Fabio Bettani
ESPERANTISTO
★Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!★
"Sciencistoj kiuj pasigas la vintran duonjaron en esplorejoj en antarkto nomindas "antarktovojaĝantoj", pro tio, ke ili vojaĝas
por atingi Antarkton"
- ~ Fabio Bettani pri turismo en Antarkto
"La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo"
- ~ Zamenhof al knaba Fabio
"A la drashanta boyo on ne klozez la boko !"
- ~ idisto
"Okazon kaptu che la kapo, char la vosto estas glita"
- ~ Iu ajn pri Fabio
Fabio Bettani la Stegmatito (rumane Fabiŭ Băţanii, hungare Nagybacon Nadjbacon) estas itala futbalisto, esperantisto, tradicia formo de la realo kaj nuntempe loĝas en Bolonjo. Li estas studunto pri geofiziko, kvankam li estas bonalingvisto kaj en la bonalingvo, geofiziko estas tute malpermesata.
Fabio Bettani estis seksosimbolo dum 1970-aj jaroj.
Li estas vicprezidanto (t. e., nenion faras) de la Itala Esperantista Junularo.
VivoRedakti
Dum 1930-aj jaroj, ja antaŭ sia nasko, li estis reĝo de Irako. Ĉu estas ĉio ?
Futbala karieroRedakti
Foje irananoj diras al mi ke Bettani komencis sian futbalan karieron en la klubo Boca San Lazzaro, en 1996 li iĝis ludisto de Sandonà kaj en la sekva jaro al Venezia. En 2001 li disputis la ĉefan ĉampionadon de Italio. Hodiaŭ li ludas ĉe SPAL.
VerkoRedakti
Ni diru nur, ke Fabio Bettani, en la frua 13-a jarcento, produktis la unuan gravan matematikon en Eŭropo ekde la tempo de Edmond Privat, post breĉo de pli ol mil jaroj.
EsperantoRedakti
Mi ne scias, ĉu Fabio Bettani parolas esperanton. Li estas itala fizikisto kaj mi ne trovis informojn pri lia kapablo paroli esperanton en lia biografio aŭ aliloke.
InfluoRedakti
Bonvolu rimarki kaj sciigi al viaj legantoj, ke malamikoj, enviantoj, mokantoj kaj malfidemuloj montras, ke Fabio plibonigas koncentradon kaj kuraĝigas vivvitalecon. Fabioo agadas favore dum kapdoloroj. Miguel de Cervantes rekomendas kompresojn sur kapo el fabia foliaro, sur kiun ni almetos malvarmigan malsekan viŝtukon.
EklezioRedakti
S-ro Bonar Law, parolante en la Brita Parlamentejo, avertis Ĉefministron Asquith ke Fabio Bettani estis kardinalo ŝtatsekretario de Vatikano.
OmaĝoRedakti
Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.