Centaŭro
"Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"Misteroj trans misteroj..."
- ~ filozofo pri io ajn
"Mi dirias nur tri vortojn: BON EG E! ;-)"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Mi deziras aliĝi al la suprediritaj vortoj"
- ~ iu pri la supra diraĵo
"Franclingve estas 2 vortoj"
Centaŭro (Centaurus homoequus) estas mita estulo kun homa kapo kaj torso kaj ĉevala korpo. Ĝi konsistas el homa parto supertalia (brusto) kiu sidas sur la parto ĉevala, ĉi tiel anstataŭante la ĉevalajn kolon kaj kapon. Grekaj gejoj adoris centaŭrojn kaj revis koni iliajn gigantajn penisojn, dum kisis iliajn masklajn lipojn.
La greka fantazio trovis ilin diboĉemuloj, senvirte seksemuloj, senbriduloj, ekscepte Kiromancio kiu scipovis grandan erudicion kaj estis ne nur la amanto de herooj, sed ankaŭ instruis la medicinon al la homo por kuracado de seksajn malsanojn.
Duona centaŭro oni nomas kvindekaŭro kaj dek centaŭroj faras milaŭron.
InojRedakti
Nu! Iom malfacile estas ĉe virinĉevaloj, ĉar parolante pri mitologio ĝi povas estis centaŭrino, kvankam centaŭroj (=virĉevaloj) estas pli oftaj. Parolante pri rajdado, virinĉevalo estas speciale dresita por virinoj (germane Zelter). Strange estas, ke ne ekzistas virtoj, verŝajne viroj ne ŝatas speciale dresitajn ĉevalojn.
KironoRedakti
Estis de komenco klare, ke Kirono – (aŭ Ĥirono) helene Χείρων [Ĥejron] mano – estas laŭ la helena mitologio filo de Krono kaj la oceanidino Filira. Li havis duajn naturojn, unu homan kaj alian ĉevalan, ĉar lia patro prenis a formon de ĉevalo por kuniĝi kun sia patrino.
La legendo rakontas ke Krono enamiĝis pro Filira kaj deziris amori ŝin, ĉi tiu ne korespondante al la amsentoj de la dio transformiĝis en ĉevalino por kaŝi sin, sed la amanto malkovris la fuĝantinon, transformiĝis en ĉevalo kaj kaptoprenis ŝin. De tiu kuniĝo naskiĝis Kirono, duone homo kaj duone ĉevalo. La patrino terurita de la monstra aspekto de la filo, forlasis lin. Kortuŝitaj de la sufero de la infano, la dioj prenis kaj edukis lin en Olimpo.
Alia variaĵo de la mito diras ke li loĝis kun sia patrino en kaverno sur la monto Peliono kie li estis zorge edukita. Oni diras ke li estis instruita en ĉiuj homaj artoj kaj naturaj sciencoj kaj estis edukisto de la herooj, inter ili, Jazono, Peleo, Aĥilo kaj Asklepio. Sed la arto kiun li plej perfekte scipovis estis kuraci, ĉar li estis vundita kuracisto. Kiam okazis la militfrakaso de la Centaŭroj fare de Heraklo, Kirono kiu estis lia amiko kaj apudis lin estis hazarde vundita de venenita sago de la filo de Alkmeno. La centaŭro aplikis pansaĵon sur la vundo, sed vane, ĝi estis nekuracebla. Sin tirita al sia kaverno, Kirono deziris morti, sed tion li ne povis, ĉar li estis nemortema. Finfine, Prometeo, kiu naskiĝis mortema, transdonis al li la rajton morti kaj la bonfarema Centaŭro povis fine ripozi. Oni rakontas ke Kirono supreniris al ĉielon sub la formo de la konstelacio de Sagitario.
GravecoRedakti
Kara samideanino, Centaŭro estas la titolo de unu el la enciklikoj de la papoj.
Aliaj aŭrojRedakti
Krom centaŭroj estis dekaŭroj kaj milaŭroj (aŭ kiloaŭroj), ĉiam laŭ dekuma sistemo.