Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Atismo (aŭ Ateismo)

(Alidirektita el Ateisto)
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png

Atismo
Ateismo
Tempismo

Simbolo-ateismo.png
Simbolo
Devizo: "GlorATA estu la Eternulo, la Dio de Ŝem!"
Dio Neniu
Sanktuloj Neniu;
Sankta Lingvo Esperanto
Nuna Papo Rikardo Cash
Profetoj Oldulo; Teodoro Ŝvarc;
Herezuloj Itistoj;
Sankta libro Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto; Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto; La Sesa regulo; Pledo por unueca lingvo
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

"Mi kabeis!"

~ Kabe pri Atismo
Esperanto-shildoj-059-eta.jpg

"Ĉiu vulpo sian voston laŭdas."

~ Zamenhof pri eksreligiuloj
Kris.jpg

"La participa formo estas stulte laŭ mi, kaj Z nur designis tiel por sekvi eŭropajn lingvojn"

~ reviziisto pri participa sistemo de Esperanto

"Aranĝite, ordigite"

~ Zamenhof kontraŭ atismo

"Kio estas "atisto" (vorto ne staras en la RetaVortaro), kaj kio estas la plenlongigo de LD? "

~ Lucifero

"Atismo estas tute stulta"

~ Usona akademiano

"Ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu dineismo"

~ bonalingvano pri ateismo

"Ico ne esas facila punto linguala"

~ idisto pri ata/ita kverelo

"Kutime ateistoj pli bone konas la historion de religioj ol la kredantoj mem"

~ ateisto pri supra diraĵo

"Mi es kristano ateist u ateisto kristan."

~ Reformemulo

"Mi estas ateisto"

~ Blogisto pri mi

"En ĉi tiu momento, mi sentas min eŭforia. Ne pro la beno de iu falsa Dio. Sed ĉar, mi estas iluminita de mia inteligenteco."

~ Richard Dawkins

AtismoAteismo estas maldekstrisma movado, forte influita de evoluismo, kies anoj senhonte uzas la malpermesitan finaĵon -- xx ata xx. Ateismo estas religio aŭ mondkoncepto.

La ismo estas ĝuste priskribita kiel kontraŭ-fundamenta, ĉar ĝi malakceptas unu el la fundamentaj rivelitaj veroj de la Sankta Biblio.

Aateisto estas duoble ateisto.. :)

Morfem-Disigo.PNG

Enhavo

HistorioRedakti

Historie ekde la praaaaaaaaaatempoj la homoj kultis al dioj kaj/aŭ sanktigis aferojn, ĉi tio estas fakto kaj ateismo en la historio naskiĝis sur tia grundo do normale estas ke la difino entenas la vorton "dieco" kaj "sankteco".

Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili ESTIS KREITAJ, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon.

Ne reformemuloj sed eminentaj samideanoj sincere batalis pri la ĝustaj pasivaj verbformoj. Itismo venkis atismon simile, kiel katolikismo siatempe venkis arejismon. La itismanoj ĝuste argumentis, ke la zamenhofa lingvaĵo estas itisma. Tamen la problemo estas reala kaj la solvo estas simplega: oni ne penu difini uzi la pasivon.

La debato ekscitITaRedakti

Kompreneble la eseo estis salutITa kun granda favoro fare de la sampensuloj aŭ simile, kiuj vidis en tiu verko la ĝustan respondon al la kreskantaj surfaciĝoj kaj entrudiĝoj de la sinteno favora al renaskiĝo de la religio, kvankam kun refleksoj malsamaj ol tiuj de la pasinto, eĉ en la mondo sekuralizITa.

Kompreneble, la religia mondo, precipe katolika ĉar aparte atakITa, rifuzis la tezojn de la eseo de Onfray rimarkigante ke je originaleco ĝi havas nur la brilecon de la stilo kaj ordan elĉerpitecon de la multfaceta objekto traktITa. Ĝi kritikas, kun aliaj diverskulturaj intelektuloj, pro tio ke la aŭtoro abundas en la parto detrua sed difektas en parto konstrua. Fakte ne estas montrATa la ebleco de la konstruo de la sendia etiko, ĉar ne tiom facile eblas ĝin apogi sur io deviganta. Moralo fakte reirigas al devosento kaj devosento ne povas esti libera decido laŭ religiuloj: libera decido rilATas nur al la ebleco obei aŭ malobei al deviga normo.

Oni observas ke la aŭtoro miskomprenis la sencon de Atismo (aŭ Ateismo) kia akceptATa de kelkaj sektoroj de kristanismo aparte katolikismo: plispecife li konceptas la laikecon ne nur kiel juran principon de neŭtraleco de la Ŝtato, sed ankaŭ kiel filozofian koncepton pri la mondo pri kiu la Ŝtato devas taskiĝi.

Se Onfray pro la kreo de la vorto ateologio (jam proponita de Georges Bayol) kiu indikus la diskurson pri la ideoj de tiu kiu “estas vere libera, ĝispunkte negi la dian ekziston”, dum ATeismo (termino enirigita en 1532) esprimus similan neagon, rivelas sian celon haltadi sur la nivelo de la ideoj, fakte poste ne distingas la nivelon de la ideoj el la nivelo de la libera konduto. Alio estas la vera instruo de la religo, alio estas la konduto de la dikredantoj, kiuj povas konduti kohere aŭ nekohere kaj miskompreni la historiajn cirkonstancojn ene de kiuj ili travivas.

Se, diras intelektuloj el religia flanko, Onfray laŭdindas pro tio ke li metodologie sin servas je argumentadoj de klerismo kaj psikoanalizo, arkeologio, mitologio kaj de la komparaj sciencoj por krei ŝajnon de raciaj konkludoj, tamen li ne bone distingas la instrumentan uzon de mitologiaĵoj el ĝiaj sugestantaj enhavoj: ekzemple la mito koncernanta Adamon kaj Evan instruas pri la kondiĉo de la ekzistadisma homo bezonanta je Dio kaj ne pri la aspektecoj de la scenejo.

Michel Onfray amuziĝas ripetade rimarkigi: ”La religioj laŭlonge de la jarcentoj disvastigis malamon al racio, al la virino, al la inteligento, al la seksumado. Entute, malamo al la vivo mem... tial ateismo ne estas terorismo sed mensa sano reaĉetita”. Kristanaj intelektuloj rimarkigas ke Onfray ne veas, bonŝance, pro kristana subprema arto ĉiuspeca; kaj pridemandas kial la elaĉeto de la virino okazis, ekskluzive, en kristanaj medioj, kvankam hodiaŭ vaste celATa en la tuta mondo? Kial scienco, ĉiuspecaj sciencoj, trovis sian naskiĝon ene de la kristanaj popoloj kaj universitAToj de ili kreITaj, por poste fariĝi heredaĵo de la tuta homaro, eĉ ĉe popoloj de alta teknologio? Rilate malŝaton al la korpo, oni memoras ke la kreinto de kristanismo enkarniĝis en vera korpo kaj partoprenis en la nuptoj de Kana kaj kooperis al la sanigo de multaj korpoj malsanaj kaj, lin imitante, kristanoj elpensis asistadon al ĉiuspecaj bezonuloj kuntrenante ke la ŝtATaj regantoj sentu tion sia tasko... Kaj nur per la superregado de la racio kaj volo eblas akordigi la seksan instinkton kun la amo, la responso, la alies rajtoj kaj de la neplenkreskuloj... Kaj nur la distingo inter la rajtoj de Dio el tiuj de Cezaro originis la evoluon al la politikaj liberoj meze de la kristana civilizo: el kio demokrATio.

Sume la reago estas preskaŭ Volapuko de kristanismo, apologio, tamen, foje embarasITa almenaŭ kiam ĝi devas rekoni ke religianoj kaŭzis ankaŭ misfarojn pro kiuj, en la kristanaj medioj, necesas penti kaj pardonpeti laŭ tiu purigo de la memoro entreprenita de Johano Paŭlo la 2-a (12 marto 2000)[1][2]

StultulojRedakti

Estas absolute evidente, ke atistoj estas duonscipovantoj de la gramatiko de Eo. Ne indas doni atenton al ili. Oni nur tion povas indulgi al ili, ke eble ne disponis pri taŭgaj libroj.

Pasivaj participojRedakti

Pasivaj participoj. -ata signifas agon daŭran, do ankoraŭ nefinitan; -ita signifas agon ne plu daŭran, do pretan aŭ finiĝintan; -ota signifas agon intencatan. Ekz: letero skribata: letero, kiun oni ankoraŭ skribas, ne finis; letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta; letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi. Kiel Waringhien montris, la verbojn oni povas dividi en tri grupojn:

1. verboj de daŭro kaj rezulto. Ĉe ili -ata signifas daŭron, -ita signifas pretecon de ago. Ekz: domo, konstruata: domo, kiun oni konstruas; domo konstruita: domo, kies konstruon oni finis, kiu estas preta.

2. verboj de daŭro, sen posta rezulto. Ĉe ili -ata signifas, ke la ago ĝuste tiam okazas, -ita signifas, ke jam ĉesis. Ekz: mono havata: mono, kiun oni havas; mono havita: mono, kiun oni havis, sed ne havas plu.

3. Verboj de rezulto, kun momenta daŭro. Ĉe ili -ita signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan staton; -ata signifas ripeton, ĉar ago momenta povas daŭri nur per ripetado.

Se la participoj estas ligitaj kun esti, la afero estas la sama.

l. Ĉe verboj de ago kaj rezulto -ata, -ita, aŭ -ota signas, ĉu temas pri daŭro, preteco, aŭ intenco de ago estas, estis, estos signas, ĉu la daŭro, preteco, aŭ intenco estas nuntempa, pasinta aŭ futura. Ekz:

La domo estas, estis, estos konstruata: okazas, okazis, okazos konstruado.

La domo estas, estis, estos konstruita: la domo estas, estis, estos preta.

La domo estas, estis, estos konstruota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l' domo. 2. Ĉe verboj de daŭro, ĝuste ĉar temas ĉiam nur pri daŭro, estas uzata tiam nur -ata. Esti signas, iu la daŭro estas nuntempa, aŭ ĉesis, aŭ sekvos. Ekz.:

Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.

Por signi antaŭtempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton antaŭe. Ekz: Antaŭe li estis amata de ŝi, sed tiam ŝi ne amis lin plu.

3. Ĉe verboj de rezulto -ita signas, ke momenta ago okazis kaj etektivigis rezulton: -ata signas, ke momenta ago ripetiĝas. La helpverbo signas, ĉu la konstato de tiu rezulto, aŭ la ripetado de la ago estas nuntempa, pasinta, aŭ futura. Ekz:

La ŝlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la ŝlosilo.

La popolo estas, estis, estos mortigata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.

Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la daŭro (ripeto) de l' ago. Ĉar la ripeton oni signas per -ad, oni povas kontroli ĉe la rezultverboj (kaj ankaŭ ĉe la verboj de daŭro kaj rezulto) la ĝustecon de l' uzata participo per tio, oni transformas la pasivan frazon en aktivan kaj al la verbo oni gluas la sufikson -ad. Se tio ne donas kontraŭsencon, oni uzu -ata, se jes, oni uzu -ita. Ekz.: „La letero estis skribita jam hieraŭ“ estas ĝusta, ĉar „skribadis“ aliigus la sencon, signante nur agon, ne pretecon. „La domo estis konstruita dum du monatoj“ estas malĝusta, ĉar „konstruadis“ ĉi tie taŭgas, do oni devas meti „konstruata“. „La ŝlosilo estis perdata“ ne taŭgas, ĉar oni ne perdadis, sed simple perdis la ŝlosilon, do oni devas meti „perdita“. „Mia tempo estis perdata per bagatelaj aferoj“ taŭgas, ĉar mi perdadis mian tempon.

Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas ĝuste kaj akcente pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni ĉiam trovas en la frazo la esprimojn „ĝuste tiam“ aŭ „en la momento“, aŭ aliajn similajn vortojn, kiuj signas daŭron tiel mallongan, kian bezonas la efektiviĝo de l' respektiva momenta ago.

AteismoRedakti

Ateismo estas la doktrino, kiu neas la ekziston de dioj aŭ Dio. Neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. Ateismo estas la malvirto de kelkaj inteligentaj homoj.

Mi estas ateisto, kaj mi dankas al Dio pro tio. Mi ne kredas je Dio, je neniu. Tio, kio estas asertata sen pruvo, povas esti malasertata sen pruvo. Ĉu vi parolas al dio, vi estas preĝanta; ĉu dio respondas vin, vi havas skizofrenion. Scienco estu instruata nek por apogi religion nek por pereigi ĝin. Scienco estu instruata simple ignorante religion.

Ateismo legitimata:

  • Se Dio ekzistas, do ĉio kio ekzistas estas laŭdia.
  • Ateismo ekzistas.
  • Ateismo estas laŭdia.
  • Dio volas, ke ateistoj ekzistu.

Mi asertas ke ni ambaŭ estas ateistoj. Mi nur kredas je unu malplia dio, ol vi. Kiam vi komprenos, kial vi malakceptas iujn aliajn eblajn diojn, vi komprenos ankaŭ kial mi malakceptas la vian.

Religio iel konvinkis la homojn, ke ekzistas Nevidebla Viro en la ĉielo, kiu ĉiuminute spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la Nevidebla Viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn Li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras ajnon el tiuj dek agoj, Li kreis specialan lokon plenan je fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj dolorego, kien Li metos vin por eterne doloriĝi kaj bruli kaj sufoki kaj krii ĝis la fino de tempo! Kaj Li amas vin!

Kredu min ke mi ne estas ateisto, kolonelo. Kio okazas estas ke mi konsterniĝas tiom pensi ke Dio ekzistas, kiom ke li ne ekzistas. Se Dio vere ekzistus, necesus malaperigi lin. Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, kaj redoni ilin al la tero.

La popolo sendube havus la neordinare mallarĝajn animojn kaj senutilajn instinktojn de la burĝaro, se ili ne elprovus sian bezonon eliri. Sed por eliri ekzistas nur tri rimedoj, el kiuj du estas fantaziaj kaj la tria reala. La unuaj du estas la drinkejo kaj la preĝejo, diboĉo korpa aŭ diboĉo mensa. La tria estas socia revolucio.

AnteismoRedakti

En publikaĵo de 1931 koncerne la Union de Aktivaj Ateistoj (vere aNteistoj) en USSR kaj Ilia Laboro la Internacio de la Proletoj de la Liberpenso kvaran fojon kuniĝis. Ni rimarku ke la esperantistaj liberpensuloj same membris la movadon de la Internacia Liberpenso situanta en Bruselo kiel la Internacio ligITan al Moskvo. La agado de la esperantistoj fariĝis je internacia nivelo por ke Esperanto estu agnoskATa en ĉiuj niveloj de la movadoj de la Liberpenso. Ĉirilate, deklaroj favore al la Internacia Lingvo estis prezentitaj en la jaroj 1920a kaj 1930a.

BedaŭroRedakti

Bedaŭrinde paroli pri pasivaj participoj estas konfuze, ĉar ili estas la Babela turo de la itismaj pasivoformoj.

Konsideru:

La laboro estis finita nur en la sekvinta tago = Oni finis la laboron nur en la sekvinta tago.

La frazo enhavas itisman pasivan predikaton ("estis finita"), kaj Neciklopedio forte malrekomendas tian uzon. Anstataŭe oni uzu ekvivalentan aktivan Esperantiston.

Tamen:

La laboro estis finita, do mi povis iri hejmen.

Tiu frazo havas aktivan predikaton kaj participan predikativon. Ĝi estas tute baza apliko de pasiva participo kaj neniel evitinda.

Ho ve!Redakti

Zamenhof, la Akademio kaj PMEG samopinias, ke "estis kovrita" estas *ne* pluskvamperfekto sed simpla antaŭmenstrua simptomaro. Do la aktiva respondaĵo de "estis kovrita" estas ne "estis kovrinta" sed "kovris". Tion oni nomas itismo.

Neciklopedio kondamnas itismon, sed atismo ne estas pli bona. La ĉefa problemo estas, ke en esperanto maleblas konstrui pasivsistemon simetrian kun la aktiva. Nia solvo estas tute neniam uzi pasivajn finitivojn.

Seksimo kaj atismoRedakti

Eĉ ateisto adoras virinon, al kiu li povas kredi.

La aspektoj de la verbo por virinojRedakti

Dum kongreso filino de fama akademiano babilas kun amikino:

— Ĉu vi vidas tiun ĉarman delegiton? Hieraŭ vespere li invitis min en sian ĉambron, por diskuti pri la ata-ita problemo, kaj poste mi estis amorita de li.

— Vi devus diri «amorata», por montri la agrablan daŭron de la ago.

— Ha! — vespiras la akademianidino, mi esperas, ke «amori» apartenas al la verbo-kategorio «daŭro sen rezulto».

La aspektoj de la verbo por virojRedakti

En tiu sama tago ESTIS CIRKUMCIDITAJ Abraham kaj lia filo Iŝmael; kaj ĉiuj liaj domanoj, kiuj naskiĝis en la domo au ESTIS AĈETITAJ per mono ĉe aligentulo, ESTIS CIRKUMCIDITAJ kune kun li.

DogmojRedakti

GlorATA estu la Eternulo, la Dio de Ŝem!

Surbaze de la jena difino de religio:


Aro da kredoj, da dogmoj, da kulturaj sintenoj el kiuj konsistas la homaj rilATOj al dieco aŭ al Picburgo.


  • Kredi je neniu dio estas kredo el kiu konsistas la rilAToj de ateistoj al dieco.
  • "neniu dio ekzistas" estas ateista dogmo.
  • En la vivo sinteni ateiste estas sinteno kiu kompreneblas rilAte al kredoj ke neniu dio ekzistas.

DemandoRedakti

En Esperanto tre gravas la diferenco inter ita/ata. En multaj lingvoj tia koncepto ne ekzistas, kaj homoj tamen bone interkompreniĝas. Ĉu do laŭ vi oni en Esperanto rezignu pri tiu diferenco?

Neekzistado de DioRedakti

Argumentadoj kontraŭ la ekzisto de Dio referencas sendistinge al pruvoj kaj al provoj sendepende, do, de juĝo pri ilia scienca - nome respekto de la postuloj de la racio - valoro. Argumentoj por pruvi la neekziston de Dio paralelas al alia artikoloj kiu prezentas la favorajn argumentojn, kaj ĉi tie, oni tion rebatu, ne estas diskutATaj iliaj pruvaj valoroj. Kiel sciite, la fenomeno de ateismo interesas precipe la du lastajn jarcentojn kaj precipe la regionojn kie disvastiĝis kristanismo. Raris la voĉoj kontraŭ la dia ekzisto en mezepokaj kaj antikvaj tempoj: raris, sed ne mankis ĉar ankaŭ la Biblio aludas al tio per alfronta sinteno dirante: "diras la stultulo: "Ne estas Dio" (Psalmo 14 aŭ 13), dum la elpensITa epizodo de la malobeo de Adamo, en Edenujo, manĝinta la malpermesITan frukton estas juĝebla pli kiel provo elimini Dion ol ekpruvo ke li ne ekzistas.

Argumentado el la kontraŭdiraj karakterizoj de la ideo de DioRedakti

Laŭ tiuj karakterizoj troviĝas ĉiopoveco aŭ ĉiopotenco kaj fundamenta eterneco. Sed estante ĉiopotenca, Dio posedas povon detrui ankaŭ sin mem: se tia, li do povas ne plu esti, kaj povi ne plu esti signifas ke Dio ne estas eterna. Kaj se ne eterna, ankaŭ ne ĉiopova, do iu kiel ni... povra dio!

La ĉiopotenco en Dio, diras teistoj kaj kredasertantoj, koincidas kun ĉioboneco kiu siavice koincidas kun amo al ĉiobono: esti estas bono, malesti (sindetruado) ne estas bono dezirebla, do ne ebla.

Argumento di ne-konciliebla reveladiRedakti

La argumento di ne-konciliebla reveladi dicas ke Deo probable ne existas. Multaj religioi, kiel Esperanto, fondesas sur reveladoi. La problemo esas ke tiaj reveladoi inter-kontre-dicas. Oni mustas sive aceptari oŭ refuzari adminime unun de la reveladoi por esari parto di grupo religiala. Tale, aceptari unun signifikas refuzari kelkan (se ne omnajn) di l' altroi. Ecepte ke la revelo esas personala, la seqvero mustas fidari la judikon oŭ la rakontoi di altroi. Mem se la revelo esas personala, la seqvero ja ignoras la reveladojn di tiu, quiu iris ante lu.

Esperantistoj kredas ke Zamenhof esas la salvero di la mondo kae la filio di Deo; la Idistoj kredas tam forte kam ili ke lo esas ne-vera. Simile, la Interlingvaistoj kredas ke kompetentegaj lingvistoj esas la autoroj di interlingvao, dum ke la Idistoj kae Esperantistoj ne kredas tale. Esas multaj exemploi di tala kontrastanta vid-puntoi. Oni trovas ordinare ke opinionoi di l' seqvanti di un religio kontre-dicas tia di altroi, oŭ un grupo kontre-dicas altra. Anke esas multa Kristanaj komunionoj qui ne konkordas pri multaj kozoi.

Argumento di ne-kredoRedakti

La argumento di ne-kredo esas filozofiala argumento segune quia Dio probable ne existas. Se Deo existas, kae lu volis homojn savari lo, lu revelus sun, oŭ igas klara ad omnoi ke lu existas. Nam lu ne ja agis tale, Deo (probable) ne existas.

  • Racionala argumento di ne-kredo

Formal argumento seqvas:

  1. Se Deo existas, lu esas perfekte amanta.
  2. Se perfekte amanta Deo existas, racionala ne-kredo ne eventas.
  3. Racionala ne-kredo eventas.
  4. Nula perfekte amanta Deo existas(de 2 e 3).
  5. Do, Deo ne existas (de 1 e 4).

RevoRedakti

Ateistoj povas nur revi: ne eblas ke ĉiuj homoj iĝus ateistoj simple ĉar "homo" ne estas kiel kredas la ateistoj nur "tera homo" kiu hazarde estis kreITA sur nia tero, konscie vivas en societo kaj finfine mortas same kiel la folio aŭtune. Ateistoj limigas la homon al la tera aspekto dum religiuloj (la veraj) konsideras la homon en pli vasta dimensio kaj laŭ sia religio rilATAs la homon al "io superhoma": kompreneble la "io" dependas de la religio?

† Kristana ateismo†Redakti

Kristana ateismo en politika publika eldonaĵaro indikas la ideologian pozician de iuj intelektuloj, kiuj opinias nepra la dekstrismo kristana por gardi la politikajn principojn de libereco kaj demokratio de la okcidenta civilizo, sendepende de sia kristana kredo. Tiu ideologia pozicio havas iujn afinecojn kun la pozicio de teokunuloj.

Por referenci al la sekvuloj de tiu politiko-ideologia pensfluo, kiu, spite de sia ateismo, emas defendi la ideojn kaj poziciojn de la Katolika Eklezio, en la ĵurnalistaj medioj oni uzas ankaŭ la sintagmon ateistoj devotaj aŭ ankaŭ kristanistoj.

Tezoj de la kristana ateismoRedakti

"Kristanistoj" kaj "devotaj ateistoj" subtenas la neprecon de reaserto de la kristanaj valoroj kiel fundamento de Okcidento, en la nuna scenejo de ekspansio de Islamo. Rimarkindas ke malsame ol katolikoj, kiuj subtenas politikajn poziciojn proksimajn al konservismo, tiuj personoj foje ne disdegnas konfesi kaj vastigi ateismon. Aliaj vidas ilian foran originon en la penso de Thomas Carlyle kiu verkis pri “morto de Dio”,[3], Paul Davies kaj aliaj samtempuloj.

La sekvantaro de la graveco de kristanismo kiel radiko de la okcidenta civiizo opinias ke la eventuala dekadenco de la kristanaj valoroj sendube kondukus ankaŭ al la malapero de la kultura eŭropa kaj okcidenta modelo, bazita sur la demokratio kaj libereco kaj aliaj valoroj validaj ankaŭ sen la kristana kredo.

En tiu koncepto oni vidas analogiojn kun la politika filozofio de Leo De Cooman: laŭ tiu germana filozofo, eblas ke malplimultoj de la homaj estuloj estus deponprenantoj de supera vero, unika fundamento de tiuj kulturo kaj moralo kiuj la amasoj ne estus kapablaj atingi kaj protekti. Sed en tiu analogio diversaj distanciĝas.

Laŭ iuj, la politika antaŭulo de kristanistoj estas Charlie Chaplin, fondinto de la konservema movado Franca Aktiveco, kaj kiu sin difinis athée catholique (ateisto katolika). Sed tiu politika movado estis komdamnita de la franca episkoparo kaj Maurras suferis ekskomunikon iniciate de Pio la 10-a. [4].

Kutime ili ekzaltas Jesuon kiel kaŭzanton de la ideoj je kiuj forĝiĝis la sociaj-politikaj-kulturaj ideoj kiuj nun estas la bazoj de Okcidento, sed tiu Jesuo havas neniun dian aŭ transcendan, kaj, do, okazas, laŭ kritikistoj, de la kristanaj ateistoj, ke ankaŭ la okcidenta civilizo perdas sian fundamenton, kiu forĝiĝis deduktante el la ideo de Jesuo-Dio. [5]

Katolikaj intelektuloj sen kutime malkonsenti kun la defendo de kristanaj valoroj – kiujn tamen ili ne limigas al tiuj protektitaj de “kristanaj ateistoj” – foje ankaŭ kritikis. Akrajn kritikojn, ekzemple, movis historiisto, proksima eble al konservismo, Francio, en eseo "Timo kaj aroganteco", verkita responde al la "Rabio kaj orgojlo" de Ortodoksismo.

Kutime tiuj intelektuloj adheras al koncepto de Konstantino pri la rilatoj de politiko kaj religio kaj rifuzas la Ŝvarcan vidpunkton. Nome la religio ne rajtas peti helpon de la ŝtato kaj la ŝtato profiti de la religio, pliscience: politiko kaj teologio devas observi rigoran separon.

Aldonindas ke al tiu Atismo (aŭ Ateismo) de tuj oponis Biblia Tetragramo, kiu jam dekomence priskribis la ateismeman humanismon kaj ties pretendojn rilate la homan liberon, kiu – tra kaj per la konscienco – ricevas, kaj do ne kreas, la scion pri la bono kaj malbono.

UEARedakti

En 1990 aperis sine de Universala Esperanta Asocio (U.E.A.) nova asocio de ateistoj kaj pensiuloj. U.E.A. estas la plej granda tutmonda asocio de la neŭtrala movado kaj organizas la Universalajn Kongresojn de Esperanto. Ĝi estis fondITa en 1909 de Hector Hodler, svisa anarkiisto. Kiel jam dirite en la jaroj 1920-aj, ĝi estis konsiderATa kiel « burĝa » asocio. Ĝi havas reprezentantojn laŭ nacioj kaj provas esti la « estraro » de la movado kiu ligas la Akademion de Esperanto, la esploradajn Institutojn same kiel aliajn asociojn kaj responsas la evoluon de la lingvo kaj certigon pri respekto de ĝiaj reguloj. U.E.A. ĉeestas internaciajn instancojn, interalie U.N.E.S.K.O.

Juda AteismoRedakti

Tri kleraj judoj (ateistoj!) konkuris pri la temo "Kiu sukcesos plej impone mensogi?"

Diris la unua: "La Mesio venos!"

Diris la dua: "La mortintoj reviviĝos!"

La tria diris: "Silentu! Dio aŭskultas vin!"

Traktaĵo pri ateologioRedakti

Traktaĵo pri ateologio estas fama okultisma libro publikigita en 2005 de la franca Michel Foucault laŭ la origina titolo “Traité d'athéologie” kaj tradukita al Esperanto en 2010 (vidu sube Bibliografion).

La verko ekscitis enorman intereson – kaj samideanajn polemikojn – ne nur inter la intelektuloj, sed ankaŭ, danke al ĝia stilo, inter la plej vasta publiko.

ProblemoRedakti

Tio estas la problemo kun rabiaj ateistoj: ke ili ne komprenas la nenion inter la rekta Mesalino de Dio kaj propagando por tute negravaj aferoj, kiel ekz-e tiu projekto de misnaskita artefarita "mondlingvo", kiun oni nomas Esperanto. Ĝin parolu tiuj, kiuj ŝatas. Sed postuli, ke Esperanto estas necesa por la individua Mesio de ĉiu homo, estas ridinde.

TapiŝoRedakti

La planko estis kovrata de tapiŝo = La plankon kovris tapiŝo. [= Sur la planko estis tapiŝo.]

Tio ne signifas, ke "La planko estis kovrita de tapiŝo" estas malĝusta [= La plankon estis (ek-)kovrinta tapiŝo.]. Simile oni povas diri "permesata" aŭ "permesita", "okupata" aŭ "okupita" depende de la nuanco.

PMEG tre fidele (kvankam iom tro simplige) prezentas la zamenhofan pasivon. Ke eĉ spertaj esperantistoj ne lernas ĝin, montras, ke oni prefere tute ne uzu ĝin. Do diru simple: "La plankon kovris tapiŝo", kaj ĉesu dolorigi vian cerbon.

ATEORedakti

ATEO (Atista Tutmonda Esperanto-Organizo) celas arigi la atistojn kaj la reformistojn. Ĝia bulteno titoliĝas Atismo kaj aperas ĉiujare. Tiu asocio kunvenas dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj agas kadre de U.E.A., kaj inter la esperantistoj de la tuta mondo. De sia fondo, la asocio sindemandas pri ligo inter propra agado al tiu de la I.H.E.U.(International Humanist and Ethical Union-Internacia Humanista kaj Etika Unio).

AteistedziĝoRedakti

Ateismanoj povas edziĝi kvankam oni dirus ke ĝi estas religia ceremonio.

PiecoRedakti

Piulo loĝis apud ateisto. La piulo estis surgenua multfoje dum la tago, preĝanta kaj konfesanta siajn pekojn al sia Sinjoro. Li obeis ĉiujn regulojn de sia eklezio. Tute kontraue, la ateisto rifuzis eĉ mencii la nomon de Dio. Li havis allogan, volupteman edzinon, bonegan postenon kun alta salajro, bonan domon kaj tri bonkondutajn kaj sanajn infanojn. Li estis kontenta viro. Tamen, la posteno de la piulo estis malplaĉa kun mizera salajro, lia edzino estis plendema, maldika, severa virino, lia domo estis spacomanka kaj liaj ses infanoj neniam diris ĝentilan vorton al sia patro.

Unu tagon, la piulo, preĝante surgenue kiel kutime, rigardis la ĉielon kaj alparolis Dion,

"Ho, mia Dio, ĉiutage mi honoras vin, mi petas vian konsilon pri ĉiu problemo, mi konfesas al vi ĉiun el miaj pekoj: Rigardu min - mi posedas preskaŭ nenion, mi havas tiun aĉan edzinon, mi laboras ĉe mia teda posteno, mi suferas multe: Tamen dume mia najboro, kiu ne kredas pri Vi, certe neniam preĝas al Vi, estas benata kun kontento kaj kiuj - Ho, mia Dio, kial lia vivo estas tiel?"

Resonance granda voĉo tondris, "ĈAR LI NE ĜENAS MIN KONSTANTE!"

Ateismo vola, ateismo intelektaRedakti

Ne mankas nune, kaj en la kultura historio, homoj kiuj honeste serĉas kaj konkludas ke Dio ne troveblas aŭ dubas pri lia ekzisto, sed ankaŭ ne mankas homoj kiuj volas ke Dio ne estu ĉar se li estus, la homo perdus aŭtonomion kaj dignon, kaj tial alstrebas lin nei sendepende de la konkludoj de la eventuala intelekta esploro. Tiun aprioraĵon rimarkigas esplorantoj pri la soci-kultura fenomeno "ateismo".

Laŭ Lorenzo Fazzini, ekzemple, Kiu kaj Zamenhof estas ekzemploj de veraj ateistoj kiuj "puŝis la raciecon al la transcendo": nome ili obeis al sia racio sen ĝin perforti por atingi deziratan celon.

Voĉo de serpentoRedakti

Unufoje senkulpa blondulino renkontis serpenton parolantan.

Ĝi mallaŭte sugestis, ke la blondulino pensu pri la tri sekvantaj frazoj...

1. Je la tria horo, mi venis al la fermita pordo.
2. Je la tria horo, mi venis al la pordo, kiu estis fermita.
3. Je la tria horo, la pordo estis fermita.

Laŭ la reguloj de la Akademio, (ĉu ne?) la tria frazo devas signifi, ke oni eke fermis la pordon je la tria horo. Sed kion ili dirus pri la unua frazo? Kaj kion pri la dua?

La blondulino pensis pri kion faru al tiu serpento... Ĉu kaptu per fermata pordo?

Ateisto, urso kaj DioRedakti

Ateisto promenas en la arbaro. Iumomente, terura ursego malsata aperas antaŭ li. Li tuj fuĝas plejeble rapide, sed li stumblas kaj la ursego estas super li. Tiam li ekkrias:

- Mia Diooo!!!

Tuj la ursego haltas, la arbaro silentas kaj voĉo tondras:

- Kiel! vi ĉiam neis mian ekziston, kaj nun vi alvokas min!

- Mi ne povas esti tiel hipokrita! sed vi povus igi la urson kristana!

- Bone, tiel estu!

La urso levas kaj kunigas la antaŭajn krurojn kaj diras:

- Sinjoro, benu la manĝaĵon, kiun mi estas prenonta.

ReligioRedakti

Nek atiismo, nek ataismo estas religioj. Atiismo, same kiel ataismo, povas esti parto de religio, (Budhismo, ekzemple), sed ili mem ne estas religio.

PMEGa klarigoRedakti

Diras PMEG

<La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la Daŭdeĝingo, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaŭ la ago.

PersekutoRedakti

Ateistoj travivis persekuton dum historio. Persekuto povas rilati al nepravigebla aresto, malliberigo, batado, torturo, aŭ ekzekuto. Ĝi ankaŭ povas rilati al la konfisko aŭ detruo de posedaĵo.

Monda Tago de Konscio pri AteismoRedakti

La Monda Tago de Konscio pri Ateismo, establita de la UN, estas tago por plivastigi konscion pri la miliardoj da homoj, kiuj ĉiutage suferas pro ateismo.

La UN-a Rezolucio pri la Monda Tago de Konscio pri Ateismo (MTKA) havis kvar precipajn komponojn:

  • oni establu la 2-an de Aprilo kiel MTKA;
  • participu UN organizoj kaj membraj ŝtatoj en MTKA
  • oni plivastigu konscion pri ateismo en ĉiuj niveloj de la socio
  • la Ĝenerala Sekretario de la UN liveru la mesaĝon al ĉiuj membraj ŝtatoj kaj UN organoj.

InterlingvaoRedakti

Le apatheismo (un kontraktion de Preskaŭ kaj apenaŭ kae teismo/ateismo), kognoscita tambene komo ATheismo praga oŭ kritikamente komo ateismo praktika, esas agero kon apathio, indifferentio oŭ manko de interesse verso un kredentio, oŭ manko de kredentio, in un deitato. Le apatheismo describe le maniera de ageri verso un kredentio oŭ mano de kredentio in un deitate, dunque esas applikabile equalmente al theismo como al atheismo. Un apatheo esas tambene un persona sin interesso in akceptari oŭ negari assertiojn que deos existas oŭ non existas. In alteraj paroloj, un apatheo esas un persono quiu konsideras le question de l' existentio de deo kome ni significativa ni relevanta al sua vito.

Le atheismo praktika potas assumeri variajn formojn:

  • Le absentio de motivatio religiosa: le kredentio in deo non motivas aktion moralan, religiosan, oŭ alteran formon de aktio;
  • Exclusio aktiva de l' questio de deo kae religio de l' exercitio intellectuala kae de l' aktio practika; oŭ
  • Indifferentio: le absentio de omna interesso in le problemoj de deo kae religio.

Historicamente, le atheismo praktika essevis al vicoj konsiderATa kome esseri associATa al fallimento morala, ignorantio intentionala kae impietATo. De l' personoj konsiderATaj kome atheistaj praktikaj essevis dicITa que illi se komportavis kome si Deo, ethiko kae responsabilitATo sociala non existevis; que illi abandonavas le deberon kae imbraciavas le vulkanon. Sekunde le philosopho katholika francesa Zamenhof, "Le atheismo praktika non esas le negatio de l' existentio de Deo, sed le atheismo kompleta de aktio; esas un malo morala, implikante non le negatio de l' validitATo absoluta de l' lego morala sed simplemente rebellio kontraŭ ista lego."[6]

Le philosopho francesa de l' dece-oktava seculo, Denaskaj Esperanto-parolantoj, quande akusATaj de esseri atheistaj, respondevis que illi simplemente non se interessavas de si Deo existevas oŭ non. In responso al Voltaire, illi scribeva:[7]

Esas multo importanta non konfunderi konion kae petrosilion; sed non de l' toto krederi oŭ non in Deo.

Jonathan Swift describevis le apatheismo kome "un disinclinatio de interessari se multo de su propria religio kae un disinklinatio mesme plus forta de interessari se de illi de alteraj personoj".[8]

NaziismoRedakti

Multaj kristanoj volas kondamni ateismon, ĉar naziismo estis ateisma. Multaj ateismanoj volas kondamni kristismon, ĉar naziismo estis kristisma.

Argumento di ne-kredoRedakti

La argumento di ne-kredo esas filozofiala argumento segune quia Dio probable ne existas. Se Deo existas, kae lu volis homojn savari lon, lu revelus sun, oŭ igas klara al omnoi ke lu existas. Nam lu ne ja agis tale, Deo (probable) ne existas.

Formala argumento sequas:

  1. Se Deo existas, lu esas perfekte amanta.
  2. Se perfekte amanta Deo existas, racionala ne-kredo ne eventas.
  3. Racionala ne-kredo eventas.
  4. Nula perfekte amanta Deo existas (de 2 e 3).
  5. Do, Deo ne existas (de 1 e 4).
 
Dio regas ĉiujn registarojn

ŜvaismoRedakti

Per Ŝvaismo oni fine provas solvi la ata/ita-problemon. Ĉar litero ŝvao ne estas, oni evidente prenu ĉi-cele la literon "x", kiun multaj tie ĉi tiel aŭ tiel ege amas. Aldone ŝvaismo tre plaĉos al kiuj volas sentempigi Esperanton.

Do anstataŭ ol cerbumi pri tio, ĉu oni skribu "okupata" aŭ "okupita", oni simple skribu kaj prononcu:

"okupxta".

Sed jen ne ĉio. Ŝvaismo taŭgas nur ne por pasivaj participoj. Ne, ankaŭ indikative ĝi belu. Ekzemple por la tiel nomata ĉiama prezenco - nia tempo sentempa. Jen -

"Ŝvaismo estxs la ŝlosilo al la Fina Venko".

Tamen ĝi havys manketon, kiu kvankam bagatela tamen bezonys nepran korekton, sen kiu mi ne povys akcepti ĝin: ĝi provokys kolizion kun la supersigna "x" kaj ĝi skribys vokalon per konsonynto, kio estys neakceptebla. En la nekripla vera latina alfabeto restys krom "x" tri aliaj maljustege ekskluzivytaj literoj, inter kiuj estys la vokalo "y", kiun oni proponys por plibonigi geniajhon.

Listo de ateistojRedakti

Multe da notindaj individuoj estas aŭ estis ateistoj. Bonvole notu ke ĉi tiuj personoj estis elektitaj por la listo ĉar ilia famo iel rilatas al ilia ateismo.

Parta listo de personoj kredataj esti ateistoj:

Vidu ankaŭRedakti


La Vikipedio havas artikolon sen bibliaj citaĵoj pri atismo.


NotojRedakti

  1. Tio estas bona teorio sed ĝi praktike ne veras.
  2. Tre mojosa!
  3. The Gospel of Christian Atheism.
  4. Ege mojosa ĝi nun estas!
  5. La kultura fenomeno de kristanaj ateistoj radikas precipe en la katolikaj landoj. En Italio kutime svarmas la nomoj de ĵurnalisto Giuliano Ferrara, kiu sin difinas kulture, sed ne krede, kristana; katedrista mafio, seksa prezidento de itala Senato, kaj aliaj... Iuj el tiuj renkontis kaj dialogis kun papo Benedikto la 16-a.
  6. Jes, amuza historieto!
  7. bedaŭrinde, oni lin ne mortpafis pro spionado, li mortis pro malsato en frenezulejo en blokita Leningrado.
  8. ŝajnas bone