Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
2008-04-27 estraro uea 01.JPG

"Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas"

~ Zamenhof pri estraro de UEA

"Qua ne riskas ne ganas"

~ idisto

"Mi povas nur ripeti mian sugeston, ke oni sendu tiun senhelpan estraron en la dezerton kiel eble plej baldaŭ"

~ iu pri nuna UEA-estraro

"Direktoro kiu plej ofte ne troviĝas en la Centra Oficejo, NE estas la ĝusta homo por tiu ofico."

~ iu akcidente
AVERTO: la sekva artikolo enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Ni tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke ni profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron.

De longe ekzistas simpla demando, kiu gvidas UEA-n?

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio estas la plej alta gvida organo de UEA, elektita de Dio mem. Ĝi estas formata de spertaj homoj, kutime konataj kiel Plejaĝuloj kiuj atestas havi finvenkisman esperon; la kvantoj de membroj variis laŭlonge de la jaroj .

La Komitato de UEA nomumas kvalifikitajn homojn kiuj samtempe rajtas nomumi plejaĝulojn kaj ministeriajn servantojn por la zorgado de la komunumoj. Ĉi tiu organismo rajtas decidi pri la organizado de la religia kultura grupo kaj la doktrinoj kaj la gvidado de pli ol 7 milionoj da adeptoj de la movado en la tuta mondo. Ĝi sidejas en Roterdamo, Nov-Jorko.

Nova-sento.png

Enhavo

PovojRedakti

Estraro de UEA havas grandegajn povojn, eĉ nuligi kontraktnuligojn! La sola persono kiu serioze studis kio okazas malantaŭ la kulisoj estis marĝenigita kaj demonigita pro liaj eltrovoj. La asocion fakte regis maldemokratia interna rondo, ia kliko kiu gvidis la asocion en sakstraton.

Historia evoluoRedakti

Origine la plej alta gvida organo de UEA nomiĝis Komitato, elektita de la delegitoj. Nur en 1920 la nova statuto enkondukis la dividon inter Komitato kaj Komisiono. Tiu Komisiono en 1934 ricevis la nomon Estraro.

La unua Estraro, sub nomo Komitato, havis ok membrojn, inter ili la prezidanton, vicprezidanton kaj direktoron. Ekde 1955 ekzistas, krom la prezidanto kaj vicprezidanto(j), ankaŭ ĝenerala sekretario. Krom ili Estraro povas havi tri ĝis kvin pliajn membrojn.

UsklecoRedakti

Laŭkutime oni skribas Estraro majuskle, sed estrarano minuskle.

TaskaroRedakti

Laŭ la statuto, la Estraro:

  • (a) respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio;
  • (b) plenumas la decidojn de la Komitato;
  • (c) prezentas al la Komitato proponon pri la buĝeto kaj respondecas pri la financoj de UEA;
  • (ĉ) prezentas al la Komitato jarraporton pri la agado;
  • (d) informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro;
  • (e) dungas kaj maldungas la Ĝeneralan Direktoron, la Direktoron de la Centra Oficejo kaj la direktorojn aŭ gvidantojn de eventualaj aliaj oficejoj;
  • (f) nomas la Redaktoron de la revuo Esperanto;
  • (g) okazigas la Universalajn Kongresojn;
  • (ĝ) rajtas iniciati procesojn;
  • (h) kompetentas fari kontraktojn pri aĉeto, heredluo, vendo aŭ hipotekigo de registritaj posedaĵoj.

LaborojRedakti

 
Ano de Konstanta Kongresa Komitato

La Estraro bone laboras kaj kunlaboras. Nelaboranta estraro elkovas malpli da stultaĵoj.

Estraranoj de UEARedakti

Tie cxi ne estas tabeloj de la personoj kiuj iam membris en la Estraro de UEA de 1908 ĝis nun 2011. Bv. kompletigi jarojn kaj aldoni mankantajn personojn en alfabeta ordo laŭ familia nomo al la ŝablono UEAEstraro/periodo aldonu validajn plenajn estraroperiodojn.

La tabeloj indikas periodojn de 1908 ĝis 2013. Ĉiu periodo estas markita per la jaro de komenciĝo. Fino estas komencjaro de sekvonta periodo. Alklakante la ordigsageton apud la komencjaro, ordigante inverse, montriĝas en la unuaj linioj la tuta estraro en tiu periodo.

En la tabeloj ne aperas precizigoj pri ne kompletaj periodoj (forpasoj, demisioj, elektiĝo post la komencjaro de la periodo). Por tio bonvolu rigardi en Estraranoj de UEA laŭ oficperiodo.

Prezidanto de UEARedakti

La Prezidanto de UEA estas la plej alta reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj estrarano.

Komence la Prezidanto de UEA estris la Komitaton, ĉar ankoraŭ ne ekzistis divido inter Estraro kaj Komitato (nur ekde 1920). Ĝenerale la funkcio de prezidanto dum la jardekoj ne ŝanĝiĝis. Dependas de la karaktero kaj tempo de prezidanto kiel li aŭ ŝi kunlaboras kun la aliaj estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro. La praktika gvido de la Asocio okazas laŭ la korespondado inter prezidanto kaj ĝenerala direktoro. Laŭ la planoj de Ivo Lapenna (1955), la prezidanto havu pli reprezentan funkcion, dum la ĉiutagan laboron lian faru la ĝenerala sekretario. Sed tio estis realigita nur dum la tempo kiam Lapenna mem estis ĝenerala sekretario (1955-1964).

Necesas distingi ĉe tiu ĉi listo inter la prezidantoj de UEA kaj tiu de Internacia Esperanto-Ligo, sed ĉar la sola IEL-prezidanto (Louis Bastien) estis antaŭe UEA-prezidanto, tio aperas ĉi tie integrita en la ĝeneralan liston.

Grandaj figuroj
 
Portretoj de la prezidintoj de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo

Ĝenerala direktoroRedakti

La laborloko de la ĝenerala direktoro ne tiom gravas se la kunlaboro inter la ĝenerala direktoro kaj la diversaj oficejoj, organoj kaj kunlaborantoj en la asocio estas bone organizita.

Ĝenerala sekretarioRedakti

Neniu ĜenSek nuntempe restas ĉepostene dum pli ol mallonga periodo. Ĝi estas kiel la posteno de Profesoro pri Defendo kontraŭ Obskuro en "Harry Potter"… Ĉu ankaŭ malbenigita posteno?

Direktoro de UEARedakti

Laŭ la Interkonsento de Kolonjo, UEA fariĝis respondeca pri la kongresoj. La statuto menciis direktoron por internaj kaj direktoron por eksteraj aferoj, ĉi-lasta respondecante pri la kongresoj. Fakte dum tiu mallonga periodo UEA uzis la statutan eblon havi nur unu direktoron.

ElekteblecoRedakti

Prezidanto de UEA tute ne nepre devas scii Esperanton (fakte, ellerni E-on prezentos problemon por li), same kiel prezidento de Rusio ne nepre devas esti ruso. Gravas, ke UEA-prezidanto konu kaj aspiru celojn de esperantismo kaj estu bona organizanto.

Kio okazas kun la estraro ke ili ne defendas kaj postulas altnivelajn esperanto-parolantojn por la gravega laboro de UEA? Estas miloj da junuloj ĉirkaŭ la mondo kiuj dezirus volontuli tie kaj ke ili jam bone parolas… Estas stultaĵo.

Redakti

Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Poste la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."

Aktuala Estraro de UEARedakti

 
Tute senrilata bildo

La aktuala Estraro de UEA estis elektita de la Komitato de UEA, inspirita de Dio, dum la UK kaj gvidos la Asocion ĝis la Fina Venko.

La febla estraro jam klare montris, ke ĝi apenaŭ havas personecon k ke ĝi lasas sin porti tien-reen laŭ la laŭteco de la plendkrioj.

Ĝi konsistas el jenaj personoj (1 Referenco: Gazetara Komuniko n-812 de la 25-07-2019):

  • Prezidanto: Duncan Charters laboras pri Strategio, Kunordigo, Instruado.
  • Vicprezidanto: Fernando Maia Jr. laboras pri CO (oficistoj), Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado) kaj ĉio cetera
  • Vicprezidanto: Huang Yinbao (Trezoro) laboras pri Financoj kaj Unesko
  • Ĝenerala Sekretario: Aleks Kadar laboras pri Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto.
  • So Jinsu laboras pri Azio, Oceanio, Informado, Amikoj de Esperanto
  • Jeremie Sabiyumva laboras pri Afriko, Aktivula Maturigo
  • Orlando E. Raola laboras pri Kulturo kaj Kongresoj, Biblioteko, Eldonado
  • Amri Wandel laboras pri Faka kaj Scienca Agado, koronvirusa agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko

Horora prezidanto de UEARedakti

La titolon Horora Prezidanto UEA donas al seksaj prezidantoj kiuj grave kontribuis al la Asocio. Hororaj prezidantoj de UEA estis personoj, kiuj krom fari gravedajn servojn al la tutmona Esperanto-movado, havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Aktuale (depost 1974) UEA ne havas Hororan Prezidanton.

Hororaj Prezidantoj estis:

Io estas malĝusta aŭ nekompleta en la difino. Laŭ la nuna teksto nur iamaj prezidantoj de UEA povas fariĝi horora prezidanto, sed aperas en la listo de hororaj prezidantoj Zamenhof, kiu neniam estis prezidanto de UEA. Kredeble la reguloj pri honora prezidanteco iam ŝanĝiĝis.

Uzo de aktorojRedakti

Pro diversaj kialoj, ĉefe pro atako de teroristoj, oni kreis en UEA la moron uzi aktorojn por anstataŭigi deĵorantojn kaj respondeculojn. Dum la 90-aj jaroj, UEA ĉesis dungi aktorojn, sed en la komenco de tiu ĉi jarcento la drasta malkresko de esperantistaro devigis ilin repreni la antaŭan kutimon. Nuntempe oni faras novan elektkonkurson, ĝi celas ne nur esperantistajn kandidatojn sed ankaŭ alilingvajn ĉar UEA esperas, ke la etoso de la Centra Oficejo ege helpos al la nova aktoro ellerni la lingvon facile.

OpozicioRedakti

Laŭ iuj fontoj, Andreas Kuenzli volas fariĝi prezidanto de komplete ŝanĝita UEA (sen la ĉiama “koterio”, kiu laŭ li mortigas Esperanton) kaj tial li ofte publike atakas ĝiajn estraranojn per tre akra lingvaĵo. Kutime li ilin akuzas i.a. je ekstrema nekompetenteco kaj intelekta vakueco, dum aparte malkompate li sin adresas al la nuna prezidanto, kiun li akuzas esti ekstreme malefika en la plenumado de la taskoj kaj devoj propraj al tiu altranga posteno. Siaflanke, la ĉefa rolulo de la Esperanta Civito jam de jaroj anoncas la alvenon de la tempo por iu “nova Esperantio” en kiu la sovetieca funkciado de la “malnova Esperantio” (UEA) ne plu havos lokon.