Submara ĉasado

(Alidirektita el Balenkaptado)

"Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro"

~ Zamenhof pri submara vesto
Submara ĉashundo

"Kiam sagoj trafas fiŝaron, tiam sangon ellasas en maron."

~ Konfuceo

"Fiŝo, pikilo, fikilo, piĉo... Kio simboligas kion?"

~ Psikanalizisto

"La sonĝo estas sia propra interpreto."

~ Talmudo

"Nek la ŝarkon, nek delfenon,
ĉasas mi nek la balenon.
Mi ne estas skafandristo,
estas mi Esperantisto."

~ Julio Bagio

"Via kapto estas fakto, por kio la barakto?"

~ Julia Bagio (al fiŝo)

"Submara ĉasado estas antikva metodo de fiŝkaptado"

~ Vikipedio pri submara ĉasado

"Submara ĉasado estas speco defiŝkaptado, kiu iome similasĉasadon sur la tero"

~ aŭtomata tradukilo pri submara ĉasado

"Fiŝkaptado aŭ fiŝado temas pri klopodo ĉasi fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco"

~ George Soros pri submara ĉasado

"Ja estas tre malbonaj artikoloj, pri tio ni ĉiuj konscias"

~ Tonjo del Barrio pri ĉi tiu artikolo


Ĉi tiu artikolo enhavas citaĵon el la originala Encikopedio de Esperanto. Ne ŝanĝu la tekston cititan, kies ĝusteco estas zorge kontrolita. Se vi volas ŝanĝi la informojn aŭ korekti ion, faru tion en aldona teksto.


Submara ĉasado estas formo de fiŝkaptado, farata (sufiĉe strange) sub la surfaco de la maro. Oni pikas la fiŝojn per lanco, ofte ĵetata el malgranda submarŝipo. Oni kutime ĉasas kun helpo de submaraj ĉashundoj, kiuj avide spuras tra arbaroj de maralgo, kaj igas la fiŝojn naĝi eksteren.

Jen bildo pri fiŝo trafata per lanco, verŝajne ĵetita de homo.

HistorioRedakti

Komence estas utila memorigi ke dato de la invento de la submara ĉasado estas ne certa, sed la plej nerda skribita referenco estas de 1890 p.K. en la Nerdaj Notoj pri movado "Mondverdaj" el Polio verkita de Xu Yue (gejaĉo).

La unuaj submaraj ĉasistoj estis la dio Neptuno kaj la sirenoj, kiuj uzis tridentojn por kapti Tinĉjon. Kiam homoj lernis pri la praktiko, la sirenoj mem estis ofte ĉasataj, kaj farataj en picojn. Tio kondukis al monda varmiĝo, kaj al la falo de Atlantido.

ColapesceRedakti

Inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la angla pastro Walter Map rilatas al "Nikolao", moknomita "Pipo", kiu vivis en la maro kaj sukcesis resti tie sen spirado. Li serĉis multekostajn aferojn en la fundo. Kiam reĝo Vilhelmo la 2-a volis renkonti lin, altirita el la maro, li mortis ĉe la brakoj de tiuj, kiuj volis porti lin al la reĝo.

Alia angla monaĥo en tiu tempo, Gervasio de Tilbury, raportas pri "Nikolao", moknomita "Papo", sperta maristo, naskita en Apulio, kiun la reĝo de Sicilio Roĝero la 2-a devigis malsupreniri en la maron el la lumturo por esplori la profundaĵojn. Sub la akvoj la naĝanto malkovris montojn, valojn, arbarojn, kampojn kaj kverkojn. "Nikolao" demandis la maristojn trapasantajn pri oleo por pli bone observi la marfundon.

Alia monaĥo, Salimbene de Adam el Parmo, rakontis en la dektria jarcento la legendon de la reĝo de Sicilio Frederiko la 2-a, kiu ordonis al Nikolao, naĝanto de Mesino, redoni al li oran tason, kiun li ĵetis pli profunde ĝis Nikolao malaperis en la abismo. En ĉi tiu versio unue aperas la rolulo de la patrino de Nikolao, kiu damnas sian filon.

Homa naturoRedakti

Homoj naskigsas nek liberaj nek egalaj. La natura homa cirkonstanco estas ne libereco sed submara ĉasado . La kaŭzo estas klara.

Nerdaĵoj kaj hispanaĵojRedakti

 
Submara fusilo
kiel moda akcesoraĵo.

Submara ĉasado (france chasse sous-marine, hispane caza submarina, portugale caça submarina) ankaŭ nomiĝas 'submara fiŝkaptado' (hispane pesca submarina) aŭ 'lanco-fiŝkaptado' (angle spearfishing, germane Speerfischen). Ĉi tiuj esprimoj ne estas tute samsencaj. Laŭ hispana leĝo, se subakviĝita homo kaptas marbeston eĉ per mano, sen lanco, tio ankaŭ estas klasita kiel submara fiŝkaptado (pesca submarina).

ApneoRedakti

Ulo plonĝas kun spiraparato, kaj admiras la submaran faŭnon. Li atingas 15-metran profundon kiam li rimarkas aliulon tute proksime, sed kiu plonĝas sen aparato, sen aerbotelo, sen iu ajn plonĝista ekologio -- do apnee, laŭ la scienca termino.

Unua ulo admiras la talenton de Plotino, kaj decidas daŭre profundiĝi ĝis -20 metroj. Kaj lin rapide re-aliĝas la apneulo.

Nun, iom incitita, ulo ekplonĝas ĝis -30 metroj... sed la alia plonĝanto rapide reatingas lin.

Mirigite, ulo prenas sian akvorezistan tabuleton kun speciala skribilo, kaj skribas, "Kion vi faras tiom profunde sen aparato!?"

La aliulo prenas la skribilon kaj respondas, "Mi dronas, stultulo!"

Komparo kun aliaj formoj de fiŝadoRedakti

Kvankam ĉiu formo de fiŝkaptado estas perforta, submara ĉasado estas plej klare perforta, ĉar oni renkontas la fiŝon en ĝia natura ĉirkaŭaĵo, antaŭ ol pafas.

Pro tio, ĝi estas tre amuza.

En submara fiŝkaptado, oni malofte uzas logaĵon, sed pli ofte uzas la scivolon de la fiŝo por logi ĝin. La submara ĉasisto estas do malpli donema ol la fiŝ-hokisto, kiu almenaŭ donas al la fiŝo ion por manĝi.

IlojRedakti

Submaraj ĉasistoj ofte uzas spirtubojn, la uzo de premaerujoj por spiri ankaŭ estas konata, sed ĝi estas multe malpli akceptata de la komunumo de submaraj ĉasistoj.

Inter la iloj uzataj por piki fiŝojn estas

  • la simpla permana lanco, ofte kun elasto ligita.
  • La tridekjara milito estas mardia kaj diabla formo de permana fiŝlanco.
  • la havaja katapulto - tubo kun elasto, por ĵeti lancon. Oni uzas ĝin iome kiel pafilon.
  • lasero
  • la submara fusilo.
  • atomsubmarŝipo.

Submara fusiloRedakti

Submara fusilopikilpafilo estas ilo, kiu ĵetas lancon. Per tiu ilo, oni povas tute fuŝi fiŝon.

Submara fusilo estas utila

  • Por senkuraĝigi plaĝajn fotistojn.
  • Por kolekti sciencajn specimenojn, ekz. el la lagoj de Titano.
  • En bataloj inter sekretaj agentoj, por savi la mondon. [1]
  • Por defendi sin kontraŭ la giganta polpo.
  • Eĉ kelkfoje por piki marbeston por manĝi. Franda!

En literaturoRedakti

Foje irananoj diras al mi ke Julia Bagio verkis plurajn poemojn pri la temo por la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso. Jen ekzemplo...

 
Antikva greka pentraĵo pri la fiŝlancistoj de Atlantido.
Kvazaŭ tra ĝardeno,
mi irus por frukto,
submare mi ĉasas,
kviete, sen lukto.
Nur maskon, spirtubon,
naĝistan harpunon,
naĝilojn mi portas,
sed ne bankostumon.
Inter la koraloj
mi vagadas lude.
La polpoj, medusoj
ankaŭ iras nude.
Al mi venas fiŝo,
naĝante sen timo.
Mi pafas, trapikas!
Ĉu temas pri krimo?

Sekura konsiloRedakti

 
Julia Bagio pafas anon de Verda Paco.

Vere estas certe , ke tre trafe la aŭtoro de la represita artikolo demonstraciis, ke je la fino, kiam mankas aliaj temoj, ili diras: se vi vidas tentaklon, kiu elvenis el submara kaverno, ne pafu vian submaran fusilon, antaŭ ol vi sĉias la grandecon de la tentaklulo. Eble ĝi estas la granda Ĥtulho... Tiu deziro plene koincidas kun la volo de faŝistoj.

Vidu ankaŭRedakti

PiednotojRedakti

  1. "Por savi la mondon, voku Ĝejmz Bondon."
    El la Arĥaika Esperanta Proverbaro.



La Vikipedio havas tre seriozan artikolon pri submara ĉasado.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.