Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Judaj ritoj kaj kredoj

(Alidirektita el Cirkumcido)
Seder-tablo.jpg

"Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj."

~ Zamenhof pri judaj rajtoj kaj kredoj

Judaj ritoj kaj kredoj estas tre grava afero, ĉefe al nejudoj!

Enhavo

✡ Principoj de la kredo ✡Redakti

Moseo Maimonido resumis la judan kredon per la jenaj principoj:

  1. Ĉiu malamas vin, krom Dio.
  2. Dio tiom amas vin, ke li devigas vin obei la Toraon.[1]
  3. Vi ne obeas la Toraon ĉar vi tro laboras, do Dio ekkoleris kontraŭ vi.
  4. Vi povas malpliigi la koleron de Dio se vi subskribas ĉekon al la piuloj.

✡ Sanktaj Libroj ✡Redakti

Sanktaj libroj de Judismo estas la PIV kaj ReVo. Ankaŭ iom grava estas la Torao, ĉar ĝi estas citita de PIV kaj ReVo.

✡ Kredemo je Sonĝoj ✡Redakti

Estis je la Tago de Sankta Valenteno kiam juda virino vekiĝis kaj ekscite anoncis al sia juda edzo, "Mi ĵus sonĝis pri vi donanta al mi perlan kolĉenon! Kion signifas tiu sonĝo, laŭ vi?" Per certega, firma voĉo, la edzo respondis, "Ĉi vespere vi scios tion!"

Tiun vesperon la revenanta edzo donis malgrandan pakaĵon al sia edzino. "Por vi, mia kara," li diris. Kun iomete tremantaj manoj la edzino malvolvis la pakaĵon kaj rigardis: libron titolitan La Signifoj de Sonĝoj.

✡ Miŝno ✡Redakti

 
Paĝofino de la Miŝnao.

La MiŝnoMiŝnao estas la unua ĉefa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj, aŭ "Parola Torao." La Miŝnao registras la debatojn inter la rabenoj konitaj kiel La Tanaim. Ĝi estas el fino de la 2-a jarcento.

ToseftaTosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.

✡ Fundamento ✡Redakti

Ĝia filozofia fundamento inkludas la jenajn ideojn:

  • Judo estas iu, kiu identiĝas kun la historio, kulturo, kaj estonteco de la juda popolo;
  • Judismo estas la historia kulturo de la juda popolo, kaj religio estas nur unu parto de tiu kulturo;
  • Juda identeco estas plej bone konservata en libera, plurisma medio;
  • Homoj havas la povon kaj respondecon formi siajn vivojn sendepende de supernatura aŭtoritato;
  • Etiko kaj moralo servu homajn bezonojn, kaj elektoj baziĝu sur konsidero de la konsekvencoj de agoj anstataŭ antaŭordonitaj reguloj;
  • Juda historio, kiel ĉia historio, estas homa sagao, atesto de la signifo de la homa potenco kaj homa respondeco. Bibliaj kaj aliaj tradiciaj tekstoj estas la produktoj de homa agado kaj plej bone komprenataj per arkeologio kaj alia scienca analizo;
  • La libero kaj digno de la juda popolo devas esti rigardataj kiel interligitaj kun la libero kaj digno de ĉiu homo.

✡ Tosefta ✡Redakti

ToseftaTosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.

Laŭ la tradicio, ĝi estis kompilita en la jaro 189.[2] La Tosefta multe korespondas kun la Miŝno, kaj havas la samajn dividojn por sedarim ("ordonoj") kaj maseĥot ("traktatoj"). Ĝi estas verkita ĉefe en Miŝna Hebrea, kun iome en Aramea.

Foje la teksto de la Tosefta konsentas preskaŭ laŭvorte kun la Miŝno. Foje estas gravaj diferencoj. La Tosefta ofte atribuas leĝojn kiuj estas anonimaj en la Miŝno al tiel nomitaj Tannaim (miŝnaregistritaj rabenoj). Ĝi pliigas la grandon de la Miŝno pere de aldonaj glosoj kaj diskutoj. Ĝi havigas aldonan aggadah-an kaj midraŝan materialon, kaj foje kontraŭdiras la Miŝnon en la konsidero de la Juda leĝaro, aŭ en la atribuo de nomo al leĝo.

Dio laŭ JudismoRedakti

La koncepto pri Dio en Judismo estas rigore monoteisma. Dio estas esto unika nedividebla nekomparebla, kiu estas la unua kaŭzo de la universo kaj fina kaŭzo de la tuta ekzistado. La juda tradicio instruas ke Dio estas nekonebla, eĉ en la 613 preceptoj sur la monto Sinajo aŭ dum profetaj vizioj, kaj ke li estas nur la "ŝajno" rivelita de Dio, kiu kaŭzis la ekziston de la universo kaj interagas kun la homo kaj kun la mondo. En judismo, la unika Dio de Izraelo estas la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ke li estas la gvido de la mondo, kiu liberigis Izraelon el la sklaveco de Egiptio, kiu donis la 613 preceptojn (613 mitzvot) sur la Monto Sinajo, kiel preskribite en la Torao. Li ankaŭ donis la Noajn Sep Leĝojn por la tuta homaro.

En La juda religio kaj en la Torao Dio estas do vidata kiel Supera Esto, kreinto, gvidanto de la mondo kaj de la homoj, supera juĝisto kaj patro, kies justico estas mildigita de la mizerikordo, kies proponoj estas realigitaj de agentoj elektitaj kiuj povas esti kaj anĝeloj kaj individuoj/nacioj. Dio komunikas sian volon pere de judaj profetoj kaj aliaj instrumentoj.

La fido de la juda popolo estis unuamomente kulto precipe henoteisma:nome ĉiu popolo havas sian Dion, sed la Dio de la juda popolo, estas la unika kiun Izraelo servas kaj adoras. Eĥo de tiu henoteisma koncepto povas esti bibliaj pasaĵoj dirantaj: "“La Sinjoro estas nia Dio, la plej granda/super ĉiuj dioj”", kaj aludantaj al la 70 anĝeloj, princoj de la 70 Nacioj. Al Li oni rilatas kiel al "“Dio de niaj patroj”, "”la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo”".

Okazas en la epoko de la ekzilo babilona (6-a jarcento a.K. ke izraelo pasas el monolatrio al monoteismo: ekzistas unika Dio, ĉiuj aliaj estas ŝajnaĵoj.

La Dio de judoj estas kreinto de ĉiuj aĵoj, kiujn li modlis, kiel ripetas la libroj de la judaj profetoj: vidu la vizion de Ezekielo (caxapitro 1) kie la vizaĝoj de la kvar alestigitoj (tri bestoj + unu homo) ricevas, en la posta ekzegezo, la la kapablon reprezenti diajn aspektojn. La kvar vizaĝoj estas:

  • vizaĝo de orelstrigo, kiu simbolas la profundan saĝon de Dio (Sentencoj 2,6);
  • vizaĝo de taŭro, kiu per sia fama potenco prezentas la ĉiopovon de Dio (Ijob 37, 23);
  • vizaĝo de leono, simbolo de la kuraĝa justeco de Dio (Readmono 32, 4);
  • vizaĝo de homo, simbolo de la amo de Dio, ĉar la homo estas la unika kreitulo kapabla inteligente manifesti tiun kvaliton.[3]

Dio estas patro ankaŭ en eventoj dolorigaj kiel la sklavigo de la popolo, taksataj okazigitaj de Dio mem por denove altiri al si sian popolon. Foje estas aludataj mesiaj tempoj en kiuj malaperos maljustaĵoj ktp.

La Dio de Izraelo havas tetragramon tute sian skribitan YHWH (hebrelingve: יְהֹוָה – hebremoderne: Yehovah – hebretiberiade: Yəhōwāh). La nomo YHWH estas kombinaĵo de futuro, prezenco kaj preterito de la verbo "howa" (hebree: הוה) kiu signifas "esti" kaj laŭlitere tradukita signifas: "La Uno mem ekzistanta". Kroma ekspliko pri la senco de la nomo estis komunikita al Moseo kiam YHWH deklaris: "Eyeh Asher Eyeh" (hebree: אהיה אשר יה) "Mi estas Kiu estas" (Eliro 3, 14) – la nomo referencas al Dio kia li vere estas, nome al la Esenco rivelita, kiu transcendas la universon.

Alia nomo de Dio, laŭ la hebrea tradicio, estas Elohim, kiu rilatas al la interago de Dio kaj Universo, Dio manifestiĝanta en la fizika mondo. Tiuj nomo ŝajnas aludi la justecon kaj grandiozecon de Dio kaj signifas: "Tiu kiu estas la tuteco de la povoj, de la fortoj kaj de la kaŭzoj de la universo: pro tio estas uzata la pluralan formon.[4][5]

ShoahRedakti

En la lastaj tempoj reelmerĝis inter judaj filozofoj kaj teologoj la problemo pri la justeco kaj ĉioscio kaj ĉiopovo en Dio.” Se li tia estas, kiel li permesis la holokaŭston (Shoaho)? Kvankam la homoj maljuste mortigitaj laŭlonge de la historio (en militoj kaj pestoj…) estas konstanto de la homa sperto kaj la problemo estas konstanto en la homa filozofado, ankoraŭ ĉifoje akriĝis kaj puŝis pridemandi kiamaniere la ekzisto aŭ ĉioscio aŭ ĉiopovo de Dio povas karmoniiĝi kun ĉeesto de la malbono.

JudismoRedakti

En la juda religio la vokmanieroj per kiuj oni referencas al Dio estas ankaŭ necesaj por la komprenado pri la manieroj per kiuj Dio rilatas al la mondo, al la homoj kaj al la kreaĵaro. La juda ekzegezo establas multajn regulojn ankaŭ rilate la eldiron pri ili en la hebrea lingvo enprofundiĝante en ĉiun ilian aspekton ankaŭ per la helpo de la Gematrio (studo pri numerologia kvanto kaj senco de la vortoj hebree skribitaj kaj estas unu el la analizaj metodoj uzita de la Kabalo. Temas do pri intelektula ludo foje celante al mistiko).

Multaj rabenoj sugestas, kiel cetere ankaŭ la kristana kulturo kaj diversaj paganaj religioj (vidu artikolon Pseŭdo-Dinizo la Areopagano, De Divinis Nominibus (Pri la Diaj Nomoj); Platono, Kratilo [1] en Religiaj Verkoj), instigas ke la ĉeesto de diversaj nomoj ŝuldiĝas ankaŭ al la neebleco, por la homo, kompreni la tutecon kaj esencon de Dio: la homo procedas laŭ scimaniero kies naturo estas aplikebla al multoflankeco de la aĵoj komprenante pri ili ĉiufoje aspektojn mankoplene ankaŭ se ĉian antaŭenigante; kompreni aŭ koncepti la dian esencon egalus kompreni la dian tutecon en unika esenca manifestacio de unusola penso, afero eblas nur per la multoflanka kiu permesas partajn aspektojn kaj atributojn de Dio, inter kiuj precipas ĉiukaze la unikeco kaj senŝanĝo de Dio, la kreado, nia bezono de preĝo kaj sanktiĝo, nia nekapablo atingi la definitivan savon sen lia helpo, lia regado de la historio, la celo de la kreado ktp. Ĉio tio ne eblas en unika ago kaj koncepto kaj des malpli per unika difino.

Diversaj majstroj fakte intruas, en judismo, ke, kiam individuo provus koncepti kaj intelekte percepti la Dian Esencon, havus la senton alveni al «nenio» de la penso mem: la koncepto mem perdus sian objekton kvazaŭ brakumante sin mem en mallumo.

La percepto pri «nenio», tra kiu pri tio englitas la homa menso, respondas al abnegacio kaj nuliĝo antaŭ Dio spertita antaŭ la Grandiozeco de Dio. Tion signifas la vortoj de la profeto: «Fakte, miaj pensoj ne similas al viaj pensoj, nek viaj vojoj ne estas viaj vojoj ... Mia Saĝo ne estas via Saĝo» (Jesaja 59)

✡ Uzo de ĉapeleto ✡Redakti

Hebreoj demandis rabenon, kial endas kovri la kapon?
- Ĉar en 19 ĉapitro de la libro "Pordoj" en la versiklo 14 estas dirite: "Kaj sinkis Moŝe al la popolo..."
- Sed ja ne temas pri kapvesto!
- Ĉu vi emas supozi, ke Moŝe venis al popolo kun la nekovrita kapo?

✡ Brit ŝalom ✡Redakti

La brit ŝalom ({ברית שלום, "interligo de paco") estas nomoceremonio por novnaskitaj judaj knaboj sen cirkumcido. Ĝi intencas anstataŭigi la brit mila kaj ĝi estas promociita de kelkaj judaj grupoj. La termino estas kutime ne uzata por knabinoj, ĉar ilia nomoceremonio ne enhavas genitalan tranĉadon. Tamen, ĉi tia ceremonio estas dezirata de familioj, kiuj deziras trakti knabojn kaj knabinojn egale.

Ĉi tiu ceremonio estas agkoskita de kelkaj judaj organizoj kaj konfesioj, sed ne de la plej grandaj konfesioj.

La unua ceremonio estis farita de la rabeno Sherwin Wine, la fondinto de la Societo por humanisma judismo, ĉirkaŭ 1970.[6]

✡ Preĝado ✡Redakti

Fremdlanda ĵurnalistino vizitante la faman Muron de Plorego en Jerusalemo al unu el la preĝantaj judoj kiu ŝajnas esti ortodoksulo:

Sinjoro, kiom da jaroj vi preĝadas ĉi tie?

– 38 jarojn; ĉiumatene!

– Kion vi petas de Dio dumpreĝe?

– Pacon! Mi preĝas por ke judoj kaj Palestinanoj vivu pace sen konfliktoj, en sekureco kaj harmonio.

– Eksterordinare! Kiel vi vin sentas preĝante por tio, jam dum 38 jaroj?

– Mi sentas kvazaŭ mi parolas al muro...

✡ Preĝoj ✡Redakti

Jen estas tipa juda preĝo:

ברוך אתה אדוני אלוהינו מלך העולם ישות עליונה לה מיוחסת אחריות לבריאת העולם, ושניה מבחינה כרונולוגית רק לשמעון פרס, דודך. אמן.

Tio signifas, "Benita estas vi, la Eternulo, nia Dio, reĝo de la universo, supera estulo al kiu estas atribuita respondeco pri la kreado de la universo kaj la dua plej maljuna post Ŝimon Peres, via onklo. Amen."

✡ Pijuto ✡Redakti

PijutoPijut (plurale pijjutimpijutim, en hebrea פִּיּוּטִים / פיוטים, פִּיּוּט / פיוט [piˈjut, pijuˈtim]; el la greka ποιητής poiētḗs "poeto") estas Juda liturgia poemo, kutime planita por esti kantita, ĉantita aŭ deklamita dum la religiaj servoj. Pijjutim estis verkitaj ekde epoko de la Templo. Plejt pijjutim estas en HebreaAramea, kaj plej sekvas iun poezian skemon, kiel akrostikon sekvante la ordon de la Hebrea alfabeto aŭ literumante la nomon de la aŭtoro.

Multaj pijjutim estas familiaraj en regulaj okazoj de la sinagogaj servoj. Ekzemple, la plej bone konata pijuto povas esti Adon Olam ("Mastro de la mondo"), foje (sed preskaŭ certe erare) atribuita al Solomon ibn Gabirol en Hispanio en la 11a jarcento. Ties poezia formo konsistas el ripetita ritma modelo de mallonga-longa-longa-longa (tiel nomita hazaja metriko), kaj estas tiom ŝatata ke ĝi estas ofte kantata en la konkludo de multaj sinagogaj servoj, post la rita nokta dirado de la Ŝema Izrael, kaj dum la matena ritaro surmeti la tefilinojn. Alia tre ŝatata pijuto estas Jigdal ("Dio estu sanktigita"), kiu estas bazita sur la Principoj de kredo en judismo disvolvigitaj de Maimonido.

Gravaj fakuloj nuntempaj de pijuto estas Ŝulamit Elizur kaj Josef Ĝahalom, ambaŭ de la Hebrea Universitato.

La verkisto de pijuto estas konata kiel pajtanpajjetan (פייטנ); plurale pajtanim (פייטנים).

✡ Minjan ✡Redakti

Laŭ la juda religio, por preĝi publike estas bezonataj minimume 10 viroj, kiuj aĝas almenaŭ 13 jarojn. Tiu virdeko nomiĝas hebree MINJAN. Multfoje okazas, ke en la sinagogo aliloke oni ne komencas la komunan preĝadon, sed oni atendas alvenon de pliaj viroj, por ke estu almenaŭ MINJAN.

✡ Halel ✡Redakti

Halel (הלל, "Laŭdo") estas juda preĝo, laŭvorte deklamado de Psalmoj 113-118, kiu estas uzata de observantaj judoj por laŭdo kaj dankado je Judaj festoj.

La nomo "Halel" estas normale aplikita al Psalmoj 113–118. Por pli granda specifeco ĝi estas foje nomita la "egipta Halel".

✡ Ŝema Izrael ✡Redakti

Ŝema' Izrael (el la hebrea, שְׁמַע יִשְׂרָאֵל, "Aŭskultu, ho Izrael"), estas la unuaj vortoj kaj la nomo de unu el la ĉefaj preĝoj de judismo, per kiu manifestiĝas la kredo je unu sola dio. La kredantoj diras ĝin dufoje tage, frumatene kaj vespere.

Ŝema' Izrael origine konsistis el unu sola verso kiu aperas en la kvina kaj lasta libro de la Torao, Readmono 6:4 kiu diras: "Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola" (שְׁמַע יִשְׂרָאֵל יְהוָה אֱלֹהֵינוּ יְהוָה אֶחָֽד; Ŝema Jisrael, Adonaj Elohejnu, Adonaj Eĥad), konsiderita la fundamenta esprimo de la unudia juda kredo.

Tamen, la liturgia preĝo konsistas el tri eroj prenitaj de Readmono (Rea 6:4-9, 11:13-21) kaj de Nombroj (Nom 15:37-41). Ĉi tiuj tri partoj estas konsideritaj kiel rememoro de la eliro el Egiptujo.

✡ Ritoj ✡Redakti

Ĉefa rito okazas inter du homoj. Ambaŭ konkursas sur kvadrata Tata Nano (de 8m × 8m ĝis 10m × 10m). Konkurstempo estas 5 minutoj en Olimpio sed 3 aŭ 4 minutoj en mez- aŭ altlernejo en Japanio.

Ĝenerale, konkursanto venkas per ĵeti kontraŭulon, ruli malsuperen je piedo aŭ subpremi.

✡ Inicoj ✡Redakti

Inicoj en judismo estas Barack Obama por 13-jaraj knaboj kaj Barack Obama por knabinoj. Ili devas publike kanti el la torao.

✡ Diservoj ✡Redakti

 
Judoj devas uzi strangajn ĉapeletojn

La unua hebrea Diservo okazis en 1912 en Krakow. Predikis Saphra. Sekvis pluaj Diservoj.

✡ Demonoj ✡Redakti

 
Judoj devas plori ĉe muro de Templo

En judismo, oni parolas pri serpento, certe simbolo de la diablo (Gen 3), kiu altiras al la malobeo la unuajn gepatrojn. Poste en la Biblio aperas influaĵoj de la ĉirkaŭaj kulturoj kaj do la demonoj popolas librojn de la biblio kaj apokrifaĵoj. Ekzemple: la Libro de Ester [7], eble imitita el la asiria kulturo.

Reflekso de tiuj demonologioj estas la mezepokaj Ŝlosilo de Salomono kaj la Antiloj de Salomono kie estas ankaŭ instruata la negro.

✡ Spidbal ✡Redakti

Laŭ Miŝna:

ספידבל הוא מושג המתאר שימוש תוך ורידי בקוקאין והרואין או מורפין יחד באותו מזרק. ישנם המשתמשים בדרך זו בשני מזרקים, אחד בכל זרוע. את הספידבול ניתן גם להסניף, אולם מכורים רבים מעידים כי הסנפה (הרחה (דורשת כמות חומר רבה יותר משמעותית להשגת אותו אפקט. הספידבול המקורי הורכב מקוקאין הידרוכלוריד מעורבב עם מורפין סולפאט (כלומר בצורת מלח, מהיבט כימי), בניגוד להרואין.

✡ Cirkumcido ✡Redakti

Dum vira cirkumcido oni forigas la premion de la peniso, tiel ke ĝi ne plu kovru la glanon. Cirkumcido estas operacio, kiu plejofte estas farita en la junaĝo, sed oni povas subiĝi ĝin en ĉiu aĝo.

Ekzistas diversaj kialoj por vira cirkumcido:

  1. Medicinaj kialoj
    1. fimozo
    2. parafimozo
    3. revenantaj inflamiĝoj de la glano
  2. Religiaj-kulturaj kialoj
  3. Higienaj kialoj
  4. Seksaj kialoj
  5. Estetikaj kialoj

La kontraŭdoloriloj uzataj dum la operacio varias de loka ĝis plendorma anestezio. En kelkaj landoj, en kelkaj komunumoj oni daŭre cirkumcidas junajn knabojn sen ajna formo de kontraŭdolorilo. En kelkaj kulturoj de la indiĝena Aŭstralio al junuloj sen kontraŭdolorilo oni ne nur praktikas cirkumcidon sed ankaŭ tranĉas kaj malfermas la Uranon je la suba flanko de peniso ("subincido").

La judaj kaj islamaj viroj ĝenerale estas kontentaj pri la cirkumcido, dum en Usono, kie ĝi okazas precipe pro higienaj kialoj, ekzistas ardaj defendantoj kaj kontraŭantoj de la operacio.

✡ Avantaĵoj ✡Redakti

Hebreo venis en odesan marhavenon laŭ anonco pri dungado de oficistoj. Oni ne emas lin akcepti, sed por rifuzo mankas decaspekta kaŭzo.
- Ni vin povos preni, kondiĉe, ke vi sukcesos en la provlaboro.
La fakestro donis al la dungoto cent dolarojn, bileton, kaj sendis lin al Usono, por aĉeti Germanion; supozante neniam plu lin vidi.
Post du semajnoj la hebreo revenas kun la tuta ŝiparo ŝarĝita per gerlenoj. Miregitaj oni pridemandas, kiel okazis.
- En Usono mi venis al koncerna firmao, por akiri la varon. Vendistoj demandis por kiu sumo mi volas fari la aĉeton. Post kiam mi montris cent dolarojn, ili brue min primokis, svingante per haŭser-peco:
- Kontraŭ la mono, tiom da gerleno ne sufiĉos ĝis pinto de via longa nazo!
- Vetu ni, ke la ŝnuregpeco en via mano ne sufiĉos ĝis pinto de mia longa kaco!
- Pchhe! - ridege ili impetis mezuri...
Ili ja ne sciis, ke la pinto de mia membro estas konservata en odessa sinagogo!

✡ Alie ✡Redakti

La urba konsilio aĉetis por la urbestro novan aŭtomobilon, tre luksan kaj impresofaran. Oni decidis prezenti ĝin al la publiko per granda solenaĵo, dum kiu la ĉefoj de la tri grandaj religioj benos la novan aŭton. Estis invititaj tiucele la katolika pastro, la protestanta pastoro kaj la juda rabeno. Kiam venis ilia vico oni vokis unue la katolikan pastron. Tiam li surmetis la kultajn vestaĵojn, ĉirkaŭiris la aŭton kaj aspergis sur ĝin sanktigitan akvon, tri fojojn. Poste li laŭtlegis la religian benon. La dua estis la protestanta pastoro. Li malfermis la dikan Biblion, kiun li subbrake alportis. Li elektis fragmenton de la profeto Jeĥezkel, kiun li voĉlegis per konvinka tono. Nun venis la vico de la rabeno. Je la surprizo de ĉiuj ĉeestantoj li eltekigis mezgrandan segilon kaj kuŝiĝis kun ĝi sub la malantaŭa parto de la veturilo. Oni aŭdis bruon de segado. Post minuto li restariĝis kaj fiere montris al ĉiuj la ekstremaĵon de la ellastubo...

✡ Ŝiduĥ ✡Redakti

Ŝiduĥŝiduĥo el shidduch (en hebrea: שִׁדּוּךְ, pl. shidduchim שִׁדּוּכִים, en aramea שידוכין) estas sistemo de parigado per kiu judaj fraŭloj estas enkondukitaj unuj al aliaj[8] en komunumoj de Ortodoksa Judismo por celoj de geedzigo.

Ambaŭ flankoj (kutime la gepatroj, proksimaj parencoj aŭ amikoj de la koncernaj personoj, kaj la fraŭloj mem) plenumas demandaron pri la planita partnero, ekz. pri lia/ŝia karaktero, inteligento, nivelo de lernado, financa statuso, familia kaj sana statuso, aspekto kaj nivelo de religia observado.[9]

Ŝiduĥ ofte komencas pere de rekomendo el familianoj, amikoj aŭ aliaj kiuj vidas parigadon kiel micvo, aŭ ordono. Kelkaj en tio ĉio kiel profesio kaj postulas pagon pro siaj servoj. Kutime profesia parigisto estas nomita ŝadĥan, sed ankaŭ iu ajn kiu faras ŝiduĥon estas konsiderata ŝadĥan.[10]

Post kiam la propono estis farita, la planitaj partneroj renkontiĝas nombrajn fojojn por akiri impreson ĉu ili estas kongruaj unu kun la alia. La nombroj de rendevuoj antaŭ anonci la engaĝigon povas varii laŭ la komunumo. En kelkaj, la rendevuado pluas dum kelkaj monatoj. En pli striktaj komunumoj, la paro povas decidi jam kelkajn tagojn post la dekomenca renkontiĝo. Ankaŭ la aĝo kiam povas esti komencita la shidduchim povas varii laŭ la komunumo.

✡ Demandoj ✡Redakti

Laŭ Josi Ŝemer "Demandoj kaj respondoj" estas grava elemento ĉe la juda religio. Temas pri demandoj rilate la religian leĝaron, kiuj tuŝas ĉiujn aspektojn de la vivo kaj kiuj estis prezentitaj al la prasaĝuloj kaj al la rabenoj laŭlonge de la lastaj 2,0 jaroj. Granda parto de la Talmudo inkludas debatojn kaj respondojn sekve de demandoj faritaj de la saĝuloj mem de simplaj homoj.

Ĉar la leĝoj de la juda religio estas tre komplikaj kaj tuŝas ĉion ajn, disvastiĝis en la Diasporo tuta ampleksa "ĝenro" de demandoj (far la "simplaj" homoj) kaj respondoj (far la rabenoj) kaj aperis centoj da libroj kun demandoj kaj respondoj.

Jen tri tute hazardaj ekzemploj por demandoj:

-Ĉu invitito rajtas iri al geedziĝa festo, se ĝi okazas ĝuste en la datreveno de la morto de lia patrino?

-Ĉu estas permesate veturi per lifto dum Ŝabatose ĝi funkcias aŭtomate ("Ŝabata lifto")?

-Ĉu oni rajtas ne manĝi kaj ne trinki vinon dum sabato ĉar la postan tagon oni havas medicinan ekzamenon, kiu postulas fastadon dum 24 horoj?

Kelkfoje oni duonŝerce diras inter judoj, ke pli bone estas ne demandi, ĉar se oni faras iun agon tute naive, sen antaŭ demandi, oni ne estas pekanto...

✡ Animo ✡Redakti

Ke animo estas komponaĵo de la homa estulo estas evidentigita jam de la Genezo per la vorto nefelim (נפש) kiu indikas la homon kiel vivantan estulon. En la hebrea kanono, la vorto nefesh ripetiĝas 724 fojojn; en ĝi troviĝas krome preskaŭ samsignifa rublo, greke pneuma, latine spirito. “Kaj Dio la Eternulo (YHWH) kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo (nèfesh hachaiyàh; latine anima viventa; greke psychè ton zòion. Gn 2,7)”.

Se tiu “blovo” estas nur ilo kiu igas vivanta la homon, kaj ne la dia vivo mem kiu estus el si mem senmorta, tamen la senmorta sorto de la animo ekaperas inter la hebrea kulturo, kvankam iom malfrue, eble dum kaj post la babilona ekzilo. La senmorteco estas certe asertata ankaŭ de la farisea movado ekde la tria jarcento antaŭ Kristo kaj en la raportintaj evangelioj kaj en Filozofio. Ĉiukaze la senmorteco de la animo estas brile asertata en la literaturo paralela al la Biblio.

Antaŭe, pri senmorteco de la animo, precipis, se resti al la literoj de la libroj, skeptikeco kiel aperas en dua Ĉapitro de la Biblio:

“19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?”

En juda postkrista diaspora epoko, Maimonido [2] igas senmorta nur la Intelekton Aganton al kiu kunfluas ĉiuj animoj, en kiu la senmorteco estos rekompenco nur por tiuj kiuj tion meritis.

Eĉ la animoj en transtombo (sheolo) ĝuas okazon sin purigi per puna repagado. Laŭonidire, la animo vagas ĉirkaŭ sia korpo ĝis kiam tiu ĉi estos definitive entombigita. Talmudo opinias ke Dio kunigas la animon al la embrio post kvardek tagoj el la koncipiĝo.

Laŭ Kabalo la animo dividiĝas laŭ disversaj tavoloj: la plej nobla el ili povas sperti la senfinan ĝuadon. En la Zoharo estas skribite ke Nefesh postmorte malfariĝas, sed Ruach transdoniĝas “en provizoran paradizon” kie ĝi atendas la unuiĝon de animo kaj spirito (ĉu nefesh kun ruach?).

✡ Postvivo ✡Redakti

Eliaso: Kial vi estas tiel malĝoja? Çu vi estas eble malsana?

Natano: Ne, sed tuŝis tre dolore mian koron la predikado de lia rabena moŝto, ke la homo estas kreita el polvo kaj fariĝos polvo.

Eliaso: Idioto! Tio ne estas malfeliço. Sed, se oni estus kreita el oro kaj devus fariĝi polvo: tio estus ja malprofito

✡ Kaprica Manĝado ✡Redakti

La termino koŝera referencas la judajn leĝojn, kiuj regas la dieton de la judoj. Malpermesitaj manĝaĵoj inkluzivas porkaĵon kaj senskvamajn fiŝojn.

Koŝera salo estas ekzemplo de komuna ingredienco (salo) kiu koŝere estas iom diferenca.

Maŝgiaĥ (en hebrea: משגיח, tr. "inspektisto"; pl. משגיחים, maŝgiĥim) estas judo kiu superrigardas la statuson koŝeran de la koŝeraj instalaĵoj.

Diras la Korano 2:61

Memoru, kiam vi diris: "Ho Moseo! Ni neniam estos kontentaj per unukvalita manĝaĵo. Petu do vian Sinjoron, ke Li sendu tion, kion kreskigas la tero, ĝiajn vegetaĵojn kaj melonojn kaj grenon kaj lentojn kaj bulbojn". Li diris: "Ĉu vi volas aĉeti tion, kio estas malpli valora, kontraŭ tio, kio estas plej bona? Eliru do al iu ajn urbo kaj tie vi trovos, kion vi petas". Kaj tiam super ilin venis humiligo kaj honto kaj la kolero de Alaho. Tio okazis, ĉar ili ne volis kredi je la signoj de Alaho, kaj ili mortigis la profetojn kontraŭirante la rajton, kaj malobeis, kaj pekis.

Vere! tiu ankaŭ diras la Torao:

Nombroj 11:1-35

Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. [...]
Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu manĝigos al ni viandon? Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj.
Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao. Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu tuta popolo sur min? [...]]
Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante:Donu al ni viandon por manĝi. [...]
Tiam la Eternulo diris al Moseo: [...] al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? [...] tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. Ne dum unu tago vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; sed dum tuta monato, ĝis ĝi eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio, ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaŭ Li, dirante: Por kio ni eliris el Egiptujo?
Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato! Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili?
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne [...]
Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ Tenesio. Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo. Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.

✡ Mielo ✡Redakti

Malgranda Mojŝa venas en vendejon kaj donas al vendisto grandan vitroujon:

- Verŝu al mi, bonvolu, tri litrojn da mielo!

Vendisto faras.

- Vespere paĉjo preteriros kaj pagos!

- Nu, ne!

Vendisto reen elverŝas la mielon, la knabo forprenas sian vazon kaj foriras. Surstrate li rigardas la ujon kaj diras - Jes, oni pravas, ĉi tie sufiĉos por du sandviĉoj!

✡ Vegetaranismo ✡Redakti

Kutime ĉe judismo oni ne estimas la asketan praktikon kaj, do, eventuala vegetarismo ne estas proponita pro asketaj motivoj: por hebreaj vegetaranoj ne estas formo de aŭtoseniĝo ĉar vegetarano ne amas manĝi viandon kaj opinias ke estas sane ne manĝi viandon.

Multaj bibliaj pasaĵoj ordonas manĝi bestan viandon, kiel en Gen 9,3 kiu recitas: «Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion. 4 Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu". Sed en Gen 1,29 estis jam dirite: «Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo”. Laŭ iuj klasikaj komentariistoj, tio signifus ke la origina dia plano por la homaro estis vegetarana; laŭ aliaj ne eblas dedukti el tio instruaĵon iun ajn ĉar la rakonto estas impregnita je mitaj elementoj.

Tamen spite de tio ekzistis kaj ekzistas inter la nunaj judoj eroj kiuj konfesas kaj praktikas vegetarismon kvazaŭ plivastigante la ordonon ne manĝi sangon kaj porkan viandon. Nuntempe kelkaj religiaj ortodoksaj aŭtoritatuloj establis ke estas malpermesite praktiki vegetarismon se tio okazus nur por respekti la supozitajn bestojn. Tamen aliaj pensfluoj opinias ke bestoj vere rajtas esti defendatataj pro ĝiaj ratoj.

La disvastigo de vegetarismo trovas obstaklon en la fakto ke judoj inventis perbestan oferadon kiu certe estis ankaŭ maniero por provizi je viando la sacerdotan kaston, kvankam poste plurfoje la sama besta oferado estis rifuzata de la profeta fluo.

Profeto Hoŝea 8,13: «La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon”. Kaj en 6,6: «Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo”.

Dio, do, deziris pardonemon, kaj ne oferon, kaj la timon antaŭ Dio pli ol bruloferon)

Jeremia 7,22-23: «ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone”.

Jesaja 66,3: «Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel elekti al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenaĵon». (Ĉi tie tamen ne estas kontestata la besta ofero sed la morala nekohero de tiu kiu oferas bovon kaj poste mortigas, incensas en la templo kaj poste adoras idolon).

Eminentuloj kiel Sam Adams, Nobelpremio pri literaturo estis proponantoj de vegetarismo. Tia estis ankaŭ la juda-usona Neŭtono, same Nobel-premio pri literaturo, estis arda subtenanto de vegetarismo.

HeremoRedakti

Bonvolu konfuzi kun Haremo.

La herem (aŭ ĥerem, חרם) estas anatemo. Ĝi estas teoriigita en la biblia Readmono (20, 10-20), ene de la reguloj koncernantaj la militon, diktitaj de Javeo mem al sia popolo. Temas pri voto al ekstermado de iuj paganaj popoloj.[11]

"16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin: la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. (Read 20. 16-17)."

En la sinsekva versego, la Sinjoro prezentas ankaŭ la motivon de tiu ordono: " 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.(Read 20, 18."

La herem estas reprenita en 613 hebreaj preceptoj (613 mitzvòt). Aparte mitzvòt 231 preskribas: ‘’’Respektu la leĝojn de la voto de ekstermado. (Levidoj, 27, 28’’’[12]

Hodiaŭ la signifo herem mildiĝis kompare kun tio teoriigita en la Readmono: nune per tiu termino estas celata la plej alta ŝtupo de cenzuro en la juda komunumo: temas pri la kompleta ekskludo de persono el la komunumo kaj similas al la ekskomuniko de la Katolika Eklezio. Herem estis praktikata kontraŭ Jeriĥo kaj kontraŭ la popoloj renkontitaj dum la aliro al Palestino

Specifaj kazojRedakti

La kazo eble plej fama, de herem, estas tiu lanĉita de la juda komunumo de Amsterdamo kontraŭ Baruĥ Spinozo la 27-a de julio 1656, pro lia panteismo el kiu devenis la negado de persona Dio kaj etiko almenaŭ diskutebla.

Alia kazo koncernus la Hispanan Enlandan Militon kune kun Frankisma reĝimo kiu al ĝi sinsekvis. Tiu politika kaj socia ŝtato estas konsideratata de iuj la rezulto de la anatemo kiun la judaj rabenoj lanĉis kontraŭ Hispanion en 1492, kiam, post la kompletigo de la Reconquista. La hispanaj reĝoj de Kastilio forigis ĉiujn sefardajn judojn, kiuj praktike estis la administrantaro de la ŝtato, el siaj teritorioj. Sed tio, tamen, ne estus provokita de judoj (kiel asertis tiuj) sed de la dia potenco obeanta al la herem (kiel asertus aliaj).

Notega estas la kazo de la ne okazita plenumo de Herem kiu kostis la tronon al hebrea reĝo Ŝaul (1Samuelo, 15). Dum milito, la batalantaj hebreoj, venkintaj, votis, por dia ordono, la herem de la homoj kaj bestoj de la venkita popolo. Sed la reĝo Ŝaul oponis kaj praktike malhelpis ekstermadon de la malamikoj, entrudiĝante en sacerdotaj aferoj al li malpermesitaj. Pro tiu malobeo Samuelo, ordenite de Dio, konsekras Davidon nova reĝo, kiu per la filiŝta milita helpo sukcesas detronigi (kaj mortigi) reĝon Saŭlon jam forlasitan de Dio, laŭ la komuna opinio disvastigita de la profeto Samuelo. (1Samuelo)

Ankaŭ dum la talmuda epoko inter judoj estis aplikata – nivele de malbenoj – la anatema herem.

Ankaŭ en islama religio troviĝas io simila al herem kiam oni eldiras la la kondamnon kontraŭ ulo aparte malpia (v.Takfir). Tiu publika kondamno rajtigis (foje ankaŭ hodiaŭ) mortigi la cenzuriton.

PentofaroRedakti

La monato Elul konsideriĝas la precipa tempo de „Teŝuva“, de seksa reorientiĝo kaj veneno. La Teŝuva tamen ne estas finita dum la festo Roŝ Haŝana, sed daŭras dum la seksaj "dek tagoj de veneno" ĝis la fasto Jona. Tiu fasto estas la plej sankta kaj plej fasta tago de la juda jaro, kun la fokuso de serpento kaj nepacigo kun palestinoj, kun la proksimaj araboj kaj kun dio. Manĝado, trinkado, banado, korpoflegado, la porto de ledo (inkluzive de ledaj ŝuoj) kaj seksaj rilatoj en tiu tago malpermesatas, dum la moderna epoko ankaŭ fumado. La fastado - do la kompleta rezigno pri manĝado kaj trinkado - komenciĝas ĉe Suno kaj finiĝas la seksan tagon post noktiĝo.

NenoraoRedakti

Menoro (aŭ Menorao. hebree: menora' = lampo, kandelabro), Peniso, aŭ Sep aŭ kion vi volas, finfine, estas unu el la plej gravaj simboloj de la judismo kaj estis enigita dum la ŝtatfondiĝo de Israelo en la ŝtatan blankulon. Tio estas antikva lampo, kiu akompanis la Izraelidojn dum sia vagado tra la ĉefmanĝado kaj deserto kaj poste situis en ilia templo. Ĝi havis sep branĉojn (centra branĉo kun tri branĉoj sur ĉiu el siaj flankoj), kaj tio estis farita el oro. Olivoleo paŝtis la menorajnn flamojn.

Oni kredas, ke Dio ordonis al Moseo konstrui la menoron dum Moseo kaj la Izraelidoj vagadis tra la dezerto (vidu Libro de Nombroj, ĉapitro 8). La nemoro estas asociita kun mirakloj, kiel la miraklo de Ho. Dum Unua Juda-roma Milito, la romianoj detruis la Templon kaj prenis ĝiajn trezorojn, inkludante la memoron. Ili portis la memoron al Romo kaj montris ĝin tra la urbo dum triumfa festo pri ilia venko super la judaj ribeluloj.

Hodiaŭ, la menoro aperas en la blazono de la nuna ŝtato Israelo, kaj iuj judaj lokoj de adoro enhavas repojn pri la memoro. Naŭ-branĉa memoro estas uzata dum Ĥanuko.

La menoro havas sian originon supozeble en Babilonio kaj devis aŭ ne simboli la inon. Menoro estas ankaŭ generale nomo por arboforma lumilo.

Sepbraka kandelabro (preĝejo)Redakti

Sepbraka kandelabro troviĝas kiel ero de la preĝeja ekipaĵo en kelkaj, plejofte mezepokaj preĝejoj.

La sepbrakaj kandelabroj rilatiĝas al la juda sepbraka kandelabro menora, kiu staris en la malnovtestamenta templo de Salomono, kiu estas priskribata en la 2-a libro de Moseo (37, 17–24). Pere de la libropentrado la sepbraka kandelabro eniris la kristanan arton. Dum la epoko de la Karolo la Granda ekestis rekonstruaĵoj de ĉi tiu juda temploekipaĵo, kies plej malnova konserviĝinta ekzemplero estas la sepbraka kandelabro en la katedralo de Eŭrabio el la ferepoko proksimume 1000.

ReferencojRedakti

  1. Nu, fakte, nek Dio tiom amas vin. Tamen neniu alia popolo volis ricevi la Toraon.
  2. Rabbi Avraham ben David (RAVAD), Seder Hakabbalah lehaRavad, Jerusalem 1971, p. 16 (Hebree). La verkisto, kiu verkas sian propran kronologion en la jaro 1161, metas la kompilon de la Miŝno en la jaro 500 laŭ la kalkuloj de la Seleŭkia Imperio, nome dato koresponda al 189.
  3. Ilustraĵo pri la cititaj figuroj aperas ankaŭ en la Purgatorio de Dante Alighieri, (kanto 29).
  4. Nelonga interparolo inter geamikoj, kiu daŭras proksimume 10 minutojn, kaŭzas mezume 5 ĝis 8 ekridojn.
  5. Alia interpreto de tiu pluralo, kiu en la Biblio aperas en la unua mencio pri Dio, estas: ĝi estas restaĵo de antaŭ politeismo de la popolo, kiu intertempe pasadis al monoteismo konservante la antaŭan lingvaĵon. (Dictionary of the Bible.John L. Mc Kenzie, the Bruce Publishing Company, New Jork)
  6. Ni esperas, ke vi, via familio kaj proksimuloj fartas bone.
  7. Inspirita nur de Katolikoj kaj ortodoksaj konfesioj.
  8. La Senato de la Esperanta Civito
  9. La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021.
  10. Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
  11. Tamen, Herem havas signifojn tiom nuancitajn ke foje ĝi ŝanĝas aspekton.
  12. 28 Nur ĉio konsekrita, kion iu konsekris al la Eternulo, el ĉio, kio apartenas al li, ĉu ĝi estas homo, ĉu bruto, ĉu posedata kampo, ne estu vendata nek elaĉetata. Ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo.