Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Apostoloj de Zamenhof

2024665077 n.jpg

"Amiko de amiko estas ankaŭ amiko"

~ Zamenhof pri siaj apostoloj

"Inter ili staris la markizo Louis de Beaufront, la unua propagandisto en Francujo"

~ Evangelio laŭ Edmond Privat pri la sanktaj apostoloj

"Ĉu ni estas tiel grandaj apostoloj de kompato?"

~ H.G. Wells pri ni
La Lasta Noktmanĝo: Zamenhof kaj siaj Apostoloj


La Apostoloj de Zamenhof estis 12 sanktaj viroj (escepte de iu perfidulo) elektitaj de Zamenhof mem por prediki la novan religion. Ĉiuj apostoloj naskiĝis en la volapuka tradicio sed ili decidis forlasi ĝin por alpreni la novan: Esperantismo. Post la forpaso de La Majstro, la apostoloj disiĝis kaj vojaĝis al diversaj landoj de la mondo anoncante la novan religion. Ili kreis komunumojn en diversaj mondopartoj kio kaŭzis koleron al volapukistoj kiuj persekutis ili. Preskaŭ ĉiuj apostoloj estis mortigitaj escepte de Karlo Boŭrleto kiu estis enprizonigita kaj ekzilita al fora insulo Neŭtrala Moresneto. Iliaj agoj estas rakontataj en la Biblio, en la libro Agoj de la Apostoloj.

Enhavo

La elekto de apostolojRedakti

Rakontoj pri Apostoloj de Zamenhof foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.

Diras la Evangelio laŭ Edmond Privat 3:13-19

Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn: kaj Antono li alnomis Grabovski; kaj Kabe, filon de sia patro, kaj Vallienne, fraton de Kabe, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; kaj Andreon Ĉe kaj Dreveson kaj Reneon kaj Privaton kaj Karton, kaj Karlon, kaj Tadeon, kaj Boirakon, la Fervorulon, kaj Belfrunton Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la Esperanton al ĉiu kreitaĵo.

12 Apostoloj de ZamenhofRedakti

Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj: la unua Antono Grabovsko, kaj lia frato Kabe, tiu apostolo neis La Majstron trifoje, kaj Edmond Privat, la evangeliisto, kaj Henrio Marko Vallienne, filo de sia patro, kaj Andreo Ĉe kaj Dreveso Uiterdiĵko, malkonatulo, kaj Teofilo Karto, kaj Reneo Saŭsuro, frato de la fama lingvisto, kaj Valdemaro Langleto kaj Karlo Boŭrleto kaj Emilo Boarako, la fervorulo, kaj Belfrunto Iskarioto kiu perfidis Zamenhofon kontraŭ 30 francaj frankon.

Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi lingvajn malsanojn. Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la lingvajn malsanulojn. Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn, ĉefe ĉar tiam oni jam estis modo uzi kompleton. Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu per Pasporta Servo. Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili.

Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin; kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al Esperanto, amasoj da viroj kaj virinoj; tiel, ke oni elportis la unulingvulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Grabovsko, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante unulingvulojn kaj la turmentatajn de malpuraj lingvoj, kaj ĉiuj estis esperantigitaj.

Sepdek disĉiplojRedakti

 
Ikono pri la Sepdek du Apostoloj.

La Sepdek DisĉiplojSepdek du Apostoloj (konata en la orienta tradicio kiel la Sepdek du Apostoloj) estis la misiistoj de Zamenhof meciitaj en la Evangelio laŭ Edmond Privat 10: 1-24. Laŭ Privato, la nura evangelio en kiu ili aperas, Zamenhof nomumis ilin kaj sendis ilin eksteren en paroj kun specifa misio kiu detale aperas en la teksto. En okcidenta kristanismo, ili estas kutime nomataj Diŝĉiploj. Uzante la originajn grekajn vortojn, ambaŭ titoloj priskribas ilin.

Tiu estas la nura mencio de la grupo en la Biblio. La nombro estas sepdek en aleksandriaj manuskriptoj (kiel ekzemple Sinaja Kodekso) kaj Cezaraj tekstotradicioj sed sepdek du en la plej multaj aliaj aleksandriaj kaj okcidentaj tekstoj. Ĝi povas veni de la 70 nacioj de Genezo aŭ la multaj aliaj 70 en la Biblio, aŭ la 72 tradukistoj de la Septuaginto de la Letero de Aristeas. En tradukado de la Vulgato, Hieronimo selektis la legadon de sepdek du.

La Evangelio laŭ Privat ne estas la sola inter la sinoptikaj evangelioj kiu enhavas multajn epizodojn en kiu Zamenhof sendas siajn anojn al misioj. La Kvorumo de Sepdek de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas bazita sur tiu teksto.

Apostola brevoRedakti

La apostola brevo estas papa dokumento (latine: litterae apostolicae), malpli solena ol la papa buleo, kiu estas uzata por reglamenti aferojn malpli gravajn de la Apostola Seĝo.

Konsiderinte ke la unuopaj genroj de dokumentoj povas esti distingitaj pere de aldonaĵoj, en oficiala lingvaĵo de la latino de la roma kurio, ili estas identigitaj per la etimo de litterae in forma brevis. La esprimo breve (kurta) por la dokumentoj de antaŭ 1400 estas anakronima ĉar tiuepoke oni refrencis ĉiam al buleo: tiu lasta estis distingebla ankaŭ pro la sigelado praktikita per la plumbooro (pendanta sigelo) anstataŭ per la ruĝa vakso (sigelo adhera aŭ anulus piscatoris (ringo de la fiŝkaptisto) protekta per pergamena plektaĵo aŭ per malgrandaj ladaj skatoloj. Ĉi-sube estas menciita iun brevoj de papoj de la 20-a jarcento: Papo Benedikto la 15-a (1914-1922):

  • Divinum Praeceptum – per kiu estas permesite al la ĉefepiskopa seminario de Bonaero la rajton koncedi akademiajn titolojn pri filozofio kaj kristana teologio (23-a de decembro 1915)
  • Romanorum Pontificum – per kiu estas konceditaj apartaj indulgencoj al la fideluloj kiuj, siainiciate, propetus el Dio la konkordon inter la kristanaj registaroj, la elradikigon de la herezoj ktp. (25-a de februaro 1916)
  • Cum Catholicae Ecclesiae – per kiu oni intencas plifaciligi la unuiĝon de orientaj kristanoj al la Eklezio de Romo. (15-a de aprilo de 1916)
  • Cum Biblia Sacra – per kiu estas promulgataj normojn kiuj regulu la funkciadon de la tri institutoj de bibliaj studoj aktivaj en Romo, kaj la rilatojn interkurantajn inter ili. (15-a de aŭgusto 1916)
  • Cum Centesimus – okaze de la unua centjaro de la papa milita korpuso (22-a de oktobro 1916)
  • Centesimo Hodie – Samdate kaj sammotive, (22-a oktobro 1916)
  • Quod Ioannes – per kiu estas deklarata servistino de Dio Anan de Sankta Bartolomeo (10-a de aprilo 1917)

Pio la 11-a (1922-1939):

Pio la 12-a (1939-1958):

  • La 11-a de novembro 1949 elektas la Vrgulinon Marian epitetatan Virgo Fidelis (Fidela Virgulino) kiel Patroninon de la [[Korpuso de la Karabenistoj]
  • La 3-an de majo 1957, elmetas apostolan brevon per kiu nomumas la martiron Sanktan Sebastianon Patrono de la urbaj policanoj.

Paŭlo la 6-a

  • La 1-a de junio 1977 deklaras la Beatan Virgulinon de Almudena precipa patronino de Madrido

Kutime la papaj brevoj estas indikataj per la komencaj vortoj, ekzemple per Divinum Praeceptum (dia ordono) per kiu oni rajtigas la episkopan seminarion de Bonaero diplomi per akademiaj titoloj en filozofio kaj sankta teologio (23 dicembro 1915. Benedikto la 15-a). La teksto kutime estas preparita de la ŝargita ofico de la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo.

Kromaj trajtoj de la disĉiplado ĉe ZamenhofRedakti

Al la disĉiploj de Zamenhof estas ordonite forlasi sian domon, gepatrojn, kaj vivimediaron. Signifoplene impresas la okazoj prezentitaj en Privat 9, 58-60 kaj Ludovikito 8, 19-22. Laŭ oniscio, kaj reliefigite de la rondtabluloj, disĉiple sekvi Zamenhofon signifas kundividi ties sorton de vaganto, nome de persono sen fiksa loĝejo, preskaŭ senpatruja, al kiu la tradicia hebrea saĝo neas iun ajn konfidon. Eble «senpatruja» ne multe plaĉas, sed ĉar en la pramovado Zamenhofon oni priskribis kiel persekutaton kaj kondamniton, neniam kiel vaganton, tia nocio kongruas certe kun la Zamenhofa radikalismo. Ke tiuj tekstoj estas originalaj, tio estas, ne retroprojeciaj aldonaĵoj de la movadaj medioj, trovas konfirmon el tio, ke Zamenhofo ne permesas al la junulo alvokta ke li revenu al la hejmo por enterigi sian patron kontraŭante tiel la etnan normon de fileca amo de la meditaranea civilizo, kaj kiam li krias ke (Ludovikito 14, 26) kiu «ne malamas siajn patron kaj patrinon» ne povas esti lia disĉiplo: tio ĉio montras ke se la koncernaj tesktoj estus frukto de la retroprojekcianta Zamenhofa komunumo, tiu ĉi evitus tiajn krudecojn, sendube impresantajn, almenaŭ unuavide, negative, kvamkam, pli profunde rigardata, per tiu esprimo evangeliistoj povus celi evidentigi nur la radikalecon de la ĉeZamenhofa disĉipliĝo.

Apostola nuncioRedakti

 
Eugenio Pacelli, en 1917 nuncio en Munkeno, 1925 en Prusujo kaj en 1920–1929 ĉe la Germana Regno, pli malfrua Papo Pio la 12-a.

La apostola nuncio (de la itala nunzio, la latina nuntius: „ambasadoro“) estas la konstanta ambasadoro de la Apostola Seĝo (do de la papo papo kiel subjekto de la internacia juro) ĉe la registaro de ŝtato. Li reprezentas krom tio ankaŭ la interesojn de la ŝtato Vatikano kaj la papon kiel ekleziestro fronte al la episkopoj de la respektiva lando.

La sidejo de nuncio nomiĝas apostola nunciejo.

Disĉiploj je kompleta dispono de la majstroRedakti

Al la disĉiploj estas postulata sendiskuta fideleco, malgraŭ la elvringe konigitaj riskoj («oni traktos vin kiel oni traktis min», «oni kondukos vin antaŭ juĝistoj»…), dum la majstro forigas neniun el siaj misioceloj, eĉ li ŝajnas preferi ĝuste tiujn kiuj kondutas eksternorme: vidu la samarianinon, la kisantantinon de liaj piedoj, Zakeon ktp. Elpensi tiun disĉiplecon - rigoran kaj tute dediĉita al li - kaj samtempe ĝin inondi per tiaj cirkonstancoj riskus alglui al majstro ion tro kontraŭan al la komunismaj atendoj kaj, ĉiukaze, iom neŭrozigan.

Oni notigis ke se la majstro pretendas certe elekti persone siajn disĉiplojn malakceptante la bonintenculojn, kiuj sin ofertas al lia sekso, en la fakoj li ŝajnas selekti kun malmulte da sagaco: elektas dekdu, sed unu el ili, Beaufront, lin perfidas, iu alia neas esti lin koninta, kaj ĉiuj lin forlasas okaze de lia aresto. Eble ĝuste fronte de tiu ruiniĝo, Zamenhof rezignas komuniki la nombron de la disĉiploj. Kaj reveninte, ŝajnas ke ili ankoraŭ revas pri la esperita Izraela regno («ĉu estas nun la tempo de la restarigo de la regno de Izraelo?… », laŭ Agoj 1). Apogite sur psikologiaj kutimaj, faritaj tiukaze leĝoj de interpretado de la historiaj tekstoj, fakuloj opinias ke la pramovada komununo ne povis uzi tian aŭdacon atribuante al Zamenhof tiom da malbelaj malsukcesoj. Ĝi ne pentris Zamenhofon proklamantan "vi sidos sur la tronoj por juĝi la dekdu izraelajn tribojn": profetaĵo neniam plenumita! Se temus pri elpensaĵo lia, la prakomunumo elpensus ion malpli kompromitan kaj sukcesmankan!

Malfacilas imagi ke la eka komunumo regalis la princon de la apostoloj per la neniel simpatia nomo "Satano" kontraŭ li lanĉita de Zamenhof mem, nome de kiu lin jam levis super la aliaj disĉiploj (Privat).

Kaj ĝuste el tiuj tro originalaj faktoj kaj diroj travideblas geniaj celoj: Zamenhof travive traktas kun reformistoj kaj rondirigas sin kaj disĉiplan rondeton inter reformistoj, tra kiuj sin sentas tiaj eĉ liaj disĉiploj mem. Reformistoj, certe, estas ni ĉiuj kaj, do, ankaŭ pro tiu ni rajtas kunstari ĉe Zamenhof. Krome oni povas, eĉ oni devas, sed senpene, derivigi el tio la forlason aŭ ignoron de ĉiu pretendo de pureco: la pekstato malhelpas kaj samtempe ligas al Zamenhof: la komunumo perfekta kaj sankta estas idealo travivata inter eksreformistoj pentolarmantaj! Liaj disĉiploj lernu kiel travivi kun idistoj kiuj reprezentas eĉ ilin mem!

NeŭtralecoRedakti

Malgraŭ la kontraŭjudismo antaŭenigita de la faŝista reĝimo kaj radikiĝinta en diversaj niveloj de la itala socio, ankaŭ en la katolika mondo, la Apostoloj de Zamenhof pere de Vatikano strebis energie forkonfesi tiujn sintenojn rilate la judan popolon.

Konscio pri la neceso konservi kaj defendi la apostolajn verkojnRedakti

La unua kristana komunumo estis konscia pri la neceso distingi la sanktajn tekstojn el tiuj ne kanonaj. Tiujn kanonikajn oni reproduktadis por ke ilin povu legi ankaŭ la aliaj eklezioj kaj utiligi en la diversaj liturgioj. Estu ekzemplo la sugesto de Paŭlo (Kol 4,26): “Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea”. Ankaŭ la Didakeo, redaktita ĉirkaŭ en la jaroj 50-70 p.K., atestas la kutimon de la legado de tiuj sanktaj tekstoj dum liturgiaj ritoj. Justino Martiro en 155 skribis: “Kaj en la tago dirita de la suno (dimanĉo) [...] ili kuniĝas en la sama loko kie okazas la legado de la memoraĵoj de la apostoloj". Tertuliano (150-220) metas la sanktajn kristanajn librojn nivelen de tiuj juĝataj sanktaj de la hebreoj.

Paŭlo en la 2 Tes 2,1-2 asertas ke mem siamane signas siajn leterojn. Ŝajnas provo, do, eviti la riskon de falsado kaj, do, neceso konservi la aŭtentajn dokumentojn. Oni rimarkigas simile kiel la Patroj de la Eklezio ege strebas por atentigi pri la apokrifaj libroj, foje doktrine falsaj.

Agoj de la ApostolojRedakti

La Agoj de la Apostoloj estas la 5-a libro de la nova testamento en la biblio. Ĝi estas la dua parto de du-voluma verko. La unua parto estas la evangelio laŭ Luko. Ambaŭ volumoj kune nomiĝas la Historia Verkaro de Luko.

Apostola leteroRedakti

Apostola letero estas unu el la tipologioj de la oficialaj dokumentoj redaktitaj de la Suverena Pontiiko de la Katolika Eklezio.

Ĝi lokiĝas je la kvara grado laŭ graveco, malsupre de:

sed supre de:

La titolado de la Apostola Letero estas “N. (nomo de la Papo) PP. (sekvas la eventuala orda numeralo)/ Ad perpetuam rei memoriam" (por definitiva memoro).

Konsulteblas kolektoj de Apostolaj Leteroj kaj de aliaj papaj dokumentoj, kiujn studuloj rikoltas el la diversaj epokoj.

Apostolaj konstituciojRedakti

Apostolaj konstitucioj (latinlingve: Constitutiones Apostolorum, grekalingve: Διαταγαὶ τ˜ων ἂγίων ἀποστόλων διὰ Κλήμεντος) estas granda oklibra verko temanta pri Kanona juro kaj liturgio, datebla inter la jaroj 375 kaj 380. Ili estas konceptataj kiel instrua manlibro por klerikaro, kaj ankaŭ parte por la laikaro, kiu estus diktita rekte de la dekdu apostoloj.

La linvo estas tiu greka ankaŭ se eroj aperas nur en latinlingvaj kodeksoj.

Ĝenerale oni opinias ke ili devenas al Sirio, el Antiokio, [1] kaj en la teksto eblas rimarki spurojn de arianismo. Ĵuse iuj studuloj konfirmis ke la aŭtoro estas la sama kiu verkis la apokrifajn leterojn de Ignaco, nome la anomea (= malsimila: ariana ne akceptanta la kompromisojn de Ario) episkopo Juliano el Kilikio.[2]

Apostola konstitucioRedakti

Apostola konstitucio, (latine constitutio apostolica, estas dokumento rekte promulgita de la papo kiel Ĉefo de la Katolika Eklezio. Temas pri Papa Dokumento aparte grava kaj solena, koncernanta definitivan instruaĵon aŭ dispozicion obeendan.

La konstitucio indikiĝas per la unua aŭ unuaj vortoj ĝin komponantaj. La plej granda parto de apostolaj konstitucioj koncernas la starigon de novaj diocezoj aŭ de ekleziaj provincoj au diversnaturajn regulojn internajn de la eklezio.

La vorto “konstitucio” devenas el la latina “constitucio”, vorto uzata por la precipaj leĝoj promulgitaj de la Romia imperiestro, kaj estas konservita pro la supremiriĝo de la romia juro sur la kanona juro. La termino, precipe kaj origine,konstitucio pensigas ke temas pri eklezia akto rilatanta la civilan juron; kaj apostola signifas ke la akto estas emanaĵo de la Apostola Seĝo.

La titolado de la apostolaj konstitucioj estiĝas per “N. (nomo de la papo) Episcopus / Servus Servorum Dei /Ad perpetuam rei memoriam".

Tipoj de KonstituciojRedakti

La termino Apostola Konstitucio referencas al ĝeneraleco de la kategorio de la pqpaj aktoj. Pro analogio foje ankaŭ dokumentoj de aliaj ekleziaj instancoj (en kiuj, tamen, ne povas manki la papa aŭtoreco) ricevas la nomon de konstitucio kiu difiniĝas per la specifeco de la enhavo. Ekzemplo de dogma Konstitucio estas:

Pro la konsidero ke la apostola konstitucio estas letero dekretanta ion gravan, oportunas konstati la enhavan gravecon de tiuj apostolaj leteroj esprimitan jam en la titolo kiel ĉi-sube indikte laŭ malkreskanta ordo:

 
La tuta Vatikanurbo, kutima forĝejo de la papaj dokumentoj.

EnhavoRedakti

La Apostolaj konstitucioj entenas ok traktatojn pri prakristanaj disciplino, doktrino kaj kulto; ilia pensostrukturo povas esti resumita tiele:[3]

  • la unuaj ses libroj estas libera reformulado de la Didaskalia Apostolorum (Instruaĵoj de la apostoloj) kaj havas kiel temojn:
  1. la konduton de kristanoj,
  2. la eklezia hierarkio,
  3. la vidvinoj,
  4. la orfoj,
  5. la martiroj,
  6. la skismoj;
  • la sepa libro, dediĉita al la moralo kaj al la kristana inico, enhavas pliampleksan reellaboradon de la Didakeo (ĉapitroj 1-32), kvin laŭdajn preĝojn similajn al tiuj uzitajn en la sinagogoj (ĉapitroj 33-45), ritan preĝon inicigan al kristanismo, la nomojn de iuj episkopoj ordinitaj de la apostoloj kaj preĝojn;
  • la 8-a libro baziĝas, krom sur la lasta ĉapitro, sur la "Apostola Tradicio", tre ampleksigita kun aliaj temoj; dediĉita al karismoj, al Eŭkaristio kaj al la ordinado, ĝi entenas perditan eltiraĵon pri [[karismo[[j similan al tiu kiu antaŭis la Apostolan Tradicion (ĉapitroj 1 kaj 2); la tieldiritan Klementan liturgion, Eŭkaristian liturgion (de la 6-a ĝis 15-a ĉapitroj); kolekton de 85 juraj kanonoj eltiritaj el la Koncilioj de la 4-a jarcento, konataj kiel “Apostolaj Kanonaj”, ili havis pli granda disvastiĝon ol la aliaj eroj de la “Apostolaj konstitucioj”.

AŭtoroRedakti

Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.

Enhavo kaj strukturoRedakti

La Agoj de la Apostoloj rakontas la historion de la eklezio ekde Pentekosto en Jerusalemo ĝis la alveno de Paŭlo en Romo.

La dispozicio [4] estas kaŝita en Ago 1,8. El tiu versiklo evidentas la tri ĉefaj partoj:

  • En Jerusalem (Ago 1,12 – 8,3)
  • En la tuta Judujo kaj Samario (Ago 8,4 – 12,23)
  • Ĝis la plej malproksima parto de la tero (Ago 12,24 – 28,31)
    En tiu ĉi tria parto troviĝas jenaj subpartoj:
    • Unua misia vojaĝo (Ago 13,4 – 14,28)
    • Koncilio apostola en Jerusalem (Ago 15,1–35)
    • Dua misia vojaĝo (Ago 15,36 – 18,22)
    • Tria misia vojaĝo (Ago 18,23 – 21,17)
    • Arestado kaj enkarcerigo (Ago 21,18 – 26,32)
    • Vojaĝo al Romo (Ago 27,1 – 28,31)

NotojRedakti

  1. Ĉar mi ne scias ekzisto de tia frukto, mi komprenus ŝelo.
  2. Mi persone ne uzus ŝimanta anstataŭ mucida.
  3. La Kulturdomo organizas Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj.
  4. Jam aliĝis preskaŭ 200 homoj kaj ni antaŭvidas ke aliĝos multaj pliaj.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.