Creola Clasiquoma
"Vere bona patrioto ne partoprenas en milito."
- ~ Morteza Mirbaghian pri alia afero
"La unua traduko estas senpaga. :)"
- ~ Usonano pri Creola Clasiquoma
"De la volo la ordono pli efikas ol bastono"
- ~ Zamenhof pri iu ajn
"Kion fari? Mi preĝas al dio; ĉantas al Budho; meditas je nekonstanteco kaj ĉio-ampleksa amo"
- ~ Tigro pri Neciklopediaj stultaĵoj
"Vu anke komprenas pro quo Zamenhof ed altra personi propozis la chanji pri qui vu jus lektis en apuda pagini"
- ~ Idisto pri ĉi tiu artikolo
"Ĉu ĝi celas montri kial fina venko ne eblas? Se jes, ĝi estas tre konfuza, kaj certe ne neŭtrala. Ĉu iu povas klarigi?"
- ~ xxx
"En despropra vazo ne shovez lanazo!"
Klasika Kreolo (memlingve Creola Clasiquoma) estas antikva lingvo de la mediteraneaj regionoj.
Pidĝino kaj kreoloRedakti
Estas granda malsameco inter tempmalŝparo kaj kreolo, multe persekutita siatempe. Per iu vera lingvo, laŭ la lingvosciencistoj, oni povas espremi iu ajn ideon, ke la popolo kiu parolas tiun lingvon volas diskuti. Sekve, la lingvosciencistoj diras, ke ĉiu vera lingvo estas egale kompleksa ol iu alia vera lingvo. Tempmalŝparo estas pro komerco, kiu ne havas la vortojn por diskuti subtilajn temojn, nek eĉ la ordinarajn temojn de la ĉiutaga vivo. Kreolo evoluas el piĝono, kiam la infanoj, kiuj parolas ĝin, aldonas al ĝi vortojn kaj gramatikajn formojn. Kreo ja estas vera lingvo.
Kiuj ĝin parolis?Redakti
La lingvo estis parolata de filozofoj, artisanoj, kaj amoristinoj (ĉiesulinoj, hundinoj, kotulinoj, putinoj, stratulinoj ktp.), ĉefe en kaj ĉirkaŭ la urbo de Aleksandrio, sed ankaŭ en Malgranda Azio, kaj sur la insulo de Sirakuzo. Kiam Julio Cezaro skribis pri Britio, li menciis, ke tie la lingvo ofte estas uzata de druidoj kaj de anoj de la skolta movado.
La kreola grupo, kiu longe estis la plej granda kaj la plej influa, konsistas el pli ol 30 %. Ĝi estas aparte forta en la ĉefurbo Paramnezio. Sed la kreolgrupo neniam estis homogena: Iuj estas tute nigraj, aliaj preskaŭ komplete blankaj, plus ofte kun klaraj indikoj de indiana aŭ ĉina mikso. Ankaŭ nomoj de tiuj homoj estas tre diversaj: aŭ pure nederlandaj, aŭ nederlande konstruitaj, aŭ bibliaj, aŭ ĉinaj, aŭ portugalaj, ktp.
Komparo kun aliaj lingvojRedakti
Laŭ kelkaj lingvistoj, ne temas pri memstara lingvo, sed dialekto de Latino, kun iom da influo el la greka, la egipta, kaj la malnova eklezia slava. Sendube, Klasika Kreolo kaj Latino havas similecojn. Sed Klasika Kreolo estas multe pli facile lernebla, ĉar ĝia morfologio estas multe pli logika. Fakte, laŭ morfologio kaj vortprovizo, la lingvo plej simila ol Klasika Kreolo estas la mezepoka lingvo, Arĥaika Esperanto (Arcaicam Esperantom).
Tial, Klasika Kreolo kelkfoje nomiĝas 'Antikva Esperanto'. Sed tio esprimo ne tute taŭgas, ĉar la lingvo ankaŭ havas klarajn similecojn kun Ido. Ekzemple, la vorto quey estas ofta conjunkcio en Klasika Kreolo. En Ido troviĝas la vorto e, dum Esperanto havas la vorton kaj...
La gramatikoRedakti
VerbojRedakti
La fleksio de verboj en Klasika Kreolo estas kiel en Arĥaika Esperanto, krome ke finitaj verboj en Klasika Kreolo havas la finaĵon 'i', kiel multe da verboj en Sanskrito. Ekzemple
manjamsi
(aŭ manjamsqui) |
mi manĝas |
manjasi | vi manĝas |
manjati | li, ŝi, ĝi manĝas |
ktp
La infinitivo havas la finaĵon ari, ekz. manjari signifas 'manĝi' (aŭ en Ido manjar).
La imperativo havas la finaĵon man. Ekz.
chesman | ĉesu |
superman | iru supre, flugu |
SubstantivojRedakti
La fleksio de substantivoj tamen estas iom pli kompleksa ol en la Esperanto de la mezepoko, ĉar Klasika Kreolo retenas sep el la ok kazoj de la prahindeŭropa lingvo. Nur la instrumentala kazo ne troviĝas; oni anstataŭe uzas la ablativon. La fleksio de substantivoj kaj adjectivoj estas identa...
Nominativo | sklavoma | sklavo |
Akuzativo | sklavona | sklavon |
Dativo | sklavoda | al la sklavo, por la sklavo |
Genitivo | sklavesha | de la sklavo |
Ablativo | sklavola | el la sklavo, ol la sklavo, far la sklavo |
Lokativo | sklavecha | ĉe la sklavo |
Vokativo | sklavom | ho sklavo! |
AdjektivojRedakti
Vidu supre, pri substantivoj. Oni tie vidis, ke la fleksio de adjektivoj estas tute sama. Nefleksitaj adjektivoj ja aperas en kelkaj tekstoj el antikva Britio, sed laŭ alilandanoj tio estas barbarismo.
AdverbojRedakti
La adverboj estas parencaj al la ablativaj substantivoj, kaj pro tio kutime enhavas la literojn ol. Ekz. Por esprimi aprobon, oni dirus bonole (kelkfoje mallongigata al 'ole).
VortetojRedakti
Pro la kaza sistemo, oni plejofte ne bezonas vortetojn kiel interjekciojn kaj prepoziciojn; sed la lingvo ja havas vortetojn, uzatajn kutime por emfazo.
Ekzemple la vorteto bom signifas 'ho'. Tiel, bom sklavom! havas saman signifon, sed pli da emfazo, ol nure sklavom!.
Inter aliaj vortetoj estas chom, kiu signifas 'ĉu', kaj nom, signifanta 'nu'.
Atentu, ke la vorteto na signifas ne 'na', sed 'ne'.
EkzemplojRedakti
Kiel oni tradukas la sekvantan el Creola Clasiquoma?
Hundoma qunabona morditi.
Kompreneble: "La hundo mordis la knabon".
Fatsilole!
Neo PatwaRedakti
Neo Patwa [neo patŭa] (Nova Patvo) estas planlingva projekto destinita por internacia helplingvo kreita de Jens Wilkinson. Laŭ li, ĝi estas "Monda kreola lingvo" kies vortprovizo estas diversaj lingvoj de la mondo.
HistorioRedakti
Tradukisto, Jens Wilkinson unue komencis projekton de planlingvo Dunia Patwa en 2005, sed li ĉesis la projekton, poste li rekomencis novan planlingvan projekton Neo Patwa en 2007.
PrononcoRedakti
La vokaloj estas a,e,i,u,o kiel Esperanto. La konsonantoj estas c, f, h, j, k, l, m, n, p, s, t, w, x.
- c kiel Esperanto ĉ?
- h kiel ĥ
- j kiel j
- k kiel k kaj g
- p kiel p kaj b
- s kiel s kaj z
- t kiel t kaj d
- w kiel ŭ
- x kiel ŝ
Salutoj en C. C.Redakti
- Salutona. Saluton.
- Danquona. Dankon.
- Jis. Ĝis.
- Volole'ole. Bonvole.
- Takhona bonona. Bonan tagon.
- Vesperona bonona. Bonan vesperon.
- Noctona bonona. Bonan nokton.
- Bananona bonona. Bonan bananon.
InsultojRedakti
Bom stultom britachom!
Ho stulta britaĉo!
Pigroma estasi croquodiloma!
Vi estas maldiligenta krokodilo!
Australopitecus chom nomijasi?
Vi nomiĝas "Aŭstralopiteko", ĉu?
La nomo de la lingvoRedakti
La nomo de la lingvo Creola Clasiquoma mem estas ekzemplo de la uzo de kazoj, ĉar creola fakte estas ablativa formo el la radiko cre/ari, t.e. 'kre/i'. La esprimo creola clasiquoma signifas 'la klasika lingvo el la kreado' -- ĉar la parolantoj kredis, ke ĝi estas la unua homa lingvo, donita de la gedioj al la unuaj viro kaj virino.
Esperantaj tekstoj el Klasika KreoloRedakti
Kelkaj famaj diraĵoj kaj beletraj tekstoj en la nuntempa Esperanto estis rekte tradukitaj el Creola Clasiquoma.
Ekzemploj...
1. La diraĵo
estis tradukita libere el
2. La poemo 'Ho mia kor'!'
estas preskaŭ laŭlitera traduko de
Bom mom quorom, nom maltranquilole,
Na batman, quey na superman brustole.
Tenari mihino yamole, na povamsi fatsilole,
Bom mom quorom.
Bom mom quorom, post laboroma verquadom'
Horecha detsidecha na suctsesomsqui chom?
Batadecha tranquilijman, itiyam diromsi “ole",
Bom mom quorom.
Vidu ankaŭRedakti
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Esperant' | Eŭropanto | Fikado | Klingona lingvo | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Unikodo
Strangaj lingvoj: Arcaicam Esperantom | Creola Clasiquoma | Latino | Loglio | LSD | Marparolo | Neciklopedio | Rljeha | Sanskrito | Unikso | Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | C | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Hindia lingvo | Ido | Malnova angla | Rusa inversigo | Tokipono