Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Laboro

(Alidirektita el Dungito)

"Laboro liberigas."

~ Germana proverbo pri laboro
Perfekta laborejo

"Laboro estas sankta, ne tuŝu ĝin!"

~ Jesuo pri Laboro

" Ne faru kalkulon sen la mastro"

~ Zamenhof

"Se vi laboras diligente kun ridetanta vizaĝo, ĉiuj viaj revoj efektiviĝos."

~ Usonano pri laboro

"Estas du specoj de laboroj : la unua konsistas el translokigi iun dozon da materio sur la tersurfaco ; la dua el diri al iu alia tion fari. La unua speco de laboro estas malagrabla kaj malbonpagita ; la dua estas agrabla kaj tre bone pagita"

~ Bertrand Russell pri Laboro

"Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo"

~ Zamenhof pri laboro

"Ho, bona ideo, Sinjoro Estro!"

~ Homer Simpson al sia laborestro

"Mi ŝatas tiun ĉi malfacilan okupon dio donis al la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi."

~ Roboto pri laboro

"Se ŝajnas, ke laboro estas facila, do tiu estos malfacila. Se oni trovas ĝin malfacila, ĝi estos nepre nefarebla"

~ Leĝo de Murphy pri laboro

"La homo estas naskita por labori
kiel la birdo por flugi"

~ Lutero pri pingvenoj

"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"

~ Thomas Jefferson pri laboro

"Pravas, ke la laboro ankoraŭ neniam iun mortigis. Sed kial riski ĝin?"

~ Ronald Reagan pri laboro

"Post la streĉa laboro dum la tigo, mi ĉiam havas mapdolaron kaj tial mi ne povas rasti trankvile en la mito"

~ preseraro pri laboro

"Demando plej stulta: 'Kial vi deziras tiun ĉi postenon?' Mi ĉiam sentis la volon krie repliki 'Por manĝi, anusulo!'"

~ Feĉjo Cesarano pri laboro

Laboro estas stranga afero, ĝi estas lasta vana provo kiel akiri monon. La homo ne estas farita por labori: pruvo estas, ke tio lin lacigas.

Metaforo2.jpg

Enhavo

Labora regularoRedakti

 
Kiuj ne scias uzi la akuzativon havas la plej malbonajn laborojn
  1. Laboro ne estas drinkejo, tiel ne estu tie tutatage.
  2. Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu por morgaŭ sed por postmorgaŭ kaj vi havos 2 liberajn tagojn.
  3. Kio ne fariĝas mem dum 1 monato tion ne faru.
  4. Se via kolego (granda kolo) eklaboras vi ne devas imiti sklave.
  5. Kiu ne laboras ne eraras kaj senerarulojn oni rekompencos.
  6. Rilakso neniam mortigis, laboro jes.
  7. Ne volu morton de via estro, helpu, ke li volu ĝin.
  8. Ne hontu pri laboro kaj trankvile kuŝu ĉe ĝi.
  9. Laboremo kontentigas estontece. Pigreco kontentigas nun.

Zamenhof kaj laboroRedakti

Zamenhof uzis dividostrekon en "pseŭdo-laboro" kaj per tio chi igis evidenta tion, ke en "pseŭdo-laboro" li vidis du apartajn vortojn "pseŭdo'" kaj "labor'" anstataŭ la unuradikajhon "pseudolabor'". Kio tio signifas? Mi ne scias.

MaldungoRedakti

Kutime kiam direktoroj reduktas kostojn malaltigante salajrojn kaj maldungante, ili ne tuŝas sian salajron kaj eĉ ricevas salajroaltigon, ekstrajn bonusojn kaj gratulojn de la estraroj pro la bona rezulto atingita.

UtiloRedakti

Laboro plinobligas homon. Iun ankaŭ vivtenas ĝi.

AnoncoRedakti

Anonco en gazeto:

Mi estas 34-jara fraŭlo: sukcesanta, diligenta, vigla kaj memstara. Mi serĉas junulinon, kies patro dungos min.

FuŝlaboroRedakti

Botfaristo riproĉas sian helpanton:

—Kia laboro estas tio çi? Kiel ofte mi diris jam, ke vi orde faru çion! Se mi volus havi tian fuŝlaboron, mi povus mem fari ̧ĝin.

ŜajnoRedakti

- Tiu via nova laboristo ŝajnas esti tre laborema...

- Tio estas lia sola kvalito.

- Ĉu la laboremo?

- Ne, la ŝajnigado de laboremo!

LuktoRedakti

En administrejo: „Ĉi tie ni ĉiam kun io luktas, sed iam ni ne scias, kun kio.“

KialoRedakti

 
Jes, tio estas laboro por ili

La homoj tro multe naskas, do industriaro devas ekzisti por manĝigi niajn infanojn. Sekve, niaj infanoj naskas des pli multe.

AlieRedakti

Fari laboron kontraŭ salajro ne temas pri afabla sindediĉo, sed pri reciprokenda fido kaj respondeco donita al oni.

Laboro kaj fiŝkaptadoRedakti

La laboro estas por homoj kiuj ne scipovas fiŝkapti. Kiu laboradas senpaŭze, laboros fiŝe kaj muse! Pardonu, volis diri fuŝe kaj mise.

Laboro kaj kongresojRedakti

Ĉu oni volas arigi esp-istojn? Kriu oni: kongreso! Ĉu oni volas fuĝigi ilin? Kriu oni: laboro!!

RiskojRedakti

La plej granda risko estas malbona persono ofte kromnomita estro, granda estroĉefa kaco. Ankaŭ laboro estas granda risko.

Pliigo de apetitoRedakti

_ Kial vi petas almozojn?

— Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro.

— Kial do vi ne laboras?

— Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.

La tiel nomataj "bonoj" de laboroRedakti

Ĉe homo devas labori kaj animo, kaj korpo. Ju pli homo laboras anime, des pli saĝa li iĝas; ju pli li laboras korpe, des pli forta kaj sana li iĝas.

Bone... ve... Naturo...Redakti

Peza laboro estas natura; ĝi sanigas kaj feliĉigas. Ĉiu ĉarpentisto, Henry Ford, alpinisto ktp konas ĝojon pro laceco. Interalie, ŝvitante, la organismo liberiĝas de malutilaj substancoj; do oni ne timu ŝvitadon pro laboro!

KunvivadoRedakti

„En nia entrepreno ni estas kiel unu familio. Ni ne toleras unu la alian.“

PruntoRedakti

Ĉu vi pruntus al mi 1500 kronojn?“

„Ĉu vi frenezas? Nun, tri tagoj antaŭ salajro?“

LaboristoRedakti

Laboristo estas sklavo, kiun oni pagas anstataŭ nur manĝigas.

PardonoRedakti

„Sinjoro estro, pardonu min, sed mi havas tre malgrandan salajron.“

„Bone. Mi pardonas vin.“

GazetojRedakti

En 1906 fondiĝis Tutmonda Labora Societo, kun organo Laboro. Pres­kaŭ samtempe eliris Rondiranta Fo­Iio por la kreado de Tutmonda (poste: Int.) Socia Revuo, kiu en jan. 1907 fariĝis Int. Socia Revuo. UEA fondis en 1911 specialan laboristan fakon kaj donis al E specialan aldonon Laborista Bulteno. Tuj post la milito la franca gazeto Le Travailleur E-iste havis rub­rikon kaj poste aldonon en E: E-ista Laboristo; en febr. 1920 ĝi fariĝis memstara, por akcepti en okt. 1921 la titolon Sennacieca Revuo, aperante monate kun la formato 30x22. De okt. 1923 ĝi havis sub la sama titolo lite­ratur-sciencan aldonon kun la formato 23x14, kiu estis la daŭrigo de La No­va Epoko (Moskvo). En okt. 1924 ĝi akceptis la titolon Sennaciulo kun for­mato 32x23 kaj oni daŭrigis la aldon­on memstare sub la titolo Sennacieca Revuo kaj kun la malgranda formato de 23x14 enhavo: Literaturo-Scienco-­Pedagogio) ĝis sept. 1928, por reak­cepti de okt. 1928-febr. 1933 la titol­on La Nova Epoko kaj de marto 1933 denove la titolon Sennacieca Revuo (31x23). Sennaciulo aperis ĉiusemajne ĝis jan. 1932, dusemajne ĝis jan. 1933 kaj de febr. 1933 monate; ĝi havas monatan aldonon La Lernanto. Spite la devizo "Proletarioj tutmondaj unu­igu vin", regis granda disigo kaj be­daŭrinda kontraŭbatalo. Ni vidas tion jam el la gazetoj: antaŭ la milito Int. Socia Revuo kunigis ankoraŭ ĉiujn la­boristojn (krom kelkaj malgrandaj grupoj kiel ekz. la anarkistoj ktp.), sed post la milito ĉio ŝanĝiĝis. Krom la cititaj SAT-gazetoj ni trovas nun: Service de la Presse (eldonita en nov. 1924-33 tute en E aŭt. de la Int. Aso­cio de la Laboristoj) kaj Libera la­boristo (de la Tutmonda Ligo de E-­istaj Senŝtatanoj en aŭg. 1925-aŭg. 1931). La ĵus citita asocio kaj ligo ku­niĝis en 1932 kun la anarkistoj en la Int. Laborista Asocio kaj eldonis E Revuo. Plue mi citas: Informservo (de Anarkista Junulara Internacio), Internaciisto (de SAT-opozicio poste In­ternacio de Proleta E-istaro, inspirita de la rusoj) aperanta en Berlino kaj post la germ. reĝimŝango en Moskvo sub la nova titolo Sur Posteno, La An­arkisto (Tokio), I. S. K. (Internacio de Socialista Kunlaboro, kun bonegaj artikoloj pri socialismo, ekonomio ktp.) daŭrigata post marto 1933 per La Kritika Observanto (Malakoff, Francujo), Cirkulero (de Socialista Frakcio), Ĉirkaŭ la Globo poste Sen­naciista Bulteno (aperanta en New York) kunigita en jan. 1933 kun la germ. Sennaciista Bulteno (aperanta eu Stuttgart), kiu poste estis translokata al Pilzeno, Proleta Studanto, Faj­rero. Menciindaj estas ankoraŭ la Pro­leta E-Korespondanto, kiu aperis en multaj lingvoj kaj volas doni materi­alon al la nacia gazetaro.

ĜentlemanoRedakti

„Sinjoro direktoro, kial vi translokigis tiun belan kaj agrablan sekretariinon en alian sekcion kaj havas nun sekretarion?“

„Mi ne plu povis elteni konduti kiel ĝentlemano.“

Sinorganizemo de laboristojRedakti

En iuj landoj, bedaŭrinde laboristoj emas organizi sin por demandi homajn rajtojn. Se tio okazas al kompanio kiun vi estras, tuj movu ĝin al Barato, ĈinioUsono!

PrefereRedakti

La botfaristo: Ho, kiel bonege estos kuŝi en la tombo!

La mastro: Kompreneble! Ripozi, trankvile kuŝi, ne-nion fari, mallaboremulo!

ŜajneRedakti

La negocestro: Tiu çi novdungita laboristo ŝajnas tre dili-genta.

La teĥnika direktoro: Jes, tion diris al mi ankaû lia an-taûa estro.

La estro: Ke li estas diligenta?

La direktoro: Ne, sed ke li ŝajnas tia.

Laboro kaj EsperantoRedakti

Nia laboro ne estas vana kaj ni ne estas solaj. Tute ne. En ĉiu lando de nia mondo aliaj sindonemaj esperantistoj laboras konstante por Esperanto. Ni estas marŝantaj sur ĝusta vojo kaj nia sukceso jam komencas aperi, ĉar la bonaj kaj noblaj idealoj ĉiam fine venkas. Do, karaj samideanoj, ni fidu kaj laboru, ĉar, certe, venos la tago, kiam la inteligentaj homoj de la tuta mondo rekonos la valoron kaj utilecon de nia bela lingvo.

Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-MovadoRedakti

Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado estas libro eldonita en 1993 de la Fritz-Hüser-Institut el Dortmundo. La artikoloj estas kaj germane kaj Esperante prezentitaj.

PosteRedakti

Direktoro al aspirantino je okupo de sekretariino: „Vi bone tajpas, ni dungos vin. Vi ricevos 400 € kaj poste ni eĉ pligrandigos vian salajron“

„Do dungu min poste.“

StultuloRedakti

„Ĉu vi diris al la ĉefo, ke mi estas stultulo?“

„Ne, li jam sciis tion.“

Laborema homoRedakti

"Kion mi vidas!?" eksklamacias s-ro oficestro. "Eĉ dum la laboro vi manĝadas! Vi vere estas manĝemulo."
"Kontraŭe, ĉefo!" respondas subulo. "Eĉ dum la manĝo mi laboradas. Tia laboremulino mi estas!"

Memoru!Redakti

Laborego havas estontan rekompencon. Mallaboremo havas tujan renkompecon.

HelpemoRedakti

La metia lernoknabo: "Pardonu, majstro, mi forgesis hodiaŭ mian ŝovelilon!" "Ne gravas, apogu vin kun mi sur mian."

ŜtatoficoRedakti

Jochjo: Kion faras via paĉjo?

Rochjo: Mia paĉjo estas ŝtat-oficisto.

Jochjo: Kaj via panjo?

Rochjo: Ankaŭ panjo nenion faras!

RacieRedakti

Kial estas blanka linio sur la planko meze de ĉiuj koridoroj en ministerioj?

-- Por eviti ke tiuj kiuj alvenas malfrue karambolos kun tiuj kiuj foriras frue.

StrikoRedakti

Estas anoncita striko de la poŝtoficistoj: ili plu ne volas kaŭzi ĝenojn al la klientoj.

Dek ordonoj de maldiligentojRedakti

  1. Kiun hodiaŭ vi farus, tiun same morgaŭe.
  2. Kiun hodiaŭ vi farus, vi ne prikrastu je morgaŭo, prefere vi lasu je postmorgaŭo, ĉar ĝise eble ne estos bezona!
  3. Tio, ke alio laboras, ankoraŭ ne estas kialo por laboro.
  4. Vero estas, ke la malmola laboro ankoraŭ neniun mortigis, sed ĉu la homo por kio risku.
  5. La laboro vivtenas la homon, sed la ripozo ankoraŭ neniun mortigis.
  6. Al laboro tiel devas alstari, ke same alio atingu.
  7. La laborejo ne estas drinkejo, ke plena tage tie ni sidu.
  8. La malgarndan laboron malgranda arke, la grandan laboron en granda arke devas preterpasi.
  9. Dum oni nur pagadas, ĝis tiam ni laboradas nur.
  10. Vi ne deziro morton de sian estron, vi helpu al li, ke li dezuru mem tiun!

DirektoroRedakti

"Ha-lo, mi dezirus paroli kun la ĉefdirektoro"
"Mi bedaùras, sinjoro, sed li ne estas tie ĉi"
"Kial, li ne laboras dum la posttagmezo?"
"Ne, sinjoro, dum la posttagmezo li restas hejme, li ne laboras dum la mateno".

SukcesoRedakti

Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : « la homo mem devas ĉion al si ellabori ». Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50 milionoj da eŭroj, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis, — ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!

Kiom da laborantoj?Redakti

Kiam oni nomumis novan Ĝeneralan Administriston de la kompanio, li trairis ĉiujn oficejojn por ilin koni. La tagon kiam li alvenis al la Direkcio pri Planado, li parolis kun la direktoro kaj demandis: - "Kiom da homoj laboras ĉi-tie?" Kaj la direktoro tuj respondis: - "Proksimume la duono".

HontoRedakti

La pastro: Çu vi ne hontas? Ne labori dum la tuta tago!

La mallaborulo: Ho jes, mi hontas.

La pastro: Kial vi tamen ne laboras?

La mallaborulo: Çar honti estas io pli facila ol labori.

Kafo kaj oficejoRedakti

Du amikoj renkontiĝas survoje.
La unua diras:
- Ĉu vi deziras trinki kafon?
- Ne, dankon, se mi trinkas kafon mi ne povas dormi.
- Ho ve, estas la oka matene!
- Jes, kaj mi iras al mia oficejo.

EstrecoRedakti

Iu ĉefo, sentanta, ke siaj subuloj ne respektis sian aŭtoritaton, decidis meti la jenan ŝildon sur la enir-pordon de sia skribejo: 'Ĉi tie kiu estras estas mi.' Post kiam li revenis el kunsido, li trovis letereton sur sia tablo: 'Via edzino telefon-alvokis kaj diris, ke vi devas redoni la ŝildon.'

IdiotoRedakti

A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu filo en la frenezulejo?
B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.
A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?
B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.

LiteraturoRedakti

  • La Laborista Esperantismo. Varbis Lanti. SAT, 1928, 40 p. „Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj Esperantistoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ socialismologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhisterian signifon.“ (La Socialismalisto, 1929, p: 8.). Aperis ankaŭ en raciaj lingvoj.