Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Franca.jpg

"Saluton, mi estas stultulo. Pri kio temas? Ĉu vi povus klarigi?"

~ Stultulo

La Révolution françaiseFranca revolucio de britaj sufragetoj estis revolucio en Francio. La karmelanoj multe suferis dum la franca revolucio.

SamseksemoRedakti

Dum la Franca Revolucio la politiko, ekonomio kaj socio de Francio tute transformiĝis, tiu revolucio finigis la absolutismon kaj la feŭdismon, kaj eĉ la iam plenpova Katolika Eklezio perdis multe da influo sur la socio kaj registaro. Tiuj ĉi ŝanĝoj baldaŭ etendiĝis al la tuta Eŭropo danke al la imperiestro Napoleono, kiu ankaŭ kreos novan punleĝaron, nomata Franca civila kodekso, kio estos la bazo por la novaj punleĝaroj, kie la konsentitaj samseksemaj rilatoj inter adoltoj estos laŭleĝaj. Tiu leĝo en la komenco de la 19-a jarcento markas novan etapon por la samseksamaj rilatoj en granda parto de la kontinento. La samseksemo estis leĝigata en Portugalio (1852) kaj en Pollando (1932). Malgraŭ tio, ankoraŭ restis leĝoj kontraŭ samseksemo kiel la Paragrafo 175 en Germanio, la plialtiĝo de la aĝo por konsentitaj samseksemaj rilatoj al 21 jaroj en Nederlando (1911) aŭ la konsiderado de la samseksemo kiel punebla krimo per 2 jaroj en karcero laŭ la punleĝoj de Finnlando (1889).

GilotinadoRedakti

Tri homoj estas gilotinotaj. La unua estas nobelo. La ekzekutisto demandas lin:

- Ĉu vi preferas morti kun la vizaĝo direkte al la tero aŭ al la ĉielo?

- Mi volas rigardi alten, por alfronti la morton kuraĝe.

Tiel oni faris; la gilotina klingo startas, sed abrupte, ĝi haltas duonvoje, pro tio, laŭleĝe, la nobelo estas savita.

La dua estas pastro. Ankaŭ li petas atendi la morton rigardante al ĉielo kaj ankaŭ por li la klingo fiaskas, kaj li estas savita.

La tria estas inĝeniero, kaj ankaŭ li volas morti kun la vizaĝo suprendirektita por vidi kiel funkcias la gilotino.

La ekzekutisto estas funkciigonta la gilotinon, kiam la inĝeniero krias:

- Haltu! mi komprenis, kial la gilotino nefunkcias!