Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Ankoraŭ

"Virino batas per lango, -- aperas vundo plej sanga"

~ Zamenhof pri tute alia afero
ANKNE.jpg

"Oni pensas per sia kapo, oni kredas je dogmoj"

~ sektano

"Saluton, estas iomete tro da ligiloj en la artikolo. Ekzemple, oni delonge ne plu metas ligilon ĉe ĉiu jarnombro, kaj ankaŭ ofta vorto kiel "Esperanto" ĉi tie ne vere bezonas ligilon. Precipe, estas multe da ruĝaj ligiloj, kvankam la koncerna esprimo verŝajne ne ricevos propran artikolon (almenaŭ ne en proksima estonteco)."

~ Lutz Heilmann
Bonvolu konfuzi kun Ankaro.

Ankoraŭ estas tre efika propagandilo de Esperanto-asocioj. Ekzemple:

  1. Ĉu vi ankoraŭ ne abonis nian gazeton por 2015?
  2. Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al kongreso?
  3. Ĉu vi ankoraŭ ne pagis kotizon?

Etimologia rimarko: Ankoraŭ venas de la angla "encore", kiu signifas la devigan finan parton de rokmuzika koncerto, plus la Esperanto "aŭ", kiu signifas "aŭ".

LegadoRedakti

Iufoje la fama franca verkisto Tristan Bernard konsilis al sia amiko: „ Se vi estas en la societo de virino kaj vi scipovas legi ŝin kiel libron, ankoraŭ ne apliku la sistemon de Brajlo.“