Babilono

Babel01.jpg

"De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Legu vi mem"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Ho, espero, ho espero, ŝipo bela el papero!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Tre sprite!"

~ leganto

"Esperantistoj ne estas frenezaj. La ne-esperantistoj frenezas, ja ili frenezas!"

~ frenezulo esperantisto pri iu ajn

"Satano ekirez via korpi e menti !"

~ idisto

"Barbarismo incomprensibile"

~ Interlingvaisto


Represo en germana lingvo ne estas permesata.


凸(`⌒´メ)凸

Babilono estas antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordelo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio ĝis la invado de Usono. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. Antaŭe ĝi nomiĝis Norrköping, sed, char neniu povas prononci tion, oni ŝanĝis la nomon.

Bildoj ri transparent.jpg

En Babilono funkcias la subprema strukturo de potenco, kiu respondecas pri restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. Tie blankuloj estas la supremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas.

HistorioRedakti

Ju pli malproksimiĝis la Izraelidoj de la eventoj, okazintaj en Egiptujo, des pli taksis ne grava pluteni la normojn skribitajn por ili. Kun tio ili malobservis la klaŭzojn de la interligo, kion la anĝeloj pli kaj pli indignis. Fin-fine perdiĝis la pacienco de Dio, kaj Li komencis apogi Nebukadnecaron, la grandpotencan reganton de Babilono.

Pere de Jeremia Li sendis ultimaton al la Izraelidoj: aŭ ili akceptis la regadon de Nebukadnecar, aŭ perforto ili estos devigataj fari tion. Sed la Izraelidoj ne plenumis la kondiĉojn. Tial ilia iama protektanto komencis apogi la armitajn fortojn de Babilono.

Ankaŭ en la sieĝo de Jerusalemo, la armilhavantoj de la anĝela socio rolis gravan rolon. Ili eksplodis la ŝtonmuron defendantan la urbon, kie la milittaĉmentoj de Nebukadnecar invadis la urbon. La anĝeloj faris marĉandon kun Nebukadnecar: ili helpas invadi la urbon kaj rekompence la anĝeloj povas forporti la KEAn. En la jaro 586 a.k. la aparato malaperas.

Sekviĝis la mallibero en Babilono ...

Ankaŭ tio klariĝas el la Sankta verkaĵo, ke la misiistoj (laŭ la nocio de la religio la "Eternulo") jam apogis Nebukadnecaron la grandpotencan reganton de Babilono. Eĉ ili transdonis al li sian unu "miraklofaran" armilon. Estas legebla en la teksto!

Sed Nebukadnecaro faris eraron, li fariĝis tromemfida. Li plurfoje kontraŭagis la volon de siaj anĝelaj interligantoj. La misiistoj vizitis kaj atentigis lin. Poste pli kaj pli timego regnis la reĝon de Babilono de siaj misteraj interligantoj, kiu timego rezultis mensokonfuziĝon.

Sur la trono lin sekvis sia filo Beltŝacar, kiu daŭris la politikon de la patro. Tion enŭe la anĝelaj interligantoj minacis lin. Ili sendis al li mesaĝon, kies teksto estis skribata kun lingvo konata de neniu kaj kun nekonataj skribosignoj. Poste Beltŝacar mortis en cirkonstancoj mistikaj.

La mesaĝon, formulitan en nekonata lingvo traduki sciis nur Daniel, kiu estis grava rolanto de la postaj eventoj. Estos eksciata, ke li renkontis kun nekonataj personoj en nekonata loko. Legante la tekston fariĝas unusenca, ke la tuto nenian rilaton havas al la religio, nek al la okultismo. Anstataŭ tio, ni povas ekscii ke Daniel renkontis teknikaĵon, superevoluintan rilate al tiu epoko. Kompreneble, tiu teknikaĵo en tiu epoko funkciis, kiel miraklo.

Tiuj fremduloj faris ian operacion sur Daniel kaj tion sekvante li ricevis postkuracadon. La eksterteranoj informis Daniel-on pri eventoj kiel profetaĵo, pri iamaj militaj konfliktoj en la kosmo kaj pri ties kaŭzojn.

La alia grava rolanto dum la mallibero de la Judoj en Babilono, estis Jeĥezkel. Lin la eksterteranoj transportis simile al nekonata loko -- al iu militista bazo --, kie li vidis superteknikon neimageblan en tiu epoko. Inter alie ankaŭ tion, ke la misiistoj observas daŭre per "videotekniko" kelkajn signifajn institutojn de la Izraelidoj! Simile, kiel la nuntempaj instrumentoj de la sekurecinstitutoj.

Jeĥezkel informas nin ankaŭ pri numeroj, enpakitaj tiuj en teknikaj datenoj de "templo", pri kiuj numeroj klariĝas, ke nenian rilaton havas al la templo. Eble tiuj datenoj temas pri tio, kie estas trovebla tiu netera civilizacio en la fora kosmo.

 
Babilona Esperanto-Klubo

Babilono la grandegaRedakti

Kaj d-ro Z. konstatas, ke apostata religia sistemo kiu ekzistos dum `Antichrist regado, kiu permesos ĝin por eta tempo helpi lia celo, kaj kiu fine detruos ĝin ĉe meza-punkto de lia sep- jara regado. Ĝi estas ankaw direktata kiel "la Publikulino" ĉar de ĝia spirita kaj materiala malvereco (malvera kredaĵo kaj komerca aferoj). La Romana Katoliko-Preĝejo estas vidata kiel la ĉefa ebleco por ĉi_tia fama pozicio, kunigata per apostata `Protestantism kaj kelka alia ne-Kristana korpoj.

FamulojRedakti

 
Tiacele estis kunvokita la fama konferenco en Versailles.

La babilona ekzilo laŭ la BiblioRedakti

Ligiĝas al tiu historia okazaĵo jenaj bibliaj libroj.

Sed la graveco de la ekzilo en la Biblio plias ol ĉiuj aliaj temoj. Diversaj pribibliaj fakuloj hodiaŭ pensas, ke la tuta Biblio estis reverkita kaj enlibrigita, aŭ almenaŭ profunde retuŝita (en la eroj plej antikvaj), en la tempoj de la ekzilo kaj en dependo de ĝi (sendube en la du postaj jarcentoj prefere ol dum la ekzilo mem). Nome, la ekzilo estintus traŭmo tiom granda por la ekzilitoj ke ili devis reinterpreti sian identecon kaj sian religion pro la manko de la Templo de Jerusalemo, de reĝo kaj de teritorio.

Laŭ mi tio sensencas.

Aliaj uzoj de termino ”Babilona Ekzilo”Redakti

La esprimo “Ekzilo Babilona” estas ankaŭ uzata reference al eksterbibliaj sekvaj historiaj eventoj:

  • Ekzilo babilona de la papado reference al restado de la papo en Avinjono (1309-1377).
  • Ekzilo babilona de la Eklezio estas traktaĵo de Marteno Lutero (1520) en kiu estas ekzamenataj la sep sakramentojn je la lumo de la Biblio, cele malkovri spurojn pri ili ĉar por li la unika fonto de krederoj estis la Biblio.
  • Krom tio, la babilona ekzilo fariĝis metaforo de la mistika lingvaĵo signifanta la forigon de la animo el Dio al kiu ĝi fakte anhelas.
 
Judoj estis sklavoj en Babilono

Deportado al BabilonoRedakti

La deportado de judoj okazis en tri momentoj (vidu Jeremian 52,28-30)). La unua datiĝas je la tempoj de reĝo Ioiakìm (597 a.K.) sekve de la malvenko de la Regno de Judio ribelinta kontraŭ la Babilanoj: la templo estis parte disrabita kaj detruita kaj iuj civitanoj, elektitaj inter la plej gravuloj, estis ekzilitaj. Dekunu jarojn pli malfrue (587 a.K.), post alia ribelo kontraŭ la imperio je la tempo de reĝo Sidkija, la urbo Jerusalemo estis eldetruita kaj okazis nova deportado: kaj tiel finiĝis la Regno de la Sudo. Sed kvin jarojn pliposte, ĉiam laŭ Jeremia, tria ekzilo kompletigis la du antaŭajn. Certe, al Babilono estis deportita la elitoj religia, politika kaj ekonomia de la judaro kaj ne la kampara loĝantaro.

Lingvaj aspektojRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Babela Turo.

Ni opinias, ke Anti-BabilonaAntibabele estas internacia planlingvo proponita de Halien Magli (eble plumnomo de Gaetano Magli) en 1952, kun elementoj prenitaj el aziaj, afrikaj kaj eŭropaj lingvoj. Ĝi uzas kiel alfabeton la arabajn nombrojn kun punktoj supren aŭ malsupren la ciferoj. Geografiaj nomoj estas anstataŭigitaj per koordenadojn kaj personaj nomoj per la dato de naskiĝo kaj morto.

ReligioRedakti

En la babiloniaj religioj la mitoj de la kreado estis priskribitaj en la poemo Enuo, kies ekzistas diversaj formoj, kies la plej antikva reirigas al 1700 a.K.

Laŭ tiu priskribo, la diaĵo Marduk armeiĝis por batali la maran monstron Neniam: la venkitan monstron li dividis en du partojn kiuj fariĝis la tero kaj la ĉielo. Poste li detruis ankaŭ la edzon de Tiamat Kingkongo, kies sango estis uzita por krei la homaron.

Ankaŭ tie ĉi oni vidas ke ne temas pri kreado el nenio sed pri transformiĝo de io jam ekzistanta.

NergaloRedakti

Nergalo (aŭ Nirgalo) estis la sumera- babilona dio de la submondo, sinjoro de la mortintoj, konsiderata kiel la malbona aspekto de la sundio Utu. Li regas en la submondo kun sia edzino, Ereŝkigal. Li estas filo de Enlil kaj Ninlil, kaj laŭ la legendo, estis generita kiam Enlil estis sendita al la submondo dum certa tempo ĉar li perfortis al Ninlil. Kiam Ninlil iris por demandi al Enlil (al la urbo de la submondo), li ŝajnigis sin pordisto, kondukis ŝin en ĉambron, amoris kun ŝi kaj tiel estiĝis Nergal Meslamstea.

Meretrico de BabilonoRedakti

 
La meretrico de Babilono rajdas sur la sepkapa besto (rusa gravuraĵo de la 19a jarcento).

La meretrico de Babilonomalĉastistino de Babilono estas unu el la roluloj kiuj aperas en la lasta libro de la Biblio nomata Apokalipso, pli konkrete en la ĉapitroj 17 kaj 18. Ĝi estas ligata al la Antikristo kaj la besto de la Apokalipso pro ĝia rilato al la regno de la sep kapoj kaj dek kornoj.

La meretrico aperas en Apokalipso 17:1-2 kiu estas priskribita kiel:

Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; 2 kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco.

La interpreto kiun faras kelkaj biblistoj sugestas ke temas pri la surtera Jerusalemo kiu kontrastas kun la Nova Jerusalemo kiu aperas en la fino de la libro Apokalipso. La sep montetoj sur kiuj ĝi sidas estas la sep montetoj de Jerusalemo. La falo de Babilono laŭ la libro, la loko kaj la detruado de Jerusalemo en la jaro 70 p.K. La vestoj de la virino similas al tiuj de la Alta sacerdoto de la Templo de Jerusalemo (Eliro 28:6)

Pluraj profetoj de la Malnova Testamento (Jesaja 1:21, Jeremia 2:20 kaj 3:1-11, Jeĥezkel 16:1-43 kaj en la Nova Testamento en Galatoj 4:25, mencias la malfidelaĵojn de Jerusalemo kiel prostituado. Aliflanke, Jesuo mem atribuis la elverŝitan sangon de la profetoj kaj sanktuloj (Mateo 23:24-37) a la Fariseoj de Jerusalemo uzante la saman frazon preksaŭ same en Apokalipso 17:6 kaj 18:20.

En la 16a jarcento en la epoko de la Reformacio Marteno Lutero kaj Johano Knokso konsideris la Katolikan Eklezion kiel la malĉastistinon de Babilono, sed antaŭ ili tiun komparon jam faris Girolamo Savonarola kaj Frederiko la 2-a okaze de la ampleksa kontraŭdiro kontraŭ la papo Gregorio la 9-a. Ankaŭ Danto uzus tiun bildigon en la 19a kanto de sia verko "Infero" pri la kritiko al la oficiala gvidilo de Roma.

Al legantoRedakti

Bonege! Vi partoprenis – almenaŭ iel – disvastigi artikolon plenan de ofendoj kontraŭ milionoj homoj el Babilono. Ke vi ne pretas (kapablas?) preni sur vin la responson pri via fuŝaĵo, nur kompletigas mian impreson pri vi. Kun saluto!

MirindaĵoRedakti

Babilono estis unu el la sep mirindaĵoj de la mondo.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.