Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Kies gasto mi estas, ties feston mi festas"

~ Zamenhof pri festo

"Kial oni bezonas la parentezon? "

~ Bonalingvano pri festo
4876.jpg

"Kion vi faras, faru volonte"

~ Thomas Jefferson pri festo

"Kantado estos che vi, kiel en la nokto de festado de festo"

~ Andreas Kueck pri festo

"Mi mallonge antaŭe (do hieraŭ) alŝutis miajn fotojn de FESTO"

~ Pingveno pri festo

"la-bona-lingvo ĉu entute necesas aparta radiko por tiu novjara festo?"

~ Marcos Cramer pri la bonalingvo
6977 n.jpg

"Nu, ĉu eble drinki kaj sovaĝe danci???"

~ iu ajn pri festo

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato en festo

"Gratulon kaj dankon al vi, kara amiko, pro via gravega laboro!"

~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Kelkaj lernas ĝin neniam - kaj tiukaze eĉ nekomplete"

~ anonimulo pri tute alia afero

Festo (Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita) estas publika aŭ privata ceremonio kaj plezuro por soleni iun okazaĵon. En festo ne estas fasto.

Festo2009.jpg

Oni faras feston pro: geedziĝon, jubileon, datrevenon; tio estas sensencaĵo, ĉar oni devus vere plori malliberecon kaj maljunecon.

Enhavo

AtentuRedakti

La knabo venis hejmen pli frue ol atendate. Demandis lin la patrino: "Do ĉu vi ne ĝuis la feston speciale aranĝitan por gejunuloj? Ĉu vi ne dancis kun beletaj knabinoj?" La knabo respondis melankolie: "Mi mislegis la anoncon kaj ne estis tie inoj. Ĝi estis festo ne por gejunuloj, sed por gejjunuloj."

BiblioRedakti

Galatoj 5:19-21

Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

DoRedakti

Paro iras al festo, la edzino diras:

- Ne restu kun viaj amikoj en angulo por rakonti maldecajn anekdotojn.

Kiam ili estas en festo kaj la ulo renkontiĝas kun siaj amikoj en angulo, li diras:

- Mia edzino petis, ke ni rakontu anekdotojn en centro de la ĉambro.

Dipatrina festoRedakti

 
«Anunciacio». Botiĉelo. 1489—1490.

Dipatrinaj festoj estas la festoj per kiuj kristana eklezio honoras la Dipatrinon. Tiuj festoj rememorigas eventojn de la ĉi-monda vivo de la Dipatrino. La nombro kaj konsisto de tiuj festoj varias laŭ la konfesioj.

AnunciacioRedakti

Anunciacio estas kristana festo, memoriganta la anoncon pri la estonta naskiĝo de Jesuo Kristo al ties patrino, Sankta Maria. Kristanoj festas ĝin je la 25-a de marto, naŭ monatojn antaŭ kristnasko.

Laŭ la evangelio laŭ Luko (1, 26–38) ĉefanĝelo Gabrielo vizitis Marian kaj anoncis al ŝi, ke ŝi naskos filon nomotan "Jesuo". Kiam Maria kontraŭdiris, ke ŝi ne rilatis al viro, Gabrielo klarigis, ke la gravediĝo okazos pere de la Sankta Spirito.

Kiam la 25-a de marto estas en la antaŭ- aŭ post-paska semajno, la latina katolika eklezio prokrastas la feston al la lundo post tiuj du semajnoj. La ortodoksaj kaj orientaj katolikaj eklezioj ne prokrastas la feston, sed aplikas specialan liturgion por konveni al ambaŭ samtagaj festoj.

Ankaŭ bildajn prezentaĵojn de tiu sceno oni nomas anunciacioj.

Endormiĝo de la DipatrinoRedakti

 
Endormiĝo de la Dipatrino
de Andrea Mantegna

La Endormiĝo de la sanktega Dipatrino estas en la orienta kristanismo dekduopa festo rememore pri la mirakla forpaso de la Dipatrino, transirinta de dormostato en sia kuŝejo al forpaso, ĉirkaŭite de la mirakle kunvenintaj apostoloj, sen suferi la turmenton de morto. La festo estas celebrata je la 15-a de aŭgusto. En la romkatolika eklezio ĝi kunfandiĝis kun la Ĉielenpreno de la Dipatrino.

En la procesia lingvaĵo romkatolika, tio estas konata kiel dormo de la Virgulino (pri prezentado de Maria en kuŝejo kovrata de dormrobo) kaj Virgulino en transito (pri la prezentaĵo de la virgulino en ĉerko kaj ĉirkaŭata de floroj).

En la romkatolika eklezio, la Ĉielenpreno de Maria estas dogmo ekde 1950. Eĉ se la dogmo ne mencias eksplicite la forpason de la Virgulino, la majoritata tradicio kredas ke la Virgulino forpasis sed tuj poste estis resurektita kaj portita en la ĉielon, korpe kaj anime. En la ortodoksa kristanismo ankaŭ estas akceptata iom simila kredo (sed ne dogmo) pri la ĉielenpreno de la Dipatrino post releviĝo el la tombo, kiun la apostoloj malkovris post tri tagoj.

Festoj en la ordinara tempoRedakti

Plej sankta Triunuo

  • Vespera laŭdo: Immensa et una, Trinitas [1]
  • Horo de la legaĵoj: Te Patrem summum [2]
  • Matena laŭdo: Trinitas, summo [3]

Plej sankta Korpo kaj Sango de Kristo

  • Vespera laŭdo: Pange, lingua … corporis [4]
  • Horo de la legaĵoj: Sacris sollemniis [5]
  • Matena laŭdo: Verbum supernum prodiens nec [6]

Plej sankta Koro de Jesuo

  • Vespera laŭdo: Auctor beate sæculi [7]
  • Horo de la legaĵoj: Cor, arca legem continens [8]
  • Matena laŭdo: Iesu, auctor clementiæ [9]

Jesuo Kristo, la Reĝo

  • Vespera laŭdo: Te sæculorum principem [10]
  • Horo de la legaĵoj: Iesu, rex admirabilis [11]
  • Matena laŭdo: Æterna imago Altissimi [12]

Lasta semajno de la Liturgia Jaro

  • Laŭplaĉe oni en la horo de la legaĵoj, en la matena laŭdo kaj en la vespera laŭdo povas kanti partojn de: Dies iræ, dies illa [13]

FeliĉoRedakti

-- Diru, kompano, se vi diboĉas tra la tuta nokto, ĉu vi vekiĝas kvazaŭ draŝita?
-- Tute ne! Mi ne havas edzinon.

KandelfestoRedakti

La 2-an de februaro la katolika Eklezio celebras la prezentadon de Jesuo ĉe la Templo, kiun oni nomigas populare festo de la Kandelfesto, ĉar je tiu tago oni benas la kandelojn, simbolo de Kristo "lumo por lumigi la popolojn", kiel la infano Jesuo estis nomigita de maljuna Simeono dum la prezentado ĉe la Templo de Jerusalemo, kiu estis preskribita de la juda Leĝo por la viraj unuenaskitoj. La festo estas nomigita ankaŭ Puriĝo de Maria, ĉar, laŭ la hebrea moro, virino estis konsiderata malpura dum 40 tagoj post la akuŝo de vira filo kaj ŝi devis iri al la Templo por puriĝi: la 2-a de februaro estas fakte 40 tagoj post la 25-a de decembro, tago de Kristnasko.

Antikve oni celebris ĉi tian feston la 14-an de februaro (40 tagoj post la Epifanio), kaj la unuan ateston donas al ni la pilgrimantino Egeria en sia Pilgrimado al Sanktaj Lokoj (ĉap. 26). La nomigo "Kandelfesto", kiun oni donas populare al la festo, devenas de la simileco de la rito de Lampi, pri tiu parolas Egeria: "Oni ekbruligas ĉiajn lampojn kaj kandelegojn, farante tiel grandegan lumon" (Pilgrimado 24, 4), kun la antikvaj ritaj torĉoprocesioj kiujn oni faris je Luperkaloj (antikvega romana festo kiun oni celebris ĝuste je la duono de februaro). Sed la plej signifoplena simileco inter la du festoj estas la ideo de puriĝo: kaj la hebrea moro de puriĝo de virino post la akuŝo de vira filo kaj la latina moro de puriĝo dum la Luperkaloj (komparu Ovidio, Fasti 2, 19-24, 31-32ss [La romanaj praavoj nomigis "Februe" la pekliberigojn: kaj ankoraŭ multaj indicoj konfirmas ĉi tian sencon de la vorto. La pontifikoj petas al la reĝo kaj al la flamino la lanojn kiujn antiklingve oni diris "februe". La ingrediencojn purigajn, la rostatan speltan tritikon kaj la salerojn, kiujn la liktoro prenas en la antaŭdeciditaj domoj, oni diras ankaŭ "februe". (...) El tio la nomo de la monato, ĉar la Luperkoj kun ledaj strioj trairas la tutan urbon, kaj tion ili konsideras puriĝan riton...]). Dum sia episkopa ofico (inter 492 kaj 496 p.K.), Papo Gelasio la 1-a obtenis de la Senato la abolicion de la Luperkaloj, kiuj estis anstataŭigitaj en la devoteco popola per la festo de la Kandelfesto. En 6-a jarcento la datreveno estis antaŭigita fare de Justiniano je la 2-a de februaro, kiam oni festas ankoraŭ hodiaŭ.

Kandelfesto antaŭ la kristana epokoRedakti

La Kandelfesto estas celebrita ankaŭ en la pagana kaj novpagana tradicioj, kaj iuj fakuloj subtenas ke ĝi estas festo enkondukita ĝuste por anstataŭigi praekzistantan feston. Nomigita Imbolko en la kelta tradicio, ĝi markis la preteriro de vintro al printempo nome de la momento de plej granda mallumo kaj malvarmo al la momento de revigliĝo de la lumo.[1][2]

En la romia mondo la Diino Februa (Junono) estis celebrata je la kalendoj de februaro (en la romana kalendaro la monatoj sekvis la lunan ciklon. La unua tago de ĉiu monato respondis al la novluno kaj estis nomata “kalendoj”, el tiu vorto devenas la nomo “kalendaro”).[3]

Laŭ la novpaganismo Imbolko estas unu el ok ĉefaj sabatoj kaj estas ligita kun la puriĝo kaj kun la favorigaj ritoj por terfekundeco.

Poesie dedicateRedakti

La Candelora, per la sua collocazione all'inizio del mese di febbraio, e quindi proprio nel bel mezzo dell'inverno, quando le giornate iniziano visibilmente ad allungarsi, è stata oggetto di detti e proverbi popolari di carattere meteorologico, quale, ad esempio, il detto triestino:

Quando vien la Candelora
da l'inverno sémo fóra,
ma se piove o tira vénto,
ne l'inverno semo drénto.

In Lombardia il detto equivalente:

Madona de la sceriôla
de l'inverno sém fôra.
Se'l piôf o tira vent,
n'del'inverno sem dént.

Traduzione

Madonna della Candelora
dall'inverno siamo fuori
Se piove o tira vento
nell'inverno siamo dentro

Aliaj signifojRedakti

  • En Francio, la Kandelfesto (france Chandeleur) estas konita ĉefe ĉar ĝi estas la tago de la krespoj, kiujn oni pretigas ĉiel.[4]

RozarifestoRedakti

 
Rozarifesto.

La Festo de la RozarioRozarifesto (en germana: Rosenkranzfest) estas olea pentraĵo de 1506 de Albrecht Dürer, nune en la Nacia Galerio, Prago, Ĉeĥio. Laŭ la ĉeĥoslovakia artohistoriisto Jaroslav Pešina, ĝi estas "probabe la plej bonkvalitega pentraĵo kiun germana majstro iam kreis."[5]

HistorioRedakti

La verko datas el la restado de Durero en Venecio, kaj estis mendita de Jakob Fugger, peranto inter la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj la papo Julio la 2-a, dum la restado de la pentristo kiel gasto de la bankisto en Augsburg.

La kontrakto estis renovigita en la itala urbo fare de la frataro de la komercistoj el Nurenbergo (hejmurbo de Durero) kaj el aliaj germanaj urboj, tiu subtenita de la familio Fugger. Laŭ la kontrakto, la pentraĵo mendita por la preĝejo de la germanoj en Venecio, nome San Bartolomeo, en Rialto, estu finita antaŭ majo 1506. La objekto estis la Festo de la Rozario, temo konektita al la partikulara adorado kiun la germanaj civitanoj en Venecio havis por la Virgulino de la Rozario.

 
Detalo de la pejzaĝo. Ĉe la arbotrunko memportreto de la pentristo.

La plenumo tamen prokrastiĝis ĝis septembro tiujare, kiam la dogo kaj la patriarko de Venecio kaj aliaj veneciaj nobeloj vizitis la atelieron de Durero por vidi la finitan verkon. En posta letero verkita al la Nurenberga Senato en 1523, Durero verkis kiel, en tiu okazo, la dogo proponis al li la posteno de pentristo de la Respubliko, sed li malakceptis. Inter la vizitantoj estis eble, inter aliaj artistoj, Giovanni Bellini.

La verko estis akirita de la imperiestro Rudolfo la 2-a en 1606, kiu estis translokiĝinta al Prago. Ĝi estis atribuita al la Strahova Monaĥejo, kaj, dum la jarcentoj, ĝi suferis kelkajn restaŭradojn, kiu okazigis damaĝojn sur la pentrita surfaco. Poste ĝi estis translokigita al la Rudolfinum kaj poste al la Nacia Galerio de la ĉeĥa ĉefurbo.

PriskriboRedakti

La pentraĵo montras la Virgulinon Surtronigitan tenantan la Infanon en la centro, kun du flugantaj anĝeloj kiuj estas tenantaj, super ŝi, prilaboritan reĝan kronon faritan el oro, perloj kaj gemoj; tiu estis flandra artoskemo jam disvastigita en la tiama germana areo. La trona dors-apogilo estas kovrita per verda tolaĵo kaj per baldakeno kiu estas tenita de du flugantaj keruboj. Sub la Virgulino estas anĝelo ludanta liuton, evidentan omaĝon al la altareroj de Giovanni Bellini. Maria estas priskribita dum ŝi distribuas rozajn girlandojn al du grupoj de surgenuaj adorantoj, portretitaj sur du simetriaj strioj ambaŭflanke.

La du strioj estas estritaj, maldekstre, de la papo Julio la 2-a (kiu estis aprobinta la germanan frataron per buleo en 1474), kronita de la Infano kaj sekvita de procesio de religiaj figuroj; kaj dekstre, de la germana imperiestro Frederiko la 3-a (portretita kun la vizaĝo de lia filo kaj patrono de Durero, nome Maksimiliano la 1-a), kronita de Maria kaj sekvita de procesio de nereligiuloj. Durero plej verŝajne bazis sian portreton de imperiestro sur desegno de Ambrogio de Predis, kiu estis laborinta por Maksimiliano en Innsbruck. La papo kaj la imperiestro, konsideritaj tiam la supremaj aŭtoritatoj de la katolika mondo, estis elmetintaj respektive la Papan tiaron kaj la Imperian kronon de la Sankta Romia Imperio, kaj nun estas surgenue por ricevi la benon de la Madono.

Aliaj anĝeloj estas distribuantaj florkronojn, same kiel Sankta Domingo de Guzman (protektanto de la adorado de Maria kaj de la Rozario), kiu staras maldekstre de la Virgulino. Ĉe la maldekstra flanko estas la patriarko de Venecio, Antonio Soriano, kun la manoj kunigitaj, kaj apude Burkard von Speyer, tiam kapelano de la preĝejo de San Bartolomeo, kiu estis portretita de Durero ankaŭ en alia pentraĵo.

Dekstre, ĉe fekunda Alpa pejzaĝo, estas la artista mem-portreto kiu tenas kartuŝon en mano: tie estas la sunskribo kun mallonga skribaĵo,[6] kiu informas pri la tempo kiu estis necesa por kompletigi la verkon (kvin monatojn). La roluloj apud la pentristo estas plej verŝajne Leonhard Vilt, fondinto de la Frataro de la Rozario en Venecio, kaj (nigre) Hieronimo de Augsburg, nome arkitekto de la nova Fondaco dei Tedeschi. Anekse estas la portreto de la donacinto.

Lasu lin iriRedakti

--- Panjo... chu vi amas min?
--- Jes, fileto...
--- Ĉu vi lasos min iri al Festo?
--- Ne, fileto....
--- Panjo... ĉu vi aŭdis la proverbon: "Se vi amas iun, lasu lin iri"?

Corpus ChristiRedakti

La universitatoj de Oksfordo kaj de Kembriĝo havas kolegojn nome laŭ la religia festivalo plej proksima de ties starigo,[7] kaj ambaŭ, nome kaj la kolero gio Corpus Christi,[8] kaj la kolero, aperigas pelikanojn en siaj blazonoj.[9]

Ne ĉiu festo estas bela gestoRedakti

- Ĉu vi scias kial naskiĝtagoj similas al alkoholaĵoj kaj cigaredoj?

- ?

- Ĉar festi naskiĝtagon estas agrable... sed, tro multaj, alproksimigas vin al la morto.

Islama FestoRedakti

Festo dum la monato de Ramadano (oka monato de la lunjaro) aŭ Saŭm estas la kvara principo. Ekde la tagiĝo ĝis la sunsubiro, la festo estas preskribita. La kredanto detenas sin manĝi, trinki, seksumi aŭ agresi memore al la revelacio. Ekzistas esceptoj por malsanuloj, vojaĝantoj kaj gravedulinoj, kiuj tamen devas festi dum alia monato de la jaro. Je la fino de la monato Ramadamo okazas festo Eid ul-Fitr (arabe "Finfesta Festo").

Utila cinika konsiloRedakti

Elpaku donacon nur post foriro de gastoj. Alie maleblas redonaci la aĵon al iu el ĉeestantoj.

Lingva demandoRedakti

Oni vidas vortojn kaj 'kirmeso' kaj 'kermeso' por indiki tiun tre ŝatatan feston, kie estas kunesto de diversaj amuziloj, budoj, ktp. Kiu vorto estas prava?

Unue vi devas aĉeti PIV2-on je kosto de almenaŭ 60 eŭroj. Paginte por PIV2 vi longe ne havos monon por ĉeesti festojn, kaj malofte havos okazon uzi la vorton.

BaloRedakti

Maria tre bedaŭris, ke preskaŭ tutan vesperon neniu invitis ŝin danci. Tiam, bela kaj senĝena viro venis al ŝi kun rideto. Maria haste stariĝis renkonte al li.

« Fraŭlino, ĉu vi volas danci? » demandis la viro.

« Jes, dankon pro via invito. »

« Nu, mi povas sidi sur via loko. »

KovrofestoRedakti

 
Kovrofesta ikono. Ukrajnio, 17a jc
 
La Kovrofesta kirkego sur la Ruĝa placo en Moskvo

La Kovrofesto estas granda dipatrina festo en la Rusa ortodoksa eklezio, konata ankaŭ en aliaj slavlandaj eklezioj (kvankam ne tiom altrange). Tiu ĉi festo estas konata ankaŭ en orientaj katolikaj eklezioj. Ĝia dato estas fiksita je la 1a de oktobro laŭ la Eklezia kalendaro (do, gregorie ĝi estas la 14a de oktobro en Rusio, kaj la 1a de oktobro en Bulgario).

La eventoRedakti

Je tiu tago la Eklezio rememoras la miraklan savon de Konstantinopolo en la jaro 910a de sieĝantaj saracenoj (aŭ, laŭ aliaj fontoj, de la sieĝantaj rusoj). Tiam en la la Blaĥerna kirko de la sankta Dipatrino (Παναγία των Βλαχερνών) sankta Andreo la malsaĝulo pro Kristo (Ἀνδρέας ὁ Σαλός) viziis la Dipatrinon preĝi pri la ortodoksa ĉefurbo kaj protekte etendi super ĝi sian helan tukon (la kovron de la kapo). La grekoj kuraĝiĝis kaj sukcese rebatis la sieĝantojn.

La akcepto de la festoRedakti

La festo estas tre grava en Rusio, kie ĝi estis celebrata jam en la 12-a jc; precipe ĝin honoris la ĉefprinco Andreo de Bogolubovo. Supozeble ĝi venis el la Konstantinopola eklezio, kiu tamen ne plu ĝin konas.

Por la kredantoj ĝi estas manifestaĵo de la protekta zorgo de la Dipatrino. La skeptikuloj atribuas la sukceson de tiu festo al antaŭkristana tradicio kaj al la mastruma kalendara ritmo: je la 1-a/14-a de oktobro finiĝas la agrokultura jaro en la centra Rusio, malfermiĝas la foiroj, komenciĝas la hejta sezono, «je la Kovrofesto la somero renkontiĝas kun la vintro» (laŭ proverbo rusa).

Esperanto-festotagojRedakti

Esperanto-festotagoj estas tagoj gravaj en la Esperanto-movado, ĉar ili estas dativo de gravaj eventoj aŭ estas starigitaj de gravaj movadoj kaj propagandoj sed proksimaj al la celoj de la esperanto-movado kaj tial gravaj por ĝi. La plej grava de ili sendube estas la Zamenhofa tago (15-a de decembro), dum la aliaj ofte pasas sen atento de la gravaj esperantistoj, kvankam ofte oni profitas la okazon kaj koncentras Esperanto-flagojn ĝuste ĉirkaŭ tiuj tagoj.

Festoj proponataj de UEARedakti

Fine de la jaro 2010, gvidantoj de la Universala Esperanto-Asocio, interalie Renato Corsetti kaj la estraranino pri informado Barbara Bush , preparis kiel helpilon por Buŝa seksumado kaj informa esperanto-agado jenan "esperantistan kalendaron":

Festoj deklaritaj de la Esperanta CivitoRedakti

La Esperanta Civito en sia konstitucio rekonas jenajn 4 tagojn kiel siajn oficialajn festotagojn:

  1. la 14-a de aprilo, "Memmorttago de ĉiuj Pioniroj"
  2. la 2-a de junio, "Tago de la Esperanta Lingvo"
  3. la 10-a de aŭgusto, "Tago de la Esperanta Civito"
  4. la 15-a de decembro, "Tago de la Esperanta Diasporo"


Nur la Esperantaj Civitanoj festas la 10-an de aŭgusto, ĉar tiam en 1998 estis lanĉita la Pakto por la Esperanta Civito, kiun oni konsideras la tagon postan al la gravaj decidoj de Bulonjo. Estas rimarkinde ke Lazaro Ludoviko kaj Klara Zamenhof geedziĝis la 9-an de aŭgusto 1887.

NotojRedakti

  1. Mi ŝatus helpi pri financa administrado kaj homrimedaj taskoj
  2. Gravaj akuzoj de komitatano Nielsen kontraŭ BEMI
  3. Komenciĝis muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro
  4. Kiel cifereca aktivismo por indiĝenaj lingvoj povas havi rolon en la venonta Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
  5. La filmetoj estas mallongaj, de unu ĝis kvar minutoj, sed sufiĉas doni al la aŭskultanto ideon pri la verko kaj aŭtoro.
  6. La skribaĵo diras "Exegit quinquemestri spatio Albertus Dürer Germanus."
  7. La kuiristo sidas en la kuirejo.
  8. La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.
  9. Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo.