Erinaco
"Erinaco estas la bildo de armita paco"
"Pro eraro ne praviĝas la faro"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
"La erinaco, eĉ se li volus, ne povus defendi sin"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri erinaco
"Erinaco (Erinaceus) estas genro de mamuloj el la ordo de erinacomorfoj"
- ~ Vikipedio pri erinaco
"Kiel estus la mondo sen tiaj juveloj?"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Malgraŭ ĉio ni fidele duras rajdi niajn ĉevalojn"
"Post ĉiu batalo restas nur malvenkintoj."

de fama erinaco.
Kiel eviti aĉajn erarojn pri erinacoj?
Oni nepre ne konfuzu la sekvantajn vortojn…
- erinaco - malgranda mamulo kun multaj pikaĵoj
- erinacido - juna erinaco
- erinacida acido - pika kemiaĵo farita el erinacido
- erinacino - ina erinaco
- erinacidino - juna ina erinaco
- erinacidinaĉo - malloga juna ina erinaco
- erinacaĵo - viando el erinaco
- erinacaĵaĉo - putra viando el erinaco
- erinacidinaĵaĉo - putra kaj acida viando el erinacidinaĉo
Alia ofta eraro estas konfuzi la erinacon kun la edzino.
BiologioRedakti
Kia estas la diferenco inter viraj kaj inaj erinacoj?
La vira erinaco havas unu pli pikilon. :)
Erinaceto en nebuloRedakti
HOLANDANOJ, ATENTU!
Erinaceco en nebulo estas fuŝa, aĉa, vomiga bildfilmo. Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Urseton por kune kalkuli stelojn (vom-vom-vom). Ili sidiĝis sur ŝtipojn, ŝmactrinkis teon, kaj observis la stelplenan ĉielon (aĉe!). Ĝi pendis super la tegmento, tuj malantaŭ la fornotubo. Dekstre de la fornotubo estis la steloj de Urseto kaj maldekstre tiuj de Erinaceto (ho, mi volas morti!).
Seksa vivoRedakti
Ermita erinaco enuas pro manko de erotiko.
Erinaca seksumadoRedakti
Kiel seksumas erinacoj?
Tre singarde.
Fiku fratinon de erinaco ЁжRedakti
Sed oni atentu, ke admono "Fiku fratinon de erinaco", kies aŭtoro estas Etel Zavadlav (Kroatio), kombinas du tabuojn: lingvan tabuon pro la uzo de vulgara seksuma vorto, kaj socian tabuon pro tio ke la priskribita ago koncernas kombinon de homo kaj besto. Samtempe la admono vekas imagojn kiuj ne nur donas fortan impreson de doloro, sed ankaŭ aludas ke tute ne eblas plenumi la menciitan agon. Tiel la aspekto de prodolora humuro povas veki ridetojn se oni uzas la esprimon en la ĝusta situacio. Se la admono adresiĝas al virino, oni tuŝas ankaŭ tabuon kiu troviĝas en la pli antaŭjuĝaj rondoj, kio devas esti avantaĝo. Tipologie la esprimo similas al malnova sed senrilata admono de Sunnmøre kiu temas pri simila traktado de salikoko.
Teoremo pri erinacoRedakti
Mi komprenas vin frate kaj perfekte, kaj mi estas certa ke Mussolini sciis, ke Teoremo pri erinaco estas teoremo, kiu asertas ke sur sfero ne povas ekzisti tia vektora kampo, kiu nenie valorus nulo. Alie, oni povas diri ke por ĉiu funkcio f ekzistas almenaŭ unu punkto p kie f(p)=0 kaj do la vektoro estas perpendikulara al al sfero. Mnemonike, oni klarigas la teoremon en tia ŝerceca maniero: Se vi havas erinacon kiu ruliĝis en sferon, vi ne povas kombi ĝin tiel, ke ĝi tute nenie estus pika.
La teoremo estas sekvo el teoremo de Brouwer, pruvita en jaro 1912.
Tri dezirojRedakti
Tri erinacetoj erarvagas en la arbaro, aldone jam vesperiĝas, eĉ ekpluvas. Bedaŭras ilin la bona feino:
- -- Erinacetoj, mi plenumos viajn tri dezirojn. Kion vi deziras, unua
erinaceto?
- -- Al mi estas tre malvarme, mi treege malsatas -- ho, se mi povus esti hejme!
Ĝŝli tuj aperas hejme.
- -- Kion vi deziras, dua erinaceto?
- -- Al mi estas tre malvarme, mi treege malsatas -- ho, se mi povus esti hejme!
Ankaŭ ĝŝli tuj aperas hejme.
- -- Kaj kion vi deziras, tria erinaceto?
- -- Al mi estas tre malvarme, mi estas sola -- ho, se miaj fratetoj povus esti ĉi tie!
Dilemo de la erinacoRedakti
La ebleco de lingvo internacia ne estas utopio, ĉar eksperimento pruvas absolute ke dilemo de la erinaco estas analogio de Arthur Schopenhauer por priskribi la malfacilecon de la homaj rilatoj. Grupo da erinacoj decidas proksimiĝi por varmigi unu la alian dum la vintro. Sed pro ilia pikiloj, la erinacoj ne povas tre proksimiĝi sen damaĝo.
Simile, laŭ Schopenhauer, la homoj ne povas tre familiariĝi sen emocia damaĝo.