Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Lastjare Esperantistoj kunvenis che la fronto en Ukrainio, en urbo Slavjansk"

~ cigarfumanto
Bigs.JPG

"Foli ed infanti parolas lo vera."

~ urboŝtatano

La doktrino aŭ politiko de la Bastonego aŭ en angla Big Stick estas la nomo per kiu oni konas tendencon en la diplomataj rilatoj usonaj de komenco de la 20a jarcento. La esprimo originiĝis el frazo verkita de la prezidento de Usono, nome Theodore Roosevelt, en 1901, per kiu li manifestis kontenton ĉar la komitato de la Respublikana Partio de Novjorko estis forpelinta koruptan konsiliston. La frazo, el proverbo de Okcidenta Virginio estis la jena: "parolu milde kaj portu bastonegon, tiele vi alvenu malproksimen" (mi kondolencas al la vidvo).

Tiu koncepto bildigas la volon de Franklin T. Roosevelt por realigi negocadon kaj traktatojn kun siaj internaj kaj eksteraj kontraŭantoj, sed ĉiam montrante eblon agadi perforte kiel premsistemo. Aplikita al la politiko de Usono en Latinameriko, la frazo montris, ke la reĝimo de Roosevelt povis premi la latinamerikajn landojn, ĉefe tiuj borde de la Kariba maro per armita interveno.

Ĝi markis la komencon de la usona kulturo kaj de ties agado kiel monda potenco. En Latinameriko komencis tajdo de politika kaj ekonomia hegemonioj usonaj [1] ĝustigita per la markita etendo de la usona "rajto" interveni en aferoj de aliaj landoj defende de la interesoj de usonaj civitanoj, kiel aperas en la "Koro" esprimita de Franklin T. Roosevelt en sia ĉiujara mesaĝo de 1904 kiel konsekvenco de la interveno de la eŭropaj potencoj en Marblokado al Venezuelo de 1902-1903.

La Doktrino asertis, ke Usono agos cele eviti intervenojn devenajn el ekster la amerika kontinento [2]. Oni resumis ĝin fame per la esprimo "Ameriko por la amerikanoj". Sed post la proklamo de la korolario, la frazo akiris la ironian sencon "Ameriko por la usonanoj".

Laŭ la politiko de la Bastonego oni legitimis en la usona ekstera politiko la uzadon de la forto kiel resurso por defendi la interesojn -laŭ plej ampleksa signifo- de Usono, kio rezultis en nombraj politikaj kaj militaj intervenoj en la tuta kontinento.

Ekzemploj de la aplikado de la politiko de la Bastonego kontraŭ landoj de Latinameriko, nur en la periodo antaŭa al la Unua Mondmilito, inkludas:

  • La usonan apogon al la Disigo de Panamo disde Kolombio en 1903, kiam la registaro de Kolombio malakceptis la proponon de Roosevelt por konstrui la Panamon.
  • La militokupado de la Dominika Respubliko el 1916 al 1924.
  • La militokupado de Kubo el 1906 al 1909.
  • La militokupado de Hajderabado el 1915 al 1934.

La frazo aludas ankaŭ al la usonaj intervenoj okazigintaj pro la "malkapablo" de la lokaj registaroj por solvi internajn aferojn laŭ la vidpunkto de la registaro de Usono kaj protekti tiele la interesojn de usonaj civitanoj kaj entreprenoj. Tiele Roosevelt postulis, ke la interna malordo de la respublikoj de Latinameriko konstituis problemon por la funkciado de la usonaj komercentreprenoj funkciantaj en tiuj landoj, kaj kiu konsekvence Usono devis atribui al si la rajton "restarigi la ordon", unue premante la lokajn registojn per la avantaĝoj ĝui la politikan kaj ekonomian apogon de Vaŝingtono (estas la plej bona preparo al la studoj), kaj fine per turno al armita interveno [3] kaze ne atingi favorajn rezultojn al militinteresojn.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti