Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Tiel parolis Chuck Norris"

~ Zaratuŝtro
2681 n.jpg

"Ĉu mi povas krei novan lingvon? Bonvolu... ĉu?"

~ Zamenhof al Chuck Norris

" Yes, tio estas tre bona artikolo (kvankam mi ne povas konsenti pri ĉio kun la aŭtoro)"

~ Usonano

(Atentu: ne konfuzu kun Chuck Smith)

Ĉuko Norio, ano de Brazila Beletristika Akademio, ĉiam ekzistis.

Informoj ofte asertas, ke Chuck Norris estas ia kolera, ĉiopova superestulo (aŭ superestaĵo). Foje oni trovas ankaŭ aludojn al lia uzado de gira kiko (aŭ rondmova piedbato) por plenumi ajnan taskon, al la abundo de vilo sur lia korpo (speciale koncerne lian barbon) kaj al lia rolo en la televida serio Walker, Texas Ranger.

Chuck norris aproved.jpg

Iam oni konektis Chuck Norris al mensogdetektilo. La aparato ĉion konfesis.

Enhavo

UsonoRedakti

 
Prefera manĝaĵo de Ĉuko Norris

Chuck Norris estas la plej granda homo de ĉiam. Estas tial, ĉar li estas usonano.

Chuck Norris scipovas fari el USA - USB.

GeografioRedakti

La Bermuda Triangulo estis origine kvadrato, ĝis Chuck Norris forbatis unu el la anguloj.

FrancioRedakti

Chuck Norris estis Konsilia prezidanto de Francio de la 1-a de julio 1894 ĝis la 15-a de januaro 1895.

Faktoj pri Chuck NorrisRedakti

Pri la barboRedakti

La vipon de Indiana Jones oni plektis el haroj de la barbo de Chuck.

Pri la kosmoRedakti

La planedoj orbitas ĉirkaŭ la suno ĉar Chuck girkikis ilin en la sunsistemon.

PornografioRedakti

Chuck Norris povas rigardi pornografion eĉ per nurteksta foliumilo.

InformadikoRedakti

 
Fekaĵo de Ĉuko Norris

Chuck Norris scipovas distranĉi la kablojn de wi-fi

PordoRedakti

Chuck Norris kapablas frapfermi turnpordon.

ŜlosiloRedakti

Chuck Norris foje provis malŝlosi la domon per ŝlosilo de la aŭto kaj la domo startis.

BiologioRedakti

Chuck Norris kapablas rompi la nukon eĉ al senvertebruloj.

FloroRedakti

Kiam Chuck Norris prenas rozon, ties dornoj pikiĝas.

CepoRedakti

Chuck Norris kapablas plorigi cepon.

ViRedakti

Chuck Norris scipovas pli rapide sidi ol vi kuri.

La 16 gramatikaj reguloj de Chuck NorrisRedakti

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk
  1. Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur Chuck.
  2. Substantivoj estas formataj per gira kiko.
  3. Adjektivoj estas formataj per pugnofrapo.
  4. La baza numeralo estas "chuck".
  5. La personaj pronomoj estas nur "Mi", t.e. Chuck.
  6. La verboj ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj, sed per gira kiko. La pasivo finiĝas per "de Chuck".
  7. Adverboj estas formataj per inversa girkiko.
  8. Prepozicioj per si mem ne ekzistas, krom se Chuck tion aparte decidas.
  9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas girkikita.
  10. La akcento estas ĉiam sur la vorto "Chuck".
  11. Kunmetitaj girkikoj estas formataj per simpla kunigo de unuopaj kikoj. La ĉefa kiko frapas je la fino.
  12. Se Chuck tion ordonas, kabeu.
  13. Por indiki giran kikon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
  14. Ĉiu girkiko havas difinitan signifon.
  15. La tiel nomataj "fremdaj frapoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la stilon de Chuck.
  16. La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forkikataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.

Aliaj faktojRedakti

1. Chuck Norris venkis olimpian kuradkonkurson kun stacionara biciklo.

2. Kiam Chuck Norris malfruiĝas, tempo prefere malrapidiĝu.

3. Chuck Norris kapablas fari truon en akvon.

4. Chuck Norris kapablas aplaŭdi per unu mano.

5. Chuck Norris kaŭzas al cigaredo kanceron.

6. Chuck Norris dormas kun kuseno sub pistolo.

7. Chuck Norris kapablas startigi aŭton sen motoro.

8. Chuck Norris kapablas nul-onigi.

9. Tempo atendas neniun. Se li ne estas Chuck Norris.

10. Kiam Dio diris „estu lumo“, Chuck Norris atendis, ĝis Li petos.

Dum militoRedakti

Chuck Norris iam ĵetis mangrenadon. Tiu mortigis 20 homojn, kaj iom poste ĝi eksplodis.

ManĝadoRedakti

Chuck Norris ne manĝas mielon, li maĉas abelojn.

RetpoŝtoRedakti

Chuck Norris kompreneble havas retpoŝtan adreson, ĝi estas "[email protected]".

FilmoRedakti

Antaŭ nelonge oni devis tuj ĉesi montri la novan 3D-filmon de Chuck Norris, ĉar jam la unua rondmova piedbato mortigis duonon de la spektantaro.

OmaĝojRedakti

Estas kvartalo en Madrido nomata omaĝe al li.

MortoRedakti

Chuck Norris estas jam tri jarojn morta, nur la morto timas tion diri al li.