Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Eŭropulo

(Alidirektita el Eŭropano)

"Se amiko petas, li neniam ripetas"

~ Zamenhof pri eŭropano

"Hodiaŭ mi hontas por diri mi estas eŭropulo"

~ Eŭropulo pri Eŭropulo
K32euro.gif

"Mallonga, sendetala"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Esperanto quale anke Ido esas esencale linguo por la Europani, ka No?"

~ idisto pri eŭropaj lingvoj

"East is East, and West is West, and never the twain shall meet"

~ Rudyard Kipling

"Me kredas ke me sentas me plu kom Europano kam Usano"

~ idisto

"Al eksteruloj la x-sistemo donas la fatalan impreson ke Esperanto simple estas stranga"

~ H-sistemisto pri io ajn

"Ĉu tamen la Redakcio povus korekti la dekon da tajp-eraroj? "

~ Iu

€ŭropulo estas eŭropcentra eŭropana ulo, kiu naskiĝis en Eŭropo kaj ofte tie vivas. Kiam eŭropulo eliris €ŭropon, tiu fariĝis turisto, konkeranto, soldato, trafikanto, aŭ iu simila. Nun ekzistas multaj europuloj kaj europemuloj.

Frauleinpre.jpg


En Brazilo, oni parolas la portugalan el la pluraj invadoj de €ŭropuloj.

Enhavo

EtnojRedakti

Klare estas al eŭropanoj, ke la diferenco inter la francoj kaj germanoj aŭ inter la svedoj kaj suomoj ne estas fiziologia. La fizioterapion estas malfacile ŝanĝi, sed ŝanĝi kulturon estas apenaŭ pli facile.

VivadoRedakti

- Kial vivas tiel longe la eŭropanoj?

- Pro ke la funebro estas tro multkosta.

€ŭropanoj kaj €sperantoRedakti

€uropanoj ne bezonas krei konstrui eŭropan identecon. Provi uzi esperanton tiucele signifas perfidi ĝian tutmondecon.

Eŭropanoj kaj la vivo en la urbojRedakti

La nenobela eŭropa loĝantaro estis en Oriento en duspeca pozicio: rilate al la krucista senjoraro ili estis servutuloj kaj rilate al la indiĝenoj la reganta klaso. La nenobelaj latinanoj devenis el ĉiuj anguloj de Eŭropo kaj rapide ili akomodiĝis al ĉi tieaj kondiĉoj. Tiuj ĉi loĝantoj vivis plimulte en la urboj, kie ili akiris statuson de burĝanoj (france - bourgeois). Tiuj rajtis proprumi senmoveblaĵojn, sed tiun ĉi postenon povis la nenobelaj eŭropanoj akiri enkadre de kelkaj privilegioj, eĉ kiam ili ekloĝis en vilaĝo ĉirkaŭ la nove fondataj burgoj. La burĝanoj estis ja anoj de socia klaso, sed ili ne reprezentis liberan staton.

Frunte de la urbo staris Urba konsilantaro (latine Curia Burgensium, kiun nomumis la senjoro de la urbo kaj en kies frunto staris burggrafo. En kompetenco de Urba konsilantaro estis ankaŭ juĝi la orientajn kristanojn kaj islamanojn. En la havenurboj eksidis juĝejoj por surmaraj aferoj. En la grandaj komercaj centrejoj la italaj aĉetistoj havis ampleksaj privilegioj, kiuj havis propran aŭtonomion, preĝejojn kun pastro sendependa de la loka eklezio. Sed tiu ĉi posteno ne estis la sama en ĉiuj urboj kaj ĝi diferenciĝis en la unuopaj urboj. La komercistoj el Ĝenovo, Venecio, Pizo, sed ankaŭ el Marsejlo kaj Amalfi havis la plej signifan postenon en urboj kontrolataj fare de la krucistoj.

Aparta elemento en la italaj kvartaloj de la krucistaj urboj en Palestino estis komunumoj. Iliaj anoj sociale ne diferenciĝis de la ceteraj loĝantoj de urboj, sed ilia avantaĝa posteno en urbo estis reguligita per interkonsentoj kun la jerusalema reĝo, kiun en la tempoj de la konkero de la havenurboj helpis per leona parto la ŝiparoj de italaj ŝtatoj.

Eŭropanoj kaj UsonoRedakti

Ŝajnas karakterize de eŭropanoj, ke ĉiujn siajn problemojn ili kulpigas al Usono, eventuale al la ĉionpova CIA. Ili ne kapablas kompreni, ke ili mem povus kulpi, ekzemple pri la estiĝo de la Dua Mondmilito, kies radikojn Britujo kaj Francujo povis tre facile fortranĉi, se ili havus la inteligentan dezajnon kaj kuraĝon en la ĝusta momento.

Eŭropanoj kaj SurinamoRedakti

Veraj eŭropanoj ne multnombras en Surinamo, precipe post 1980, kiam la armeo prenis la povon kaj dum sep jaroj malkompetente estris la landon. Tamen ekzistas blankaj surinamanoj, kies familioj de multaj generacioj geedziĝis inter si. Same validas pri ĉinoj.

Famaj €ŭropulojRedakti