Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

450p.png

"Ne.... ne! Tio ne veras! Tio ne eblas!"

~ Luke Skywalker pri ĉi tiu artikolo

Ebur-bordo havas multaj nomojn kiel Côte d'IvoireKotedivorio dume, Japanio estas ... nu, Japanio. Vi facile juĝos, kiu el la du estas dorlotita. Japanio, kies MEP estas 5 duilionoj da eŭroj, aŭ 30 mil eŭroj je persono, estas la dua plej riĉa lando post Usono.

GeografioRedakti

Ebur-Bordo, kiu situas sur la okcidenta marbordo de Afriko kaj kies malneta enlanda produkto (MEP) estas 19 miliardoj da eŭroj, aŭ 967 eŭroj je persono, estas la tria plej malriĉa lando post Honduro kaj Bosnio-Hercegovino en la ĉi-jara Futbala Mondopokalo. Ebur-Bordo estas lando, kiu baraktas por restariĝi post sia sanga enlanda milito, kiu postlasis dekojn da miloj da mortintoj kaj centojn da miloj da senhejmuloj inter 2002 kaj 2007.

HistorioRedakti

Johano Paŭlo la 2-a alvenis al Abiĝano la 10-an de majo, samtage renkontiĝis kun la prezidento de Ebur-Bordo Sangoulé Lamizana en lia rezidejo kaj celebris sanktan meson sur loka stadiono. La 11-an de majo la papo konsekris angulŝtonon sub katedralo de Sankta Paŭlo kaj renkontiĝis kun episkoparo en Katolika Instituto de Orientafriko. La preĝo Anĝeluso estis disaŭdigata de Vatikana radio. En Jamusukro estis celebrita meso por junularo. La 12-an de majo post vizito en leprulejo en Adzopé kaj adiaŭa ceremonio Johano Paŭlo la 2-a forflugis al Romo.