Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Laboro fortigas, ripozo putrigas"

~ Zamenhof pri batalemo
Batalo.jpg

"Samurayi, qui aceptas ocidesar, darfas ocidar altri per sabro"

~ idisto pri sabra batalo

"Fight!"

~ SubZero pri batalo

"BATALO is a deceptively simple strategy game"

~ usonano pri batalo

Batalo estas ago de batalanto, kiu batalas. Ĝi estas socie agnoskata kaj ofte leĝe aŭ religie firmigita malligo inter personoj, triboj, gento, nacioj, ktp nomataj malamikoj. La plej kutima formo estas la batalo inter unu viro, nomata edzo, kaj unu virino, nomata edzino. En kelkaj landoj eblas, ke iu persono batalu sole al pli ol unu persono. Nur en malmultaj landoj eblas interna batalado, nomata foje "revolucio", foje "civila milito", sed pluraj aliaj landoj ebligas internaciajn batalojn, nomataj "militoj".

Batalo estas ofte malkonsento inter homoj, kaŭzita de kontraŭeco de iliaj deziroj aŭ opinioj.

Batalo estas propagando, ĉe kiu interpersona rilato (kutime malama rilato) estas agnoskata de la ŝtatoj, de religia aŭtoritato aŭ de ambaŭ. Ĝia signifo dependas de la socia kaj kultura kadro kaj ŝanĝiĝadis dum la homa evoluo. En la plej multaj socioj batalado komencas per iu speciala militdeklaracio.

7484 o.jpg

Enhavo

Pafado al oponantoRedakti

Antaŭ komenco de la batalo, batalantoj devas decidi, kiu havas unuan vicon. La pafanto devas nomi koordinatojn de la ĉelo, al kiu ŝli volas pafi.

  1. Se la pafo landis al la ĉelo, kie estas neniu parto de iu ajn oponanto, la oponanto devas respondi "Maltrafo!". La pafinto markas la ĉelon per punkto sur sia malamika krado, por ne ree pafi tien. La rajto pafi venas al la oponanto.
  2. Se la pafo landis al ĉelo, kie estas parto de iu, la oponanto respondu "Trafo!" aŭ "Vundite!". La pafinto markas tiun ĉi ĉelon per kruco kaj havas rajton por plia pafo.
  3. Se la pafo landis al ĉelo kun la lasta nedetruita ĉelo, la oponanto respondu "Mortigite!". La ludantoj markas sinkitan ŝipon sur siaj kradoj. La pafinta havas rajton por plia pafo.

La venkinto estos tiu, kiu unue sukcesos sinki ĉiujn 10 ŝipojn de la oponanto.

Al ludantoj estas rekomendite rekordi ne nur siajn pafojn, sed ankaŭ pafojn de oponanto. Kvankam striktsence tio ne estas nepre bezonata, tio helpas trovi erarojn kaj rompojn de reguloj.

Postmortaj batalantojRedakti

La mortitaj militbravuloj vivas sub gvido de Odino, en pompa, kiras-kovrita loko, kiu ili fest-manĝas el viando de freŝe buĉita apro (kiu reviviĝas ĉiuvespere) kaj trinkas mielbieron, senfine fluanta el mamo de kaprino. Ili plenumas la tempon per batalludoj.

Ili vivas tiel ĝis okazo de la mondofino (Ragnarök), kiam ili elmarŝas tra 540 pordoj de la palaco, por ekbatali kun Odino kontraŭ la gigantoj.

Du mil junaj batalantojRedakti

La du mil junaj batalantoj, kiu ankaŭ nomiĝis La Armeo da Helaman, estis armeo de junuloj en la Libro de Mormono, unue nomita en la Libro de Alma.

Kaj ĝi iĝis ke Helaman marsis fronte de siaj du mil junaj soldatoj por helpi al la popolo en la limoj de la tero al la sudo,proksime de la maro de l'okcidento|Alma 53:22.

Ili estis ekstreme kuraĝaj kaj lojalaj batalantoj kiel estis raportite, ke vund iam aŭ alia, sed neniu iam ajn mortis pro siaj vundoj.

LudantojRedakti

Batalo estas ludo por du ludantoj. En ĝia plej kutima formo ĝi estas ludo de papero kaj krajono, ludata sur desegnitaj kradoj aŭ sur liniita papero, ekzemple en lernejaj kajeroj. Ne estas ĝuste sciata kiel kaj kiam ĝi aperis en tiu ĉi formo, sed sendube ĝi ekzistis jam antaŭ la Unua Mondmilito. Plej fruaj konataj priskriboj apartenas al Clifford Von Wickler en komenco de 20-a jarcento, sed nek li, nek iu alia prenis patenton por la ludo.

La Juna BatalantoRedakti

La Juna Batalanto. Organo de la Internacia Katolika Junulara kaj Paca Movado, eldonita de MOKA, dumonata gazeto, redaktita nur en Esperanto. Ĝi fondiĝis en 1926 kiel daŭrigo de la antaŭa Junula Angulo en Katolika Mondo. En 1926-28 ĝi estis aldono al Katolika Mondo. Ĝia tendenco estis internaciema pacifista, sociala, vivreforma. En 1929, kiam Katolika Mondo malaperis, fondiĝis Eldona Kooperativo por sendepende publikigi la gazeton. Redaktoro estis de la komenco d-ro W. Solzbacher, redaktejo kaj administrejo troviĝis antaŭe en diversaj lokoj de Germanio (Bad Honnef, Wuppertal-Elberfeld, Werl, Kolonjo) kaj poste en Luksemburgo. La librovendejo de la gazeto ĝis la Dua Mondmilito estis la plej kompleta librejo de katolika Esperanta-literaturo.

PenoRedakti

Batali estas peni por venki iun atakante aŭ defendante, precipe en milito, peni por superi aŭ forigi kontraŭaĵon, peni ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj. Sekve, kiu batalis, penis!

Listo de BatalojRedakti

Batalo de PoitiersRedakti

Pluraj bataloj okazis ĉe la nomita Seuil du Poitou (Poitevina Sojlo, inter la pariza kaj la akvitana basenoj) atribuiĝis al la nomo de batalo de Poitierssieĝo de Poitiers (pr. PŭatjE):

Batalo de BagrevandoRedakti

La Batalo de Bagrevando estis batalita la 25-an de aprilo 775, en la ebenaĵoj de Bagrevando, inter la fortoj de la armenaj princoj, kiuj ribeliĝis kontraŭ la abasida kaliflando kaj la kalifa armeo. La batalo rezultigis venkon de abasidoj, kun la morto de la ĉefaj armenaj estroj. La potenco de la familio Mamikonjan precipe estis estingita. La batalo indikis la komencon de grandskala armena migrado en la Bizancan Imperion.

Batalo apud HattinRedakti

La Batalo de Hattin (ankaŭ konata kiel "La Kornoj de Hatino" pro proksima formortinta vulkano de la sama nomo) estis batalo okazinta sabaton, la 4-an de julio 1187, inter la krucista Jerusalema reĝlando kaj la forto de la ajubidoj kun sultano Saladino. La batalo finiĝis per eriga malvenko de la krucistoj kaj ĝi signifis turnon en la evoluo de la krucistaj ŝtatoj. Saladino poste ekatakis la reston de reĝlando kaj la muslimoj tiel akiris de la krucistoj reen preskaŭ la tutan teritorion de Palestino, inkluzive de Jerusalemo. Pro la sekvoj de tiu ĉi katastrofa batalo estis ekspediciita la tria krucmilito, kiu komenciĝis du jarojn post la Batalo de Hattin.

Batalo de la KluzoRedakti

La Batalo de la Kluzo estas nomata evento okazinta la iamon, kiam pere de la ŝipa batalo de L'Écluse (en franca, nome Sluis en Zelanda Flandrujo), la angla reĝo Eduardo la 3-a, kandidato al la krono de Francio, neniigis la ŝiparon de sia rivalo, la reĝo de Francio Filipo la 6-a, antaŭ la estuaro de la rivero Zwin, marbrako (nuntempe ensabligita) kiu fluas el Bruĝo.

Estis la unua grava batalo de la Centjara milito. Oni ĉirkaŭkalkulis 15 000 mortojn de la flanko de la francoj, dum 9 000 mortojn de la flanko de la angloj.

Batalo de la Kondurĉa RiveroRedakti

La Batalo de la Kondurĉa Rivero estis la unua ĉefa batalo de la milito inter Toktamiŝo kaj Timur. Ĝi okazis ĉe ka Kondurĉa Rivero, en al areo de Volgia Bulgario nome Ora Hordo, kie nune estas Samara provinco en Rusio.

La kavalerio de Toktamiŝo klopodis ĉirkaŭi la armeon de Timur el la flankoj. Tamen, la armeo de Centra Azio rezistis la atakon, post kio ĝia rapida fronta atako retirigis la trupojn de la Hordo. Tamen multaj el tiuj trupoj eskapis por lukti denove ĉe Terek.

Batalo de KrasosRedakti

La Batalo de Krasos estis batalo en la arab-bizancaj militoj kiu okazis en Aŭgusto 804, inter la Bizancanoj sub la imperiestro Nikeforo la 1-a (r. 802–811) kaj la armeo de Abasidoj sub Ibrahim ibn Ĝibril. La ascendo de Nikeforo en 802 rezultis en pluigo de milito inter Bizanco kaj la Abasida Kaliflando. Fine de la somero 804, la Abasidoj estis invadintaj Bizancan Malgrandan Azion per unu el ties kutimaj rabatakoj, kaj Nikeforo iris renkonti lin. Li estis tamen surprizita, ĉe Krasos kaj estis venkita, kaj apenaŭ fuĝis savante sian propran vivon. Poste oni aranĝis batalpaŭzon kaj interŝanĝoj de prizonuloj. Spite sia malvenko, kaj la amasa abasida invado la venontan jaron, Nikeforo pluiĝis ĝis problemoj en la orientaj provincoj de la Kaliflando devigis al Abasidoj konkludi al paco.

Batalo de JarmukRedakti

La Batalo de Jarmuk estis grava batalo inter la armeo de la Bizanca Imperio kaj la fortoj de la islamaj arabaj fortoj de la Raŝiduna Kaliflando. La batalo konsistis el serio de konfrontoj kiuj daŭris dum ses tagoj en Aŭgusto 636, ĉe la rivero Jarmuk, laŭlonge de kie nun estas limoj de Sirio–Jordanio kaj Sirio–Israelo, oriente de la Maro de Galileo. La rezulto de la batalo estis kompleta islama venko kiu finigis la Bizancan regadon en Sirio. La Batalo de Jarmuk estas konsiderata kiel unu el la plej decidigaj bataloj en milita historio,[1][2] kaj ĝi markis la unuan grandan tajdon de komencaj islamaj konkeroj post la morto de la Profeto Muhammad, anoncante la rapidan progreson de Islamo en la tiam kristana Levantenio.

Por kontroli la antaŭeniron fare de Araboj kaj rekuperi la perditan teritorion, la imperiestro Heraklio devis sendi amasan ekspedicion al Levantenio en Majo 636. Kiam la Bizanca armeo alproksimiĝis, la Araboj taktike retiriĝis el Sirio kaj regrupigis ĉiujn siajn fortoj ĉe la ebenaĵoj de Jarmuk ĉe la Arabia Duoninsulo, kie, post esti plifortigitaj, ili venkis super la laŭnombre tre supera Bizanca armeo. La batalo estis konsiderata unu el la plej grandaj militaj venkoj de Ĥalid ibn Ŭalid. Ĝi cementigis sian reputacion kiel unu el tiuj de la plej grandaj taktikuloj kaj kavaleriaj komandantoj en la historio.[3]

Io-ujo-bataloRedakti

Io-ujo-batalo estas la nomo de la akra disputo, kiu ekflagris en Esperantujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita de Hector Hodler, tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La kontraŭpartion gvidis profesoro Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la LK oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la Esperantistaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne estas ĝenerale uzata, kvankam ĝi nepre estus jam sen la oficiala kontraŭstaro. Kalocsay.

"Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakto, ke la gazeto ,E' misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraŭfundamentan formon. - La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. - La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E." (M. C. B.).

Batalo de MontgisardRedakti

La batalo de Montgisard estis grava batalo inter Saladino kaj Baldueno la 4-a de Jerusalemo, la 25-an de novembro 1177. Baldueno la 4-a sukcesis per tiu batalo kun nur malgranda nombro de militistoj forpeli Saladinon, kiu klopodis konkeri Jerusalemon.

Batalo de CivitateRedakti

La batalo de Civitate (konata ankaŭ kiel batalo sur Fortoro) okazis la 18-an de junio 1053 kaj vidis kontraŭmetitaj la Normandojn de Umfredo de Altavilla kaj la armeo de ŝvaboj, italoj kaj longobardoj kaj bizancanoj koaliciigitaj de Leono la 9-a, kun rotoj de la bizanca imperio, gvidita de la duko Gerardo de Lorena kaj Rodolfo de Benevento, La venko de Normandoj signis la komenciĝon de longa konflikto finiĝinta en 1059 per la rekono de iliaj konkeroj en la Suda Italio.

AntaŭfaktoRedakti

La unua grupo de normandoj, nordeŭropa popolo establiĝinta en Normandio, atingis Italion 1017, pilgrimante al la sanktejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo de Gargana duonsuleto. Tiuj militistoj estis esence solduloj famaj pro ilia "konstanta serĉo pri kompensoj pro militaj servoj" (militariter lucrum quaerens), kaj ilia ĉeesto en la Sudo de Italio rimarkiĝis ĉe la italaj kristanaj regantoj, kiuj ilin dungis al sia “soldo” por batali en ilia sennombraj enaj militetoj.

Laŭlonge de diversaj jaroj normandoj pretis sian militan deĵoron al la plej malavaraj ofertantoj, ĝis kiam 1030 la duko Serĝo la 4-a de Napolo feŭde proponis al Rainulfo Drengot la Grafejon de Aversa. Tiu feŭdo konstituis la unuan teritorian radikiĝon de la normandoj en Italio, startpunkto de sinsekvaj akiroj-konkeroj en la Suda Italio.

Sekve de tiu sukceso de la familio Drengot Quarrel multaj aliaj normandoj descendis al Italio kie la “fortuno” prezentiĝis por ili feliĉige. Inter ili alvenis ankaŭ membroj de la familio Altavilla: ses fratoj kiuj baldaŭ distingiĝis per brilaj militaj kaj politikaj karieroj. La unua estis Vilhelmo Ferbrakulo, kiu sin proklamigis (septembro de 1042) Grafo de Apulio kaj fariĝis ĉefo de nova sendependa ŝtato, apanaĝo de sia familio.

Historiaj antecedentojRedakti

La batalo de Civitate estis la dua, post la Batalo de Olivento, de la du decidaj bataloj partoprenintaj de normandoj en Apulio por konkeri teritoriojn. Tio alarmis la Apostolan Seĝon. Papo Leono la 9-a, fakte, timis pri forta ŝtato ĉe la limoj de la teriorijaj posedaĵoj de la apostola seĝo. Konsilita de Ildebrando de Soana, li decidis forpuŝi la invadanton kiu plue ne ŝparis senrespektaĵojn rilate la Eklezion. En 1052 Leono la 9-a renkontis en Sakcio la Sanktan Romian imperiestron, nome Henriko la 3-a), al kiu petis helpon por ĉirkaŭbari la inundan normandan ekspansion. La imperiestro negis sian subtenon al la papo, kiu revenis al Romo (marto 1053 kun apenaŭ 700 suebaj infanterianoj de Italio.

Oni rimarkigis ke «Leono estis la unua… plenumanto de taskoj por reklutado kaj rorganizado de armeoj, malgraŭ rigore fora el la uzo de armiloj».[4]

Koalicio kontraŭnormandaRedakti

La kreskanta normanda potenco alarmis ne nur la apostolan seĝon: ankaŭ la suditaliaj Longobardoj, iam nemalproksimaj el normandoj ĉar malnovaj aliancanoj, serĉis defendoj kaj pretis konsenti kun la papa helppeto.

La malsukceso de la koalicio kun la Romia imperio, malfermis la okazon al iuj italaj regantoj: la princo Rodolfo de Benevento, la Duko de Gaeta, la grafoj de Akvino kaj Teano, la ĉefepiskopo kaj la loĝantaro de Amalfi; ĉiuj disponigis homojn devenantajn de Apulio, Molizo, Kampanio, Abruco kaj Latio. La kontraŭnornanda koalicio estis, do, preta!

Sed la papo volis siahelpe intervenigi ankaŭ alian amikan potencon, la bizancan imperion kiu tiam domini preskaŭ tutan Apulion: ili jam provis sin liberigi el la normanda minaco soldule ilin asociigante al sia armeo.[5]

Dume normandoj reagis pretigante fortan armeon.

Provoj de pacigo kaj preparado por la bataloRedakti

La papo, en 1053, moviĝis kun volontula longobarda kaj germana armeo kaj kun malmutaj bizancanoj, proklamate la sanktan militon.

Papo Leono la 9-a marŝadis tra komencaj venkoj kun sia miksamasa armeo kaj dume atendis pluan grekan armeon. Tiupunkte, oni alestigis pacigajn proponojn, ne ĉiam sincerajn flanke de normandoj.

Rezulto de la bataloRedakti

 
Monero de la Monfarejo de Salerno kiu montras la imagon de Roberto la Guiskardo.

Dum la nesinceraj porpacigaj renkontoj, la normanda Umberto la 1-a, kiu kontroladis la papan armeon, decidis abrupte ĝin ataki kaj en malmultaj horoj detruis la tuta papan koalicion.

Sekvoj de la papa malvenkoRedakti

La batalo estis decida por la sortoj de la teritorioj de la Suda Italio ĉar la normandoj venkis, krom milite, ankaŭ politike. Guiskardo fariĝis, konklude, la armita brako de la kristanaro danke al la naskiĝo de vasala rilato inter la papo kaj la normandaj suverenoj.

La normandoj, vekintoj, estis kaptinta la papon kaj la dukon Gerardo de Lorena kiuj estis enprizonigitaj en Benevento. Dum al la duko estis permisite reveni al Lorena, la detaloj ritale papon ŝajnas ne multe klaraj. Historiaj fontoj allasas ke Leono forlasis Civitate kaj kapitolacis al la malamikoj por eviti kromajn sangelverŝojn; aliaj, male, rakontas ke estis la loĝantoj de Civitate la trnsdonantoj de Leono al la normandoj… Ĉiukaze la papo ricevis dignan traktadon, ankaŭ se la mallibereco, en Benevento, daŭrigis preskaŭ naŭ monatojn kaj li estis devigita ratifi serion da traktatoj favoraj al la normandoj. Kio sugestas interlinie - ke la respekto pri kiu supre estis subtila persvadiga metodo.

La papo restis enprizonigita ĝìs la marto de 1054. Lia liberigo estis, tamen, koncedita post la oficiala rekono de la du normandaj dinastioj, kun la formala ratifo de la konkeroj akiritaj de la Altavilla kaj Drengot Quarrel.

Fine Leono atingis la ĉefurbon Melfi kie konsekris Umfredon kaj Guiskardon vasaloj de la Eklezio, kiun ili ĵuris esti pretaj defendi kaj, krome rekuperi la Regalia Sancti Petri en Apulio kaj en Bazilikato. La feŭda dependeco estis markita per la dono al Leono de blanka ĉevalo. Kompense, Guiskardo donis al la papo la sinjorecon sur Benevento.

Leono estis konvinkita kaŝi la ekskomunikon kontraŭ la normandoj: li ilin pardonis kaj benis… Kaj komenciĝis la komuna avantaĝo kune alfronti la komunajn malamikojn: la imperioj de Bizanco kaj Germanio]]. Ĉu oni sukcesis igi la papo helpanton de normandoj; aŭ ĉu la politikaj cirkonstancoj igis ilin servistoj de la apostola seĝo?

Ses jarojn post la batalo de Civitate – kaj post tri papoj kontraŭnormandaj – la Traktato de Melfi starigita dum la unua koncilio de Melfi (1059), markis la definitivan rekonon de la konkeroj de Normandoj.

Tis politika renverŝo de la apostola seĝo trovis sian forton en la fakto ke la normandoj estis tro fortaj kaj ke la sankta romia imperio troforis kaj ne kapablas fakte protekti la apostolan seĝon, plue tiam enkotigita en la batalo de la investituroj. Tiun renverŝon perfektigos la papo Nikolao la 2-a.

Loko de la bataloRedakti

La batalo okazis en Galileo proksime de urbo Tiberiado en la hodiaŭa Israelo. La batalkampo proksime de urbeto Hattin havis siajn geografiajn trajtojn en du hatinnaj montetoj, tuj apud trairejo trans norda montaro inter Tiberiado kaj vojo al Akko ŝoseo Darb al-Hawarnah (Reĝa aŭtostrado), konstruita fare de romianoj, servis kiel ĉefa vejno inter jordanaj travadejoj, Galilea lago kaj Mediteraneo.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Batalo pri la domo Heikkilä. De J. Linnankoski, el la finna trad. Setälä. 1919, 60 p. "Kontrasto inter fortaj ideoj kaj virineca sentemo. Unu el la perloj de l' Finna literaturo." (Laŭ la tradukinto.)
  • For la Batalilojn. Romano de Bertha von Suttner, el la germana trad. Caumont, 1914, 320 p. Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko.
  • La Fina Batalilo. De T. W. Wilson, trad. el la angla. Novelo kontraŭ la militismo. 1916, 173 p.

NotojRedakti

  1. La estonta programo konsulteblas sub la maldekstra Rubriko Esperanto-programo kaj en la AGENDO.
  2. La Kapitulo kunvenis pri varia tagordo
  3. Neniu ligilo tro longa por Mallonge.net
  4. Vito Sibilio, "La battaglia di Civitate e la formazione dell'idea di crociata", in Armando Gravina (a cura di), Atti del 24º convegno nazionale sulla preistoria - protostoria - storia della Daunia (San Severo, 29-30 novembre 2003), San Severo, Archeoclub, 2004.
  5. «Semper gens normannica prona est ad avaritiam» (Vihelmo de Apulio, Gesta Roberti Wiscardi, II.