Estonteco

Estonteco.png

"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."

~ Lingvadeplanetisto pri estonteco

"wa'leS ram peDqu'."

~ Klingono pri estonteco

"Via amuziĝemo montras ke vi ne aspektas, sed ja kondutas kiel klaĉema pordistino."

~ iu estontece

"Helpas krako kontre atako."

~ Cheetah

Estonteco estos lando en nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estos ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 3040 kaj 3091 Estonteco sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estos unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝermonta ekde 3089, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 3091 formale reakiros sian sendependecon.

La estonteco membros en NATO ekde la 29-a de marto 3104 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 3104. Ĝi estos sinonimo por pasinteco, laŭ la Sankta Biblio:

Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata. (Predikanto 1:9)

En la estonteco ĉiu parolos la mandarenan denaske kaj Esperanton kiel duan lingvon. Oni ne konfuzu ĝin kun Estonio, proksima ekslando pereinta en la Balta Maro.

LingvoRedakti

La mondo tendencas ne al anglo-lingva unulingvismo, sed al multe pli plurlingva, diversa, kaj eble ne-antaŭvidebla estonteco. La fortoj kiuj pelas la disvastiĝon de anglolingvo baldaŭ pintos, kaj la sekvo estos longa defendo-lukto, dum kiu internacia anglolingvo fariĝos malpli uzata, sed neniu unuopa lingvo prenos ĝian lokon. Estas neniu konvinka kialo por opinii ke la estonteco de anglolingvo diverĝos de la vojo de ĉiuj grandaj mond-lingvoj kiuj antaŭis ĝin, post kiam tiu vojo fariĝos evidenta.

Esperanto de la estontecoRedakti

Ne reformante fundamentan Esperanton, ni povus havi sur ties Dua Etaĝo malpli regulajn, sed pli oportunajn formojn, nur por provoj kaj diskutoj kaj por estonteco kiam grandega mono permesos enigi surtere novan komunan lingvon kaj rolo de komencantoj ne gravos, gravos praktika uzo.

NeantaŭvidebloRedakti

Kolportisto trairas la urbon por vendi novan pulvosuĉilon. Li frapas ĉe la pordo de nova domo, kaj kiam alvenas sinjorino por malfermi la pordon li tuj eniras, ĵetas rubaĵojn sur la plankon kaj diras:

- Mi montros al vi la mirindaĵojn de ĉi tiu polvosuĉilo. Se en du minutoj, ĝi ne enŝuĉas la tuton, mi manĝos tion tute.

- Ĉu vi deziras keĉupon?

- Kial?

- Mi ĵus alvenis en novan domon kaj ĉi tie ankoraŭ ne estas elektra kurento.

LumfontoRedakti

Sen mediaj venenoj kaj elektro, varmblanke lumantaj, senrompaj, senflagraj kaj senbruaj, produkteblaj en ĉia formo kaj koloro kaj krome ankaŭ malmultekostaj - tio estas ecoj kiuj aŭdiĝas kiel la kristnaska deziro de la konsumismo pri la perfekta lumo kaj jen usonaj esperantistoj asertas ke ili kombinis ĉiujn tiujn ecojn en nova lumigilo....

Geedziĝo kaj estontoRedakti

Virino zorgumas pri la estonteco ĝis kiam ŝi sukcesos edzon.

Viro neniam zorgumas pri la estonteco ĝis kiam li sukcesos edzinon.

TransportadoRedakti

En estonteco laŭ raporto de 2015 oni rajdos ĉien per aero, kvazaŭ rultabulo, kiu ŝvebas super la grundo.

Estonto kaj inoj (عنوان سيء)Redakti

Estonteco de la mondo esence dependas de la atento kaj grandanimeco de ties virinoj. Ni havas eksterordinarajn ekzemplojn de virinoj en ĉiuj landoj, de plej famaj ĝis plej simplaj, kaj oni povus komenci per patrinoj. Jen mi ĉi tie oportune elstarigas la grandecon de konfitistino el Goiás, en la vasta interno de Brazilo, la talenta poetino Cora Coralina*1 (1889-1985). Ŝi frekventis nur la unuagradan lernejon kaj publikigis sian unuan verkon kiam ŝi estis 75-jara. La karmemora Cora diris: “Feliĉa estas tiu, kiu transdonas tion, kion li scias kaj lernas tion, kion li instruas”.

Vidu ankaŭRedakti

Ne vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  • Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Int. Riĉe argumentita grava traktaĵo de ,Z' aperinta unue en Fundamenta Krestomatio, represita en la OV, p' 276-312.
  • Estonta Eduko. De Ad. Ferriere, e1 la franca trad. Danneii,. 1929, 72 p. "Estas detale pritraktata la nova, puraera lernejo, kie mem la infano serĉas la vojon de sia evoluo laŭ la preskaŭ nesentebla, prudenta direktado de la instruisto." Szilágyi, LM, 1931, p. 126.)