Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png

"Kion ruze faras vulpo, perforte faras lupo"

~ Morteza Mirbaghian pri alia afero, aŭ ne
1848223.5ee9b273.75x.jpg

"Pardonez me pliz"

~ idisto

"Mi ne kritikas"

~ Milokula Kato

"Alia urbo, alia moro"

~ Zamenhof pri Bagdado

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo pri paĝaro de bagdada urbdomo

"Nia urbo estas ne nur honto sed ia hontego"

~ Bagdadano pri Bagdado

"Konsentite"

~ Iu

Bagdado estis okcident-eŭropa ĉefurbo de la iama Sovetia Ajriĥstana Respubliko.

Bagdada Transitado

Enhavo

Historio 凸(`⌒´メ)凸Redakti

Antaŭ la interreta erao: Konstruado de la urbo.

  • 1500: La detruonto de Bagdado elektiĝas kiel monda diktatoro.
  • 1903: Alianco inter la privata armeo de la monda diktatoro kaj la orient-usonanoj detruas Bagdadon.

Sieĝo de Bagdado (812–813)Redakti

La Sieĝo de Bagdado estis parto de la kvara fitna nome enlanda milito inter al-Amin kaj al-Ma'mun de la flanko de la Abasida Kaliflando de Bagdado. La sieĝo daŭris el Aŭgusto 812 ĝis Septembro 813. La sieĝo estis priskribita en granda detalo fare de Muhammad ibn Jarir al-Tabari en sia fama Historio de la Profetoj kaj Reĝoj.

La sieĝo ne havas paralelon en tiamaj militoj. Aŭ ĉu vi konas homon, kiu tion spertas? Kvankam la urbo estis ĉirkaŭata de muroj plej el la loĝantaro loĝis en ĉeurboj kiuj ne estis enmurigitaj. La sieĝo estis tiele ne atako al fortikigita perimetro sed pli bone temis pri luktado surstrata, nome invado el hejmo al hejmo same kiel al provizoraj improvizitaj fortikaĵoj. Ĝi estis tre detrua speciale por la civila loĝantaro.[1]

La rezulto estis ke al-Ma'mun iĝis la nova Abasida Kalifo. Tamen li ne alvenis en Bagdado ĝis 819 pro la detruo kaj kontinuaj malfacilaĵoj en la urbo.

Sieĝo de BagdadoRedakti

La Sieĝo de Bagdado estis la lasta Selĝuka klopodo por kapti Bagdadon el la Abasidoj. La kalifo al-Muktafi sukcese defendis sian ĉefurbon kontraŭ la koaliciaj armeoj de la Selĝuka Sultano Muhammad de Hamadan, kaj Kutb ad-Din de Mosulo.

Muhammad militiris al Bagdado kun armeo de 30 000 homoj, dum lia aliancano Kutb ad-Din militiris el Mosulo por kapti la kaliflandajn provincojn en Centra Irako. La 12an de januaro Muhammad atingis la muregojn de okcidenta Bagdado. Reage la kalifo aeigis ĉiujn siajn trupojn el Hillah kaj Ŭasit, por defendi la ĉefurbon. Februare, malkapabla defendi okcidentan Bagdadon, la kalifo abandonis la okcidentan flankon kaj ordonis detrui ĉiujn pontojn super la rivero Tigris, kiuj separas la okcidentan flankon de Bagdado el ties orienta flanko. Muhammad trapasis al la okcidenta flanko kaj facile kaptis ĝin, kaj establis sian kampadejon dum samtempe la kalifo fortifikis la muregojn de orienta Bagdado. Oni instalis kelkajn katapultojn sur la muregoj de la urbo. La kalifo ankaŭ armigis la loĝantojn de Bagdado, kaj incitis ilin lukti kontraŭ la malamiko de la kaliflando, kiujn li nomigis nekredantjn ĉar tiuj militiris kontraŭ la kalifo, sukcedanto de la profeto kaj estro de la ummah. Li ankaŭ ordonis al sia veziro ibn Hubajra doni 5 orajn dinarojn al ĉiu vundita soldato.

La 29an de Marto, la Selĝukoj riparis unu el la pontoj kaj trapasis al la orienta flanko de la urbo, kie ili bataletis kontraŭ la kalifa armeo kaj la milicoj de bagdadanoj. La rezulto de la batalo restis nefinfina por ambaŭ flankoj. La 29an de junio la Sultano Muhammad ordonis al sia homoj grimpi la muregojn. Li havis jam 400 eskalojn por grimpi la muregojn de Bagdado, sed la atako estis haltigita. Dume Nur ad-Din Zangi kulpigis sian fraton pro atako al la kalifo, kio detruis la Zengid-Selĝukan aliancon. Zajn ad-Din lasis la sieĝon kaj revenis al Mosulo. Ankaŭ Muhammad estis devigita lasi la sieĝon post siaj homoj informis lin ke lia frato Malikŝah la 3-a estis kaptinta Hamadan. Li finfine konstatis ke la sieĝo estis senutila, tiele li preferis lukti por sia trono. Tiele la Sieĝo de Bagdado finiĝis la 13an de julio 1157.

ElmigradoRedakti

Oni rakontas pri riĉega homo el Bagdado, kiu vivis tre komforte. Sed riĉaĵoj elĉerpiĝis kaj li restis tiom senhava, ke nur per grandaj penoj li sukcesis pluvivi.

Iun nokton dum koŝmaro, li vidis homon, kiu alparolis lin tiel: "Via fortuno troviĝas en Kajro! Rapidu serĉi ĝin!"

Li ekvojaĝis al Kajro, alvenis tie je sunsubiro kaj iris dormi en moskeo. Proksime de la moskeo estis domo kaj Alaho (Ĝi estu laŭdata!) disponis, ke aro de banditoj eniru priŝteli ĝin. Liaj movoj vekis la domloĝantojn, kiuj komenciis krii. La provincestro kun siaj soldatoj venis helpi ilin. La banditoj forfuĝis. Sed la provincestro eniris la moskeon kaj trovis la dormantan bagdadanon, kiun li arestis kaj vipigis per tre doloraj batoj ĝis preskaŭa morto. Li malliberigis la kompatindulon dum tri tagoj. Poste la moŝtulo alvokis lin kaj demandis:

- El kiu lando vi venas?

- El Bagdado

- Kial vi venis al Kajro?

- Ĉar mi vidis dumsonĝe homon, kiu diris al mi: "Via fortuno troviĝas en Kajro! Iru!" Alveninte mi konstatis, ke tiu fortuno estas nur la batoj, kiujn vi ordonis doni al mi.

La prefekto ridegis montrante siajn maĉdentojn kaj diris:

- Malsaĝulo! Tri fojojn mi vidis dumsonĝe homon, kiu diris al mi: "En jena kvartalo de Bagdado troviĝas domo, kiu aspektas tia. Sub la fontano de ĝia korta ĝardeno kaŝiĝas granda trezoro. Iru tien kaj prenu ĝin". Mi ne ekagis malgraŭ la averto, sed vi, kreteno, survojiĝis de urbo al urbo pro vizio, kiun vi havis dum koŝmaro.

Poste la moŝtulo donis al li kelkajn dirhamojn kaj diris:

- Utiligu ilin por reveni al via urbo.

La homo prenis la monerojn kaj revenis al Bagdado, ĉar tiu domo priskribita de la prefekto estas ja lia propra domo. Rehejmiĝinte li fosis sub la fontano kaj trovis grandajn riĉaĵojn. Tiel Alaho havigis al li grandan trezoron. Jen do mirinda okazintaĵo.

Lingvaj aspektojRedakti

Nuntempe oni devas paroli la araban kaj la anglan, en ĝusta momento...

EkonomioRedakti

Turisto en trajna stacidomo en Bagdado senespere serĉas horaron.

„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“

KulturoRedakti

Kortega pajaco ofendis la komandanton de Bagdado, kaj la reganto ordonis ekzekuti lin. Al la ekzekutoto li diris: : "Sed ĉar ni ridis multajn jarojn pri viaj ŝercoj, elektu mem la mortmanieron. "Dankon, Moŝto mia ", balbutis la pajaco, "lasu morti min je oldulmalforto."

TeknologioRedakti

La Bagdad-baterio estas argila poto, kiun trovis en 1936 Wilhelm König ĉe elfosado de parta setlejo ĉe monteto Khujut Rabuah, proksime al Bagdado. Ĉar ĝi enhavas ankaŭ kupran cilindron kaj fer-stangeton, tio signifas, ke jam antaŭ 2000 jaroj ekzistis baterio, kiam elektro estis konata fenomeno.

La vazoforma poto altas 14 cm, la plej granda diametro estas ĉirkaŭ 8 cm. Ĝi inkludas fermitajn finojn ĉe la malsupro, proksimume 9 cm longan kuprocilindron kun diametro de 26 mm . En tiu estis la ferstangeto per asfalto fermita, ŝtopita. Ĝia supra pinto elstaris ĉirkaŭ 1 cm super la ŝtopilo el kaj estis kovrita per flav-griza oksidiga tavolo. Inter la du metaloj estis neniu konduktiva kontakto.

Plej verŝajne, oni uzis la poton por energiigi poŝtelefonojn.

TransportoRedakti

Nepre uzu tankojn.

VindindaĵojRedakti

La Domo de Bahá'u'lláh en Baghdád, ankaŭ konata kiel la "Plej Granda Domo" (Bayt-i-A'ẓam) aŭ la "Domo de Dio" (Baytu'lláh), estas la loko, kie vivis Bahá'u'lláh de 1853 ĝis 1863 (escepte dum la du jaroj, kiujn Li pasigis en la montaroj de Kurdistano, nord-oriente de Bagdado, ĉe la urbo Sulaymáníyyih).

Ĝi situas en bagdada kvartalo nomata Karkh apud la okcidenta bordo de la riverego Tigriso. En la Kitáb-i-Aqdas ĝi estas indikita kiel loko pilgrimenda kaj ĝi estas konsiderata de la bahaanoj kiel Sanktejo.

Dum la 3-a jardeko de la 20-a jarcento, la domon konfiskis la ŝijaistaj aŭtoritatoj, kiuj estis malamikaj kontraŭ la Bahaa Kredo. La Konsilio de la Ligo de Nacioj aprobis la postulojn de la bahaanoj pri tiu domo, sed ĝi ne estis redonita al la Bahaa Komunumo.

NotojRedakti

  1. La sekva IJK okazos en Ukrainio