Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Geanonimuloj

"Juneco petolis, maljuneco malsatos"

~ Zamenhof pri anonimulo

"Delikate agu ni"

~ Meduzo pri anonimuloj

"Tre interese. Dankon"

~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo

"Kiu nur esperas kaj ne agas, tiu povas esperi pri nenio"

~ Hans-Georg Kaiser

"Revelar lia homeosexualeso es un ek la moyeni embarasar li"

~ idisto pri anonimulo

"Oni ne konstruas socialismon en blankaj gantoj"

~ Stalino pri anonimulo

"Sin dubita, mi carissime amico"

~ Interlingvaisto

Anonimulo estas la plej granda uzanto de interreto, li (aŭ ŝi, oni ne scias), estas unu el la plej gravaj redaktantoj de Vikipedio. Elstara filozofo, multaj el ties pensoj iĝis proverboj.

5757.jpg

Enhavo

VerkadoRedakti

La verkoj de Anonimulo estas tre multaj ne nur en interreto, sed ankaŭ en litaraturo kaj artoj. Ankaŭ en scienco kaj tekniko tre multaj eltrovaĵoj estis faritaj de tiu.

PseŭdoepigrafioRedakti

Per pseŭdoepigrafio (el la antikva greaka ψευδής, pseŭde, "falsa" kaj ἐπιγραφή, epigraphe, "skribaĵo") oni intencas verko de aŭtoro neresponsa pri la redakto de la iu teksto.

Tiu falsa atribuo povas deveni el eraro de la tradicio aŭ el elektita volo erare informi.

La atribuo de verko al fama kaj ofte antaŭa persono, ĉiukaze konata de multaj, celas altiri la atenton de la legantaro kaj doni al la teksto fidindecon kiun alimaniere ĝi ne atingus.

En la antikva epoko troviĝas diversaj ekzemploj de verkoj kies aŭtoreco estis atribuita al personoj malsamaj ol tiuj realaj, kiel la Homeraj himnoj, la Mitologia biblioteko atribuita al Apolodoro el Ateno aŭ la prozeliteca Letero de Aristea de aleksandria judo sed ruze atribuigita al greko sekvanto de la “Olimpa religio”.

Multaj famaj aŭtoroj, kiel Sankta Aŭgusteno de Hipono, Platono Aristotelo, Isidoro de Sevilo, Moseo havis tian sorton…

Malsaman juĝon postulas la problemo de pseŭdoepigrafio rilate la pribibliajn studojn: protestantaj bibliistoj difinas pseŭdoepigrafaj la judajn verkojn de bibliaj enhavoj kompilitajn inter la 2-a jarcento a.K. kaj la 1-a p.K., kiujn alikonfesiaj kristanoj difinas apokrifoj, termino male rezervita ĉe protestantoj ekskluzive al la Dua-kanonaj libroj, kiuj estas parto de la Biblia kanono akceptita de la Katolika Eklezio kaj aliaj konfesioj kristanaj.

FrenezecoRedakti

Oni klaĉe diras, ke Anonimulo parolas al si mem konstante ĉe bildforumoj.

JunecoRedakti

Ulo: Mi bedaŭras ke mi ne sciis tiam kion mi scias nun.

Aliulo: Kiam?

Ulo: Kiam mi estis juna.

Aliulo: Kion vi sciis tiam?

Ulo: Nenion. Tion mi celas diri.

Aliulo: Kaj kion vi scias nun?

Ulo: Kion vi celas diri?

Aliulo: Nenion.

SennomismoRedakti

Sennomismo estas doktrino ideologia, religia, politika kaj belarta, laŭ kiu la plej bonaj ideoj ne devas havi konatan nomon apud ili, kaj ke nomoj mem estas egoismaj kaj regcelaj. Ĝi influiĝas de postmodernismo kaj Interreta kulturo.

Interreta sennomismoRedakti

En la fruaj tagoj de Interreto, malmultaj personoj uzis propran nomon; ĉiuj anstataŭe uzis kaŝnomon aŭ nenian nomon. Fakte la plimulto da kontribuoj al la angla Vikipedio aldoniĝis fare de uzantoj kiuj ne eĉ ensalutiĝis.

Nuntempe retejoj kiel Facebook uzas realajn, proprajn nomojn, dum pli kaj pli multe da retejoj lasas aŭ eĉ postulas ke oni ensalutiĝi pere de tiaj retejoj. Tio kreas multajn nivelojn al Interreto: la realnoma Interreto, la kaŝnoma Interreto kaj la tute sennoma Interreto.

Literatura sennomismoRedakti

Multaj verkistoj verkas sub kaŝnomoj. Tio okazas ankaŭ en Esperantujo; Claude Piron kaj Kolomano Kalocsay estas du ekzemploj de tiaj verkistoj. Multaj el la plej bonaj citoj atribuiĝas al Anonimulo.

Lastaj vortojRedakti

Hej, ve! Tiu estas mia vojaĝosako! Kie estas la paraŝuto?