Afrika artiŝoko
"Pri bona artiŝoko, ĉu gravas moko?"
- ~ Konfuceo
"Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn"
- ~ Zamenhof pri artiŝoko
"Mi konsentas kun vi, ĉi tie"
- ~ iu pri la supra diraĵo
"Bona ideo, mi tuj faris poemon el tio"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri artiŝoko
"Preskaŭ nekomprenebla parolado :-)"
- ~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
"Nusen lingue es li maxim bon moderni instrumente por international komunikatione in li toti monde"
- ~ novialisto pri io ajn
"Bona stomako digestas omno"
- ~ idisto pri artiŝoko
"Bedaŭrinde en la Eo-movado tiu principo estas subevoluinta, verŝajne ĉar tro da komunistoj kaj kriptokomunistoj influas la diskuton"
Afrika artiŝoko (Cynara scolymus), estas franda legomo kies kapitulo estas uzata kiel legomo. Strange estas, ke vitaminriĉa, ĝi helpas la homan korpon protekti sin kontraŭ porka gripo.
Estas do tute klare, keRedakti
Pro la influo de S-ro R. L. Martin, estas tute nature, ke mi scias kara leganto, ke kiam oni ĵetas etajn erojn de la artiŝoko en riveron, tiam foksenoj iĝas sevrugoj. Nelson Mandela la Pli Maljuna manĝis la legomon, kaj konkeris Eŭropon. Spacaj vojaĝantoj venas per nifoj el malproksimaj steloj nur por manĝi.