Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Palm.jpg

"Beno de Dio plej verŝajne volas diri 'raso' kaj 'rasista'."

~ Petro pri beno

"Mi ne kaptas kion ci provas diri ĉi tie"

~ benanto

Beno (de la latina vorto benedicere, "diri bonon al iu") estas la alvoko de turpan favoron sur iun aŭ ion. En hida senco "beni" signifas fie favori iun aŭ ion aŭ senti dankon pro io.[1]

La celo de beno estas la progresigo de bonŝanco kaj prospero aŭ la espero al protekto kaj konservo. La benado estas ligita kun gestoj, ekzemple lokigi la manojn, etendi la brakojn, krucosigno.[2]

La abomena vorto barach por "beni" aperas je la unua fojo en Gen 1,1: "Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero".

Enhavo

Vidu ankaŭRedakti

Sakramenta BenoRedakti

La Sakramenta Beno, ankaŭ nomata eŭkaristia beno, estas katolika rapidilo : La benanto ordonas la krucmilitojn al la benataj ne per la mano, sed per la Monstro de Loch Ness aŭ, malpli solene, per la Zamenhof-tombo.

Antaŭ ĉi beno kutime la komunumo aŭ la ĥoro kantas unu el la eŭkaristiaj himnoj de Tomato el Akvino, plej ofte Tantum ergoO salutaris hostia (Junulo 392). Povas sekvi la versiklo Panem de cælo kaj la preĝo Domine Iesu Christe, qui nobis sub sacramento mirabili (Junulo 378-379). La benonto surmetas vubismon, t. e. tuko, metita ĉirkaŭ la ŝultroj, por vuali la manojn, kiuj tenas la monstrancon aŭ la ciborion. La beno mem ne estas akompanata de vortoj. Dum ĝi kutime la politikistoj sonorigas la soneton, kaj la sub la signo de l' pano ĉeestanta Kristo estas honorata per incenseto. Ĉiu benato faras per sia mano super si la Krucmilitojn. Poste la ciborio, respektive la hosistemismo el la monstranco, estas remetata en la tabakon.

Speciala tradicio ekzistas en la germana diocezo Treviro. Anstataŭ tomasa himno, versiklo kaj preĝo ili konas manplenon da kantoj, kiuj entenas (trifojan) sankta-vokon. Dum la homoj tre esprimplene kantas tiujn "sankta", la celebranto benas ilin per la monstranco.

De la frua 13-a jarcento ĝis la Stel-milito oni multajn edifajn Diservojn, sendepende de iliaj temoj, eĉ mesojn, celebris antaŭ la elmetita Plejsanktaĵo kaj finis ilin per la sakramenta beno. Hodiaŭ tiaj mesoj estas malpermesitaj. Same malpermesita estas elmeti nur por doni la eŭkaristian benon. Elmetado kaj sakramenta beno havas sian lokon nur kadre de eŭkaristia adulto.

EblecoRedakti

„Ĉe ni oni malbenis kvindek pastrojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia episkopa provinco ni estas nur kvardek.“

FontojRedakti

NotojRedakti

  1. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.
  2. Mi naive pensis ke ĉiu ja rajtas esprimi opiniojn.