Soldato
![]() |
Gardu la familion! Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, |
![]() |
"Me ne esas ateisto nek pacifisto, pro ke me esas emerita mercenario"
- ~ idisto
"La lancon pretan la rajdanta soldato ekatakis"
- ~ Fabio Bettani pri soldato
"La tri alternativoj "infanteriano", "soldato" kaj "peono" aliflanke lau mi ne taugas, do ni forstreku ilin"
- ~ Antonio De Salvo pri bonalingva soldato
"Dankon pro via atesto, Karulo"
- ~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Gejaj soldatoj, ve! Kiel hontige por nia iam respektinda GLAT-movado..."
- ~ Gejo pri soldato
"inter-trakt-ant-o estas la soldato kun blanka flago"
- ~ Renato Corsetti pri malkuraĝulo
"Edzeco kaj militservo estas la du formoj de liberforpreno sen verdikto"
"Eĉ plej granda malbono al bono kondukas."
- ~ Zamenhof pri milito kaj la korpoj de gesoldatoj
Soldato estas senranga militisto, ano de armeo. Kutime oni rilatigas ĝin kun la ina sekso, tamen, en la plej ampleksa senco ĝi ampleksiĝas al viroj, adoleksantoj kaj infanoj.
La preciza signifo dependas de lando al lando kaj de la kunteksto. Soldato povas esti:
- La plej malsupera ano de la armea hierarkio.
- Ĉiuj armeanoj, kiuj ne estas oficiroj.
- Iuj armeanoj ĝenerale.
Soldato nomiĝas en kelkaj landoj petroldefendanto.
KonjektemecoRedakti
En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun riproĉo, diras : — Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas. Paf! . . . maltrafo. — Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon — paf! . . . denove maltrafo. — Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la trian fojon — paf! li trafis. — Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, redonante la pafilon.
OrientiĝoRedakti
Leŭtenanto al rekrutoj: „Antaŭ vi estas nordo, dekstre oriento, maldekstre okcidento kaj kio estas malantaŭ vi?“
„Belega vivo en civilo, sinjoro leŭtenanto.“
MilitistoRedakti
Eta Joĉjo demandas al Avo Krukego: Diru, avĉjo, ĉu vi iam estis soldato?
Avo Krukego: Jes ja! Kiam mi estis juna, mi estis soldato.
Joĉjo: Ĉu vi mortigis iun?
Avo Krukego: Nu ja, eble...
Joĉjo: Eble?
Avo Krukego: Mi estis kuiristo!
RekrutoRedakti
En la unuaj tagoj de aŭgusto, rekruto, en ordinara armeo, estas groteska figuro, kiu safe suferas vangofrapojn k piedbatojn de kaporaloj k serĝentoj. La rekruto, sub kapitalista reĝimo, estas klasika simbolo de la triviala komikaĉa rolo, kiun ofte plenumas la popolanoj por forĝi siajn proprajn katenojn.
KuiradoRedakti
Komandanto demandas enviciĝantajn rekrutojn: „Kiu scipovas kuiri?“
Unu rekruto anoncas sin kaj komandanto demandas lin:
„Ĉu vi scipovus kuiri en tiel grandaj kaldronoj?“
„Mi kuiris ankoraŭ en la pli granda.“
„Kion vi kuiris?“
„Asfalton.“
ManĝadoRedakti
Soldatoj ekzercadis en la arbaro.Post iom da tempo la estro diras:
-Mi havas du novaĵojn ,la unua estas bona la alia malbona.
Unue ,mi diros al vi la malbonan :
-Por la tagmanĝo ni havas lumbrikojn !
-_Neeee
-La bona novaĵo estas -Lunĉon mankos por ĉiuj!
DEZIRORedakti
Du reklutoj atingas kazernon. Post kelkaj tagoj ili malsaniĝas je furunkozo. Oni ilin povas kuraci en kazerna flegejo. Iun vesperon prezentiĝas tie la kapitano. Li enketas komencante de la kuŝanto en la unua lito:
- Kion vi havas?
- Doloregan furunkon.
- Kie? Kie?
- Sur la postaĵo, ĝusta sur la anuso
- Kiel oni kuracas vin?
- Per jodotinturo: jodtinturaj peniktuŝoj sur al anuso.
- Ĉu vi deziras ion?
- Ne, Dankon!
La kapitano pasas al la dua.
- Kion vi havas?
- Fu- fu-furunkon en... en... en la... la gorĝo
- Kiel oni vin kuracas?
- Per jodpenikado en la gorĝo.
- Ĉu vi deziras ion?
- Jes, jes... ke oni ŝanĝu la penikon!!
AmvivoRedakti
Militservanta soldato ricevas leteron de sia amata knabino. Ŝi skribas ke ŝi konatiĝis kun alia viro kaj enamiĝis al tiu, kaj sekve ŝi petas ke la soldato redonu ŝian foton. La ĉagrenita soldato petas ĉe siaj kun-militservantoj nenecesajn inajn fotaĵojn, kaj sendas tiujn al ŝi, aneksante mesaĝeton: "Kara, bedaŭrinde mi ne memoras ĝuste kiu el la virinoj estas vi. Bonvolu forpreni vian fotaĵon, kaj resendi al mi la ceterajn".
ForpermesoRedakti
Soldato petis du tagojn da forpermeso, ĉar li patriĝos baldaŭ.
Post kiam li revenis al la milita bazo, lia serĝento demandas, "Ĉu la bebo estas vira au ina?"
La soldato respondas, "Mi ankoraŭ ne scias. Mi informos vin post ĉirkaŭ 9 monatoj."
PedofilioRedakti
Ĝuste asertas S-ro M., ke armeaj bazoj en evolulandoj altiras tiujn, kiuj deziras sekse ekspluati infanojn por grandaj monsumoj. La viroj kiuj partoprenas la seksan ekspluaton de infanoj ĉe tiuj instalaĵoj plejofte estas de industrilandoj kaj havas neniun konsideron por la infanoj.
AdultoRedakti
Homino estas mortonta. Ŝia edzo, kolonelo, metis al ŝi la demandon, kiun li volis meti ekde 30 jaroj: «Ĉu adultis vi?»
Mallaŭte ŝi respondis: «Jes, mia amo, sed nur dufoje.
— Dufoje! Ne pli? Kaj mi pensis dum ĉiuj tiuj jaroj, ke vi estis ĉiam en la lito de la aliaj! Bonvolu pardoni min. Kun kiu?
— Ĉu vere gravas? Unufoje kun via generalo...
— La feklekulo!
— ... kaj unufoje kun via regimento.»
STRANGA KUTIMORedakti
-- Serĝento, - diris generalo, - necesas skrupule kontroli personan dosieron de tiu soldato. Li havas strangan kutimon: ĉiufoje tuj post lernpafado li forviŝadas siajn fingrospurojn sur la pafilo.
AlieRedakti
Leŭtenanto Rĵevskij iras tute batita.
- Ho mia Dio! Leŭtenanto, kio okazis al vi?
- Mi kverelis kun kolonelo!
- Sed la kolonelo estas maljuna, malforta...
- Li havis fajrostangon en sia mano!
- Kaj vi?
- Kaj en mia mano estis mamo de kolonela edzino. La plej agrabla aĵo, mi povas diri al vi, sed por batalo — tute senutila!
Civila vivoRedakti
Oficiro — Soldato, kio vi estas en via privata vivo?
Soldato — Sinjoro Leono.
LegpovoRedakti
Baldaŭ estis eltrovite, ke dum la dua mondmilito multaj pastroj fariĝis soldatoj. Al la kaporalo, kiu ekzamenis la novajn soldatojn, prezentiĝis fama germana profesoro kaj pastro. La kaporalo interalie demandis lin: « Ĉu vi vizitis lernejon?».
La pastro respondis: «Verŝajne jes, ĉar mi estas profesoro pri filozofio kaj teologio». «Tio ne interesas min», diris la kaporalo kaj trankvile skribis: «Li scias legi kaj skribi».
LI KONAS LA RANGOJNRedakti
Novrekrutito promenas tra la strato. Li renkontas rangulon kaj ne salutas lin. La rangulo haltigas lin kaj demandas:
-— Kial vi ne salutis min?
— Mi ja absolute ne konas vin.
— Ĉu vi ne scias, kion signifas la tri steloj sur miaj epoletoj?
— Ho, jes, certe, — respondis la novrekrutito kaj salutis respektplene: „Bonan tagon, sinjoro Konjako!
ANTAŬ ĈIO FOSU!Redakti
Suboficiro ordonas al soldatoj:
-- Nun vi devas ekfosi la grundon tie, ĉi tie kaj jen tie. Kaj ĝis vi ĉiuj fosos, mi iru al la sinjoro majoro por ekscii, kie ĝuste vi devas fosi.
AkompanoRedakti
Soldato – petveturanto haltigas aŭtomobilon kaj demandas ŝoforinon: „Ĉu vi deziras senpage soldatakompanon?“
TimoRedakti
Du soldatojn, dormantajn sub arbo vekas bruo. Unu demandas: „Kio estas tio, ĉu ŝtormo?“
„Ne, bomboj!“
„Tio estas bone. Mi timis, ke tio estas ŝtormo.“
GENERALOJ NE DEVAS KURIRedakti
Historio instruas, ke pro tio plej necese estas ke generaloj neniam devas kuri. Ĉar dum paca tempo tio ridigas spektantojn kaj dum milito tio timigas ilin.
HoRedakti
La regimentestro, kiu fervore persekutis la ebriecon, ordonis al siaj soldatoj, ke se iu el ili estos iam ebria, tiu devas en sekvonta tago raporti al li pri tio ĉi. En unu belega mateno aperas antaŭ liaj okuloj ebriega soldato.
Mi havas la honoron raporti al Via Altmoŝto, ke mi hieraŭ estis ebria.
Sed vi, sentaŭgulo, hodiaŭ ja ankaŭ estas ebria!
Efektive, kaj pri tio mi al Via Altmoŝto morgaŭ raportos.
Kelkaj tipoj de nesoldatojRedakti
Estas kelkaj tipoj de pagaj batalantoj aŭ rilataj homoj ke ne estas laŭvorte soldatoj
- berserko laŭ la PIV-a difino ja estas batalanto, sed ne soldato
- flibustro estas pirato, do certe ne soldato
- gladiatoro estas batalanto en cirko
- komisaro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
- konstablo estas policano en Britio, kie la polico ne estas parto de la armeo
- kvestoro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
- Mazepo estas propra nomo de kozako, kiu vivis ĉ. 1700; li certe estis soldato, sed ne eblas listigi ĉiujn soldatojn individue
- midŝipano: estu prefere midŝipmano
- ostaĝo: ne estas soldata rango. Certe soldato povas esti ostaĝo, sed li povas ankaŭ esti patro, kuiristo, junulo ktp.
- pacifisto: jen ege stranga soldato
- piloto: vidu "ostaĝo"
- sbiro laŭ PIV2 estas policano
- sipaĵo: prefere estu sipajo
- spiono: Spionado estas kontraŭ la militista honoro
- ŝerifo laŭ PIV2 havas du signifojn, neniu el kiuj estas soldata
VidkapabloRedakti
Iu estis vokita al komisiono kiu ekzamenas la kandidatojn por servo en la armeo. Tie li pretendis, ke li apenaŭ vidas. "Mi estas preskaŭ blinda", li diris al la membroj. Doktoro (membro de la komisiono): "Ĉu vi vere nenion vidas?"
Ulo: "Jes! Ekzemple, ĉu vi vidas tie la hokon, kiu pendas de la plafono? Do, mi tute ne vidas lin."
Pafa praktikoRedakti
En la numero de Marto 1929 de Arbeiter Esperantist la redakcio konigas, ke pafekzercado de la novaj soldatoj ne estas plena sukceso. Unu rekruto ĉiam maltrafas la celon, kaj la serĝento furiozas: “Vi mallerta
aĉulo! Denove vi maltrafis! Min vere ne ĉagrenus, se vi tuj irus post tiun muron kaj mortpafus vin.”
Trankvile la rekruto foriras malantaŭ la muron, kaj post kelkaj
sekundoj oni aŭdas pafon de tie. La serĝento kuregas terurite ĉirkaŭ la muron. Jen staras la rekruto kun fumanta pafilo kaj mizere konfesas: “Mi maltrafis denove.”
SekretoRedakti
Kvar soldatoj portas lignoskatolegon. Maljunulo iras preter ili kaj li demandas?
--Kion vi portas?
--Tio estas militsekreto –ili respondas.
--Ĉu tiom peza estas tiu ĉi skatolo?
--Diable, kial ĝi ne estus peza, se ĝi estas plena de raketoj.
NEATENDITA KOMANDORedakti
Unufoje almozulo petanta doni ion ajn al li aliris al majoro. La majoro tuj donis al li la komandon «Staru libere!».
Idista soldatoRedakti
Che militala tribunalo en certena lando:
- Esperantista soldato: Jes, Sro! Mi mortigis tiun viron. (honesta)
- Juda soldato: Ica viro certe mortis....forsane da me. (logikoza)
- Islamana soldato: No! Nule me! Allah ocidis ican viron. (religioza)
- Komunista soldato: No! Ne me, ma mea Marxismo ocidis ican viron. (falsa)
- Idista soldato: Mea REVOLVERO ocidis ica viro. (-PERSONIGO-)
PensadoRedakti
Idista suboficiro demandas:
"Pro quo civiloi dicadas, ke militistoi esas stultay? Se civiloi esas tante sajay, pro quo ili ne marchadas rangizita, quale ni, militistoi?"
ManĝoRedakti
Unu generalo demandis unu junan soldaton, ĉu estas sufiĉa por li la porcio da pano, kiun li ĉiutage ricevas.
— Jes, Via Generala Moŝto.
— Kaj eble io ankoraŭ restas?
— Jes, Via Generala Moŝto.
— Kion do vi faras kun la restaĵo?
— Mi ĝin formanĝas, Via Generala Moŝto.
Amo al patrolandoRedakti
En la unua tago de la militistservo, la rekruto plendis pri la manĝo:
- Mia supo estas plena je tero!
Kaj la serĝento:
- Ĉu vi ne venis ĉi tien por servi la patrion?!
- Efektive mi venis, sinjoro. Sed ne por manĝi ĝin!
ĈU BONE AŬ MALBONE?Redakti
Generalo alvenas milittrupon por revizii ĝin. Li demandas soldatojn:
-- Nu, diru al mi, kiel oni nutradas vin ĉi tie.
La soldatoj silentas.
-- Ĉu malbone?
La soldatoj silentas.
-- Se vi ĉiuj silentas, do oni nutras vin bone.
Unu soldato respondas:
-- Kiam tiea nutraĵo eliĝas, por ni estas bone, sed kiam ĝi eniĝas, do estas malbone.
RazadoRedakti
Serĝento demandas: "Soldato, ĉu vi hodiaŭ jam razis vin?" "Jes". "Sekvontfoje razante vin staru pli proksime al via razilo!"
KlugojRedakti
Serĝento insultas maltrafadintan soldaton:
— Infero kun ̧ĝia diablaro! vi, sentaûg-ulo! vi, kiu tiel malŝparas la kuglojn..
— Sed, mi ŝparas la celtabulojn.
LaŭvorteRedakti
Leŭtenanto Pavliĉek (AL SIA SERVANTO): Iru al sinjoro çefleûtenanto Preÿkules, kaj diru al li, ke hodiaû vespere mi atendos lin por trinki tason da teo, — kaj se li diros, ke li venos, alportu 50 cigaredojn.
La servanto ( AL ĈEFLEŬTENANTO PREŸKULES): Sinjoro leû-tenanto Pavliĉek tre volonte atendos vin hodiaû vespere por trinki tason da teo, — kaj se vi venos, alportu 50 cigaredojn.
Ho, hoRedakti
Oficiro: (Ekscitite, post kvazaŭbatalo) — Atkins, vi nepre fariĝos bonega soldato. Mia tuta stabo, kaj ankaŭ la sinjorinoj, mirege entuziasmigis, kiam la malamikoj faris tiun surprizatakon kontraŭ vian tranĉeon, kaj vi sola, el ĉiuj novaj rekrutoj, ne forkuris.
Rekruto — Dankon, Sinjoro, sed, verdire, mi—, er—, mi ĝuste tiam estis—, er—, okupata sangante mian pantalonon.
NENIU AŬDOSRedakti
Unufoje, kiam generalo salutadis milittrupon, ĉiu soldato respondante ekpensis, ke se li krius al la generalo «Kacon al vi!», do en tia amasego neniu aŭdus.
Rekrut-ekzamenoRedakti
OkulsanoRedakti
Kiam iu devis soldatservi, li provis liberiĝi de tiu devo, deklarante dum sankontrolo al la kuracisto ke li estas miopulo.
'Sed vi ne havas okulvitrojn,' tuj rimarkigis la militserva kuracisto. 'Kiel vi do volas pruvi vian aserton?'
Rekrutoto iom hezitis, poste ĉirkaŭrigardis.
'Bonvolu rigardi al la plafono,' li subite diris, 'tie en la angulo. Ĉu vi tie vidas la etan muŝon?'
'Jes,' la kuracisto ridetante atestas, 'mi bone vidas ĝin.'
'Sed mi ne,' rekrutoto kontente deklaras.
PantalonoRedakti
Rekruto: Sinjoro serĝento, tiu çi pantalono estas malva-sta por mi.
Serĝento: Tio ne povas esti vera. (AL LA ROTESTRO): Do-nigu nur duonporcion da nutraîo al tiu çi homo!
NaĝadoRedakti
Post ekzameno, kuracista oficiro demandas al la junulo "Kien vi ŝatus esti sendota?"
"Mi pensas ke mi tre ŝatus rekrutiĝi ĉe la maristaro"
"Ĉu vi povas naĝi?"
"Kial, ni ne plu havas ŝipojn?
Militarismo kiel kultura stiloRedakti
Militarismo kiel kultura stilo estas karakterizita per la troigita valorigo de armeaj hierarkioj, armiloj, ordenoj, uniformoj (kiuj en festaj eventoj povas anstataŭigi elegantajn privatajn vestaĵojn), paradoj, mitoj, ritoj kaj la komunikaj stiloj de ordono kaj obeo. Ofte la apliko de perforto kiel en militoj kaj la rilataj konsciaj statoj kaj emocioj estas glorigitaj kaj armeanoj estas heroigitaj.
Bernarr MacFadden, kiu redaktas kaj eldonas revuon pri la scienca kulturo de la homa korpo, Physical Culture, oni antaŭ nelonge kondamnis al dujara mallibereco. Pro kia terura ofendo kontraŭ la Ŝtato? Nur tio, ke li opinias, ke soldato iĝas manekena modelo por la socio. Ekzemploj por tiaspeca socia ordo estas la Germana Regno inter la jaroj 1871 kaj 1914 kaj Nazia Germanio.
Escepte militarismaj ŝtatoj laŭ tiu difino, kiel ekzemple la regno Prusio sub la soldata reĝo Friedrich Wilhelm la 1-a, kiu tute ne militis, aŭ la Germana Regno inter la jaroj 1871 kaj 1914, kiu implikiĝis en malmultaj militoj, ne nepre signifis fortan realan militadon, dum aliaj ŝtatoj, kiuj ne estis kulture militarismaj, sed konsideris militadon praktika politika instrumento, kiel ekzemple la demokratia Usono, engaĝiĝis en multnombraj militoj.
SurprizoRedakti
Soldato ekdormis sur la posteno , sed lia kamarado honeste plenumis sian devon . Subite kanona kuglo forportas la kapon de la dormanto .
„Mil diabloj ! ” ekkriis la gardestaranto , „ kiel li ekmiros , kia m li vekiĝos senkapo !
HierarkioRedakti
Konklude el la rimarkoj de la kolego Slava David
- Kamarado ĉefserĝento, ĉu tankoj flugas?
- Ĉu-u?! Tankoj?! Kiu diris tian fistultaĵaĉon al vi?
- Kamarado majoro.
- Ĉu kamarado majoro? Nu... Nu, foje-foje ili flugas, sed malalte, tre malalte.
KaporaloRedakti
Kaporalo (de la itala capo corporale "ĉefo de grupo") en armeo de kelkaj ŝtatoj estas la plej alta soldata rangoŝtupo en aliaj ĝi estas la plej malalta suboficira rango. La kaporalo gvidas la plej malgrandan unuon de armeo, ĉ. 12-20 soldatojn. En NATO rango de kaporalo egalas al standartigita rangokodo OR-4.
DoloroRedakti
Prezidentoj de Usono, Francio kaj Rusio ekdisputis, kies soldatoj estas pli fortaj kontraŭ doloro. Ili decidis preni po unu soldato por kontrolo.
Sekvatage venas usona kanonisto. Prezidento de Usono rekte frapas lin kontraŭ ties dentoj. La kanonisto nur grimacetis. Prezidento de Usono demandas:
- Ĉu estas dolore?
- Yes, mister President.
- Sed vi ja povas elteni?
- Usonaj kanonistoj povas elteni ĉion!
- Bravulo!
Prezidento de Francio prenas de sia sekvantaro sabron, venas al franca
paraŝutisto kaj pikas ties ŝultron. La parashutisto dentogrincas, sed plu
staras. Prezidento de Francio demandas:
- Ĉu estas dolore?
- Oui, Monsieur le President.
- Sed vi ja povas elteni?
- Paraŝutistoj de Francio malrespektas doloron!
- Bravulo!
Prezidento de Rusio prenas de siaj gardistoj pistolon, venas al rusa soldato
kaj pafas rekte en ties piedon. En la boto aperis truego, sed la soldato eĉ
ne grimacetis. Prezidento de Rusio demandas:
- Chu estas dolore?
- Tute ne!
La aliaj prezidentoj:
- WOW! Brilege! Super!
Rusia prezidento kontentegas. Poste li denove venas al la soldato kaj flustre demandas:
- Ĉu entute ne estis dolore?
- Ne!
- Bravulo! Nun vi fariĝas leŭtenanto.
- Dankon! Sed ĉu eblas ankau ricevi normalajn botojn? Mi ja havas 40-n
grandon, sed en nia provizejo jam la duan jaron troviĝas nur 45-grandaj.
SonĝoRedakti
Soldatoj kampumas, kaj dormas po tri en la sama tendo.
Matene, unua soldato vekiĝas bonhumora: "Ha, kia agrabla nokto. Dum la tuta nokto mi sonĝis ke bela virino karesas mian kacon."
"Ĉu vere?" miras amiko. "Ankaŭ mi havis precize saman sonĝon."
Kaj la tria, kiu dormis inter la du aliaj, diras: "Vi estas bonŝancaj. Dum la tuta nokto mi sonĝis ke mi estas en boateto kaj remas, remas...."
ŜuoRedakti
Soldato devis ĉiumatene purigi kaj poluri la ŝuojn de la oficiro. Li kompreneble tute ne ŝatis tion... Unu matenon demandis lin la oficiro: "Ĉu vi ankoraŭ ne poluris miajn ŝuojn?"
Soldato: "Ĝuste nun mi poluras la duan ŝuon."
Oficiro: "Do, intertempe donu al mi la unuan."
LA PORKA SORTORedakti
Soldato skribas leteron al siaj gepatroj:
«Miaj karegaj panjo kaj paĉjo! Mi treege petas vin, ke vi aĉetu porkon kaj nomu ĝin Suboficiro. Bonvolu nutri ĝin bonege, por ke ĝi estu dika kaj sana. Revenonte hejmen post la militservo, mi persone buĉos tiun fibeston!».
DizertadoRedakti
Dizertado estas heroaĵo tiam, kiam oni sendas vin al maljusta milito. Sed kiam temas pri justa milito (ekzemple, kiam necesas defendi sian Patrion), Anasurbo estas je ido. Ĉu ne?
KvereloRedakti
Soldato ricevas leteron de la gepatroj kaj malfermas ĝin en la dormejo, ĉirkaŭite de kolegoj. La papero estas komplete blanka. La kolegoj komencas priridi lin. Al tio li respondas: "Nu, mi estas en kverelo kun la gepatroj, kaj ni ne interparolas."
EN LERNEJORedakti
Instruisto : Friĉjo, ĉu vi konas la ĉefajn ekipaĵojn de soldato ?
Friĉjo: Soldato bezonas botetojn, dorssaketon, pafileton...
Instruisto : Forlasu do tiun tedan « eton » ! Estas ridinde.
Friĉjo: (daŭrigas) ...trumpon kaj bajonon.
AlieRedakti
Junulo ne volas soldatiĝi, pro tio ĉe rekrutigo li transdonas al la kuracisto ne sian urinon, sed tiun de sia amikino, kiu havas diabeton.
Post unu horo, kiam la analizo estas preta, la kuracisto diras al li:
- "Mi havas por vi kaj bonan kaj malbonan sciigojn. La malbona estas, ke vi havas diabeton."
- "Kaj kio estas la bona?"
- "Vi estas graveda."
Soldato, La Plej Bona EdzoRedakti
En la 15-a numero de nia Bulteno ni sciigis, ke patro diras al sia edziniĝonta filino: “Edziniĝu al soldato. La soldato scias kuiri, ordigas siajn liton kaj loĝejon, kaj obeas ĉiujn ordonojn sen protesto.”
Ĉu soldatoj estas faksiloj?Redakti
Ne permesas la juĝistoj
Nomi ilin nun murdistoj.
Ĉar soldat' sentas pekeme
Man' sur kor', diras kortreme
Man' sur la bibli', voĉĝeme:
"Vi ne nomu nin murdistoj."
Nu, sed kiel ilin nomi?
Ĉu faksiloj? Sak' por vomi?
Vagularoj idgeneraj?
Ludovikoj viv-oferaj?
Ne konante bonon, gracon
Ili estas ĉu subtasoj?
Ĉu misiloj? Kontrabasoj?
Legolasoj? Ananasoj?
Ne spitante la ordonon:
"Marŝ', kaj alten la kojonon!"
Ili ja malfreŝaj ŝtatoj
Eble estas aŭ nur stumpoj
Kaj kazerne enuantaj
Punkmuzikon aŭskultantaj.
Mi murdistojn kiel nomu?
Ĉar terure mi misvortus,
Se mi l' vortojn tiel tortus.
Eĉ stultulo ilin konu
kaj murdistojn tiel nomu.
Wiglaf Droste