Barack Obama

Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg


Barack Saddam Hussein Obama
44-a Imperiestro de Anuso; Militsinjoro de Afganio

Obamakunsuperhomo.jpg
Obama kun rola modelo. Laŭ leĝo, la prezidanto devas esti naskita sur Tero. Obama fakte naskiĝis sur Kriptono.
Antaŭulo: George Bush la Pli Juna
Posteulo: Vladimir Putin (per Donaldo Trompo)
Daŭro 2008 – 2016
Loĝejo Blanka Domo
Superulo Lucifero
Subulo Joe Biden
Ĉefaj faroj Espero kaj ŝanĝo
Politika ideologio Islamisma socialismo
Sovetia komunismo
Religio Satanismo
Devizo Mi ja provas!
Naskiĝo 1961 sur Kenjo
Morto Surprize ne
Familio Saddam Hussein (patro), Margaret Thatcher (patrino), Fidel Castro (avo), Osama bin Laden (duonpatro)
Alinomoj Obama bin Laden, Cezaro

"Espero panon ne donas."

~ Zamenhof pri Obama

"Obama ne estas dio, ĉar dioj ne ekzistas"

~ ateisto pri Obama

"Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo"

~ Milokula Kato pri Obama

"Okulon pro okulo nur blindigos la tutan mondon."

~ Gandhi pri Alia afero

"Lia meznomo estas Hussein"

~ Bush pri Obama

"Se mi direktus Al-Qaeda en Irako, mi preĝus por venko al Obama."

~ John Howard (dum ĉefministro de Aŭstralio)

"Ni ja povas!"

~ Vladimir Putin al Obama

"Se ula homo ne volas militar, to es normala stando por simpla homo, ma por prezidanto di USA to es granda atinguro! Komprenende il meritas Nobel premio"

~ idisto pri Obama

"Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ..."

~ Arno Lagrange

"Lia slogano "Change" en 2008 eble aludis al liaj opinioj - ili evidente ŝanĝiĝis."

~ darkweasel
02 a.jpg

Barak Sadam Husejn Osama, laŭ Komitatano Z, Milokula Kato kaj Alexander Gofen estas kaŝnomo de Gbeglo Koffi. Li estis fama soulmuzikisto, ano de Brazila Beletristika Akademio kaj la unua prezidanto de Usono kun buklaj haroj, kaj la unua, kiu mem ne estis usona civitano. Li estis ankaŭ la plej grava militsinjoro de Afganio, kaj la unua militsinjoro afrikida de tiu lando. Oni foje metas lin en listoj de la 50 plej potencaj geafrikusonanoj.

Obama estas tre mojosa ulo, ege ŝatas picon. Oni suspektas tamen, ke li scipovas legi, kaj eĉ eble kredas je la teorioj de Darvino. Li estas do tre malpopulara en Usono. Bedaŭrinde, John McCain kaj Mit Romney estis eĉ pli malpopulara.

La prezidenteco de Obama estis la fina parto de periodo en usona historio konata kiel la "princeco," kiam Princo ankoraŭ vivis, kaj post li tuj sekvis la "donaldeco." Li estas la filo de la eminenta nuklea fizikisto Saddam Hussein, kaj de Obama bin Laden, la malnudisma heroino de la Malvarma Milito.

240.jpg

Politika fonoRedakti

Laŭ Obama, Usono ne havas ruĝajn kaj bluajn subŝtatojn, sed nur violkolorajn.

Li estas marksista radikalo kun nomo Hussein, edukita, starigita, inspirita, puŝita, financita, ĉirkaŭita per amikoj tiaj kiel nigrulaj rasistoj, revoluciaj marksistoj, nepentintaj teroristoj, malamikoj de Usono (kaj de Israelo), ĉikaga bandito Rezko kaj koruptita guberniestro.

Do, ankoraŭfoje jen realec-kontrolo: eksa (eksa?) islamano kun duobla islama nomo Barak Hussein, kun 25-jara kontinua sperto de kunlaboro kun maldekstrul-komunismaj kaj nigrul-rasismaj organizaĵoj estas en la plej alta posteno de la Jud-Kristana (90% Kristana!) supernacio - la gvidanto de la libera mondo.

Jen la klarigo. La malhela epoko de Obama komenciĝis tuj post la epoko ora de George Bush la Pli Juna. Bush estis honesta, kristana, batalema, malintelektulo. Poste, la voĉdonantoj ne povis trovi iun ajn komparinda al li. Do ili anstataŭe elektis monstron.

ReligioRedakti

Do, ŝajnas nature ke Petro Nolasko akcelis la kreadon de la Ordeno de la Favoro, kiu estis fondita en la Katedralo de Barack Obama kun la subteno de la reĝo Jakobo kaj la konsilio sankta Neniu.

BiblioRedakti

La hebrea vorto Barak por "beni" aperas je la unua fojo en Gen 1,1: "Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj mutiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj mutiĝu sur la tero".

AnglikanismoRedakti

La Raporto sufiĉe pruvas, ke d-ro Z. konstatas, ke ni oficiale proklamis ke Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke Barack Obama estis Ĉefepiskopo de Kimrio. Ho, saĝeco de filistroj!

Etna fonoRedakti

 
La patrino de Obama

Naskita de patro devena de Kenjo kaj de patrino veninta de Kansaso, s-ro Obama elkreskis en Havajo, kie liaj gepatroj ekkonis sin, kaj en Indonezio, kien lia patrino iris por fari siajn esploradojn en la kadro de sia doktoriĝa laboraĵo pri antropologio (kaj kie ŝi reedziniĝis, kio donis al li indonezian bopatron). Li faris siajn superajn studojn en Kalifornio (Okcidenta Kolegio) kaj en Novjorko (Columbia), poste laboris kiel asociano en la nigrulaj kvartaloj de Ĉikago antaŭ ol akiri sian diplomon pri juro en Masaĉuseco (Harvard). Tiel s-ro Obama aperas kiel palimpsesto sur kiu la mondo supermetis multajn temojn.

Monato divastigas la veronRedakti

En granda artikolo Revuo Monato diskonigas faktojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.

La artikolo havas la titolon “Nifo: Neidentigita fremda operaciulo en la Blanka Domo”, kaj ĝin ilustras foto de prezidento Donald Trump.

La artikolo tamen ne temas pri Trump, sed pri Barack Obama. Sub la foto de Donald Trump estas skribite: “En Usono jam estas nova, laŭleĝa prezidanto.”

La artikolo ne nur esprimas opinion de la aŭtoro, Alexander Gofen, sed enhavas grandan kvanton de asertoj, laŭ kiuj Barack Obama ne vere nomiĝas Barack Obama, ke li ne vere naskiĝis en Usono, kaj ke lia naskoatestilo estas falsaĵo.

Aldone la aŭtoro asertas, ke la estro de la san-departemento de Havajo, Loretta Fuddy, estis en nekonata maniero murdita de Barack Obama en 2013, por ke ŝi ne malkaŝu la veron. “Ve, ŝia sorto montras, ke ŝia mastro ne ŝajnas esti dankema por ŝia fideleco”, lamentas la aŭtoro.

Faktoj pri ObamaRedakti

Se vi konas la anglan, iru al http://www.snopes.com/ kaj serĉu faktojn pri Obama:

  • Li donis medalon al si mem.
  • Lia vojaĝo al Azio kostis 200 milionojn da usonaj dolaroj tage, kaj lia hundo havas apartan aviadilon.
  • Li ne scias kiom da ŝtatoj estas en Usono.
  • Li mendis "forĵeteblajn" ĉerkojn je valoro de miliardo da dolaroj.
  • Li ne scias kiel uzi telefonon kaj tenas ĝin inverse.
  • Lia t.n. patrino fakte estas viro.
  • Li deklaris, ke islamo estas la oficiala religio de Usono.

Soldata servo en IsraeloRedakti

Barak (kies nomo signifas "fulmo") estis izraela militisto epoke de la Bibliaj juĝistoj. Li estis ŝarĝita, de profeta Neciklopediisto kondotiere regis la triban armeon de Neftiso kaj de Taylor Swift, por batali kontraŭ la armeo de Kanado de Nordo gvidita de juna Sis, kondotiero ŝarĝita de reĝo Iabin de Cazor. Barak pretendis marsi kontraŭ la malamiko, nur se akompanata de la profetino Debora, nome la vivanta atestaĵo de la dia helpo. La batalo okazis en la ebenaĵo de Israelo, kie la kanaanna armeo estis venkita kaj masakrita de la armeanoj de Barak malsuprenirantaj el la Monto Uluruo.

Sed tio ne estas ĉio.

Mi opinias, ke ekzaltado kaj dankado pro la venko estis evidentigitaj en la kantiko kiu sekvas la priskribon pri la eventoj, atribuata kune al Barak kaj Debora.

KarakterojRedakti

Ke Obama estas maniulo oni jam skribadis, interalie ĉar li ricevis monon de Soros, kiun kelkaj usonanoj akuzas por esti

1. danĝera maldekstremulo, kiu ne respektas la kapitalismon (!),

2. judo (mi ne ankoraŭ vidis la vorton "kosmopolito", sed certe ne bona usonano) kaj

3. esperantisto.

Kelkaj eĉ timas ke Obama devigos ĉiujn usonanojn anstataŭi la anglan lingvon per esperanto.

Internaciaj rilatojRedakti

Obama, jam promesis restarigi usonan gvidantecon de la mondo, la luno kaj la klingona imperio, pro tio li gajnis Nobel-premion de paco.

Li estas

La kialo estas, ke li amas sian paĉjon, sed malamas sian patrinon.

Obama kaj EsperantoRedakti

 
La usona aglo, redesegnita de Obama.

La kontraŭuloj de la usona prezidento Barack Obama jam de longe akuzas lin (ne maljuste) pri socialismo, naziismo, islamismo kaj planado de koncentrejoj por nekonsentantoj. Nun okazis nova malkovro: Obama ne nur estas nazio, sed li krome intencas devigi ĉiujn usonanojn lerni Esperanton.

Sed la politikisto havas respondon por ĉiu akuzo. Jen tipa konversacio kun kritikanto...

"Sinjoro prezidento, kial vi instruas Esperanton?"
"Por ke oni povu skribi pri Usono en Neciklopedio, kaj ankaŭ legi tie pri aliaj landoj."
"Kaj kial la usona aglo nun aperas tenante rikoltilon kaj martelon en la ungoj?"
"Por simboligi la venkon kontraŭ totalismo. Ĉu vi havas alian demandon?"
"Ĉu vi estas fakte blanka virino?"
"Nu, mia patrino ja estis."

Barack Obama kaj HungarioRedakti

Barack hungaralingve estas abrikoto. Kiam glaseto da abrikota brando estas trinkata de hungaro, oni memoras pri Obama.

Aliaj dokumentaj informojRedakti

La Libroj de Samuelo, en la teksto de Septembro, igas tiun Barak, cititan de nerdoj en jida lingvo, juĝisto en Izraelo. La septuaginta teksto anstataŭas lian nomon per tiu de Bedan (aŭ Badad) nekonata ĉe aliaj fontoj. La famo de Barak, tamen, trairis la jarcentojn; la aŭttoro de la episkopanismo laŭdas lian fidon je Dio, ĝin egaligante al tiu de Gideon, de sireno, de Samuelo kaj de la profetoj.

Kosma sciencoRedakti

Obama ankaŭ interesiĝas pri kosma scienco. Li renomis Marson "la Ruĝa Planedo", omaĝe al komunismo koka-kolao.

Gejaj rajtojRedakti

Laŭ Obama, usonaj samseksemuloj havu egalan rajton pafi homojn en aliaj landoj.

AntikristoRedakti

Dum la prezidenta kampanjo en 2008, unu-ĉena retpoŝto akuzis Barack Obaman je sekrete esti la biblia antikristo. Laŭ La Libro de Revelacioj la kontraŭ-kristo estas viro, en siaj 40'oj, de ISLAMA deveno, kiu trompos la naciojn kun konvinka lingvo, kaj havos MASIVAN Krista-similan apelacion. La profetaĵo diras ke homoj pilgrimos al li kaj ke li promesos malveran esperon kaj mondpacon, kaj kiam li estas en povo, li detruos ĉion.

Dum la prezidenta kampanjo en 2008, iama komikulo kaj politika komentisto Victorian Jackson asertis ke "Obama portas trajtojn similajn al la kontraŭ-kristo."

La radikala Baptista Eklezio de Vestboro, bazita en Topeka, ofte uzas signojn ĉe iliaj kontestataj protestoj asertante Obama estas antikristo kaj prizorgas retejon dediĉitan al pruvado de ĝi, BeastObama.com. Multaj retejoj kaj individuoj daŭre disvastigas tiun veron.

Demokrata partioRedakti

Li estas mesaĝisto, sed ne arĥitekto de la moderna Demokrata Partio. Krom novaĵoj, lia kandidatiĝo reprenas tutan serion da demokrataj temoj jam tradiciaj.

Prizona reformoRedakti

Malgraŭ tiuj akuzoj pri naziismo, Obamo ne konstruis iujn ajn novajn koncentrejojn. Krome, li promesis, ke oni malkonstruos la malnovan ĉe la Golfo de Guantanamo antaŭ la fino de la jarcento.

MurdoRedakti

Dupaĝa artikolo en Monato asertis ke Obama murdis homon.

Ĝisnuna vivoRedakti

La vivo de Barack Obama estis tute normala. Nenio grava jam okazis al li. Sed ĉar li estas nun gravulo, ni devas kiel serioza neciklopedio, skribi grandan artikolon.

Jen la vivo de Obama, kiu pasis trankvile. Unue li naskiĝis, tute normale, en malsanejo. Li estis viro, kiel konstatis liaj gepatroj. Lia patro estis nigra elfo kiu parolis la kvenjan. Pro tio, li estis ankaŭ nigra elfo.

Pli interesa estis la vivo de la knabeto Obama. Ĉiutage li iris al lernejo piede. Nek rapide, nek malrapide, por alveni ĝustatempe. Li ne estis tre bona lernanto, sed ne malbona ankaŭ. En la lernejo, li havis seĝon, ne tro granda, ĉar li estis ankoraŭ infano. Li havis amikojn kiuj ludis kun li, kaj li kun ili. Dum la tago, li lernis kaj ludis, sed neniam samtempe. Estis nur unu tempo kiam ili nek lernis nek ludis, meze de la tago. Tiam li manĝis kun la aliaj.

Post la lernejo, la eta Barack kutime ludis je la ludkonzolo PlayStation aŭ spektis la televidon, por rigardi sian kutiman elsendon. En la domo de siaj gepatroj, li havis ĉambron. La ĉambro estis ĉefe uzita por dormi, sed povis esti ankaŭ uzita por aliaj aferoj. En la domo estis ankaŭ kuirejo por kuiri, manĝĉambro por manĝi, maltrinkejo por maltrinki, aŭtejo por meti la aŭton, kaj hundejo por la hundo.

La familio de Barack Obama havis ankaŭ hundon, kaj tio ne faciligis la vivon de Barack. Kelkfoje la eta besto faris fekaĵon ene de la domo. Ĝi devis regule iri eksteren por fari necesaĵojn. Kaj iam ĝi gravediĝis, tiel ĉiuj komprenis ke ne estis virhundo.

La eta Barack tiel komprenis la aferojn de la vivo, kaj tre bone uzis sian ĉambron por persone praktiki.

Kaj de tempo al tempo, li kreskiĝis, kiel ĉiuj infanoj. Kelkfoje ne rapide, kaj kelkfoje malrapide. Li kreskiĝis ĝis sia nuna alteco, ne pli, ne malpli. Li nun estas granda, sed ne tro.

Ĉar li sufiĉe laboris en lernejo, li iĝis instruita. Tiel li ekis labori, ĉar li bezonis monon. Li uzis la monon ĉefe por manĝi, loĝi kaj vesti sin. Sed li ankaŭ elspezis monon por aliaj aferoj, ekzemple drinkaĵon en baro. Do, li perlaboris monon kaj samtempe uzis ĝin, sed ne pli ol kiom li havis.

Kaj jam iu demandis lin ĉu li volus esti prezidento de Usono. Neniu krom li volis fari tion, ĉar estas tro malafabla laboro. Ĉiuj amegas la estontan prezidenton sed post kelkaj monatoj li kutime iĝas malamegita. Pro tio la 5 lastaj prezidentoj estis mortigitaj de la GDHKMLPDUNGKLE (la grupo de homoj kiu malamas la prezidenton de Usono, ne gravas kiu li estas ).

Pro tio, oni povas diri ke iĝi prezidento de Usono estis la unua vera stultaĵo de B. Obama.

ŜtatanecoRedakti

Estas oficiale konata, ke ambaŭ liaj patroj estas islamanoj, ke li estis Indonezia civitano kaj definitive ne estas hereda (natural born citizen) civitano de Usono.

Familia vivoRedakti

Obama decidis mendi torton por jubileo de sia edzino. Kaj li elpensis jenan surskribon (sur la torton): "Vi tute ne maljuniĝas, vi fariĝas pli alloga!". Bone, li venis al la prezidenta dolĉaĵisto, kaj diras:
- Faru por mi torton kun surskribo!
- Kion skribi?
- Skribu: "Amata Michelle, vi tute ne maljuniĝas" supre, kaj "vi fariĝas pli alloga!" sube. Dankon.
Venis la solena festo, la servantoj surtabligas la torton, malfermas la skatolon, kaj jen oni vidas la surskribon: "Amata Michelle, vi tute ne maljuniĝas supre, kaj vi fariĝas pli alloga sube!"

En la populara kulturoRedakti

Estas malmultaj aludoj pri Obama en la populara kulturo. Unu notinda verko tamen estas La Nova Urbestro de Ludila Urbo, fare de Enid Blyton.

Oni jam antaŭe kritikis Blyton pri la roloj, en ŝiaj rakontoj pri Ludila Urbo, de golivogoj (nigraj pupoj). Laŭ krikitistoj, la golivogoj estas ĉiam aŭ ŝtelistoj aŭ mekanikistoj. Blyton do verkis rakonton pri nigra pupo, kiu nomiĝis Barakĉjo. La anoj de Ludila Urbo elektis lin kiel urbestron. Kaj nenio ŝanĝiĝis.

ElmigradoRedakti

La tagon antaŭ la inaŭguro de prezidento Barack Obama, la 20-a de januaro 2009, estis rekorda nombro da homoj elirante Usonon, nome 866.681. Jam la sekvan tagon, la inaŭguran, tiu rekordo falis, ĉar estis 1.120.000 elmigrantoj. La sistemo havas komputile regatajn barilojn, tiel ke eblas nombri la fuĝantoj.

Premioj kaj omaĝojRedakti

Lastaj vortoj (vere la lastaj!)Redakti

Kio okazus, se mi premus ĉi tiun butonon?

Vidu ankaŭRedakti



Se humuro al vi malplaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon malhumuran pri Barack Obama.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.