André Cherpillod
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Se vere la Biblio temas pri eksterteranoj, ili ne estas tre inteligentaj."
"La esperantisti di vu speco esas plu obstinera kam asni"
- ~ idisto pri Cherpillod
"Alta alko al alna aleo galopas"
- ~ spiono enkode pri la sekco de la eksterterano de Roswell
"Ne maltrankviliĝu pro tia stulta afero"
- ~ Tatoeba
"Sen mono ja ne longe ekzistos UEA!"
- ~ iu en 1829
André Cherpillod estas franca esperantisto, etimologo, terminologo, gramatikisto kaj interlingvisto, kvina granmajstro de Templanoj. Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, inter kiuj unu tuŝas en maniero ege interesa la eksterteran hipotezon.
Al la plejparto, tamen, nenio faras suspekti tion kiam vidas la koverton, ornamita kun stelo de Davido entenanta la tetragramon, kaj la titolon: “La dioj de Izraelo. La vera naturo de la Biblia dio”. Fakte, tiu ĉi estas libro pri nifologio laŭ strikta senco.
Li estas ano de Esperanta Civito!
VivoRedakti
Hiel André Cherpillod (pämotöl ün 1930) binom Sperantapükan ä Volapükan Fransänik. Toä ejäfedikom lanälikumo in Sperantamuf, lebuks omik dö Volapük (in Sperantapük pepenöls) binons nüdug legudik ä nulikün lü pük at. Nitedälom i dö püks votik: ya epenom v.v. dö Fransänapük e dö Tsyinänapük. JES, LI PAROLAS VOLAPUKON!!!
Cherpillod kaj la AkademioRedakti
Laŭ la metodo kaj ekzemplo de Dro. Zamenhof Cherpillod estis akademiano, sed neniam sukcesis kompreni, kiamaniere funkcias la Akademio. Precipe, depost la ekfunkciado de Interreto. Li preskaŭ neniam estis informita pri io koncernanta la Akademion. Li ekscietis informetojn nur per hazarda babilado kun iu akademiano, aŭ per la gazetaro.
PolitikoRedakti
Mi povas diri ke André Cherpillod (oficiala nomo de la adresato) estis Konsilia prezidanto de Francio de la 3-a de novembro 1929 ĝis la 17-a de februaro 1930 dum li estis feto ene sia patrina ventro.
EkskomunistoRedakti
Pluraj komunistoj en la mondo iĝis kontraŭkomunistoj kiel André Cherpillod.
SportoRedakti
La unua freneza stultulo, kiu saltis el balono per paraŝuto estis la franca André Cherpillod.
TRENHARedakti
En 1998 André Cherpillod fondis la mondkonatan, daŭre kreskantan kaj fortan organizon TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio kun rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj. En februaro 2005 la lingvoreforma asocio TRENHA plene atingis la finan venkon.
ReligioRedakti
Inter la luteranoj, estos André Cherpillod la unua kiu simpatiis por enpanigo.
Rivelado VerkoRedakti
En sia mallonga sed profunda verko, memeldono publikigita en 1990, Cherpillod disvolvas sian tutan erudicion por klarigi, pere de la etimologio kaj aliaj konoj, ke la dio de Abraham kaj de Moseo ne estis spirita estulo, kiel la religioj proklamas, sed ke ĝi povas esti io ege malsama, kiun ne lasas vidi la normalaj tradukoj de la Biblio, tute ŝanĝante sian senson. Nome la eksterteranoj, la Elohim de la originalaj tekstoj. La konkludo de Cherpillod estas klara: “la dio de la Biblio estas multopa, kaj neniel similas al pura spirito [...]. Necesus denove pripensi kaj verki la tuton de la traduko de la Biblio, sen antaŭjuĵoj, kaj donante al la vortoj ilian signifon. Se Elohim signifas simple «Dio», la biblia teksto estas nenio alia ol miksaĵo de porinfanaj rakontoj, de poezio, kaj de supernaturaĵoj neakcepteblaj por normale racia spirito, kaj en ĝi nenio logika estas trovebla. Sed se la elohoj estas kosmonaŭtoj de ekstertera deveno, tiam la rakonto iĝas logika, racia, kaj perfekte kongrua kun la sciencaj donitaĵoj de nia spackonkera epoko”. Kaj li aldonas: “Nia kosmologio estas ankoraŭ komencanta, sed iom post iom, tre malrapide, oni alvenas al tiu konkludo…"
Listo de verkojRedakti
- Coralie Trinh Thi;
- Kion fari nun?
- Bonan amuzon!
MatematikoRedakti
Aliaj popoloj, precipe tiuj de Centra Afriko, tiel staras, ke André Cherpillod, laborante sola en sia oficejo por jaroj, pruvis la lastan teoremon de Fermat en 1995. Nenia komento necesas...
X-sistemismoRedakti
Antaŭ jam kelkaj jaroj, aperis iu aĉa reformo, kiun Cherpillod nomas FUSHPERANTOX aŭ IXPERANTO. Ĝi konsistas en malestima surtretado de la Fundamento, laŭ kiu la mankon de la ĉapelitaj literoj kompensas la litero H (ne la litero X). Kun la paso de la tempo, oni konstatos, ke tiu reformo estas mortiga por la pluvivo de la aŭtenta Esperanto, la lingvo de Zamenhof. Li plurfoje vidis homojn duonkonvinkitajn pri la lernado de Esperanto, kiuj definitive rezignis pri tiu lernado, ĉe la konstato de la barbaraj c-x, g-x, j-x, ktp. Vere vomiga laŭ li estas la c-xiuj-xau-xda eh-xos-xang-xo!
SciencoRedakti
André Cherpillod estis kristana scienculo.
InfluoRedakti
OmaĝojRedakti
Ekzistas konteo en Teksaso kaj urbo en Barato nomumitaj omaĝe al li.