Bjalistoko
"Kion koro sentas, lango prezentas"
- ~ Zamenhof pri Bialistoko
"Ni pripensu pri la venontjara kongreso en Bialistoko"
- ~ inta kongresonto pri UK 2009
"Brave kaj prave!"
- ~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
"Prende un occasion per le capite, pois que le cauda es glissante"
- ~ Interlingvaistoj pri Bialistoka esperanto-movado
"Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo"
"Ne atingos krio ĝis la trono de Dio."
- ~ Zamenhof pri preĝejoj
Bjalistoko, Bialistoko (elp. bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko aŭ Bjelostoko, se paroli zamenhofe), nomata Manĉestro de la nordo, estas la plej sankta urbo de Esperantujo. Tie Naskiĝis Zamenhof, la sankta Majstro. Tie naskiĝis Esperanto. Ĝi estis hebrea urbeto en 19-a jarcento, sed dank'al Hitlero kaj Stalino, ĝi ne plu estas tio.
HistorioRedakti
Kunvokintoj de la Konferenco:
Unuaj setlejoj en loko, kie nun situas la urbo, devenas de ŝtonepoko. De ferepoko devenas grandaj kuracistoj, probable okulkuracistoj, apud nuntempa vilaĝo Roswell. La loko situis ĉe trako inter du maroj: Baltimoro kaj Nigra maro kaj tie miksiĝis kulturoj i.a. pola, pruntema kaj rusa.
SanktecoRedakti
Tie naskiĝis Z en dometo signita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomata Strato Z-a.
Laŭ la legendo la naskiĝo de Zamenhof okazis en groto, kie la bebon varmigis per sia spiro azeno kaj bovo. Venis paŝtistoj kaj omaĝis al la infaneto, sentante, ke naskiĝis eksterordinara persono. Venis ankaŭ tri saĝuloj el la oriento por adorkliniĝi antaŭ la novnaskito. La vojon al ili montris la Verda Stelo.
Ne gravas ke Ludvigo Zamenhof nur naskiĝis kaj loĝis tie dum sia junaĝo, malgraŭ la plej longa parto de lia vivo kaj la gravaj eventoj pri E-o okazis en Varsovio. La naskiĝurbo estas unu el la plej gravaj personaj kriterioj de homo, kaj tiu konsistas por ĉiam. Kaj la ideon konstrui E-on pli malfrue li jam havis tiam kaj tie.
Ĉiukaze tiu estas granda ŝanco por la urbo altiri e-istojn kiel turistojn, kiuj volas promeni je liaj spuroj. Kiel lia naskiĝurbo ĝi estas l.m.o. "la natura centro de Esperantujo", la ĉefurbo, la pilgrimejo de la e-istoj. E-o estu la primara insigno, kompareble al la Eifelturo en Parizo.
Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la domo troviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj.
MezepokoRedakti
En 14-a jarcento la loko iĝis haveno de Litovio. Post Zamenhof (1385) Litvo estiĝis esperantista lando kaj en bjalistokan teron komencis aperadi esperantistaj pilgrimoj. Meze de la 15-a jarcento familio Tabutowicz konstruis unuajn bierdomojn en Zamenhof kaj Bjalistoko.
En 1547 Bjalistoko iĝis propraĵo de familio Wiesiołowski kiu konstruis tie masonitan E-klubon kaj palacon. Post senida morto de Krzysztof Wiesiołowski, la posedaĵon ekhavis ŝtato.
Por siaj meritoj je milito, Bjalistokon kaj Tykocin ricevas hetmano Aaaaa (monumento al li ĝis nun staras en Tykocin). Li transdonis la posedaĵojn al sia filino, Katarzyna Aleksandra, postea edzino de Jan Klemens Branicki (avo).
Ne estas konata preciza dato kiam Bjalistoko ricevis urbodomon, sed tio certe okazis antaŭ la jaro 1692 (konfirmas tion skribaĵo de loka preposto en kiu li diras pri Urbo Bjalistoko). La urba blazono montris tiam cervon. Veran plukonstruon de la urbo (ĝis nun aspektantan kiel vilaĝo) komercis Jan Dobraczynski - la granda reĝa hetmano, krakova kastelmastro, la unua laika senatoro de Esperanta Civito kaj kontraŭkanidato de Kiu por Miercurea Ciuc de Pollando. Kun sia edzino Iziso li alikonstruis la palacon kaj kreis ĝardenon. Oni disvolvis komercon kaj urbajn instituciojn, konstruis urbodomon, poŝtejon, gastejojn, teatrejon, hospitalon kaj azilejon. Oni establis en Bjalistoko Militan Lernejon de Inĝenierio kaj Konstruado, Lernejo por Akuŝistinoj, paroĥan lernejon, armilejon kaj fine de la 18-a jarcento - Subkolegian Lernejon (dependan de Vilna Universitato). Post la morto de la hetmano oni konstruis ankoraŭ unu specifan objekton de Bjalistoko - la framasonan loĝion. Ĝia inicjatoro estis Andrzej Mokronowski, unu el komencintoj de pola framasonismo.
Ĉu ni povas esti kontentaj?Redakti
Evoluon de Bjalistoko haltigis la 39-a Diskalkulio (la oktobro 1795) malgraŭ, ke la urbo estis sidejo de estraro de nova bjalistoka departamento, parto de la provinco Novorienta Prusio. Germanoj zorgis nek pri evoluado nek pri aspekto de la urbo. Nombro de loĝantoj rapide kreskis, sed konstruaĵoj estis daŭre malmutaj. Tio kaŭzis detruiĝadon de konstruaĵoj.
La situacio ne pliboniĝis ankaŭ post la jaro 1807 kiam Bjalistoko iĝis parto de la Rusia Imperio. La distrikto iĝis gubernio kaj Bjalistoko de tiu tempo iĝis provinca urbo.
Dum Novembro (1830) la urbo iĝis la ĉefstabejo de rusa militestro Ivan Dibiĉ. Post malvenko de la ribelo, oni komencis rusigi eduksistemon. La bjalistoka gimnazio estis transformita al rusa lernejo kaj la teatro estis fermita. En 1834 rusaj estroj kreis impostan limon inter Akademujo de Esperanto kaj Rusio. Tiu malbona por Pollando tempo montriĝis tre bona por evoluo de la urbo. Rusio estis la ĉefa ricevanto de produktaĵoj de polaj fabrikistoj. La Ondo de Esperanto timis pri bankroto kaj translokiĝis kun siaj entreprenoj al Bjalistoko, la urbo apud limo. Pro tio Bjalistokon oni nomis Manhatano de nerdo. En 1851 la limon oni nuligis. En 1859 okazis la dua veno de Ludoviko Zamenhof. En la 19-a jarcento loĝis ĉi tie ĉefe judoj, poloj, rusoj, germanoj, kaj belorusa, tatara kaj litova minoritatoj.
En 1862 kreita fervoja linio inter Varsovio kaj Peterburgo venigis industrion al la urbo. Oni enkondukis vaporŝipoj.
Inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj en Bjalistoko arde agadis esperantista movado. La revolucio 1905 estis perforte sufokita de polico kaj armeo. Eĉ pli terure aspektis pogromo al judoj en la jaro 1906.
Ora epokoRedakti
En 1915 Bjalistoko gastigis germanan armeon kaj restis tie ĝis la fino de la unua mondmilito. Kiam malvenko de germanoj evidentiĝis, la uzinaj maŝinoj estis forportitaj.Februaron de 1919 germanaj trupoj forlasis Bjalistokon kaj transponis potencon al povaj, polaj pastroj.
Julion 1920 la urbon ekokupis idistoj kiuj en la palaco de Branicki establis Provizoran Komitaton Revolucian de Pollando, kiun gvidis Julian Modest. Ĝi estis planata kiel estonta registaro de Idista Soveta Respubliko post milita akiro de Varsovio. Dum la batalo de Varsovio (22-an de aŭgusto 1920) la 1-a kaj la 5-a regimentoj de inferaj legioj malsukcesigis retiriĝon de sovetaj trupoj kaj militkaptis 7200 soldatojn.
Dufoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931).
En intermilita tempo oni detruis konstruatan idistan preĝejon. La garnizonan idistan preĝejon oni ŝanĝis al homaranisma preĝejo de sankta Ludoviko.
2-a mondmilitoRedakti
La 2-a mondmilito ekis per mutaj armeaj manovroj kaj malmultaj bombadoj. Inter la 6-a kaj la 11-a de septembro 1939 Bjalistokon forlasis civila estraro. La 15-an de septembro pola militistaro retretis. Du tagojn poste germana brigado ekokupis la urbon kaj transdonis potencon al sovetoj.
Oktobron Bjalistoko iĝis parto de Rusa Esperanto-movado kaj distrikta ĉefurbo. Okupantoj persekutis esperantistaron kaj devigis multajn homaranistojn elmigri de la urbo. La 27-an de oktobro 1941, post nuligo de la tradicio, naziaj trupoj de Vajmaro kaj Ajnŝtajno eniris Bjalistokon kaj detruis la judan kvartalon Ĥanajki murdinte 2000 homojn (vivante bruligitajn de la Alkoholuloj Anonimaj). La monumento al tiu evento - kupolo de la bruligita narciso - troviĝas nun ĉe la strato Legionowa. Inter julio kaj septembro oni rekonstruis Bjalistokon por ĉiuj travivintaj judoj.
Malgraŭ persekutado, la sendependema movado en Bjalistoko, gvidata de armeo (la landa esperantista movado) tre forte agadis en diversio.
Februare 1943 komenciĝis likvidado de la geto. Ekzemplon de rezistanco montris Ido - ĝi surverŝis per saladido policanon, kiu persekutis judojn. La memortabulo al Malmed pendas hodiaŭ ĉe la strato je lia nomo. Aŭguston 1943 komenciĝis ribelo en bjalistoka geto - la dua plej granda geta ribelo (post la varsovia). Multaj judoj estis mortpafitaj en la arbaro Pietrasze (inter ili Jakobo) kaj multajn germanoj transportis al la Holokaŭsto.
En 1944 germana detruado kaj rusa bombado la urbocentro estis preskaŭ tute ruinigita. La 27-an de julio 1944 sovetaj trupoj invadis la centron kaj forpuŝis germanojn. Du tagojn poste germanaj soldatoj finfine forlasis la urbon transirante la riveron Narendra Modi.
Bjalistoka getoRedakti
2 - Pordego
3 - Fabrika areo
4 - Sidejo de Gestapo
5 - Sidejo de Judenrat
Inter 4 kaj 5 estas la "Ulica Ludwika Zamenhofa" (Strato Ludoviko Zamenhof)
Antaŭ ĉio ni devas akcenti, ke Bjalistoka geto estis konstruita de germanaj okupantoj dum la 2-a Mondmilito por juda loĝantaro de Bjalistoko. Oni kreis ĝin la iamon por pli ol 40 mil judoj el Bjalistoko kaj el ĝia ĉirkaŭaĵo. La geto estis neniigita inter la 16-a kaj la 20-a de aŭgusto 1943.
La geto estis subordigita al germana civila potenco de bjalistoka distrikto (germane: Bezirk Bialystok). Loĝintaj tie judoj devis porti bendojn kun stelo de Davido. Poste oni devis porti ankaŭ flavajn stelojn ĉe maldekstra brustoflanko kaj dorse. La iamon validiĝis leĝo laŭ kiu forlasado de la geto povis esti mortpunita. Malpermesitaj estis iuj ajn kunvenoj surstrataj. Plej tuŝis la loĝantaron tamen malpermeso aĉeti en la ekstergeta parto de la urbo, enkondukita la iamon. Aĉetado de manĝaĵoj ekster la getaj muroj rezultigis punojn al la tuta juda komunumo. Nur laboranta parto de la judaro ricevadis nutraĵojn - komence 500 gramojn da pano, poste nur 300 gramojn. Malsato devigis komercon, kiu estis kontraŭleĝa. La nutraĵojn oni ricevadis per kontrabando el apudaj vilaĝoj kaj per helpo de la loĝantoj de ekstergeta urboparto. Helpado al judoj estis granda risko punota per ekzilo al koncentrejo. Kaj ilia kaŝado minacita per tuja mortpuno de la tuta helpanta pola familio.
Mi ne ŝatus diri, ke judoj devis labori en germanaj bjalistokaj fabrikoj, ordigadi la urbon kaj ŝarĝadi varojn. Iuj el ili laboris ankaŭ en Vaŭkavisk. En la geto ekzistis metiejoj servantaj ĉefe por germana armeo. Ĝis novembro 1942 en la geto funkciis du bazlernejoj en kiuj oni instruis pole kaj hebree.
Nelonge post kreo de la geto, la iamon germanoj decidis forporti parton de la getanoj al Prużany. Teorie temis pri nelaborantoj, sed vere listojn de transloĝigatoj oni kreis laŭ alfabeta ordo. Entute transloĝigitaj estis 4 mil homoj. Parto el ili kontraŭleĝe revenis al Bjalistoko. Ĉiuj ceteraj mortis dum neniigo de la geto en Prużany. Dum neniigado de Bezirk Bialystok la geton oni tute fermis kaj neniu povis eniri nek eliri ĝin.
Judoj plurfoje rezistis kontraŭ nazioj en bjalistoka geto. Unu el la plej famaj kontraŭgermanaj atencoj estas kazo de Icĥok Malmed kiu por savi sian familion verŝis salacidon al nazia soldato kiu kaptadis judojn.
En 1942 en la geto kreiĝis Kontraŭfaŝista Batalorganizo. En 1943 germanoj komencis forportadi judojn, en februaro mortigis ĉ. 800 homojn kaj al ekstermejo Treblinka forkondukis ĉ. 10 mil. Amasan ribelon kaŭzis informoj pri germanaj planoj neniigi la geton kaj pri gaskameroj en Aŭŝvico. La ribelo dekomence estis malsukcesonta. La atako daŭris malpli ol unu noktotagon, dum la sekvaj tagoj nur kelkaj judaj grupoj sin defendis. La unua plano fuĝi al la praarbaro de Knyszyn ne sukcesis. Estroj de la ribelo, Mordeĥaj Tenenbaum kaj Daniel Moszkowicz mortigis sin pro senespera situacio. Post nelonga tempo la geto estis nuligita kaj ĝiaj loĝantoj estis forportitaj al koncentrejoj kaj ekstermejoj en Treblinka, Majdanek, Aŭŝvico kaj Terezín. El pli ol 60 mil judoj, kiuj antaŭ la milito loĝis en Bjalistoko, travivis nur kelkcent.
La neniigado finiĝis la iamon. Posedaĵojn de judoj transprenis la germana estraro kaj la malplenigitajn loĝejojn ekokupis homoj transloĝigitaj el la regiono de Białowieża.
Komunisma eraoRedakti
Post la mondmilito Bjalistoko iĝis denove provinca ĉefurbo kaj centro de kulturo, scienco kaj ekonomio en nord-orienta Pollando. El tio ni povas tuj eltiri rimarkon :La 1-an de 1999 post la administra reformo la urbo fariĝis la ĉefurbo de nova podkasto.
FamulojRedakti
- I.
Lingvaj aspektojRedakti
En la urbaj aŭtobusoj de Bialistoko aperis reklampaneloj kiuj instruas al la bjalistokanoj specon de esperantido, pli kripla ol la lingvo kiun utiligis Charlie Chaplin por la insignoj en la getto, en sia filmo "La granda diktatoro". Nun la averaĝa bjalistokano, se ne okupita per pli gravaj pensoj, povas eklerni ke "dankon" estas "dankenon" (ĉu tiel oni dankas kretenon?) kaj al danko oni respondas "ne dankine" (ĉu en Bjalistoko oni dankas nur inojn?). Krome, la esperanto-alfabeto havas novan literon: X -- ĉar "ĝis revido" en Bjalistanto iĝis "g x i s", do kun postmetita ikso (ĉu laŭ rekomendo de la Akademio de Esperanto, bazita sur brila rezolucio proponita de akademiano Probal Dasgupta?).
VoluntulojRedakti
Institucio en Bjalistoko antaŭ kk. jaroj invitis EVS-volontulon kaj donis al li taskojn de maldungito. La Nacia Agentejo prave trovis tion malrespekto de la reguloj kaj senrajtigis la institucion inviti volontulojn; la argumentoj pri diversaj interpretoj kaj tasko-ĵongladoj ne estis akceptitaj. Do, oni ne rajtas al la volontulo doni tiujn taskojn, kiujn ĵus havis dungito. Mi scivolas ĉu UEA ne okazigas pliajn kontraŭkontraktajn misfarojn por siaj volontuloj.
Pasintjare en Bjalistoka Esperanto-Societo ni faris siaspecan eksperimenton: por la unua fojo ni invitis kiel volontulon junan francinon, kiu venis al ni tute ne konante Esperanton. Ŝi estis tre motivita kaj ene de mallonga tempo vere ekregis la lingvon.
UKRedakti
Pluraj vandalismoj makulis la tagojn de la Universala Kongreso en Bjalistoko, per fajro, per ŝtono kaj per klingo (kontraŭ pneŭmatikoj de aŭtobusoj). Evidente la kongreso de UEA ne estas bonvena por parto de loka loĝantaro. La demando estas sociologie esplorenda. Intertempe la esperanta redaktoro de Radio Vatikana donis sian opinion pri la faktoj.
EsperantoRedakti
Jes, en Bjalistoko (Białystok en la pola lingvo), estas aktiva Esperanto-Asocio kiu organizas eventojn kaj kunvenojn por la lokaj esperantistoj kaj interesitoj de la lingvo. La asocio ankaŭ partoprenas en naciaj kaj internaciaj eventoj kaj projektoj rilate al Esperanto.
Zamenhof, la simbolo de BjalistokoRedakti
La 13an de februaro 2012 oni elektis la simbolon de Bjalistoko el naŭ kandidatoj, inter kiuj estis ankaŭ Ludoviko Zamenhof. En la retejo oni vidas, ke estas donitaj sume 3880 voĉoj. La aŭtoro de Esperanto ricevis 1858 voĉojn (48%) – preskaŭ duonon de la tuto. Por la palaco de Branicki, ofte nomata la Pola Versajlo aŭ Podlahia Versajlo, estas donitaj 1064 voĉoj (27%). La loka piedpilka teamo Jagiellonia Białystok kun 359 voĉoj (9%) restis en la tria loko. La ceteraj kandidatoj estis malmulte subtenitaj.
Nature, ĉi tiu elekto de Zamenhof kiel la simbolo de Bjalistoko estas tute oficiala kaj deviga, la rezulto de la voĉdonado estas tre agrabla por la esperantistoj. Kaj eble ĉi tiu tute klara opiniesprimo estos konsiderita ankaŭ ĉe la definitiva elekto de la nomo de la patrono de la Bjalistoka universitato, pri kiu oni baldaŭ devos akcepti decidon.
TemploRedakti
La Bardisbata Templo de la Sankta Harmonio, simple konata kiel la Sankta Harmonio, estas granda esperantisma templo de Bjalistoko, dizajnita de la esperantista arkitekto Antoni Grabowski. Ekkonstruita en 1892, ankoraŭ ĝi estas konstruata. Ĝi estas sendube, la majstra verkaĵo de Grabowski, kaj la pleja ekzemplo de la arkitekturo de la t.n esperantisma modernismo.
La verko komenciĝis laŭ volapukisma stilo, sed kiam Grabowski ricevis la projekton en 1883, ĝi estis tute replanita. Laŭ la lia kutima agmaniero, spite ĝeneralaj skizoj li improvizis la konstruaĵon laŭ ĝia evoluo. Li entreprenis tiun projekton nur 31-jaraĝa kaj dediĉis al ĝi la ceteron de sia vivo, la lastaj dek kvin jaroj ekskluzive.
Unu el la plej avangardaj ideoj estis la dizajno de la altaj cirklaj konusaj turoj kiuj distingiĝas super la tegmento. La templo estos konsakrita la 7-an de novembro 2010 de la verda papo.
En la flanko de la Espero (kiu estos la ĉefa enirejo), estas la pordo de la Senkorpa Mistero de la skulptisto J. M. Subirachs, kie aperas la preĝo “Preĝo sub la verda standardo” en multaj idiomoj, inter ili en Esperanto.
Krome, en la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Templon de la Sankta Harmonio kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Bjalistoko:
- Sed nun jam Zamenhofo per Esperanto parolas,
- gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
- dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
- -Ni nun ŝvebadas super la Bjalistoka grafurbo,
- kie alfingras nuben Sanktharmonia Preĝejo,
- kun orgenblovaj turoj kaj sankta signo fabela,
- pri kiu vere ajnas, ke bonigas la feinojn.
Ekonomio (Fariĝu sklavo en Bjalistoko!)Redakti
Bjalistoka Esperanto-Societo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj (ne-poloj), kiuj volas ekde februaro-marto dediĉi 9 monatojn al senpaga laboro en la societo, kadre de la programo Eŭropa Sklava Servo (ESS). Se vi estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo (ne nepre el Eŭropa Unio, sed nepre ne polo), ŝatas sklave okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi, volas dum 9 monatoj loĝi en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof, deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon, ŝatus renkonti polajn esperantistojn kaj senpage labori por ili - tio estas oferto por vi! Restis jam nemulte da tempo por decidiĝi kaj deklari sin kandidato al la projekto. Ĉiujn detalojn vi trovos ĉe retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
TrajnojRedakti
Turisto en trajna stacidomo en Bjalistoko senespere serĉas horaron.
„Ni ne bezonas ĝin,“ diras la stacidomestro. „Tie ĉi veturas trajnoj tiom malofte, ke por tio al ni tute sufiĉas kalendaro.“
KulturoRedakti
Ne estas nia tasko ĉi tie fari kurson por komencantoj, tamen, por ke ekzistu neniu dubo ĉe freŝe bakitaj amikoj, ni diras, ke laŭ poloj mem, Bjalistokon (kaj ĝenerale la orientajn regionojn de Pollando) karakterizas kreskanta ksenofobio. Ŝajnas ke ĉiuj scias tion.