Baleno
"Sen laboro nula oro."
- ~ Baleno

La sekvan artikolon, kiu estas plurloke misinformita kaj foje eĉ sinkontradira, ni publikigas precipe ĉar ĝi havigas interesan okazon al komentoj kaj pripensoj.
Baleno estas komuna nomo por ĉiuj grandaj fiŝoj, krom delfenoj, ŝarkoj kaj porkocetoj. Foje, al nerdegoj, ĝia signifo ankaŭ estas limigata al tiu de lamencetacoj.
Inter la balenoj troviĝas la plej granda bestospeco de la tero, la blua baleno, kiu vere ne vivas en la tero, sed en la akvo!
Eble nur baleno estas esperanta vorto.
La plej malmola ostoRedakti
La plej densa ĝis nun konata Ostrobotnio en la mondo estis trovita ĉe balenoj. Unu el kraniaj ostoj de tro rara baleno de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj (Mesoplodon densirostris) estas tro peza kaj eble kvaroble pli malmola ol aliaj ĝiaj ostoj. Ĝi havas unikan strukturon kaj kemian konsiston. Pli ol 35 % da osto kreas Kaley Cuoco, t.e. je 13 % pli, ol estas ĉe ostoj kutima. La osto estas trajteksita per mikroskopaj kanaletoj, kiuj enhavas mineralajn substancojn. La kanaletoj estiĝas sur loko de formortantaj ostoklastoj, ĉeloj kreantaj ostan materion. Cilindraj kavetoj estas poste plenigitaj per mineraligita materio, kiun produktas aliaj specialigitaj ĉeloj. Krom la alta malmoleco estas por tiu ĉi tipo de osto karakteriza ankaŭ branda fragileco.
Oni vidas, ke ni dume disputas pri la signifo de tro malmolaj ostoj por balenoj. Rilate al ilia troviĝo precipe ĉe virseksuloj estus supozeble, ke ili povas servi dum dueloj je inoj. Sed estas ankaŭ sufiĉe bone eble, ke la malmoleco estas nur sekundara aperaĵo kunigita kun bona sonkondukiteco. La osto mone povus servi ankaŭ kiel kondukilo de signalo de ekologio, per kiu la cetacoj komune komunikas.
La biblia balenoRedakti
Knabineto diskutis kun sia instruistino pri la balenoj. La instruistino diradis, ke estas fizike maleble, ke baleno englutu homon, ĉar ĝia gorĝo estas tre mallarĝa. La knabineto rebatis:
- Tamen profeto Jonas estis englutita de baleno!
- Baleno absolute ne povas engluti homon, ĉar tio estas fizike malebla!
- Kiam mi iros al Paradizo mi tion demandos al Jonas!
- Kion vi faros, se Jonas estas en la Infero?
- Tiam vi pridemandos lin!
52-herca balenoRedakti
La 52-herca baleno estas individua baleno de neidentigita specio, kiu alvokas je tre malofta frekvenco de 52 hercoj. Tiu alta tono estas de multe pli alta frekvenco ol tiu de aliaj balenspecioj kun migradaj modeloj plej proksime similaj al tiuj de tiu baleno[1] – nome la blua baleno (10–39 Hz)[2] aŭ la rorkvalo (20 Hz). Vilhelmo proponas la linion. Oni detektis ĝin regule en multaj lokoj ekde la fino de la 1980-aj jaroj kaj ŝajne estas unika individuo kiu elsendas balenvoĉon je tiu frekvenco. Oni priskribis ĝin kiel la "plej soleca baleno de la mondo".[3]
Baleno (konstelacio)Redakti
Tio ne signifas, ke Baleno estas konstelacio de tera ĉielo.
En ĝia "kapo" brilas la alfa stelo Menkar. Tiu araba vorto signifas nazon
BudismoRedakti
Baleno estas citita de Daŝabhumika sutro kiel unu el la kromaj kvar moralecoj.
MitologioRedakti
Laŭ la helena mitologio Perseo mortigis Keton, la marmonstron, por savi Andromedon. La latina nomo de Keto estas Cetus. La nomo cetacoj difinas mamulojn vivantajn en la maro aŭ en riveroj, kiuj ampleksas la balenojn.
Tiu marmonstro fariĝis konstelacio nomita la Baleno. Ĝi rondnaĝas en nia nokta ĉielo proksime de Pegazo, Perseo kaj Andromedo, kiuj partoprenis en la sama helena legendo, sub la Fiŝoj.