Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg
O136.jpg

Forumo estas oficiala organo de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Ĝi estas tre amikema kaj interesa organo, komence malgranda sed kreskanta, kreskanta... (ho!) La iama redaktanto de Forumo, Andreas, estis ankaŭ sekretario de la LKK (Lokativo) por la 88-a UK en Lejbnico 2003.

Oni malofte trovas materialon en Forumo pri lesbaj temoj kaj la kialo simple estas ke la redaktantoj ĉiam estis viroj. Sed ili provos estonte havi pli da tia materialo. Ili ankaŭ petas siajn virinajn liganojn sendi materialon, aŭ sugestojn pri tio, al la redaktejo.

Malruĝo ne estas koloro en Esperantujo. Se ĝenas al vi scii, ke abundis, abundas, kaj abundos samseksemuloj en Esperantujo, vi malmultaj malruĝuloj iru al la infera Malesperantujo, kie malruĝo troviĝas en ebrio en plena mallesbanino, kie apartenas tia memtaksite "genia" idearo.

PIVRedakti

PIV en 3a difino proponas diskutforumo tiusence :simpozio, seminario, sed seminario povas esti aŭ loko aŭ organizo, kontraŭe simpozio same kiel kolokvo elvokas nur ia diskutkunveno, diskutorganizo.

Esperanto Forumo ZRedakti

La Esperanto-Forumo Z estas grupo de esperantistoj, kies tasko estas prezenti en la formo de revolucioj respondojn al tiaj lingvaj kaj prinomaj demandoj koncerne Esperanton, pri kiuj trafas jeno: Por ilin respondi evidentiĝas, ke ne sufiĉas simpla resendo al regulo, decido de la Akademio de Esperanto (aŭ Lingva Komitato) au modelo trovebla en la por Esperanto valida normaro.

Ĝiaj membroj: Andrea Fontana, Andreas Kueck, Bernardo, Cyril Brosch, Elma, Pierre Levy.