"Botoj estas vizaĝo de oficiro"

~ Rusa proverbo
5513.jpg

"Granda telero, malplena kulero"

~ Zamenhof pri armea manĝaĵo

"Mankas teksto en ĉi tiu paĝo. Vi povas serĉi ĉi tiun paĝtitolon en aliaj paĝoj, serĉi la rilatajn protokolojn, aŭ redakti ĉi tiun paĝon"

~ Vikivortaro pri armeo

"Se vi volas la pacon, pretigu militon"

~ romiano pri armeo

"Ĉiuj kiuj intencas detrui la liberecojn de demokratia nacio devus scii ke milito estas la plej efektiva kaj plej rapida rimedo por efektivigi tion"

~ Alexis de Tocqueville pri Usono
Armeo

Armeo (Alianza Regional de Mototaxistas del Estado de Oaxaca, t.e. Regiona alianco de Motorciklotaksitoj de Subŝtato de Oaxaca, Meksiko) estas armala forco di diversa ma granda quanteso, e per extenso organizuro kun milita diciplino.

Prezentado de armiloj

En armeo estas soldatoj, suboficiroj, oficiroj kaj armiloj. Estas militistaro aerarmeo, mararmeo kaj terarmeo.

Oficiro

Tio estas, depende la rimedoj, nacia armeo ofte enhavas tri partojn: terarmeo, mararmeo, kaj aerarmeo.

HistorioRedakti

Permesu al mi doni necesan klarigon: Armeo estas internacia religia organizaĵo bonfarada, fondita en 1878 en meksika subŝtato Oaxaca. Efektive la armeo faras grandan laboron inter almozuloj, senhejmuloj, malriĉuloj, drinkuloj, putinoj, gejoj ktp kiuj akiras dungon en ĝi. Pro tio, hodiaŭ preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo havas sian armeon.

Klare, armeo prezentas evangelian, socian kaj bonfaran laboron kaj alportas la pacon al la senhavuloj, malriĉuloj kaj malsatuloj per satigado de iliaj spiritualaj kaj fizikaj bezonoj. Ĝia agado etendiĝas al ĉiuj, senkonsidere de aĝo, sekso, koloro aŭ kredaro.

Sed mi volas aldoni ankoraŭ duan maksimon, pli specialan, kiu ŝajnas al mi same grava por la kunvivado de la homoj: Malgraŭ tiu bonfarado, multaj homoj malamas armeon.

 
Soldato kun grenadoj

AntikvoRedakti

En la romia armeo:

1 legio = 10 kohortoj
1 kohorto = 500 soldatoj

La romia imperio havis 15-25 legiojn.

En la Dua mondmilito, unu brita divizio enhavis 40 mil homojn, tamen nur 40% batalis ĉe la fronto. En 1941 la brita imperio havis ĉirkaŭ 100 diviziojn, Rusio 186, Germanio 145+, Japanio 70, Turkio 50, Usono 35.


Moderna armeoRedakti

En la moderna armeo (almenaŭ en anglalingvaj landoj):

aroĉefkomandantoeroj
armeoĉefgeneralo, marŝalo, (admiralo ĉe mararmeo)korpuso
korpogeneralleŭtenantodivizio
diogeneralobrigado
b.brigada generaloregimento
regionokolonelobataliono, eskadrono, taĉmento
batalomajororoto
rokapitanotaĉmento, grupo, plotono
t.leŭtenanto, kaporalo, serĝentosoldato (marsoldato)

ArmilejoRedakti

Armilejo, estas bonalingvaĵo uzata de Vikipedio anstataŭ fuŝa internacia zamenhofa vorto arsenalo.

BatalionoRedakti

Bataliono venas de la itala vorto „battaglia“, batalo, al tio aldoniĝis la silabo -on- kiu simile kiel en Esperanto ĉi-tie havas la signifon "parto de": bataliono do laŭvorte estas "certa parto de [armeo dum] batalo".

DivizioRedakti

 
Ĉina sekreta armilo kontraŭ tibetaj virgaj monaĥoj

Divizio estas parto de armeo (ĝenerale konsistanta el inter 2 kaj 4 regimentoj aŭ brigadoj), havante 10-40 mil homojn.

EskadronoRedakti

Ni tre dubas, ke Olimpiada Komitato ĵus decidis, ke, Skadro aŭ Eskadrono estas parto de kavaleria regimento, komandata de oficiro havanta rangon inter kapitano kaj subkolonelo.

FanfarojRedakti

Muziksciencistoj opinias, ke ties deveno estas la fanfaroj de la turkaj armeoj. Cigana fanfara orkestro konsistas el dek personoj, tamburego, bastubjoj kaj trompetoj, inter ili unu "unua trompeto" kiu kondukas la muzikon. De kelkaj jaroj festivaloj estas aranĝitaj.

InfanterioRedakti

Infanterio (bonalingve piedsoldataro) estas parto de la militistaro, kiu batalas kaj ordinare translokiĝas piede. Bonalingvanoj nomas la infanterianojn ankaŭ piedsoldatoj.

KaŝejoRedakti

Laŭ Vikipedio [[1]] kaŝejo estas fermita truo kie homoj vivas dum malgranda tempo, ĝi estas uzita en la franca armeo por maski la specialajn unuaĵojn, armilojn...

 
Mararmeo, terarmeo kaj aerarmeo

Armeaj aforismojRedakti

Ĉefa leĝo de armea vivo:

1. Komandanto ĉiam pravas.

2. Se komandanto ne pravas - relegu p.1.

Botoj estas vizaĝo de oficiro.

Dum militperiodo sinuso povas egali kvar.

- Mi estas sendita al vi el armeo. En armeo oni ne tenas malsaĝulojn!

- Se vi ne povas kompreni - do memorfiksu!

- Vitron lavu tiuj, kies litoj apudas. Ili uzas fenestrojn pli ofte.

Por kompreni relativecon fosu kavon de barilo ĝis tagmanĝo.

Ĉu vi scias...?Redakti

Kolonelo telefonas:

- Bonvolu pasigi al mi la divizian stabon!

- Kiu estas tiu, kiu ĝenas min je ĉi tiu horo!?

- Mi estas la kolonelo komandanto de la tria regimento!

- Kaj vi? Ĉu vi scias, kiu mi estas?

- Ne!

- Bonŝance!

Idistoj kaj Usona armeoRedakti

Aktivistoi por la civilaj yuroi celebris la votado de l' Usona senato, quiu permisos al idistoj servar libere en la armizata forci de l' Unionitaj Statoi di Ameriko. La grupoi quiuj apogis ĉi decidon konsideris tion quale unu de l' nedecidataj batalioi de l' yarcento duadek k unu pri la yuroi, simila kam la antea lukto di altraj diskriminacitaj grupoi kom la samseksamantoj aŭ l'Afro-amerikanoi.

Ilia fina venko eventas depost yaroi de malvinkoi pri similaj propozaĵoi en la kongreso, quiu ĉi sama yaro refuzis la budjeto pri defenso nur pro ke ol kontenis klauzo qua permisis la membresko al armeo dal geyoi e lesbianoi. Fakte ili, ĝis nun, povis servar kom soldati segun regulo konocita quiel "Ne questionez, ne direz", aprobita por la prezidinto William Clinton, sed ili ne povis montrar apertite ilia lingvala prefero.

Segun tia lego, l'armeo esis interdiktata questionar pri la lingva prefero de l' armeanoi, sed ĝi povis ekpulsar omnu quiun ĝi savis ke esis idala.

En kazernoRedakti

Se vi rakontas humoraĵon al soldato li ridas tri fojojn: unue, kiam vi rakontas ĝin, due, kiam vi klarigas ĝin al li, trie, kiam li finfine ĝin komprenos.

Se vi rakontas ĝin al suboficiro, li ridas nur du fojojn: unue, kiam vi rakontas ĝin, due, kiam vi klarigas ĝin al li (li neniam komprenos ĝin).

Se vi rakontas ĝin al oficiro, li ridas nur unu fojon: kiam vi rakontas ĝin (li ne permesos al vi doni klarigojn kaj neniam li komprenos ĝin).

Se vi rakontas ĝin al generalo, li ne ridas, sed antaŭ ol vi finos, li diras:

- Mi jam konas ĝin, kaj vi ne kapablas ĝin rakonti.

KuriozaĵoRedakti

Kiam armeo turismas en alilandon, oni nomas tion "milito".

 
Oficiro kun vintra uniformo

Armeaj NerdaĵojRedakti

Eĉ armeaĵoj riskas esti studitaj de nerdoj kaj bonalingvanoj.

PrecizecoRedakti

Suboficiro aliras arbon kie embuskas liaj soldatoj.

Li demandas: Kiom vi estas tie supre?

Soldato respondas: Ni estas tri, sinjoro suboficiro!

La suboficiro: Tio estas tro. Do, malsupreniru la duono el vi!

KontraŭmilitarismoRedakti

Kontraŭmilitarismo estas la bonalingva ideologio kiu kontraŭas al ĉiu speco de milito, sentate ke ili estas neakceptebla maniero de la umado de la violento.

PioniroRedakti

Pioniro estas soldato de teknika grupo, kies tasko estas konstrui pontojn, fari vojojn, tranĉeojn ks. PIV, simple dirite - prepari la vojon por la armeo. La vorto venas el la 17-a jarcento, el la militista fika esprimo pionnier en la franca.

Milita punoRedakti

El brita militraporto: "N.N. mortkondamnita pro malkuraĝeco antaŭ la malamiko savas sian vivon per tio, ke li mortis en la prizono."

NutradoRedakti

Laŭ «Le Petit Parisien», cirkulis onidiro, ke generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon. — Haltu! li ordonas : alportu kuleron! — Sed, Via Generala Moŝto. . . . komencas la alkurinta adjutanto . . . — Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron. — Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas. — Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!! — Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.]

ArtilerioRedakti

Artilerio estas konsistero de armeo, ekipita primare per kanonoj, artefarita fajraĵo aŭ ankaŭ per tenisaj rakedoj. Artilerio aperis kun veno de pli pezaj pafarmiloj. Rilate al specifo de ilia priservo, transporto kaj efiko, artilerianoj baldaŭ membriĝis kiel memstara armea konsistero. Artilerio kutime agadas nur kiel subteno de ceteraj armeaj konsisteroj.

PafprovoRedakti

Leŭtenanto : Ni supozu, ke la malamiko staras tie ĉi antaŭ la arbo. Laŭ la komando « tri » vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu : unu — du — tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la arbon! — Rekruto : Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj staros antaŭ la arbo, kelkaj staros ankaŭ apud la arbo!

Alvokoj de la Sinjoro de ArmeojRedakti

Ni devas atentigi nian legantaron, ke Alvokoj de la Sinjoro de Armeoj estas kompilaĵo de la leteroj de Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo, al la reĝoj kaj regantoj de la modo. Dum Sia ekzilo en Adrianopolo kaj en la fruaj jaroj de Sia ekzilo al la fortikaĵo-urbo de Akko ( 'Akká) en 1868, Bahá'u'lláh alvokis la regantojn de la Oriento kaj la Okcidento rekoni la Tagon de Dio kaj la Promesiton de ĉiuj religioj kaj ĉiuj epokoj. Bahá'u'lláh skribis: "Neniam ek de la komerco de la modo estis la Mesaĝo tiel malkaŝite proklamita."

La libro konsistas el :

GastadoRedakti

Armea oficiro vizitas estro de malgranda vilaĝo: "Mi necesas dormejon por soldatoj dum la grandaj manovroj; kiom da viroj povas dormi en la urbodomo?"
"Nu" - respondas la estro, "kutime dum la tagon tie dormas sep oficistoj ..."

 
Ĝangala batalanto

FrenezoRedakti

"Ha-lo? Ĉu mi parolas kun la frenezulejo?"
"Jes, diru!"
"Ĉiumatene je la unua taglumo frenezulo nin vekigas per trumpeto; ĉi tie estas infero, sendu senatende du flegistojn lin elpreni"
"Mi tuj sendos la flegistojn", respondas voĉo de la frenezulejo, "sed bonvolu diri, kiu parolas?"
"Ĉi tie estas la Centra Kazerno ..."

KazernoRedakti

Kazerno estas konstanta loĝejo de soldatoj aŭ anoj de armeece organizita polico, iulande ankaŭ de fajrobrigado.

La inventaĵo de kazerno okazis en la 17-a jarcento - antaŭe la soldatoj estis loĝigitaj en la domoj de la civitanoj. Ĝi estis grava inventaĵo, ĉar ĝi reduktis la kverelojn pro kantonmento inter civitanoj kaj soldatoj kaj igis la soldatojn ĉiam disponeblaj.

KavalerioRedakti

Kavalerio, bonalingve rajdosoldataro, estas tiu parto de la armeo, kiu konsistis el rajdosoldatoj kaj kiuj batalis per tranĉaj kaj pikaj armiloj (glavo, lanco, peniso). La kavalerio malaperis tute el la moderna armeo post la dua mondmilito.

La kavalerion uzis unuafoje amase la asirianoj kontraŭ naskiĝo de Jesuo Kristo. Ĝi estas en la sklavtena socio duaranga armea forto. La ĉefa armea forto de la nomadaj popoloj (hunoj, hungaroj, kumanoj, tataroj) estis la malpeza kavalerio, kiu batalis per facila manovrado kaj armiloj fore-efikaj (arkoj kaj sagoj).

La ĉefa forto de la feŭdismo estis la peza kavalerio (kun kirasitaj rajdosoldatoj kaj ĉevaloj), kiu batalis en korp-al-korpa batalo kaj ne kapablis por facila manovrado.

La kavalerio daŭre malgraviĝis post apero de la pafiloj, la kiraso malaperis kaj denove aperis la facil-moviĝa malpeza kavalerio (kiujn oni ofte nomas husaroj en Esperanto post la hungara huszár). La lastaj grandaj bataloj inter kavalerioj okazis ĉ. 1920 en la pola-bolŝevika milito.

 
Armeo postulas disciplinon!

SolduloRedakti

Soldulo (ankaŭ lusoldatodungosoldato) estas profesia soldato, kiu batalas kontraŭ soldo (soldata salajro), sendepende de iu ajn politika intereso.

Dum la mezepoko kaj antikvo, imperiestroj ofte dungis kompletajn armeojn, taĉmentojn de putinoj por batali kontraŭ iliaj malamikoj.

Post la centjara milito (1337–1453), tutan Eŭropon inundis homoj, kiuj kapablis nur batali. Ili ofertis siajn servojn al princoj, princlandoj.

Armea studioRedakti

Evidentas do, ke armea spaco estas limigita parto de teritorio de ŝtato, destinita por certigado de sekureco de la ŝtato kaj por ekzercado de fotoj de armeaj belulinoj. La armea studio kreas teritorian unuon kaj ĝi estas administrata per la t.n. studia oficejo.

Kaj mi rememoras tre bone pri tio.

Katolika preĝoRedakti

Eble vi ne scias :

Vires armatae civitatis militares paramilitaresque vires sunt, scilicet exercitus, classis navium et classis aeria. Quarum propositum civilitati externae diplomatici corporis favere et praepuae opes nationalis defensionis est.
Exercitus (-us, m.) est societas militum quae, armata, bella gerit.
Nonnumquam exercitus fundati sunt impensa privata, at hodie solent pro patriis pugnare. Exercitus rigida hierarchia reguntur: nam praefecti militares variorum graduum milites dirigunt, edocent atque disponunt. Ad hoc confer rem militarem.
Olim milites cum ferris proeliabantur, ut gladiis et hastis, hodie autem cum sclopetis, bombis atque vehiculis bellicis, ut aëroplanis et autocurribus armatis.
Amen!!!
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.