Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"La tasko unua de juna edzino estas tiu: per sia kuirado fuĝigi la amikojn de sia edzo"

~ Micheline
Novedzino

"Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu."

~ Zamenhof al sia edzino
Sama edzino post kelkaj jaroj de geedza vivo

"Mezkvalita artprodukto, tre mezkvalita"

~ Literatura Mondo pri ĉi tiu artikolo

"Klaĉu laŭplaĉe, moŝtuloj prifajfas !"

~ Arno Lagrange pri edzino

"Mi scias nenion pri sekso ĉar ĉiam mi estis edzino"

~ Zsa Zsa Gabor

"Prave rave kaj certe ne pave!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Nome de virinoj mi tre dankas vin!"

~ feministo pri ĉi tiu artikolo

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri edzino
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

Edzino estas stranga besto vivanta en Aŭstralio. Ili estas virinoj laŭleĝe ligita kun viro por kunvivado kaj enscenigo de familiodramoj. Ŝi estas la virino, kiu disponas pri viaj kreditkartoj kaj en kies mano estas la teleregilo por la televidilo.

Kiam ili estas junaj novedzinoj, en unuaj tagoj, ili estas belaj kaj agrablaj…

…sed post ili iĝas kiel erinacojhistrikoj. Kelkaj el la haroj, kutimaj en alitipaj mamuloj, ĉe edzidno konvertiĝas en pikilojn post kelkaj jaroj de geedzeco. Kurioze la edzino de via proksimulo ĉiam estas pli bela ol la via.

Edzinoj estas tre danĝeraj: edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.

Li NE havas edzinon
8053 o.jpg
BDSM collar back.jpg

Enhavo

DevenoRedakti

Genezo 2:18-19

Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.

ValoroRedakti

« Oni faru hipotezon: mi edziĝas: mi prenas virinon: neniu diras ion.

Kontraŭe mi prenas surtuton: oni malliberigas min. Do virino valoras malpli ol surtuto ».

Ĉu eblas?Redakti

 
Edzino nenion timas!

Ĉu vi kapablas imagi virinon, al kiu viro rakontus dum mil kaj unu nokto fabelojn?

PacoRedakti

„Ĉu vi opinias, ke estas ebla harmonia kunvivo inter viro kaj virino?“

„Ne.“

„Kaj kial?“

„Mi estas edziniĝinta.“

KvalitojRedakti

-- Mia edzino estas tre kulturita: ŝi parolas kvar lingvojn, belege ludas pianon, multege legas...
-- Nu, ankaŭ la mia ne estas tro bela...

BiblioRedakti

Sentencoj 31:10-31

Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj. Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos. Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo. Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj. Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon. Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon. Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn. Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto. Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon...

ŜparemoRedakti

 
Donaco al edzino.

„Ĉu estas via edzino ŝparema?“

„De tempo al tempo jes. Hieraŭ ŝi havis sur torto por sia kvardeka naskiĝtago nur dudek ses kandelojn.“

KonoRedakti

„Kiam vi ekkonis vian edzinon?“

„Bedaŭrinde nur post kiam mi edziĝis kun ŝi.

LeĝoRedakti

 
Preferata reĝisoro de mia edzino.

Filo al la patro: „Kial ĉe ni ne rajtas viro edziĝi kun pluraj virinoj?“

„Mi ne scias, kiel tion klarigi. Sed kiam vi estos pli aĝa, vi mem komprenos, ke tiu ĉi leĝo ja protektas virojn.“

IdistojRedakti

Plendanta spozino a sua spozulo:“Tu ja saturigis me pro tua egoisteso kae nejusteso: tu sempre dicas MEA domo, MEA automobilo, MEA pekunio! kad oli ne apartenas anke al me? Ka me ne uzadas anke olin? ... Ma, pro quo tu ne respondas al me? Ka tu ne askoltabas me?”

“Yes, karino”, la viro respondas del balno-chambro.

“E quon tu facas ibe tante longe?”, la muliero questionas.

“Nun-instante me aplikas me ipsan NIAn balzamon: olta quian NI uzaspos NIA razado singladiala, karino.”

AlieRedakti

Du amikuloi interrenkontras,kaj dum babilas pri suaj konfidencalaj aferoi...

“Me devas agnoskari e konfesari, ke mea spozino esas kelke kolda kae pasiva relate l’ sexuo”, un de li plendas.

“Me advere ne havas tian problemon”, l’altra amiko komentas.

“Me supozas lon, kara Kornelio... Oni asertas, ke tua spozino kriegas pro plezuro dum sexuagari... Ĉu tio veresas?”, l’unesma amiko questionas.

“Ho, yes! Kelkafoye, mem de l' kafeerio di l' placo, me audas la plezurozajn kriegojn di mea spozino”, Kornelio respondas.

BoneRedakti

Yen viro quiu questionas suan spozinon:“Karino: quio eventus, segune vu, se nun-instante me desmetus mean totan veston, kaj me restos tote nuda koram nia vicinaro?”

Kaj la spozino respondas:“Ho! Li certe konjektus, ke me mariajis kun vu pro vua pekunio!”

Deveno de la vortoRedakti

Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, oni scias ke la vere primitiva formo estas ne /edz/, sed /edzin/, de kiu devenas la formo /edzo/. Tiel same /fraŭlo/ devenas de / fraŭlino/, /Ku-klux-klan/ de /kuzino (kiu amidumis negron)/, kaj /feo/, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de /feino/. La vorto /edzino/ estis primitive sufikso, kiu poste fariĝis sendependa de la radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon: En la germana lingvo, reĝido heredonto de la krono estas nomata /Kronprinz/, kiu fariĝas en Esperanto /kronprinco/. La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas nomata germane /Kronprinzessin/. Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante /kronprincedzino/, kaj li tuj rimarkis, ke la fino de tiu vorto, t. e. /edzino/, ricevis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per leĝa ligilo. Li do faris el ĉi tiu vorto: unue, ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto /edzino/ li tute logike devenigis la vorton /edzo/.

Ververe la vorto devenas de la jida "rebbetsin", kiu estas la edzino de rabeno ("rebbe"). Zamenhof verŝajne inventis alian kun Klara Zamenhof, ĉar li kredis, ke antaŭjuĝojn kontraŭ judoj povus malhelpi Esperanton.

ZorgojRedakti

- Mi ĉiam afliktiĝas, kiam semajnfine vi foriras kun viaj kompanoj -- diras la juna, ĉarma edzino al la edzo.

- Ne ĝenu vin karulineto, mi revenos pli frue, ol vi supozas -- trankviligas ŝin la edzo.

- Nu, sed temas ĝuste pri tio!

TemperaturoRedakti

Aŭstralia edzino (Tachyglossus aculeatus) estas komune kun longobeka pseŭdedzino (Zaglossus bruijni) mamuloj kun la plej malalta korpa temperaturo.

Kriantaj edzinojRedakti

Franco, italo kaj judo interparolis pri siaj edzinoj. Diris la franco: "Mi ŝmiris buteron sur la vizaĝo de mia edzino kaj tiam ŝi kriis dum 20 minutoj."

Diris la italo: "Mi verŝis saŭcon de spagetoj sur mian edzinon kaj tiam ŝi kriegis dum unu horo."

Venis la vico de la judo: "Mi frotis mian edzinon per oleo kaj ŝi kriegis dum tri horoj."

Ekmiris la du aliaj kaj demandis: "Tri horojn? Kial tiel longe?"

Judo: "Ĉar mi poste viŝis miajn manojn per la kurteno."

UrbestredzinoRedakti

La urbestro kaj lia edzino preterpasis konstruatan domon, ĉe kiu staris grupo da masonistoj. Unu el ili kriis al la edzino de la urbestro: "Hej, Sara, kiel vi fartas?"

Respondis ŝi: "Tre bone, Avi. Mi ĝojas vidi vin denove." Kaj ŝi prezentis la viron al sia edzo.

Kiam ili daŭrigis marŝi, demandis la edzo: "De kie vi konas lin?"

Edzino: "Ni lernis en la sama klaso. Tiam mi eĉ deziris edziniĝi kun li."

Edzo (ridetanta): "Nu, ĉu vi vidas kiom bonŝanca vi estas? Se mi ne estus aperinta tiam, vi estus hodiaŭ edzino de masonisto!"

Edzino (senhezite): "Ne vere: Se mi edziniĝus kun li, li nuntempe estus urbestro!

IdealoRedakti

Edzino: „Se ne estus vi, ni estus ideala geedza duopo.“

Edzino de rabenoRedakti

Rabeno Moŝkovitz revenas hejmen pli frue ol kutime, malfermas la pordon kaj jen... li vidas sian plej bonan amikon Mojŝele kuŝantan en la lito apud lia rabena edzino. Dum momentaj silento kaj surprizo la rabeno rigardas la paron per malfermita buŝo. Poste li balbutas: “Sed.... Moj ŝele.... por mi tio estas precepto.

KuremoRedakti

 
Aŭtomobilo de mia edzino

Edzino: „Kial vi asertas al viaj amikoj, ke mi scipovas bone kuiri? Tio ne estas vero.“

„Sed tio estas unusola afero, kio estas je vi nevidebla.

ĴaluzoRedakti

Gasto(ĜENTILE): Via edzo havas ja sufiĉan kaûzon por esti ĵaluza.

La dommastrino: Kial? Li invitas ĉiam nur malbelulojn kaj malsaĝulojn

AliflakeRedakti

— Karulino, nu kiel mi pruvu, ke estas nenio inter ni, ni nur amikas?!

— MORTIGU ŜIN KAJ PORTU AL MI ŜIAN KAPON!..

AlieRedakti

Profetistino al kliento: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“

„Mia edzino, tiu miksiĝas en ĉion.“

PerfektecoRedakti

La plej bona edzino estas tiu, kiu estas al sia edzo fidela kaj ĉe tio ŝi estas al li agrabla kvazaŭ ŝi trompus lin.

DebetoRedakti

— Eriko, hodiaŭ frumatene venis la kudristino kun la fakturo. Ŝi postulis tujan pagon, ĉar ankaŭ ŝi devas pagi urĝan ŝuldon.

— Bela afero! Ŝi ŝuldas kaj mi devas pagi.

KvereloRedakti

Edzino deklaras sin pli inteligenta, pli valora ol la edzo:

- Mia "IK" estas multe pli alta ol la via. Mia averaĝa poentaro en la Universitato estis pli alta ol la via!
- Jes, bone sed, se ni observas la situacion el alia starpunkto pli vasta, mi ankoraŭ superas vin.
- Kiamaniere do?
- Mi elektis bonan virinon, por vivteni min sed vi edziniĝis al sentaŭgulo.
 
Al pentristo venis pozistino. Sed li ne volis labori, tial ili tempeton sidas kaj parolas ĉe kafo. Iu ekfrapas la pordon. La pentristo ektimis kaj diras: „Rapide senvestigu vin, tio estas mia edzino.“

DentistoRedakti

Sérgio: :Ĉu Vi pensas esti ordinara ke mia edzino iras al dentistkonsultejon ĉiutage?

Isadora: Se ŝi havas ĉiujn dentojn malbone kaj deziras fari la servon pli rapide eblas por doni al vi ridego, jes.

Ŝerco 1465Redakti

„Ĉu vi konas tiun spritaĵon, kiel edzino krias, ke ŝi englutis kudrilon kaj la edzo diras al ŝi – ne kriu, mi alportos al vi alian?“

„Ne, tion mi ne konas, rakontu!“

LipojRedakti

Diru, kial via edzino neniam portas lipruĝaĵon?

Ho, ŝi ne povas senmovigi siajn lipojn sufiĉe longe por meti ĝin.

AlieRedakti

- "Antaŭ edziĝo ci diris ĉiam ke ci estis volinta manĝi min per avidaj kisoj."

- "Jes, sed nun mi pentas ne esti cin manĝinta."

MalfeliĉoRedakti

– Vi aperas malfeliĉa. Kio okazis al vi?

– Mia edzino forlasis min.

– Tio ne estas granda tragedio, iom post iom vi alkutimiĝos al pli libera vivo. Ne estu tiel malĝoja

Sed ŝi revenis.

PlaĝoRedakti

 
Demandu al edzino

Ĉe la marbanejo, inter edzo kaj edzino:

Elizo, ĉu vi ne faras banon hodiaŭ?

La maro estas tro maltrankvila; ĝi forportus min.

Ho kiel ĝi pentus!

AtentuRedakti

Inter najbarinoj: „Imagu, mia edzo hieraŭ vespere rompis al si la manon en du lokoj.“

„Do al tiuj lokoj mi ne plu lasus lin iri.“

Fruaj problemojRedakti

Patrino: Sed kompatinda karulino, kio okazis al vi?

Junedzino: Ho panjo! Ĵus okazis teruraĵo! Mia edzo batis min!

Patrino: Kiel do? Sed mi kredis ke via edzo afervojaĝas kaj ne revenos antaŭ unu semajno....

Junedzino: Ĝuste, ankaŭ MI kredis tion!

KuirartoRedakti

Sinjoro ĵusedziĝita revenis el sia laborejo, sidiĝas ĉe manĝotablo. Lia edzino alportas la manĝaĵon kuiritan de ŝi mem.

La edzo: Kia kuiraĵo estas tio ĉi? Ĝia abomena gusto ja naûzas ...

La edzino: Pardonu, mia kara, mi eraris dum la kuirado, ĉar, pretigante ĝin, en la kuirlibro mi turnis samtempe du paĝojn.

AlieRedakti

Satiĝinte vespere la juna edzo demandas:

- Ĉu ĉi tiu vespermangho estis preparita el konservaĵo?

- Jes - respondas la juna edzino. - Sed tute freŝa. Posttagmeze mi aĉetis ĝin. Vi ne povus imagi, kiel ĉarma hundeto estis sur la skatolo desegnita. Krome plaĉa surskribo: "Por via karesata ŝatato."

PardonemoRedakti

Edzino pardonos ŝian edzon kaj forgesos. Sed ŝi neniam forgesos pri kio ŝi pardonis...

RilativecoRedakti

- Kio plej rapide maljunighas ĉe viro?

- Lia edzino.

Edzino kaj EsperantoRedakti

Pri beleco de Esperanto estas iom simile kiel ĉe beleco de edzino. Se oni ŝin amas, ŝi ŝajnas belega, se oni ŝin malamas, ŝi ŝajnas mapli bela. Se oni demandas homojn, kiuj ne konas ŝin tro bone, unu konsideras ŝin bela, alia ne.

Resume, ĉio sufiĉe subjektiva, tamen amo povas beligi ĉion ajn.

KonsiloRedakti

Konsilo donata al fraŭloj: Ne edziĝu al bela virino ĉar ŝi poste forlasos vin. Edziĝu al malbela virino. Ankaŭ ŝi forlasos vin, sed en tiu kazo al kiu gravas?...

ŜteladoRedakti

 
Amikino de via edzino.

Instruistino klopodas klarigi al siaj lernantinoj, kio estas krimo.

- Ekzemple, Anjeto, kion vi scias pri ŝtelo. Nu, diru al mi, kio estas ŝtelo?

La infanino ne respondas. La instruistino provas fari ekzemplon:

- Atentu, Anjeto: se vi apudiĝas al sinjoro kaj metas la manon en lian poŝon kaj elprenas monon, kio vi estas?

Sur la vizaĝo de Anjeto brilas lumo triumfa:

- Mi estas lia edzino!

ScivolemoRedakti

La edzino, leginte en jurnalo la priskribon de virinrabo:

- Mi volus vidi ke iu kuraĝus forporti min!

La edzo: - Ha, eĉ mi volus .

Aĉetado de edzinoRedakti

Karlo: Kiom vi pagus kontraŭ mia edzino?

Rikardo: Neniom.

Karlo: Nu bone, vi aĉetis ŝin.

PraveRedakti

Juĝisto: Ĉu vi do asertas, ke vi iris en la domon opiniante, ke ĝi estas via domo?

Akuzato: Jes, Sinjoro Juĝisto.

Juĝisto: Sed kial vi forkuris, kiam la sinjorino envenis?

Akuzato: Mi pensis, ke ŝi estas mia edzino!

EkzemploRedakti

 
Aŭto kiun via edzino ŝatus ke vi aĉetos.

Gerda estas la kvar-jara filineto de gesinjoroj Hamm. Ŝi estas afabla kaj ĝentila, sed foje iom obstina.

Lastan merkredon, ŝia patrino ricevis viziton: Estis sinjorino Bihr, unu el ŝiaj amikinoj.

Por fari plezuron al Gerda, la vizitantino donis al ŝi belan brilan moneron el arĝento por ŝia ŝparmonujo. La etulino prenis la moneron kaj metis ĝin en la ŝparujon, sen diri unu vorton.

Sinjorino Hamm tre miris pri la ne-kutima konduto de sia filino. "Nu, Gerda", ŝi diris, kun riproĉa rigardo, "ĉu vi perdis vian langon?... Kion pensos sinjorino Bihr pri vi?"

La filineto rigardis kun grandaj okuloj la patrinon; sed ŝi restis tute muta.

Tiam, la patrino iom ek-koleris, kaj diris kun severa voĉo: "Respondu al mi, Gerda! Kion mi diras, kiam via patro donas monon al mi?"

Pri tiu demando, la etulino respondis sen-hezite: "Vi diras al li: Ĉu tio estas ĉio?"

Juda edzinoRedakti

Oni diris, ke la juda familio estas unu el plej nerompeblaj familioj kaj ke ĉe judoj preskaŭ ne okazis eksedziĝoj. Pri tio zorgas antaŭ ĉio la juda edzino, la plej tolerema en la mondo.

Du judaj geedzoj promenas en la strato. Ili vidas tri junajn, tre belajn virinojn. Diras la edzino: "Kiaj agrablaj estas la virinoj."

Edzo: "Ha, mi konas ilin. La dekstra estas amorantino de mia ĉefo. La maldekstra estas amorantino de la vicĉefo."

Edzino: "Kaj kiu estas la meza?"

Edzo: "Nu, vi nenion malbonan pensu, pardonu min. La meza estas mia amorantino."

Edzino: "Jes, nia amorantino estas la plej bela!"

ElektoRedakti

 
Perfekta esperantista edzino

De multaj jaroj fraŭlo atendas idealan edzinon. Al siaj amikoj li ĉiam asertas, ke taŭga virino devas havi tri kvalitojn: ŝi estu:

  • ŝparema en la kuirejo
  • aristokrata en la salono
  • malĉasta en la dormoĉambro.

Iam la amikoj ekscias, ke li edziĝis. Renkontante lin, ili tuj demandas, ĉu lia edzino vere posedas la tri postulatajn kvalitojn. Kun malgaja mieno li respondas:

— Jes, sed ne ĝustaloke. Ŝi estas aristokrata en la kuirejo, malĉasta en la salono kaj ŝparema en la dormoĉambro.

InstigoRedakti

A.(MALLAÛTE AL B., KIU PROMENAS KUN SIA EDZINO): Malfeliçulo! kiel vi povis edziĝi je tiu çi maljuna, malbelega, lama kaj ̧ĝiba virino?

B.: Vi povas paroli laûte, çar ŝi estas eç surda.

KAMPARANOJRedakti

La kamparana edzino diras al la kampula edzo revenanta el urbo:

- Ĉi-matene venis komercisto por aĉeti azenon.

- Kaj vi kion diris al li?

- Ke li revenu morgaŭ ĉar vi malĉeestas.

UtiloRedakti

Edzino kaŭzas multan enuon (al vi kompreneble, ne al viaj najbaroj). Edzinoj tre utilas por malŝpari monon kaj eviti seksumadon (al vi, kompreneble, ne al viaj amikoj). Edzino sin tenis tute apatia al edzo, sed utilas por fliki rompitajn ŝrumpojn kaj lavi kalsonetojn. Edzino turismas. Ŝi kontrolas la mapon kaj certigas la vojon.

RelativecoRedakti

Edzino al la edzo: „Nun mi iros por kvin minutoj al najbarino, ne forgesu ĉiun duonhoron turni viandon en la bakujo.“

Bona edzinoRedakti

 
Via edzino kiam vi venas malfrue hejme.

La plej bona edzino estas tiu, kiu estas al sia edzo fidela kaj ĉe tio ŝi estas al li agrabla kvazaŭ ŝi trompus lin.

SanoRedakti

„Tute mi ne bedaŭras monon, kiun mi donis por sanigo de la edzino.“

„Ĉu ŝi saniĝis?“

„Ŝi ne revenis.“

NeutiloRedakti

 
Ŝi estas nenies edzino

Sinjoro Muelisto vizistas karcerulon. “Kial vi volas nepre viziti la rompŝteliston, kiu lastsemajne ŝtelrompis vian loĝejon – ĉu vi volas venĝi vin aǔ insulti lin?” demandas la policisto ĉe la akceptejo al s-ro Muelisto, kiu petis viziti la ĵus kaptitan rabiston. “Ne tute ne, mi nur volas scii de li, kiel li sukcesis, je la 2-a matene eniri mian loĝejon, sen ke mia edzino ion rimarkis!”


DommastradoRedakti

— La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon, kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen butonoj!

— Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu vorton.

KuiradoRedakti

 
Via edzino dum seksumado.

Novedzino diris al sia amato: Karulo, vi estas tre kaprica! Lunde vi ŝatis ovaĵon, marde vi ŝatis ovaĵon, merkrede vi ŝatis ovaĵon kaj ĵaŭde vi ŝatis ovaĵon, kaj jen vendrede vi subite ne ŝatas ovaĵon!

AlieRedakti

Edzino: „Dum la tuta vivo mi nur kuiras, rostas, fritas por vi kaj kion mi mem havas de tio?“

„Vi nenion, sed mi stomakulcerojn.“

ScivolemoRedakti

Patrino al la filino, kiu antaŭ du monatoj edziniĝis: „Kia estas via edzo?“

„Scivolemega. Ĉiam, kiam mi kuiras, li volas scii, kio tio estas.“

SanoRedakti

Kuracisto vizitas virinon kies malsana edzo kuŝas hejme. „Sinjorino, via edzo bezonas plenan ripozon. Mi preskribos bonegan trankviligaĵon." „Kaj kiom ofte en la tago mi devas doni ĝin al li?" „Eĉ ne unu fojon. Male, vi prenu ĝin mem kiel eble plej ofte."

 
Jes, ŝi estas edzino!

MaturadoRedakti

La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : « ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi ». [J. Seleznev.]

MaljuniĝadoRedakti

 
Pastro demandante ĉu vi volas tiun ĉi virinon kiel edzinon.

- Kio plej rapide maljunighas che viro?

- Lia edzino

SanproblemoRedakti

„Dum tri tagoj mi ne povis dormi pro tusado de mia edzino.“

„Do alvoku kuraciston!“

„Nenecesas. Mi forveturos por 19 tagoj por deĵorvojaĝo.“

RenovigoRedakti

Fama aktoro telefonis al ĥirurgo. „Profesoro, mi petas vin veni tuj. Mia edzino suferas pro apendicito." „Tio ne eblas. Antaŭ preskaŭ unu jaro mi mem operaciis ŝin je apendicito, kaj ne ekzistas apendico kiu denove kreskas." „Vi ne komprenas, profesoro. Ne la apendico sed mia edzino estas nova."

JunedzinoRedakti

Junedzino ne estas speciala juna edzino, ĝi estas freŝdata edzino, se vi volas: speciale juna edzino, t.e. la signifo de juna modifiĝas. Laŭ tiu argumento ĝi estas erara.

Oni povas diri ke la edzeco estas juna, el kio sekvas la derivaĵo junedzeculino (kion pro prefero de mallongaj vortoj mi ŝatus pluŝanĝi al junedzecino, sed tio startigas tute novan diskuton).

NaskkapabloRedakti

Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas : « Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli. »

AkuŝoRedakti

Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin: "Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?". "Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon. Rigardu." La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon.

Kiam tiu tago venis, edzo estas en la akushkliniko, apud sia akushanta edzino. Li vidas kiom shi penas kaj suferas dum la kontrahighoj. Li tenere tenas shian manon, kaj plorete diras, 'Ho, karinjo, vi tiom suferas, kaj chio chi estas mia kulpo....' 'Ne, ne, karulo,' edzino respondas kun rideto. 'Vi absolute neniom kulpas pri chi tio!'

KielismoRedakti

 
Via edzino kiel ŝi ne volas seksumi KUN VI.

A: Kia estis via geedziĝa nokto?

B: Ne tiel bona. La vizaĝo de mia edzino estis pala kiel littuko.

A: Ĉu vi uzis ŝian vizaĝon kiel littukon?

B: Jes.

A: Mi kredas, ke la vizaĝo de mia edzino estus ruĝa kiel littuko. Kaj ŝi batus min!

LibertempoRedakti

„Laŭdire vi ekkonis vian edzinon dum libertempo.“

„Ne, tie mi edziĝis, vere mi ekkonis ŝin nur hejme.“

BatadoRedakti

Ĉu vi kutimas doni batadon al via edzino ĉiusabate en la vespero antaŭ amori kun ŝi? Se tio plaĉas al ŝi... Bone, estas via privata afero.

TurismemoRedakti

- Via virino ferias al la marbordo.
- Jes, kaj mi ĉiutage skribas mesaĝon al ŝi.
- Kiom vi amas ŝin!
- Forveturante ŝi diris al mi: " Se vi ne cŝiutage skribas, mi tuj revenos.

MiltonRedakti

Milton estis alia granda verkisto. Li verkis La Paradizo-n Perdita-n. Kaj tiam la edzino mortis, li tiam verkis La Paradizo-n Retrovita-n.

Idista EdzinoRedakti

Idisto demandas al sia edzino:

- Ke preferas Vu che me, kara? Mea homula muskoli o mea intelekto?
- Tua humur-senco!!!

BaloRedakti

Edzino dum balo al sia edzo: „Ĉu vi deziras finfine peti min pri danco?“

La edzo: „Memkompreneble, ja mi ne estas ĉi tie nur por amuziĝi.“

Lastaj vortojRedakti

„Hieraŭ ni kverelis kun edzino, sed mi diris al tio la lastan vorton!“

„Nekredeble, kaj kion vi diris?“

„Do aĉetu tion...“

DemandoRedakti

„Karulino, kiel nomiĝas tiu manĝo, kiun mi ĵus manĝis?“

„Ĉu ĝi al vi tiom bongustis?“

„Ne, sed se oni demandus min en hospitalo...“

MemoroRedakti

Edzo: Ni vere ne povas permesi al ni lutreolan peltmantelon. Mi laboras po dek du horoj ĉiutage kaj eĉ tiel ni havas apenaŭ je la lupago. Edzino: Sed por tiu juna vendistino tiam antaŭ dek jaroj vi havis la monon, ĉu?!

ForgesemoRedakti

Geedzoj interpaciĝas post kolera disputo.

Edzino: Nun vi devas pardoni kaj forgesi!
Edzo: Mi povas pardoni; sed ne estas same facile, forgesi.
Edzino: Kia eraro! Mi povas diri al vi centojn da aferoj, kiujn mi forgesis.

KulpoRedakti

Post geedza kverelo diras la edzino paciĝeme: „Konfesu, karulo, ke ni kulpas ambaŭ. Ĉefe vi.“

KrimoRedakti

Baniko estas palmiena.
Kruko: Kio okazas al vi, Banĉjo?
Baniko: Oni eniris mian domon dum plena taglumo kaj forprenis mian tutan monon.
Kruko ŝokiĝas: Aĥ, terure! Ĉu vi bone vidis la kriminton?
Baniko: Jes ja -- mi klare rekonis mian edzinon....

MonoRedakti

Plej inda investo estas akiri belan in-veston por sia edzino!

AmoRedakti

 
Li ne havas edzinon.

Malfrua nokto. Juna edzo ne revenas hejmen.
La patrino trankviligas sian filinon - junedzinon: - Ne pensu tuj pri la plej malbona... Eble li simple trafis akcidenton!

KriemoRedakti

- Josefo, ĉu via edzino krias dum fiko?
- Jes ja, ŝi ja krias! Mi aŭdas ŝin de la trinkejo!

VenĝemoRedakti

Ulo estas en malsanulejo, mortante. Kuracisto diras al lia edzino, "Ni ĵus diris al li, ke li baldaŭ mortos. Eble, decas, ke vi parolu kun li nun."

La edzino eniras la ĉambron. La mortanta ulo diras, "Mia kara. Estas io mi devas diri. Mi vin malfidelis."

La edzino diras, "Ŝŝŝ.... Ne priparolinda. Kial vi pensas, ke mi vin venenis?"

Biblia saĝecoRedakti

Sentencoj 25:24

Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

DeziroRedakti

La edzino: Mia patro çiam diris, ke li estus preferinta, ke mi estu filo.

La edzo: Nu, tion çi mi ankaû preferus.

La edzinoj ĉiam pravasRedakti

Mia kara edzino !

Vi devas scii, ke vi jam estas 54 jaraĝa, kaj mi havas tiajn dezirojn, kiajn vi jam ne povas kontentigi. Verdire mi estas kontenta pri vi, vi estas bona edzino, kaj mi tute ne volas, ke vi ofendiĝu. Sed kiam vi legos ĉi tiun leteron, mi jam estos en Grand Hotelo kun mia 18 jaraĝa asistantino. Antaŭ noktomezo mi estos denove hejme.

Via edzo.

En la hotelo la edzon atendas faksita letero :

Mia kara edzo !

Ankaŭ vi estas 54 jaraĝa, kaj kiam vi ricevos ĉi tiun faksleteron, mi jam estos en Breakwater Hotelo kun 18 jaraĝa naĝmajstro. Ĉar vi estas bonega matematikisto, vi facile povos kalkuli, ke 18 estas plioble en 54, ol la 54 en 18.

Saluton de via kara edzino.

EksedzinecoRedakti

-- Min trafis terura plago -- plendas sinjorno al alia sinjorino.
-- Kio okazis?
-- Mia edzo forlasis min. Chu min povas ankorau trafi pli granda tragedio?
-- Jes, povas: se li revenos.

MortoRedakti

Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la uloj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis la procesio estas irita.

La alia ulo diras, "Tio estis tre bone kaj afable."

Remetante la ĉapelon, la unua ulo diras, "Nu, mi povas fari ne malpli. Ŝi estis tre bona edzino."

AlieRedakti

Kelkaj viroj, male, tre bedaŭras la morton de sia edzino, ekzemple, foje vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin: "Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon." — "Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?"

TaskoRedakti

Bluma: "Izidor, memoru: post mia morto vi denove edziĝu."!

Edzo: "Ne ĉagreniĝu, kara! Vi faru vian taskon kaj mi zorgos pri ĉio alia!"

PostvivoRedakti

Oni scias, ke geedziĝo daŭru nur ĝis la morto, sed kelkaj edzinoj volas ankaŭ daŭrigi ĝin post la morto!
Ekzemple, foje vidvino decidis partopreni mediuman kunsidon por kontakti sian mortintan edzon. Kiam li fine aperis, ŝi tuj demandas:
- Ho, karulo, ĉu vi estas feliĉa tie?!
- Jes, mi estas feliĉega!
- Sed, ĉu vi estas pli feliĉa ol kiam vi kunvivis ĉe mi?!
- Jes, ja!
- Do, kiu estas tiu loko?!
- La INFERO!!!!