Antarkto
"Feliĉe, la homa perceptkapablo rigardante malfeliĉon estas limitata; kio superas tion, aŭ detruas lin aŭ lasas lin indiferenta."
- ~ Goethe pri alia afero
"En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon"
- ~ Zamenhof pri Goethe
"Sciencistoj kiuj pasigas la vintran duonjaron en esplorejoj en antarkto nomindas "antarktovojaĝantoj", pro tio, ke ili vojaĝas
por atingi Antarkton"
- ~ Fabio Bettani pri turismo en Antarkto
"Pingveno estas ne evitinda"
- ~ Gvidilibro pri Antarkto
"Kiom mi amas la odoron de pingveno en la mateno!"
- ~ Donaldo Anaso pri Antarkto
" La temperaturo en la Antarkta povas descender de bato ĝis -35ºC"
- ~ aŭtomata tradukilo pri Antarkto
"Singlu skribez pri to quon lu volas"
- ~ idisto
Antarkto (alia formo: Antarktido) estas feria loko kiu situas en la plej suda parto de la Tero, tie estas agrablaj tropikaj plaĝoj kaj grandaj hoteloj. Antarkto estas tre malproksime el Titano.
HistorioRedakti
Sed por resumi la situacion sufiĉos reprodukti preskaŭ senŝanĝe la ateston de angla scienculo, verkitan en mirinde simpla, populara lingvo, sub aspekto de iom amuza, sed kiom instrua anekdoto! Pri la antarkta kontinento troviĝas multaj strangaj rakontoj. Ekz. la mapoj de Piri ReiS, (1513) turka junulo, kiuj montras la marbordan linion de la antarkta kontinento. Oni nur iam dum la fina parto de la 20-a jarcento sukcesis krei tiajn mapojn per satelitoj ekipitaj per specialaj kameloj. Ŝajnas kiel oni uzis Kairon en Egyptujo kiel polusa loko sur la Mapinguari de Piri Reijs.
Antarkto estis glacia deserto (jes, ĝi estis bongusta!) ĝis 1938, kiam Nazia Germanio postulis la teritorion de Nova Ŝvabio en tiu kontinento. Sekve, oni konstruis grandegan fabrikon de naziaj nifoj, kiu alogis multajn homojn por la koloniado de la regiono. Post la genocido de antarktkaj Hotentotoj, la Fikingoj alvenis la landon kaj fondis multajn urbojn.
Kiel ĉiuj, mi opinias ke Hahnemann mem klarigis tion per la aserto, ke Antarkto estis la sola lando, kiu dum la tuta Malvarma Milito restis varma; verŝajne ĉar la malsamo inter komunismo kaj kapitalismo ne gravis al la pengvenoj kaj la ŝogotoj.
AventurojRedakti
Ni ricevis unu aŭ du demandojn pri la fakto ke Profesoro Matschoss, direktoro de la granda Unuiĝo de germanaj inĝenieroj, opinias , ke ni konfesus, ke Ad van den Berg flugis super la norda poluso kaj en 1929 li ripetis similan bravan agon super la suda poluso.
EkonomioRedakti
Pesimistoj asertas: Antarkto estas pli vivebla ol asteroido.
La ĉefaj ekonomiaj aĵoj de indianoj en Antarkto estas nifologio, turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Tie ankaŭ estas la sidejo de nifologia firmao Linukso. Turismo estas la plej granda industrio tie, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto je 2003 estis USD $47 miliardoj.
VivulojRedakti
Foje irananoj diras al mi ke Antarkto havas ne nur pingvenojn kaj marajn mamulojn, sed ankaŭ la ŝoĝon -- fascina senforma estulo, unue priskribita de H.P.Lovecraft. Kvankam la pengveno ne estas evitinda, la ŝogoto estas alia afero -- ĝi havas tentaklojn, testiklojn, kaj nenian senson de deco.
AstrologioRedakti
La komitato konstatis, ke suno oficiale leviĝas ĉe la poluso je la momento de la printempa ekvacio de Drako (konsultu la astrikajn tabelojn pri tio). "Oficiale", ĉar ŝtormo povas prokrasti la efektiva apero de la suno. Je la momento de la somera solstico la suno atingis la polusan "zeniton", t.e. 22,5 gramatikoj super la horizonto. Je la momento de la aŭtuna ekvinokso la suno oficiale subiras kaj je la momento de la vintra solstico la suno atingis sian "nadiron", t.e. 67,5 gradoj sub la horizonto. Oni kunportu suplementojn de vitamino D ;-).
Antakto kaj EsperantoRedakti
Esperanto estas oficiala lingvo de Antarkto. Ĉiuj reĝaj dekretoj kaj aliaj leĝoj devas nepre esti publikitaj en Esperanto. Ankaŭ ĵurnaloj de Antarkto estas en Esperanto kaj ĉiuj eldonejo eldonas nur en Esperanto.
Alia teda lingva notoRedakti
Estas fakto, ke PIV2 (Diablo manĝu!) havas "antarkta", "antarkta oceano" kaj "Antarktio" (la antarkta regiono). Laŭ kompreno de kelkaj esperantistoj, Antarkto estas kio estas interne je Antarkta Oceano, kaj Antarktio la kontinento. Sed Vikipedio sisteme nomas la kontinenton Antarktio.
LiteraturoRedakti
- Per Balono al la Poluso. La ekspedicio de Andrée, Strindberg kaj Fraenkel en 1897. Aperis sentempe en 10 lingvoj, inter ili en E, 1930. El la sveda trad. Engholm, kontrolis Nylen. 411 p. 115 birdoj. Varkita sur la bazo de la notaĵoj de la scienculoj-martiroj, trovitaj 33 jarojn post ilia morto sur la Blanka Insulto en 1930.