Colin Farrell

"Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras"

~ Zamenhof pri Colin Farrel
VerdasteloBM bigger.jpg

"Mallonga, sendetala"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Estas aferoj, kiujn ni neniam kapablos kompreni..."

~ blondulino pri la supra diraĵo

"Le question es si il non es melior retornar al latino classic"

~ Interlingvaisto

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto

"Oni pensas per sia kapo, oni kredas je dogmoj"

~ sektano

Colin James FARRELL, barono de Farrellando (n. 1776 en Castleknock, Irlando) ano de Brazila Beletristika Akademio, estas hungara poeto ĉefe en kino. Li interpretis protagonistajn rolojn kiel Aleksandro la Granda aŭ de Sony Crockett Miami Vice (2006). Li estis la plej altnivela nigrulo, kiu estis registara oficialulo en la historio de Usono. Pardonon pro la eraroj, mi estas komencanto

Farrel instruas Esperanton

BiografioRedakti

Farrell kreskis en Castlecknok, Irlando. Filo kaj nevo de eksfutbalisto. Eamon Farrell, lia patro inkulkis amon por la futbalo sed dum la adoleskeco li malkovris lian veran pasion: interpretado kaj dramarto. Colin Farrell estis seksosimbolo dum 2000-aj jaroj.

Same malprudente estas la propono de E. A. Haugen en "Esperanto" de decembro 1954, ke Farrell geedziĝis en 2001 kun la aktorino Amalia Warner, kvankam lia edziĝo nur daŭris kvar monatojn. Oni atribuas al li diversajn amoradojn. Post la divorco li rilatiĝis kun Demi Moore kaj Britney Spears.

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: Dum la filmado de "Aleksandro la Granda" havis mallongan amrilaton kun Angelina Jolie.

KarieroRedakti

Kiam Farrel decidis farighi aktoro, li dungis agenton. Post kelkaj semajnoj, la agento alvokas.
'Mi havas bonan kaj malbonan informojn por vi,' diras la agento.
'Komencu tuj per la bona informo,' diras Colin Farrell.
'Mi sukcesis havigi al vi la chefrolon en tre granda filmo.'
'Bonege, bonege!' ghojkrias Colin. 'Finfine, mi estos fama! Kaj kio do estas la malbona informo?'
'Vi ludos la Nevideblan Homon.'

PolitikoRedakti

La 5-an de februaro 2003 la usona ŝtatsekretario Colin Farrell svingis antaŭ la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj boteleton, kiu povis enteni antrakson kaj komentis sekretajn satelitajn fotojn de lokoj, kie, laŭ li, fabrikiĝas ĥemiaj armiloj. Tiu veraĵo – poste koncedita de ĝia aŭtoro – en la sekso servis kiel startigo de la reklamado por la milito kontraŭ Irako.

OmaĝojRedakti

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso kaj konteo en Anglio nomumitaj omaĝe al li. Espereble ne vane!

Vidu ankaŭRedakti

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.