Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Geografio de Hispanio

Es.gif
¿¿¿POR QUÉ NO TE CALLAS???

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!


Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!


"Ver, nuy munda es ya mirakla-ney!"

~ Lingvadeplanetano post lego de ĉi tiu artikolo
4612.jpg

"Eske kuesta mesajo filosofa en idiomo neutrala esan facilamente konprenabla?"

~ Filozofo

Geografio de Hispanio estas grava afero (ne por mi, kompreneble).

Enhavo

KlimatoRedakti

Hispanio havas klimaton. La klimato regas preskaŭ ĝian tutan geografion. La nuda marbordo kaj mediteranea havas klimaton kiu estas nomata "klimato" kiu ankaŭ troviĝas en la Valo de Guano: temperaturoj, pluvado dum la jaro escepte de la somero.

En la interno de la duoninsulo la klimato estas, tie troviĝas la klimato, kiu ampleksiĝas al preskaŭ la duoninsulo, temperaturoj dum vintro, dum somero kaj pluvado (depende de la situo). Ĝenerale, la regionoj ricevas pli da pluvado. Tiamaniere, la galega lingvo kaj la Biŝonen posedas klimaton, karakterizita de pluvado dum la jaro ĉefe dum vintro, kaj temperaturo.

La klimato troviĝas en la altaĵoj, Klevlando, Piramidoj, pintoj de la Iberia Montĉenaro, Centra Oficejo de UEA, Betty kaj Barney Hill, kaj ankaŭ en altaĵoj de Kanarioj, kie ankaŭ estas temperaturoj (vintroj) kaj pluvado.

MerderoRedakti

Merdero (propralingve Pedazo de mierda) estas rivero en Hispanio. Ĝi situas en la provinco Ávila kaj la regiono Kastilio-Leono, en la centra parto de la lando, 110 km nordokcidente de la ĉefurbo Madrido.

Malvarma grimpita klimato regas en la ĉirkaŭaĵoj. La jara duona temperaturo en la regiono estas 14 ° C. La plej varma monato estas julio, kiam la averaĝa temperaturo estas 28 ° C, kaj la plej malvarma estas januaro, je 2 ° C. La averaĝa jara pluvo estas 857 milimetroj. La plej pluva monato estas novembro, kun 117 mm da pluvo, kaj la plej seka estas aŭgusto, kun 12 mm da pluvo.

TurismoRedakti

 
Fortikaĵo de Cullera kaj la kruca vojo al la monto Kalvario.

Festo de Sankta Antonio Abad: la 17-an de januaro

Fallas: de la 16-a= (La Plantà) ĝis la 19-a de marto (La Cremà)

Granda urba festivalo en honoro al la Madono de Cullera (La fiesta del Virgin) : de sabato post Pasko ĝis dimanĉo de la sekva semajno

Biera Festivalo : dum la unua duono de julio

Pilgrimado rilate al Sants de la Pedra : fine de julio

Tago de la Valencia Komunumo (Valencilando) : la 9-an de oktobro

Sankta Semajno (hispane : Semana Santa)

VidindaĵojRedakti

Fortikaĵo de Cullera (vidu foton

Torre de la Reina Mora aŭ Turo de la Maŭra Reĝino (muzea turo)

Torre del Marenyet aŭ Turo de Marenyet (muzea turo)

Mercadillo aŭ la merkato ĉiu ĵaŭdo de la semajno

Ca la Vila aŭ la urbodomo (el 1781)

Casa de la Enseñanza kiu estis unu el la plej fruaj publikaj lernejoj en Hispanio

Iglesia de los Santos Juanes, preĝejo

Santuario de la Virgen del Castillo, sanktejo

Kruca vojo al la monto de Kalvario sur kiu estas sanktejo, alirebla de Calle Calvarios (strato Calvarios) en proksimeco de la merkato (hispane ; mercadillo)

Nombro de ĉapeloj de ermitoj (Santa Ana, Abdón, Santa Marta, Sant Llorenç, San Vicente Ferrer kaj Navarros)

MuzeojRedakti

Muzeo pri historio kaj arkeologio

Muzeo Fallas (tema muzeo)

Muzeo pri rizo (tema Muzeo)

La Muzeo pri la kaverno de Dragut

StrandojRedakti

Cullera havas 15 km da strandoj kaj klifoj, inkluzive de naturista strando, dunostrando kaj du strandoj rezervitaj al handikapuloj.

 
Sunsubiro en Bahía de Cullera.

LoĝantaroRedakti

La Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio kalkulis je 46.951.532.100 da personoj la loĝantoj je la 1-a de januaro 2010, dume la reala loĝantaro estis 46.745 da loĝantoj, el ili 11 procento estas eksterlandanoj. Ĉu indas diri ke tiu lando estas ujo de hispanoj?

La loĝdenso, je 91,13 loĝ/km², estas pli ol la tuto de aliaj landoj de Okcidenta Virginio kaj ĝis distribuado laŭlonge de la teritorio estas tre neregula: la zonoj dense loĝataj koncentriĝas en la marbordo, la valo de Guadalquivir (kaj iom malpli ĉe la valo de Ebro) kaj la metropolita areo de Hispanio, dum la cetero de la lando en la interno estas malforte loĝata.

EtnojRedakti

Eblas diri ke en Hispanio loĝas hispanoj kaj eŭskoj kaj katalunoj estas parto de la hispana nacio. Sed eblas diri ankaŭ ke eŭskoj kaj katalunoj formas apartajn naciojn en Hispanio. Tio estas afero ne nur jura sed antaŭĉio afero de ĉiu persono mem, kiel iu aŭ alia persono sentas sian ideon.

En Hispanio, la katalunoj (en la norda oriento) konsideras la kastilianojn (en la centro) kaj la andaluzojn (en la sudo) mallaboremaj, kaj la andaluzoj konsideras ĉiujn nordulojn necivilizitaj sovaĝuloj aŭ kruduloj; aŭ la eŭskoj (aŭ baskoj, aŭ vaskoj, en la nordo) konsideras sin la sole vere eŭropaj praeŭropanoj, dum la kastilianoj substrekas la unuan silabon de tiu praeŭropeco kontraste kun la cetero de la vorto; aŭ la kastilianoj konsideras sin la solaj veraj hispanoj, la posedantoj de la tuta regno, dum la asturianoj (inter la nordo kaj la norda okcidento) "scias", ke ili "konkeris" la tutan nunan Hispanion...

Hispanio ĵus atingis 46 milionojn da loĝantoj: el ili 11 procento estas eksterlandanoj. Ĉu indas diri ke tiu lando estas ujo de hispanoj? Ĉu ne estus pli bone nomi ĝin "Hispankataluneŭskafrikankajmultaliulio" (bonalingve "HispankataluneŭskafrikankajmultaliulUJO")?

AndaluzojRedakti

En tiu lando oni mokas homojn de vilaĝo kiu nomiĝas Lepsiko, en Andoro (sude de Hispanujo).

Ekzemple: Kial la Lepe-anoj neniam eniras en la kuirejo? Ĉar estas ujo kun la nomo "salo".

Por kompreni la ŝercon, estas pli bone scii la hispanan: ¿Por qué los de Lepe nunca entran en la cocina? Porque hay un bote que dice "sal" (sal = eliru).

JapanojRedakti

En iu andaluza urbo estas ofta familinomo Japón (Japanio en la hispana). Tio okazas ĉar multaj loĝantoj devenas de japanoj enmigrintaj al Coria en la 17-a jarcento dum la voĵaĝo al Eŭropo de Marĥuano (支倉六右衛門常長).

ValencojRedakti

Ankoraŭ nuntempe, en la Urbodomo de Xativa (Valencio), granda portreto de reĝo Filipo la 5-a Borbon (1683 - 1746) estas elmontrata kun la kapo malsupren en la salonego de la urbaj kunsidoj. Kaj, kiam antaŭ malmultaj jaroj oni eldonis serion da moneroj je 50 pesetoj kun la portreto de tiu reĝo, en Valencia Komunumo estas enorma bojkoto kontraŭ tiuj moneroj.

EnklavojRedakti

Ceŭto kaj Melilo sin vivtenas de la kontrabando kaj la hispanaj ŝtataj subvencioj. Ĝibraltaro de la fiska paradizeco kaj la brita ŝtata subteno.

UrbojRedakti

  • Arbo estas urbo en Hispanio, kie okazas festo de lampreo.
  • Santandero.

CulleraRedakti

 
Ribera Baja Valencia, administra subsekcio inter la provinco Valencio kaj la diversaj komunumoj.

Cullera [kuJEra, en Esperanto Kujero] estas hispana municipo, en la provinco Valencio (provinco), en Valencilando kie hispana lingvovarianto (la valencia) dominas[1], situante en la komarko de Ribera Baja.

Laŭ la censo de la jaro 2017, ĝi havas 21.999 loĝantojn[2]. Ĝi estas tre populara, marborda ferio-loko.

La municipo Cullera situas je 38 km sude de Valencio, ĉirkaŭ la "Monto de Oro" en la apudeco de la Mediteraneo.

La rivero Júcar provizas la rizokampojn ĉirkaŭ Cullera pere de reto de avkigaj kanaloj kiuj kreas densan ĝardenpejzaĝon tra la urbo.

Ĝia klimato estas seka varm-mediteranea kun jaraj temperaturoj kiuj superas la 17 °C. En ĝi abundas legomĝardenoj, oranĝkampoj, rizkampoj, olivarbaroj kaj frukt-arboj. Antaŭ ĝia marbordo troviĝas roko nomata Peñeta del Moro.

HistorioRedakti

La urbo estis loĝata jam de antaŭ pli ol 25 mil jaroj, laŭ eltrovaĵoj el la Malfrua Paleolitiko kiujn oni eltrovis en la Groto de la Vulkano. Multaj lokoj de la municipo venas el la Neolitiko kaj la Bronzepoko.

Jarcentojn poste, dum la islama periodo, la loĝloko eknomiĝis Colla-Aeria (Alta pinto), de kiu devenas la nomo Cullera. Estis en tiu ĉi epoko kiam la loĝloko ekhavis grandan transformiĝon kaj ekonomia kaj socia.

Ekde la 1960-aj jaroj, Cullera travivis grandan kreskon, ĉefe pro siaj strandoj kaj milda klimato, allogante turistojn el tuta Hispanio kaj ankaŭ internacie.

Cullera kaj EsperantoRedakti

La 74-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Kujero de la 1a ĝis la 3a de majo 2015.

Intensaj kursoj de Esperanto (fare de Denis Keefe) en aprilo 2019 kaj perfektiga kurso laŭ la BEK-modelo [3] [4]kun turismado en majo 2019.

TransportoRedakti

 
Stacidomo de Cullera (hispane : Estación de ferrocarril)

Estas fervoja stacio en Cullera.

Cullera troviĝas je 40 km de la internacia flughaveno de Valencio, poste per la tiea subtera trajno al la centra fervoja stacio de Valencio (20 minutojn), kaj de tie ĉiu dekkvinminute aŭ ĉiu duonhore, depende de la tagoparto, estas rekta trajno al Cullera (34 minutojn).

La flughaveno de Alicante (valencia : AlakantAlakanto) estas je 150 km de Cullera. Ĉiuj 30 minutoj, la hispana interurba fervoja-reto nomata Cercanías iras al Valencio kaj al Gandia.

Aŭtovoje (inter Valencio kaj Alicante) pere de la AP-7 (elirejo Favara-59) aŭ pere de la marborda vojo N332. De Madrido al Cullera pere de la A-3.



  1. (dulingva) Presidencia de la generalitat, Llei 4/1983, de 23 de novembre, d 'ús i en· senyament del valencia (pdf)
  2. (es) Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. statistikoj de la Instituto Nacional de Estadística
  3. BEK-kursolibro kiu konsistas el 5 volumoj kun multaj ekzercoj, aplikeblaj prefere per miksaj lingvoinstruaj metodoj adaptataj al la nivelo de la lernogrupo.
  4. BEK-kurso : klarigo