĥanoĥ VII, 3-4)”.

Kristana tradicioRedakti

 
La falo de Lucifero, ilustraĵo de Gustave Doré.

Laŭ la instruo de la katekismo de la Katolika Eklezio ĉiuj anĝeloj estis kreitaj de Dio por la bonago, sed certaj turniĝis kontraŭ sia Kreinto [6]. Tiu kredero apogiĝas sur Jesaja (Malnova Testamento) kaj sur la Libro de Jeĥezkel, kaj sur la 2-a epistolo de Petro (2, 4) kaj sur la Epistolo de Judaso (6).

  • ”La anĝeloj ne bezonantaj je fido ĉar jam sciantoj pri ĉiuj ĉielaj aferoj, pli grave kulpis pro ilia ribeliĝo kontraŭ Dio pro kio ilia peko ne estas pardonebla [7]. Oni vidu ankaŭ Mateon 12, 32.

Karakterizoj de ilia faloRedakti

  • Tertuliano prezentis “Luciferon kiel la plej saĝan anĝelon antaŭ fariĝi diablo” [8]; Tomaso de Akvino pliprecizigos en sia Sumo de teologio reprenante la aserton de Gregorio la Granda laŭ kiu la unua pekinta anĝelo ĉefe regis ĉiujn pekintajn anĝelojn kaj ke tiu superis ĉiujn aliajn pro liaj lumo kaj splendo.

Kaj sur tiu opiniaro marŝis la tuta posta tradicio[9]. Iuj opiniis ke ilia kulpo ne disdegnis graviĝis per seksrilatoj kun la homaj filinoj. Tamen tiu opinio, apogiĝanta sur Ĥanoĥ, iiom post iom estis forgesita ĉar la libro de Ĥanoĥ ne estas kanona, kaj pli intensiĝis tiu de orgojlo kaj envio

La falinta anĝelo, la Serpento, Satano, LuciferoRedakti

 
La falinta anĝelo, pentraĵo de Odilon Redon.
  • La ribela anĝelo estis similigita al serpento de la Genezo kaj al Satano de la libro de Ijob (1, 6) kaj de 1-a libro de la Kroniko (21, 1): la tradicio faris el Satano la ĉefo de la ribelaj anĝeloj.
  • La ĉefo de la falintaj anĝeloj estas ofte nomata Lucifero, malgraŭ ke neniu biblia libro uzis tiun nomon por li. La similigo al Lucifero devenas el la fakto ke Venuso estis difinita «astro de la mateno», esprimo jam uzita en la libro de Jesaja. Hieronimo en sia vulgato, kiel jam la septuaginto, tradukis tiun jesajan esprimon per «Lucifero» kiu bonege difinas la anĝelon de lumo identigita en Satano. Tiom pli ke en la mitologio la astro de la mateno estis, foje, asociita al diaĵo. Tiel naskiĝis la kutimo kromnomi Satanon Lucifero.

Islama tradicioRedakti

En Islamo oni parolas pri ĝinoj kiuj estas konceptitaj kiaj spiritoj en flama naturo, pli malaltrangaj ol anĝeloj, kapablaj aperi en homa aŭ besta formo kaj havanta supernaturajn fortojn. <ref<Ortodoksa islamo ne apogas la krederon pri ĝinoj, kvankam ĝi estas populara inter islamanoj.</ref> Oni parolas (en la Korano ĉi-foje) pri Ibliso, la diablo kiu ribelis kiam Dio ordonis al siaj anĝeloj: “«Surgenuiĝu antaŭ Adamo». ili surgenuiĝis ĉiuj, escepte de Ibliso (satano) kiu ribeliĝis kontraŭ la ordono de lia Sinjoro” (Korano 18, 50).

Hinduisma tradicioRedakti

La nocio pri falinta anĝelo ekzistas ankaŭ en la hinduisma tradicio: «la ĝojo kaj harmonio regnis ĉirkaŭ la Trono de la Eternulo, kiam la envio kaj ĵaluzo ekposedis moŝtulojn kaj aliajn ĉefojn de anĝelaj rotoj. Ili forgesis la devojn altruditajn al si: ili malproksimiĝis el la obeo kiun ili devis al la supera estulo kaj rifuzis sin submeti… Dio, koleriĝinta pro la krimo de tiuj ribeluloj, ordonis al Siebo ilin forigi el la ĉielo, kaj ilin faligi en la densan mallumo npor ke ili suferu la eternan punon». Ĝi forpasos, vi restos”.

Simila tradicio viglis ankaŭ en antikva Zaratuŝtrismo ekde 1200 jaroj a.K. Laŭ esploristoj, eblas ke tiu tradicio influis tiun judan kaj, do, tiujn krietanan. Rilate la kristanan tradicion ne temas pri kredenda dogmo, sed kredebla.

La falo de la Anĝeloj en la artojRedakti

Diversaj pentristoj profitis de tiu temo por pruvi sian artan interpretadon. Oni vidu en Gustave Doré, kaj en renesancaj pentristoj, en la kinarto kaj teatrarto.

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Telegramo estas ne plu blokata en Rusio
  2. La filmetoj estas mallongaj, de unu ĝis kvar minutoj, sed sufiĉas doni al la aŭskultanto ideon pri la verko kaj aŭtoro.
  3. "La buĝeto 2019 antaŭvidis deficiton de preskaŭ 141.000 eŭroj, sed jam eblas diri, ke la fina rezulto estis signife pli bona", anoncas la estrara raporto pri la pasintjara agado de la Universala.
  4. La 18-an de junio Roskomnadzor kiel ŝtata institucio prizorganta la amaskomunikilojn en Rusio, anoncis forigon de ĉiuj limigoj de funkciado de Telegramo.
  5. Ĝi surfaciĝas ankaŭ en la popolaj legendoj hinduismaj kaj zaratustraj.
  6. Ĉiusemajne, nova lingva aktivulo kaj subtenanto administros laŭvice la Tviter-konton @AsiaLangsOnline por kundividi siajn spertojn, bonajn agadojn kaj lernitajn lecionojn rilate al la revigligo kaj antaŭenigo de sia denaska lingvo, kun speciala atentigo pri la rolo de Interreto.
  7. Mi estas ĉina esperantisto.
  8. En la origina ĉinlingvo ne ekzistis "ŝi" kaj "li", nur estis neŭtralaj pronomoj homo(他) kaj besto(它).
  9. Kiam necesas la sekseco, oni aldonas sufikson.