Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Esperanto-movado

(Alidirektita el Esperantisma ludado)
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
8149 n.jpg

"La Esperanto-movado de la najbara lando estas ĉiam pli verda."

~ Konfuceo pri Esperanto-movado
Video images Rau Esperanta.jpg

"Nia movado estas pli normala ol ni emas diri al ni mem"

~ Tonjo del Barrio pri E-movado

"Esperanto esas nun granda establiserio konservema stabila kun poka danjero"

~ idisto pri E-movado

"Certe, kiel duoble du kvar"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

" La tradicia Esperanto-movado daŭris laŭ akceptitaj antaŭsupozoj eĉ post la Dua Mondmilito"

~ Ralph Dumain

"La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton en la tuta mondo. La tradicia celo estas la fina venko"

~ Vikipedio pri E-movado

"Malrapida kiel entombigo de riĉa vidvino"

~ iu ajn pri E-movado

" Esperanto apartenas al chiuj, kaj ech kretenoj kaj kanajloj rajtas propagandi Esperanton"

~ Nikolai Grishin pri E-movado

"Kiu ripetas abunde, lernas plej funde"

~ Zamenhof
Parto de serio

Verda Stelo  03010856-0.jpg
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido

"Ŝafaro harmonia lupon ne timas."

~ Zamenhof pri sekteco
127637814661.jpg
La artikolo enhavas kompletan tekston per skanaĵoj, kio estas deklarita mallibera enhavo.

La €speranto-movado (EM) estas movado por konkeri la tutan mondon. La tradicia celo estas la fia venko, do la stato, ke ĉiu homo parolu Esperanton aŭ mortu pafe.

Afiŝo montrante esperantistan konkeron de la mondo

Tradicie en la Esperanto-asocioj per la nomo 'Esperanto-movado' oni nomas ĉion, kio rilatas al Esperanto. Ekde la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento sociologoj pli kaj pli atentigas, ke la aktuala Esperanto-fenomeno ne plu estas "movado" en la kutima senco; ĝi ne plu havas ĉefan karakteron kompareblan kun ekzemple la pac-movado aŭ la feminisma movado, kie la antaŭenigo de la celo estas la ĉefa okupo de la partoprenantaj homoj. En Esperanto-movado, la malantaŭeniro de la afero estas multe pli grava.

La Esperanto-Movado. Ĝia Historio, Organizo kaj Nuna StatoRedakti

La Esperanto-Movado. Ĝia Historio, Organizo kaj Nuna Stato, verkita de Carl Støp-Bowitz kaj ir J. R. G. Isbrücker kaj eldonita en 1948 de Eldonejo Esperanto (Esperantoforlaget A/S) en Oslo, estas libro kiu estis destinata al kandidatoj kiuj estis sin prezentontaj al la Ekzamena Komisiono por fari la superan ekzamenon de Esperantanto, precipe en Norvegujo. Ĝi estis bazata sur antaŭa verko de Isbrucker pli taŭga por nederlandaj ekzameno-kandidatoj.

CeloRedakti

La esperanta movado okupiĝu nur pri siaj praceloj: naski esperanto-parolantojn pli rapide ol maljunaj frenezuloj formortas. Estus certe tre maloportune enmiksiĝi en la normala socio. Estus eĉ pli maloportune, se iuj organizaĵoj, kiuj komence primokis Esperanton, konstatus, ke ankaŭ esperantoparolantoj kapablas internacie agadi. Estus nur bedaŭrinde, se aliaj organizaĵoj ekuzus nian karan monon.

Laŭ la plej sincera esperanta sento, oni zorgu nur pli multobligo de esperanta gazetaro; ĉiu gazeto havu malpli ol 20 legantoj, por certigi, ke preskaŭ ĉiuj konsentas pri la celoj de la artikoloj (cetere kopiitaj de iu alia gazeto, kiu mem kopiis ĉar mankas esperantlingve verkantaj ĵurnalistoj).

Analizo de nuna situacio de Esperanto-MovadoRedakti

Oaasa.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Statistiko de Esperantujo.

Nun nia EM restas en malbona situacio: ni ne havas sufiĉan monon, ni ne havas sufiĉan membraron ,ni ne ricevas akcepton de publiko, ni ne povas ricevi subtenon de registaro.

Esperanto nakiĝis antaŭ pli ol cent jarojn, sed nia EM progresas malrapide, nia nuna EM estas same kiel antaŭ pli ol cent jaroj. Kial? Ni faras EM fermante pordojn kaj ne montras esperantan utilecon al publiko!

Ni scias ke Esperanto estas lingvo, lingvo estas ilo por kompreno de unu la alian, ilon ni devas uzi. Se ni ne uzas Esperanton, kiel ni montras esperantan utilecon al publiko? Se publiko ne konas esperantan utilecon, kial ili volas lerni Esperanton kaj ĉeesti en esperanta aktivado? Se registaro ne konas esperantan utilecon, kial ĝi subtenas nian EM?

Aliflanke,ni ne uzas Esperanton, ni ne povas akiri bonaĵon el Esperanto, ni petas ke aliaj organizojnkaj individuoj donu al ni bonaĵon (ekz. monon kaj lokon), tiu ĉi estas la kialo ke iuj esperantaj asocioj havas neesperantistaj prezidantoj. Ni ne havas vivan kapablon, kiu donas atenton al ni? Do,kio estas niaj elirejoj?

Reformado, malfermado kaj praktika aplikado estas niaj tri elirejoj!

Kiel reformi? Kiel malfermi? Kiel uzi? Oni ne scias!

Sektecaj trajtoj en la Esperanto-movadoRedakti

La demando, ĉu ekzistas sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado, aŭ ĉu eventuale la movado eĉ povas esti nomata sekto, estas ofte levata ene de kaj ekster la Esperanto-movado.

Efektive oni povis aŭ povas foje observi kelkajn trajtojn en la movado, kiuj povas esti nomataj sektecaj:

  • Troa konvinkeco pri la valoro de Esperanto:

Jam la Himno de Esperanto diras pri la esperanta lingvo (aŭ, pli verŝajne, ĝia interna ideo): „Al la mond’ eterne militanta, ĝi promesas Sanktan harmonion“. Tio donas al la movado kvazaŭ religian karakteron. Krome publikiĝis jam ĉ. la jaro 1930 poemo (laŭ modelo de la germana nacia himno) komenciĝanta per la vortoj „Nia lingvo Esperanto super ĉio en la mond’“, kiun oni atribuas - eble malprave - al Zamenhof. La centdudektria datreveno de la cenzura permeso pri la Unua Libro de Doktoro Esperanto (2 junio 1887) ĉi-foje koincidas kun la ora jubileo de Plena Ilustrita Vortaro, aŭtorita de Gaston Waringhien, fakte ankoraŭ la sola granda vortaro esperanta-esperanta.

  • Personkulto:

Ekzemplo de troa estimo al la fondinto de la movado estas kanto de Nella Boon[1], ĉirkaŭ 1930, kies unua strofo tekstas jene:


Himno al Zamenhof

Tre ĝoje sonu nia ĥor’,
Tre laŭte batu nia kor’,
Por nia glora Majstro!
Ekkantu ni per unu strof’
Por nia fama Zamenhof,
Admiru, laŭdu, honoru lin,
Ĝis spiro forlasos nin.

  • Endoktrinigo:

Foje esperantistoj emfazas, ke ne sufiĉas nur instrui la lingvon kaj informi pri ĝia aplikado, sed ke tre necesas ankaŭ endoktrinigi la lernantojn. Kelkaj esperantistoj tre fervore kaj emocie pledas por Esperanto.

Esperantismo.png

Tro decida kontraŭbatalo de malfavoraj informoj pri EsperantoRedakti

Foje esperantistoj akre kontraŭbatalas la publikigon de malfavoraj informoj aŭ spertoj pri Esperanto. Kiam en 1994 aperis en la svisa ĵurnalo „Neue Zürcher Zeitung“ artikolo kun la titolo „Nekrologo pri Esperanto“, la ĵurnalo publikigis mallonge poste legantleteron de esperantisto, kiu nomis la maltrafan informadon pri Esperanto "paŝo al lingvocido" kaj sekve al "genocido" komparebla al la holokaŭsto.

  • Malrespekto al la decido forlasi la movadon:

Esperantistoj foje inklinas paroli aparte laŭde pri aliaj movadanoj kaj aparte mallaŭde pri tiuj, kiuj forlasis ĝin.

  • Ĝeneralaĵoj:

Laŭ la Principaro de Frostavallen, "sekteca karaktero" de la Esperanto-movado montriĝas en "tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.".

La sektecaj trajtoj koncernas ĉefe la historion de Esperanto. En la pasintaj jardekoj kelkaj trajtoj (ekzemple admiro de la "Majstro", portado de steloj) malpliiĝis, kaj samtempe la movado fariĝis pli kaj pli malferma al ĉiuspecaj diskutoj. Ekzemplo estas la tre kritikema libro "Esperanto" (1999, 2003) de Ziko van Dijk.

Oni povas argumenti, ke ioma sekteco helpas al la plua evoluo de la movado, ĉar en decide por-esperanta atmosfero oni povas plej facile ĉerpi energion por plia esperanta agado. Aliflanke, kiam en la ekstera mondo estiĝas bildo de la movado kiel sekto, tio povas grave malhelpi ĝian plian sukceson.

Gvidilo tra la Esperanto-MovadoRedakti

Gvidilo tra la Esperanto-Movado estas la titolo de verko kompilita fare de Gerrit Paulus de Bruin, kaj eldonita 48-paĝe de Sennacieca Asocio Tutmonda en la jaro 1933. Suplemento 16-paĝa estis eldonita de SAT kaj FLE en 1948.

† † Esperanta eklezio † †Redakti

-(1).jpg

† Esperanta Eklezio † Roterdama estas tiu parto de la Katolika Eklezio kiu uzas la esperanton kiel liturgian lingvon kaj kies patriarko estas la † Esperanta Patriarkato de Bjalistoko † , nomumita de la Papo. Tiamaniere, kvankam ĉiuj katolikoj estas esperantistoj, ne ĉiuj esperantistoj estas katolikoj.

La esperantista eklezio estas plimulto de la † katolikaro † rekte regata de la † Patriarko de Bjalistoko † –ankaŭ nomata † Patriarko de Internacieco † -, pro kio ĝi dependas de la papo. Ĉar vasta teritorio estis konkerita aŭ koloniita ekde 1492 kaj kristanigita de esperantistoj, multaj personoj kredas ke ĉiu katoliko kiu estas en komunio kun la papo estas esperantisto.

† Papo † Pio la 10-a sendis sian benon al " † Espero Katolika † " kaj la † katolikaj esperantistoj † ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en aŭdiencoj li parolis Esperanton. La 4-an de aprilo 1909 diris al Islama Ŝtato esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Boirac.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al † Pio la 10-a † : "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

Elektita popoloRedakti

En la esperantismo aktivas la konvinko ke la esperantistoj estas la elektita popolo, ĉar ili estus alvokitaj partopreni en la finvenkisma (Pakto) kun Dio. Tiu ideo estas konstatita unuafojon en la Fundamento (libro konvencie atribuataj al Zamenhof) kaj estas ellaborita en la sinsekvaj esperantaj libroj. Laŭ la diversaj pensmanieroj de esperantismo, ortodoksa, konservema kaj civitana – konservas la konvinkon ke la esperantismo estis kaj estas la elektitaj de Dio por unu celo.

Por korekte kompreni la signifon de elektita popolo, laŭ la interpreto de la esperanta kredo, nepras ekzameni la Fundamenton. El ĝi defluas diversaj konceptoj montrantaj la dian elekto kulminantan en la fina venko.

Laŭ la tradicia esperanta interpreto, la karakterizo de elektita popolo estas senkondiĉa kaj definitiva ĉar estas dirate en (Readmono 14,2): "” ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero” " .

VegetarismoRedakti

55 M.jpg

Vegetarismo estis kutima por Esperantujo ekde eble la 19a jarcento post Kristo – pro spiritaj kialoj kiel senperforto kaj por apartigi la Esperantistojn de la malsamideanoj. Homaranismo predikas ke ĝi estas perfekta dieto por spirita evoluo, ankaŭ en Esperantismo, kiu havas inter ok kaj dek milionoj da kredantoj, ĉiuj Esperantistoj estas vegetaranoj. Bahaaj piuloj ankaŭ historie praktikis vegetarismon.

Multaj Esperantaj antikvaj tekstoj promocias vegetarismon. Laika literaturo de Zamenhof anoncis pli ol 100 jaroj antaŭe: "Sentemaj animoj kiuj forlasis pasion ne manĝos karnon lasitan de vivo. Kiel oni povas praktiki veran kompaton, se oni manĝas karnon de besto por grasigi sian propran karnon?".

Sekvantoj de la Juda religio estas dividitaj pri sia opinio pri ĉu ilia religio malaprobas manĝadon de viando aŭ ne.

ProblemojRedakti

La problemo de Esperantismo estas duflanka.

Unue jen la problemo pri planlingvo sufiĉe uzebla kaj disvastigebla, kiu tamen tute ne plu estas disvastigebla pro la strangeco kaj sekteco de la jam ĉeestanta adeptaro. Evidente strangularo kapablas allogi nur pliajn strangulojn, kaj jen nur la vojo al pli stranga sekto, ne al la populariĝo de planlingvo.

Sed ĝuste divastigantoj supozeble konsistigas jam nian dubeman, nekredeman, esploreman, racieman frakcion. Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre zorgeme kaj pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por maksimume sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron. Alivorte timanto de tio, ke tiu, kiu aĉetos de li nian Esperanto-brasikon sur la planlingva foiro, endanĝeriĝos nevole kunaĉeti skvamojn de malbongustaj brasikmuŝetoj plus iu kaj iu neglutebla limako. Kaj verdire estas tiel, ke nur unu misianta strangulo, disvastigante sian kutiman primitivan E-propagandon okaze de gazetara konferenco, povos fiaskigi la plurjaran seriozan informadan laboron de deko da sanmensaj Esperantistoj.

Jen tre kerna apenaŭ solvebla problemo. Eble plene nova planlingvo - do sen jamekzista adeptaro - havus pli bonan ŝancon sukcesi ol Esperanto, malgraŭ ties iugrada literatura tradicio. Ĉe tio oni tamen ne forgesu, ke ankaŭ konsiderinda parto de nia literaturo estas porstrangula literaturo, do ne vere valora kaj pro tio iel decidiga.

Due estas la problemo de la parola komunumo - plene sendepende de ĝia esperantismo aŭ nestrangeco. La malgranda fakte ekzistanta parolantaro tagon post tago senplanigas sian planlingvon. Do enuziĝante, Esperanto perdas sian planlingvecon, precipe pro la senbrida enkonduko de novaj nenecesaj radikoj. Aldoniĝas la amaso da frazeologismoj importitaj el Eŭropaj naciaj lingvoj plus tiuj ekestintaj interne de la modestnombra E-komunumo. Do enuziĝante, la lingvo "naturiĝas" kaj tiel - de planlingva vidpunkto - degeneras.

Fronte al tiuj du defioj oni ne ekkonas iun ŝancon, ke Esperanto iam ajn povos eĉ nur modeste prosperi.

Ambaŭ evoluoj neformiĝis iel subite kaj hodiaŭ. Ili havas jam jardekan tradicion. Retrovide, oni povas konkludi, ke la Esperantistoj ĉiam tre efike malhelpis sian propran aferon - tute sendepende de tio, kion ili fakte celis ne celis. Tiu misefikemo ĝis hodiaŭ plu daŭras.

Denove rilate la unuan problemon.

Se temus nur pri kelkaj ŝimaĵoj en UKoj, nu tiam ne estus tiom grave. Bedaŭrinde tamen la verdismo montriĝas ĉie ĉe ni. Neniu ajn iomete pli granda renkontiĝo okazas sen ĝi. Ĝi simple ne estas ignorebla. Kio en Neciklopedio estas ebla - oni simple plonkas la pli ekstremajn kazojn - tio en la ekstera realo bedaŭrinde ne plu funkcias. Pro tio tiu ĉi lingvo inter normaluloj simple ne estas vendebla. Oni ne povas sufiĉe kaŝi la strangulan frakcion de la adeptaro.

EstontoRedakti

Nur neesperantistoj povas ion fari por Esperanto. Esperantistoj faros nenion. Ni ne povas forgesi, kiel "samideanoj" fiaskigis planon de Nikolai Grishin krei tutmondan novaĵ-grupon pri Esperanto. El ĉiuj homoj, la plej malbonaj estas esperantistoj!

1726 n.jpg

Se ni volas reenspiri vivon en E-movadon, ni devas inviti freŝajn homojn (t.e. gejoj). Kaj fari tion eblas nur, rompinte tiujn murojn.

KorespondadoRedakti

Korespondado estas interrilato kun alilandanoj per leteroj, poŝtkartoj, aŭ retmesaĝoj. Specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj ŝatus trovi amikon, kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj.

Historio de korespondado en EsperantoRedakti

Pregho.jpg

En la privata korespondado inter diversnacianoj, Esperanto ludis, kaj ludas gravan rolon. Ekde la komenco de Esperanto, multaj personoj lernis Esperanton nur por letere interrilati kun alilandanoj. La korespondado pere de Esperanto havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en Esperanto pruvas i. a. , la mencio en la Enciklopedio de Esperanto (1934) pri tio ke la japanaj Esperantistoj eldonis 310-paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en Esperanto (de Ishiguro).

Korespondado en Esperanto hodiaŭRedakti

Hodiaŭ facilaj rimedoj por trovi korespondpetojn estas la reto, sed ankaŭ helpas la internaciaj renkontiĝoj. Retejoj bone konstruitaj diponebligas korespondpetojn el la tuta mondo. Ekzemple en majo 2008, la retejo Esperanto Koresponda Servo enhavis liston de 96 korespond-petantoj (Azio: 8; Afriko: 13; Orienta Eŭropo kaj Rusio: 29; Okcidenta Eŭropo: 26; Ameriko: 20) kaj la Koresponda servo de edukado.net enhavis 31 grupajn kaj 494 individuajn korespondpetojn el 56 landoj.

Konsisto de la EsperantistaroRedakti

Tiu Esperantistaro ne estis plu unuforma, kiel tio eblis en la komerca periodo. Hector Hodler ĝuste traktis en la lasta decembra Nº de gazeto ,ESPERANTO' la diversspececon de homoj aliĝintaj al Esperanto-movado, kiun partopre­nis liavorte semtempe:

„elementoj progresaj kaj idealistaj, pomoj kun utopia mentaleco, stranguloj, mon­uloj kaj aliflanke malkontentuloj, ambaŭseksuloj aŭ simple amaskomunikiloj.“

Daŭris veni al la lingvo idealistoj kaj idealis­manoj de pura speco. Mutaj ama­tore ekinteresiĝintaj pri la lingvo, poste estis kaptitaj per la „ideo in­terna.“ Tiu unua parto de Esperantistoj estis sendube plej fortika kaj plej fi­dela por la lingvo. Tiuj personoj estis plej konstantaj legantoj, kunlaborant­oj kaj abonantoj de la Esperanto-gazetaro. Ili estis aĉetantoj de la libroj. IIi estis la ĉefaj konservantoj de la lingvo. Al ESPERANTO venis jen ankaŭ aliaj personoj, celantaj tujan aŭ eventuale estontan bonuzon aŭ profiton per ESPERANTO. Tiuj personoj, trovinte en ESPERANTO ion, kio ligis ilin al la lingvo, estis lojalaj, inertaj, kontraŭreformemaj. Ili formis la re­zistan povon de la Esperantista popolo.

Tiu dua parto de Esperantistoj enhavis varan miksaĵon, respegulantan ĉiujn socialism­ajn tavolojn kaj tendencojn. Al ĝi apar­tenis fitatelistoj, korespondanto, utiligantoj de ESPERANTO por propagando de iuj aliaj ideoj, entreprenistoj diversspec­aj, eldonantoj de certa parto de ĉiujare naskiĝantaj kaj malaperantaj ESPERANTO-gaz­etoj ktp. Inter tiuj personoj troviĝis kandidatoj por organizi novajn socialismojn, tigojn, asociojn - ĉu raciajn, ĉu interraciajn. Ili afte emis al bru­aj titoloj kaj al brua agado. Ili afte ellaboradis plej brandiozajn projekt­ojn. Ili luktis inter si por gvidoroloj. Se personoj de tiu dua kategorio komercis disreviĝi en ESPERANTO, se ne estis por ili ligiloj ĉu ekomoniaj, ĉu moralaj, retenantaj ilin ĉe la lingvo, tiuokaze ili aŭ iris for el la movado, aŭ eko­kupis sin pri rezonado, reformado lingva eksperimentado ktp. Por la praktika Esperanto-movado ili perdiĝis. Bo­nan ekzemplon tiurilatan prezentas R. de Saussure, ne sukcesinta en prak­tika uzigo de ESPERANTO inter la scienculoj, malsukcesinta en daŭrigo de la gaz­eto de „Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj“, kaj fine sin okupinta nur pri ellaboro de sen­ombraj diversaj reformo-projektoj. Ĉiuokaze la ombro de la restantoj ĉiam superis la nombron de la forir­antoj. La Esperantistaro kreskis.

PiramidojRedakti

Unikom.jpg

Ekzistas du specoj de laboro por Esperanto: interna kaj ekstera. Se kompari E-movadon kun piramido, do la "internuloj" penadas plialtigi la piramidon (pliriĉigante ĝian literaturon ktp). La "eksteruloj" penadas plilarĝigi la piramidon, varbante novajn adeptojn. Kaj "internuloj", kaj "eksteruloj" estas tre necesaj. Kompreneble, ekzistas ankaŭ tiaj esperantistoj, kiuj tute nenion konstruas. Ekzistas ankaŭ tiaj bravuloj, kiuj sukcesas esti samtempe "internuloj" kaj "eksteruloj". Bona ekzemplo: Zamenhof, kiu estis kaj brila propagandisto, kaj talenta verkisto, tradukisto.

DesubismoRedakti

Desubismo estas la kredo, ke oni povas atingi la finan venkon (do la ĝeneralan enkondukon de Esperanto) per disvastigo de Esperanto inter individuoj, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desuprismo, kiu volas disvastigi Esperanton per decidoj de politikistoj.

Internacia esperantista organizoRedakti

En la UK 1911 la deziro al internacia organizo akiris pli konkretajn formojn. Oni starigis komisionon por studi tiun problemon kaj jam akceptis regularon pri „Rajtigitaj Delegitoj“. En la UK 1913 la kongreso akceptis regularon por „Int. Unuiĝo de E-istaj Societoj“, (IUES), al kiu aliĝis diversaj naciaj societoj. Tamen pro eksplodo de la mondmilito en 1914 la IUES neniam aktive funkciis. La UK 1920 reprenis la demandon kaj elektis komisionon por prepari definitivan solvon por tiu problemo.

En la UK 1922 la jam tiel longe pendinta problemo pri ĝenerala int. organizo fine trovis praktikan solvon. Malhelpo ĝis tiam estis la iom malsamaj interesoj de la ekzistantaj organoj de la movado. Ĉe unu flanko troviĝis la tiel nomataj Oficialaj Institucioj, grupiĝantaj ĉirkaŭ la Cenha Oficejo en Paciro. Ili deziris bazi la int. organizon sur la naciaj prop. societoj, kiuj devus kuniĝi en ia int. societo, kia estis jam la en 1913 starigita IUES. La rajtigitaj delegitoj, t. e. delegitoj de naciaj societoj, pagintaj certan kotizon, kiuj pro tio havas la solan voĉdonrajton en la kongresoj, baziĝis sur la samaj principoj. Sed aliflanke staris la jam bone organizita UEA kun siaj individuaj membroj tra la tuta mondo, kiu ĝis tiam ne apartenis al la oficialaj institucioj de la movado. Multaj deziris la int. organizon bazitan sur tiu jam regule funkcianta int. asocio. Iom da antagonismo inter Parizo kaj Geneve kaj personaj influoj malfaciligis dum longa tempo la trovon de kontentiga solvo.

Dum la vojaĝo al Helsinki d-ro Privat, tiama prez. de UEA kaj Chavet, ĝenerala sekc. de la Centra Oficejo, ridiskutis la problemon kaj sukces s veni al projekto de interkonsento, submetota al la kongreso. Forlasante nun la ideojn pri la antaŭa IUES kaj pri la rajtigitaj delegitoj, la UK en Helsinki 1922 venis al la jena organiza sistemo.

Oni kreis novan komitaton, la Konstantan Reprezentantaron de la Naciaj Societoj (KR), konsistantaj el reprezentantoj de la prop. societoj, kiuj pagas kotizon proporcian al la nombro de siaj anoj. La KR, kiu elektis prezidanton kaj sekretarion-kasiston, havis siajn kunvenojn dum la kongresoj kaj konferencoj kaj prizorgis la rilatojn kaj kunlaboron inter la aliĝintaj naciaj societoj.

Plue UEA estis ankaŭ akceptata kiel oficiala institucio, unuiganta la individuajn E-istojn.

Por ke estu gvida centro por la tuta movado, oni fine fondis Centran Komitaton, konsistantan el 6 membroj diversnaciaj, pri kies elekto KR kaj UEA devas interkonsenti. Do la CK ne enhavis reprezentantojn, elekfitajn 3 de KR kaj 3 de UEA, sed ĝi estis grupo de 6 membroj, pri kiuj ambaŭ organizaĵoj devis akordiĝi. La nomo de la CK estis poste ŝanĝata en tiun de Int. Centra Komitato - ICK. Ĝia sidejo estis ankaŭ en Genève. Ĉar la anoj de ICK loĝis en diversaj landoj, iliaj interrilatoj estis ĉefe skribaj, sed dum la kongresoj ili havis siajn apartajn kunvenojn. Estrho de la oficejo en Genève estis ĝenerala sekretario, kiu poste ricevis la titolon de direktoro.

Dum la kongresoj ankaŭ okazis komunaj kunsidoj de ICK, KR kaj la komitato de UEA. Tiuj kunvenoj kvazaŭ funkciis kiel parlamento de la movado, ĉar al ili apartenis la studo de la organizaj problemoj kaj la leĝdonanta povo, antaŭe prizorgitaj de la ĝeneralaj kongreskunsidoj. Post 1928 tiuj komunaj kunsidoj ricevis la nomon de kunsidoj de la Ĝenerala Estraro“.

Tasko de la ICK estis la ĝenerala gvidado de la movado. Ĝi reprezentis tiun movadon por la ekstera mondo, organizis la kongresojn kun la helpo de la Loka Kongresa Komitato, prizorgis la eldonon de la Oficialaj Dokumentoj, administris centran kason ktp. Siajn enspezojn tiu kaso ricevis el la kontribuoj de KR kaj UEA, el libervolaj subvencioj de tielnomataj patronoj de ICK, kaj el procentaĵo de la kongresaj kotizoj.

La nova formo de la organizo ne kontentigis multajn. Precipe oni plendis pri la duobleco de la movado, kiu postulis apartajn kotizojn por la naciaj kaj la internaciaj organizoj. Tial la organiza problemo ree aktualiĝis en la UK de Antwerpen en 1928. Oni tie ree elektis komisionon, sed dum la sekvantaj kongresoj en Budapest, 1929 kaj Oxford, 1930 oni spertis, ke estis tre malfacile veni al solvo, kiu povus kontentigi ĉiujn partiojn kaj kiu precipe ne postulos tro altajn kotizojn de la membroj. Pro tio oni decidis en Krakovo en 1931 forlasi dum kelkaj jaroj la reorganizan demandon kaj klopodi dumtempe plibonigi la funkciadon de la ekzistantaj organizaĵoj.

Dum la UK de Parizo 1932 la Kontrakto de Helsinki venis al surpriza kaj neatendita morto. En kunveno de KR, kie malnova franca kaj nova brita proponoj estis sur la tagordo, la franca societo venis subite kun nova propono, kiu enhavis kelkajn principojn kun tre vasta tendenco pri reorganizo. La plimulto akceptis la proponon malgraŭ energia protesto de kelkaj naciaj societoj kontraŭ tiu procedo.

La akceptita rezolucio simple deklaris la Kontrakton de Helsinki nuligita kaj enhavis decidon pri tasko de UEA, kiu certe estis ekster la kompetenteco de la kunveno de KR.

En sekvanta kunveno de la Ĝenerala Estraro la prezidanto de UEA esprimis sian fortan bedaŭron pro la tiel abrupta rompo de la kontrakto kaj rezervis al UEA ĉiujn rajtojn rilate al la akcepto de la nova statuto, ellaborata tuj post la kongreso de komisiono de 7 personoj.

Dum du jaroj la konsekvencoj de la decidoj, faritaj en Parizo, maltrankviligis la animojn en la E.-a movado kaj ofte minacis detrui ĝian internan pacon.

La komisiono, elektita por la ellaboro de la nova statuto, en kiu UEA rifuzis partopreni, finis sian laboron en nov. 1932 kaj proponis la fondon de Universala Federacio E-ista UFE. Tiu federacio estus organizaĵo, formota de la naciaj societoj, kiu samtempe transprenus la taskojn kaj grandparte la organizan sistemon de UEA, kaj do ne lasus lokon al UEA kiel memstara organizaĵo. La UFE formale starigita de la komenco 1933, havis ne tre prosperan kaj mallongan vivon. UEA rifuzis partopreni en ĝi; granda parto de la naciaj societoj restis firme aŭ provizore ekster ĝi kaj nur relative malmultaj societoj, sub la gvido de la ĝisnuna ICK, akceptis la novan organizan formon. En kunveno de UFE en Geneve en majo 1933 ĉeestis nur tre malmultaj reprezentantoj de landaj societoj.

La danĝero, ke tiel la movado disfalos en du konkurencajn kaj eble malamikajn partojn, grupiĝantajn ĉirkaŭ la malnova UEA kaj nova UFE, estis evidenta. Feliĉe dum la sama kunveno en Geneve la reprezentantoj de UFE trovis okazon priparoli kun la gvidantoj de UEA kaj per bona volo de ambaŭ flanko oni venis al „Plano de Genève“, kiu almenaŭ promesis pli bonan ŝancon al harmonia solvo de la problemo.

Kunvenis la Kongreso de Kolonjo en 1933 kaj kunsidis la reprezentantoj de naciaj societoj kaj de UEA por ellabori definitivan interkonsenton. En multaj longaj kunvenoj okazis la malfacilaj kaj penplenaj intertraktoj, sed fine, dum la ferma kunsido de la kongreso, la reprezentantoj povis solene subskribi protokolon, kiel resumon de la faritaj decidoj, kiu ricevis la nomon de „Interkonsento de Kolonjo“.

Ĝia esenca enhavo estas la jena: UEA estas la tutmonda organizaĵo de la E-a movado. Al ĝi la naciaj societoj povas aligi siajn membrojn kolektive por malalta kotizo de duona svisa franko. Flanke de tiu „simpla“ membreco, la naciaj societoj akcelos la aliĝon de „aktivaj“ membroj de UEA laŭ la kondiĉoj de la ĝisnunaj ordinaraj membroj de UEA. La gvidado de la nova UEA estas en la manoj de Int. Komitato, konsistanta el a, membroj, elektotaj de la naciaj societoj, aligintaj siajn membrojn; b, membroj, elektotaj de la delegitoj en aliaj landoj; c, membroj, alelektotaj de la nomitaj du kategorioj, ĝis triono de ilia propra nombro. Centra Estraro, elektota de la komitato, funkcios kiel administra estraro. Dum kongresoj okazos kunsidoj de la „Konsilantaro de la E-movado“, por aŭskulti raportojn ktp. Ĝi konsistos el la komitatanoj, la ĉefdelegitoj, la honoraj membroj, la dumvivaj membroj ktp.

Ŝajnis, ke la Kolonja Interkonsento malfermos la vojon al pli trankvila estonteco en la movado, sed la faktoj ne realigis tiun esperon. UEA adaptis sian statuton al la nova situacio kaj la estraro preparis skriban voĉdonon por la elekto de la komitatanoj de la kategorio c, kaj de la Centra Estraro. Sed denove venis opozicio, ĉefe de la franca nacia societo, kiu postulis la ripeton de la voĉdonado en la UK de Stockholm 1934 anstataŭ la skribaj elektoj. Polemikoj en cirkuleroj kaj gazetoj anoncis novajn malfacilaĵojn dum la estonta kongreso. En aŭg. 1934 pli ol 2000 partoprenantoj en la UK de Stockholm dum krizaj ekonomiaj cirkonstancoj denove donis belan pruvon pri la kreskanta forto de la E-a movado. Sed en la komitataj kunvenoj ree naskiĝis la internaj konfliktoj. Okazis la elekto por la alelektotaj membroj de la komitato, kiu donis tute alian rezultaton ol la antaŭaj skribaj voĉdonoj. Karsch, la ĝisnuna vicprez. de UEA, d-ro Privat, la red. de la gazeto E' kaj Andreo Cseh, ĉiuj de longa tempo anoj de la komitato, ricevis la plej malmultajn voĉojn kaj pro tio ne estis reelektataj en la komitato. La prez. de UEA, Stettler, trovis en tio kaŭzon por demeti la prezidantecon. Lin sekvis Karsch kaj Mans Jakob, direktoro de UEA. En la kongresa kunsido, kie tiuj decidoj estis konigataj, ili kompreneble vekis grandan konsterniĝon. Speciala kunveno, kunvokita por klarigi kaj diskuti la situacion, vidis grandan tumulton, aŭdis ekscititajn kaj eĉ ofendajn vortojn. Nur kun granda peno oni sukcesis trankviligi la animojn kaj revoki la deziron al paca kunlaboro.

Dume la nova estraro de CIEA, sub prezido de generalo Bastien, staras antaŭ grandaj malfacilaĵoj, kaŭzataj de la malbonaj financaj cirkonstancoj de UEA.

(Prenita el la verko „Historio kaj organizo de la E-a movado“ kaj el artikolo en „La Praktiko“, okt. 1934.) J. R. G. Isbrücker.


Internacia Katolika Organiz­aĵoRedakti

IKA, Internacia Seminario por internacia katolika organizado, estas internacia katolika organizaĵo uzinta kaj ankoraŭ uzanta Esperanton. IKA fondiĝis en 1920 en Hago, ĝiaj kun­laborantoj venis el du grupoj: el la antaŭa Internacia Kantista Unuiĝo Esperantista (IKUE) ne plu funkcianta de 1914 kaj el la Monda Akvomilito fondita en 1917 de katolikaj paci­fistoj, kies internacia katolika korespondlingvo estis Esperanto kaj kiu publikigis (de 1918) E-gazeton Blanka Domo. Ĉefoj de am­baŭ movadoj decidis fondon de pli ĝenerala IKA, kiu ne estu pure E-­ista societo, sed en kiu E servu kiel unueca lingvo de la gvidantaro kaj de la oficiala organo La Espero, kiun oni revivigis kaj kiu ricev­is la benon de Papo Benedikto la 13-a, kiam ĝi estis IKA-organo. Parto de la antaŭaj IKUE-anoj ne aprobis la eni­ĝon de sia movado en IKA, restarigis la antaŭan lKUE, kaj reprenis la re­vuon E. K. IKA fondis novan gazeton Katolika eklezio, kiu aperis mo­nate dum du longaj periodoj duse­majnaj; en 1914 kun aldono Ĵurnalisto, en 1926 -28 kun aldono Israelo. En la sekretejo de IKA ekzistis Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj kun profesia ofic­istino, kiu oficis Esperante. Paŭlo la Apostolo, Graz, eldonis se­rion da libroj en E kaj kelkajn lern- ­kaj informbroŝurojn germanlingvajn pri E.

IKA-kongresoj okazis 1921 en Graz, 1922 en Lŭembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oxford, 1926 en Einsiedeln, l927 kaj 1928 en Bregenz, 1929 en Buda­pest, l931 en Feldkirch. - IKA estis unu el la unuaj int. katolikaj mov­adoj; en ĝiaj kongresoj la fakaj kunsidoj por instruistoj, ĵurnalistoj, filmo, prizorgo de elmigrantoj ktp. donis valorajn instigojn kaj varbis por E. Iom post iom fakaj grupoj ekster IKA transprenis la laboron, la signifo de IKA pliiĝis, precipe de 1925, kiam pro financaj kaŭzoj la profesia oficejo kun pagitaj oficistoj (kiuj ĉiam estis E-istoj) fermiĝis. La E-la­boro estis daŭrigata de speciala E-s­ekcio de IKA, kiu estis identa kun la gazeto Katolika Mondo. Hodiaŭ IKA estas studrondo por int. kaj sociaj problemoj, triono de la komi­tato estas E-istoj, la sekr.-ejo estas ĉe Msgr. d-ro teol. kaj fil. N. Pfeif­fer, Koŝice, Ĉeĥoslovakujo. La lokaj E-grupoj de IKA ne plu ekzistas, kelkaj transiris al MOKA (v.)

Verda StiloRedakti

Viktor Bout.jpg

La simbolo de la desperantistoj estas kvinpinta verda stilo. La kvin pintoj reprezentas la kvin kondimentoj: verda insigno, verda flago, verda broŝuro, verda poŝtmarko kaj verda malaperiŝ.

The Esperanto MovementRedakti

The Esperanto Movement nomiĝas la libra eldono de la anglalingva doktoriga disertaĵo de la brita sociologo Peter Glover Forster. En 1977 li doktoriĝis ĉe la universitato de Hull. La libro aperis en 1982.

Temas pri la pliampleksigo de la magistra tezo el 1968, en kiu Forster enketis inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio. Forster aldonis sociologian studon pri la internacia movado. Fakte tiu unua parto estas historia superrigardo, dum la dua estas la enketo en Britio.

Forster provas vidi en la historio de Esperanto ĝeneralajn trajtojn, ekzemple li distingas inter valor-orientitaj kaj praktik-orientitaj esperantistoj. Problemo estas ke liaj ŝablonoj ne ĉiam kongruas al la realeco. Pri la "Nova UEA" de 1934 li transprenis la "ĝenevan" vidpunkton ke okazis transiro de internaciismo al naciismo. Tamen li prave timis nomi la novan tiaman Estraron faŝista (p. 219).

Dum jaroj la verko de Forster estis, kaj parte ankoraŭ estas, lumturo por postaj esploristoj. Ĝi estas eble la unua, kiu tiel serioze aliris la temon kaj donis respondecon pri siaj referencoj.

Mi ne vidis la libron. Nenie en la paĝo estas tio skribita. Mi do demandas: Ĉu la libro estas verkita per Esperanto kun anglalingva titolo aŭ ĉu ĝi estas verkita nur angle?

KarkterojRedakti

En la Eo-movado ekzistas frenezaj junuloj kaj frenezaj maljunuloj, kaj kelkaj (sed malmultaj) normalaj.

La Esperanto-movado havis du ĉefajn facetojn: Unuflanke ĝi servis al la turismo (inkluzive de pasigo de la libertempo en kluboj), aliflanke gĵi havis esence propagandan karakteron (inkluzive de la oportunisma pugolekado ĉe registaroj ktp., kio finfine restis sen substancaj rezultoj). Iun alian kvaliton la Eo-movado ne havis. la literatura produktado staris sub la signo de hobiado/amatoreco kaj propagando. Pro manko de reala substanco la Eo-movado estas hodiaŭ sensignifa kaj senvalora afero, kiun krom kelkaj t.n. "e-istoj" neniu agnoskas en la mondo, eĉ ne en Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo.

3909 n.jpg

HierarkioRedakti

La E-movado servas al al galaksia hierarkio, kiu sekrete observas la vivon de la homoj sur la tero, kaj kiu ricevis meze de la 19-a jarcento la ordonon gvidi la homaron en "Oran Epokon". La necesaj esoteraj sekretoj estas malkaŝataj al ĉiuj homoj, kiuj pretas kiel "lumagantoj" realigi la novan mondordon.

La elektitaj homoj devas servi kiel mediumoj por la mesaĝoj de la Majstro, leviĝinta en Nirvanon. La realigo de la "nova epoko" estas privilegio de la plej progresinta raso: la esperantistoj. Tial la formorto de la subaj rasoj (idistoj, volapukistoj, interlingvaistoj, anglalingvanoj) estas karma neceso.

Instruado de EsperantoRedakti

Unua organizo por instruado de Esperanto estis "Ligo de Legendoj" starigita en Genova en 1910 de d-ro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la Aso­cion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an racian kongreson en Genova en 1911. Ankaŭ IEF havis en 1911-12 sian sidejon en Genova (prez. pastro prof. Ilario Focco, sekr. f-ino Gem­ma Segré) kaj la ombro de ĝiaj grupoj estis 13.

Ĝis nun oni erare opinias, ke ĉefa vojo por disvastigi Esperanton estas instruado. Sed praktiko montras, ke ĝi estas Sizifa laboro. Plimulto forfalas jam dum instruado, kaj el kursfinintoj tute ne ĉiuj praktikas Esperanton. Por rompi tiun ĉi "magian cirklon", necesas formi favoran socian opinion pri Esperanto. Tiam miloj, kaj poste eĉ milionoj da homoj volonte kaj memstare lernos la lingvon.Por atingi tion, necesas reorienti E-movadon eksteren, eldonadi gazetojn kaj okazigi kongresojn almenaŭ duone en nacia lingvo. Limigante sin je Esperanto, esperantistoj estas kondamnitaj ne al 100, sed al 1000 jaroj da stagnado. Pretendante detrui "murojn inter popoloj", ili reale konstruis fortikegan muron inter si kaj siaj propraj nacioj.

Esperanto-movado kaj normalaj homojRedakti

63 n.jpg

Esperantistoj-pioniroj estis… (kiel esprimi tion pli mole?) iom “marĝenaj” personoj (ĉar nur tiaj povis dediĉi sin tutece al la ekstreme idealisma ideo). Atenta observanto de moderna esperantistaro (precipe en la okcidenta mondo) povas sendube rimarki tian “socian profilon” ankaŭ nun: la movado ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj. Tio, bedaŭrinde, helpas nek teni en la movado normalajn homojn, nek logi tiajn elekstere.

DesuprismoRedakti

La desuprismo estas la kredo, ke oni povas atingi la finan venkon (do la ĝeneralan enkondukon de Esperanto) per konvinkado de politikistoj, per leĝa enkonduko de Esperanto en la lernejojn, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desubismo, kiu volas disvastigi Esperanton inter individuoj.

Internacia Esperanto-InstitutoRedakti

La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estas instituto, kiu zorgas pri la okazigo de Esperanto-ursoj specifike laŭ la Cseh-metodo. Ĝi havas plurajn diplomitajn Cseh-metodajn docentojn kaj okazigas ankaŭ seminariojn por eduki pliajn docentojn. Krome ĝi publikigas kaj vendas esperantlingvajn librojn, organizas kulturajn kunvenojn kaj evoluigas lingvistikan softvaron.

BataloRedakti

La lukto kontraŭ la (eble nur folklore) konkurencaj IdoInterlingua estas paralela al la batalo kontraŭ la (laŭdifine imperiisme) konkurenca angla lingvo; eĉ sen klara percepto pri kiaj lingvoj temas -- inkluzive de la angla, ĉar "globish" certe ne estas la lingvo de KembriĝoOksfordo.

7605 n.jpg

Esperanto-movado kaj spionadoRedakti

La Esperanto-movado restas suspektinda por certaj registaroj, kiuj baziĝas je la laboro de sekretaj servoj. Despli post la historia sperto de la Eo-movado en la socialismaj landoj, kie ja sendube ekzistis ne malmultaj agentoj de la sekretaj servoj, kiuj prispionis la movadanojn kaj eble, sub preteksto de e-istoj, spionis en eksterlando. La aparato de Markus Wolf havis 5000 tiajn kunlaborantojn, do kial ne e-istoj troviĝu inter ili. Same en la kazo de Sovetunio kaj de Kubo. Charkovskij ja skribis, ke ĉiuj gvidantoj de SEJM estis KŜS-anoj. Ekzistas kelkaj tre konkretaj supozoj pri konkretaj personoj en ĉiuj soclandoj, sed necesus kontroli la arkivojn, ĉu pri tiuj personoj troviĝas aktoj. Eble agentoj estis tiaj, ĉe kiuj oni tion tute ne supozis, dum aliajn oni vane suspektis.

Internaciaj Esperanto-KonferencojRedakti

Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK) estas serio de klerigaj konferencoj pri kulturaj temoj, kiuj okazas ekde 1988 daŭrigante la antaŭajn Internaciajn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado. Ekde 1989 ilin organizas OSIEK. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek; ofte kunvenas ĉirkaŭ cent homoj. Estas sufiĉe malfacile eltrovi ion pri tiuj "konferencoj". Ĉu iu havas pli detalan scion? Ekzemple kiom da partoprenantoj fakte partoprenis? Kie legeblas reta raporto?

EvidentecoRedakti

Estas evidente, ke la disvastigo de Esperanto povas krei mondan pacon, ĉar ĉiujn militojn kaŭzas komunikaj malfaciloj, kaj homoj neniam batalas kontraŭ samlingvanoj.

Kiel disvastigi EsperantonRedakti

1267.jpg

Ne estus malfacile kreskigi la movadon ghis 100 000 kaj ech ghis milionoj da membroj. Nur internaj malsaghuloj malhelpas tion. La rusia E-movado estas frakasita - de centoj da E-kluboj restis nur dekoj da individuoj. Tio sama atendas UEA-n. Kaj eble, tiel ech devas okazi. Esperanto povos "morti" por 100 jaroj kaj renaskighi poste surbaze de pura zafenhofeca "interna ideo". Simile okazis kun multaj noblaj ideoj...

Ni disvastigu Esperanton sekrete. Ni partoprenu organizite en diversaj agadoj internaciaj neesperantistaj, laŭ niaj kapabloj, kaj ĉie kie ni partoprenas ni ne hontu inter ni uzi Esperanton, sed ni neniam al aliaj diru ion ajn pri tio. Ili mem demandos. Kaj ni kondutu, kvazaŭ tio estas nia trezoro, kiun ni ne volonte dividas kun aliaj. Kiu lingvo estas tiu? Respondu: Esperanto, sed aldonu nenion plian. Se la interesiĝanto plu demandas, ĉiam respondu mallonge, kvazaŭ tio estas io via, kio la alian ne koncernas.

Oni ne reklamu Esperanton, oni ne konvinku la homojn nekonvinkeblajn, sed oni provoku almenaŭ ĉe iuj el ili scivolemon, kiu kondukos al meminteresiĝo. Dum la konferenco oni faru utilan paroladon fakan, kaj en paŭzoj oni babilu en Esperanto kun aliaj esperantistoj, en lokoj kie laŭeble multaj povas tion aŭdi.

La propagandistoj ĉiam aŭtomate provokas negativan rilaton ĉe homoj kiuj ĉiutage estas bombardataj per diversaj reklamoj. Al Esperanto ja aliĝas homoj ne pro nia propagando, sed tiuj kiuj hazarde mem trovis ke Esperanto estas por ili interesa.

Sekve, ne kaŝu Esperanton. Uzu ĝin kun esperantistoj en lokoj kie vi kunestas kun neesperantistoj, sed pri ĝi ne parolu se oni vin ne petas, kaj ĉiam nur mallonge, kvazaŭ vi ne ŝatus tiajn demandojn.

Pepsi-ColaRedakti

Alia temo ĉi-koncerne estis la diverĝo de la merkata strategio inter Coca-Cola kaj Pepsi-Cola, kiu kondukis la duan de preskaŭa bankroto al forte konkurenca pozicio. Endas esplori tiun Pepsi-strategion kaj spuri la manieron apliki ĝin al esperanto.

Ĉefaj instancojRedakti

Ĉefaj naciaj ligojRedakti

Ĉefaj kongresojRedakti

ReferencojRedakti

  • Historio kaj Organizo de la Esperanto-Movado. Verkis J. R. G. Isbrücker, 1932, 52 p. Konciza kaj simpla resumo de la historio kaj movado, precipe por kandidatoj pri la instruista kapableco de E.

NotojRedakti

  1. Demando 1 – Kiu estas la spirituala vidpunkto pri la nova kronviruso?
$ 58.JPG