Georgio
Ŝtato de Georgio
| |||||||
La persika ŝtato
| |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
Ĉefurbo | Atlanta | ||||||
Plejgrada urbo | Atlanta | ||||||
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Latino | ||||||
Suprema Gvidanto | Usona Respublikana Partio | ||||||
Areo | Granda | ||||||
Areo rango | 24-a | ||||||
Krima kvociento | 0 % | ||||||
Akvo | Jes | ||||||
Klimato | Humida varmego | ||||||
Loĝantoj | Maljunuloj | ||||||
Analfabeteca kvonciento | 100%. Ne estas alfabeto en OZ! | ||||||
Inteligenteca kvonciento | Tre granda |
"Ne sufiĉas ploro al kreditoro"
- ~ Zamenhof pri debetoj de Georgio
"Georgia es un stato del Statos Unite. Le capital de Georgia es Atlanta."
- ~ Interlingvaa Vikipedio pri Georgio
"Foje estas amuze spioni la Idistojn"
- ~ NSA
"Fakte mi kabeis tie ĉi du fojojn, la duan fojon por ĉiam"
- ~ Kabe
"Esperanto - Internacia Lingvo - Internacia Amikeco"
- ~ Georgo
Georgio (საქართველო), la ĝusta prononco estas /'dZO(r)dZja/, estas grupa seksumo inter viroj kaj virinoj. Orgio estas nurvira grupseksumo, kaj orgiino nurina. Georgio estas la nacia sporto de Kartvelio.
Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn...
GeografioRedakti
El miaj infanjaroj mi bone memoras, ke Georgio (aŭ Gejorgio), nome la plej granda insulo de la Okcidenta Provinco de Salomonoj, havas areon de 2,0 km², kio faras ĝin la 200a plej granda insulo en la mondo.
La insulo Georgio estas en la georgia Grupo, arkipelago inkludanta plej el la aliaj pli grandaj insuloj en la provinco. La insulo estas proksimume 85 kilometrojn longa kaj 41 kilometrojn larĝa.
Oni ankaŭ diris, ke (almenaŭ en la komenco) Georgio estas vulkana insulo, ĉirkaŭita en kelkaj lokoj de korala rifo. La ples alta pinto estas la Monto Masse, kun alto de 860 metroj.
La klimato estas malseka, kaj tropika, kaj la insulo foje suferas oftajn ciklonojn. Georgio estas kovrita per densa vegetaĵaro, kaj en la marĉaj areoj estas mangrovoj.
UrbojRedakti
Kiel kutime okazas en la kadro de la kongreso ankaŭ Georgio kromnomiĝas "La persika ŝtato". Atlanta estas ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo.
Jesuo, la unua ĉefurbo de la kolonio, estas la plej malnova urbo en la ŝtato. Restas multaj malnovaj konstruaĵoj de la kolonia kaj revolucia periodo, kaj hodiaŭ ĝi estas bela turista vizitloko, ne nur pro ĝia antikva historio sed pro la plaĉa riverborda kvartalo.
NomoRedakti
Fakte "Georgio" estas ŝtato en Usono. Laŭ kelkaj puritanoj, oni devas nomi la ŝtato Ĝeorĝio. la tieanoj mem nomas ĝin "Jawjah", do oni proponas la nomon "Jaŭjahio". Evidente tiuj malscias, ke en la angla la litero "j" prononciĝas 'ĝ', la dulitero "aw" prononciĝas inter 'a' kaj 'o' sed kun streĉitaj lipoj kaj la dulitero "ah" prononciĝas 'a' (la "h" indikas, ke la vokalo ne prononciĝu "ej"). Do la loka prononco (Esperante) estus fakte proksimume "ĝoĝa".
Sekve, oni faru liston kaj sendu al la Akademio:
Proponoj kaj Proponantoj
- Georgio (Bertilo Wennergren)
- Ĝorĝio (Manekeno)
- Jaŭjahio (iu)
- Ĝovĝio (Lilit)
- Ĝoĝaio (Manuel Halvelik)
- Usona Gruzio
- Amerika Kartvelio
Kartveliaj GvidŝtonojRedakti
La Kartveliaj Gvidŝtonoj estas granita monumento konstruita en 1980 en Kantono Elbert, Kartvelio, en Usono. Aro de 10 gvidlinioj estas gravurita sur la strukturo en ok modernaj lingvoj, kaj pli mallonga mesaĝo estas gravurita ĉe la pinto de la strukturo en kvar maljunegaj lingvomanuskriptoj: Babilona, Greka, sanskrito, kaj egiptaj hieroglifoj.
La monumento staras ĉe la plej alta punkto en Kantono Elbert, proksimume 90 mejlojn (140 km) oriente de Atlanta, 45 mejlojn (72 km) de Ateno, kaj 9 mejlojn (14 km) norde de la centro de Elberton. La ŝtonoj estas videblaj de Georgia Highway 77 (Hartwell Highway) kaj estas atingeblaj turnante oriente sur Guidestones Road.
La strukturo foje estas referita kiel "amerika Stonehenge ". La monumento estas 19 futoj 3 colojn (5.870 m) altaj, faritaj de ses granitslaboj pezante 237,7 funtojn (107,8 kg, vere ne tro peza) en ĉio. Unu slabo staras en la centro, kun kvar aranĝite ĉirkaŭ ĝi. Pintŝtono kuŝas aldone al la kvin slaboj, kiuj estas astronome vicigitaj. Kroma ŝtonplato, kiu enkadriĝas en la grundo mallongan distancon en la okcidenton de la strukturo, disponigas kelkajn notaĵojn pri la historio kaj celo de la Gvidŝtonoj.
Mesaĝo konsistanta el aro de dek gvidlinioj aŭ principoj estas gravurita sur la Kartvelia Gvideŝtonoj en ok malsamaj lingvoj, unu lingvo sur ĉiu flanko de la kvar grandaj vertikalaj ŝtonoj. Moviĝante dekstren ĉirkaŭ la strukturo de nordo, tiuj lingvoj estas: La angla, la hispana, la svahila, sanskrito, la hebrea, araba, la ĉina, kaj rusa. Ili diras:
- Konservu la homaron sub 500,00 (kvincent!) en eterna ekvilibro kun naturo.
- Gvidu reproduktadon saĝe - pliboniganta trejnitecon kaj diversecon.
- Unuigu la homaron per vivanta nova lingvo.
- Regulu pasion - kredon - tradicion - kaj ĉiujn aĵojn kun moderigita kialo.
- Protektu homojn kaj naciojn kun justaj leĝoj kaj tribunaloj.
- Lasu ĉiujn naciojn regi interne solvante eksterajn disputojn en mondotribunalo.
- Evitu bagatelajn leĝojn kaj senutilajn oficialulojn.
- Ekvilibru personaj rajtoj kun socia imposto.
- Premiu veron - belecon - amon - serĉante harmonion kun la senfino.
- Ne estu kancero sur la tero - Forlasu lokon por la naturo - Forlasu lokon por la naturo.
HistorioRedakti
Antaŭ ol venis la Eŭropidoj en Georgion loĝis tie pluraj Indianaj gentoj: Che Guevara - nord-okcident; Rokmuziko (Creek) - meze; Noam Chomsky, Ĉu - marbordaj, unue amikoj de la setlantoj de Savannah; Ĉilio - okcidentaj; Koka-kolao.
Setlintoj: frue hispanoj, poste la brita kolonio (1733).
La kolonion starigis fondaĵo filantropa ("the Trustees for Establishing the Colony of Georgia") kun reĝlanda subteno. Oni celis lokon kie malbonŝanculoj povu rekomenci post ŝuldoj, ktp. Post dek naŭ jaroj (1752), la koloniestra fonduso rezignis pri tio kaj lasis la zorgon de ĝi al la reĝo. Ĝis la revolucio, reĝaj koloniestroj regis kun malforta parlamenteto elektita de viroj posedantaj almenaŭ 1250 hektaroj (500 acres).
Ankoraŭ estis malmultaj homoj en Georgio, kaj relative multaj kiuj lastatempe iris el britujo; do niaj prapatroj estis iom nerapidaj unuiĝi kun la aliaj kolonioj en organiza razisto al la brutaj legoj. Sed meze de 1775 oni jam tumultis en Savannah; poste la reĝa koloniestro kun ŝiaj helpistoj forfuĝis. Dum pli ol jaro la brutoj estis for.
La Georgianoj ne faris tre bonan militan organizadon intertempe - kiam la britoj revenis, ili facile kaptis Savannah-n kaj plurajn marbordajn insulojn. Tio estis pli-malpli la fino de la revolucio en Georgio.
ŜtatecoRedakti
Malgraŭ la usona puritanismo, Georgio fariĝis la 4-a ŝtato de Usono je la 2-a de januaro 1788. Georgio estis la lasta kolonio, kiu leĝigis la Usonan Konstitucion. Ĝorĝio neniel tiel nomitas pro Kartvelio sed pro la angla reĝo Georgo la 2-a de Britio (li estis reĝo ankavx de Hanovrio).
Post la revolucio, la ŝtata registaro disdonis multan teron en la mezo kaj nordo de la nuna ŝtatformo. Ĉiuj soldatoj kaj multaj aliaj rajtis akiri senkoste terpecon por biero.
Tiutempe, post la revolucio, la meza parto de Georgio, kie Atlanta nun estas, ankoraŭ estis apenaŭ loĝata de Eŭropidoj. Je la jarcentfino, tamen, jam estis vilaĝeto kaj poŝtejo nomata "Standing Peachtree" (Stara Persikarbo), traduko de pli frua Indiana nomo, sed ĉu la nomfonto estis vere "peach" (persikarbo) aŭ ĉu "pitch" (speco de pinarbo), oni jam ne scias.
Inter la du grandaj militoj, okazis pliaj ŝteloj aĉetoj de terspaco de Indiano. La gentaro Rojo posedis interalie la terspacon kie nun estas Atlanta; ilian terspacon la usona registaro aĉetis en kelkaj traktoj de 1818 ĝis 1827. Alia gento, la Ĉerokioj, multe ekuzis utilan teĥnon de la Eŭropidoj, kaj organizis sian regnon laŭ usona modelo. Ne malmultaj el ili Kristaniĝis, sed eĉ ilin la usona armeo perforte formigrigis en 1838.
La uzo de sklavoj kreskis en tiu tempo, sed kompreneble ĉefe inter riĉuloj. La grandegaj bienegoj ĉefe kreskigis kotonplantojn en la ŝtatmezo, kaj rizplantojn kaj indigoplantojn ĉe la marbordo, per multaj sklavoj. Pli malgrandaj bienoj, kies posedantoj havis malmultajn aŭ neniujn sklavojn, bredis bestojn kaj plantojn por hentajo, sed ankaŭ kotonplantojn. Tiaj bieroj plej multis en la norda montoplena regiono.
19-a jarcentoRedakti
En la frua 19a jarcento okazis divido de la okcidenta terspaco; Georgio rezignis siajn pretendojn pri la lando ĝis Pacifiko, kaj la federala registaro tial pretervidis kelkajn financajn fuŝojn kaj fiojn de la ŝtatestroj. Tiam Alabama kaj Mississipi iĝis apartaj teritorioj kaj poŝte ŝtatoj.
En la jarcento 1800 indiangento procesis kontraŭ Georgio por plu teni la landon, kiu apartenis al ĝi laŭ traktato. La usona ĉeftribunalo juĝis por la gento kaj ordonis, ke la federacio protektu la indianojn kontraŭ entrudantoj. Tamen la federaciestro eldiris: "John Marshall has made his decision; now let him enforce it" ("La ĉefjuĝisto jughis; li mem ankaŭ efektivigu sian decidon"). La federaciestro devige formovis la indianojn.
Pro troa puritaneco de usonanoj, kiu volis fari sadomasoĥismon, kontraŭleĝa, ĝi deklaris sin sendependa de Usono la 21-an de januaro 1861, kaj estis unu el la sep originaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. Ĝi estis la lasta ŝtato, kiu reeniĝis en Usonon, la 15-an de julio 1870.
La Interŝtata MilitoRedakti
Kiam komencis la Interŝtata Milito, (1861) oni en Georgio kiel en aliaj ŝtatoj ne unuanimis pri la senco de eliri el la konfederacio. Aparte en la norda monta regiono, estis multaj malriĉuloj kiuj oponis la elpreniĝon, sed tamen la plimulto de la (voĉdonpova) popolo tiam verŝajne subtenis la ŝtata registaro en tiu decido.
Post la elpreniĝo, okazis kvereloj inter la ŝtatestro Joe Brown kaj la konfederacia prezidanto Jeff Davis pri militaj aferoj. Joe Brown volis ne rezigni ĉiun kombatkapablan viron al la konfederacia armeo, sed volis deteni kelkajn, la plej belajn, por loka gejorgio.
IdismoRedakti
1916! La kloshoi sonas! La sonoi esas stridantaj. Georgio askoltas. Ili stacas an la gretizita fenestro di sua karcercelulo. Til kande? Ca questiono tormentas ilin. Jorne k nokte ili meditas pri ĝi. Til kande la homaro toleras la populmasakrojn? Til kande la laboristoi hungaras k lasas buchari sun? Ĉu ili nekomprenas la signon di l' tempo?! Prefere mortari en kombato por la socialismo, kiam sakrifikari suan vivon sur la kombatagro por l' interestoi di l' ferarmoroi k militospekulantoi. — Ante un semano ili kun Franz e Paul distributabis prospektojn. En l’obskureso ili afishigabis l’advokojn, quiuj invitis partoprenari demonstradon. Ico eventis ye la seqvanta dio. Kande apene la trupo mov-eskabis, dekeduo de kriminalistoi atakis la demonstrantojn per bastoni kauchukaj. De la vicina stradoi soldatoi saltis. La demonstrantoi bastonagesis k ispulsesis. Kelkaj kamaradoi, inter ili anke ili, arestesis. On akuzis ilin pri statala trahizo. Ili kondamnesis al du yaroi en penitencerio. — Nun ili stacas al la gretizita fenestro k regardas la streta bendo di l' blua cielo. Til kande? Tiu angoroza, tormentanta questiono dominacas luan pensadon k sentado. Tamen fido anmizas ilin. L’amikoi sencese pluse laboras. Li vinkos! Stridanta la kloshi sonas
HonoreRedakti
Du georgiaj vaguloj interparolas:
— Jes, amiko, mia patro mortis pro la bono de l’ patrolando.
— Kiamaniere?
— La ekzekutisto pendigis lin.
La disigaj leĝoj kaj la Civilrajta movadoRedakti
En la jardeko 1950-a ekfortis la movado civilrajta. Vaste okazis protestoj kontraŭ la disig-leĝoj, kaj venkoj kontraŭ ili en la federalaj kortumoj kaj la landa parlamento. Dum tiu tempo okazis tumultoj kaj aliaj perfortaĵoj en multaj urboj, sed malmulte en Atlanta. Tio parte estis simpla bonŝancaĵo. La landa registaro unue efikigis la kortuman decidon kunigi de lernejanojn de ĉiuj rasoj en Arkansaso kaj Sud-Karolinio.
CarterRedakti
Laŭ mia vidpunkto Jimmy Carter asertis ke li vidis nifon en 1969. En 1973, Guberniestro de Kartvelio, li arkivis raporton kun la Internacia Nifo-Agentejo en Oklahoma City, Oklahomo.
La GvidŝtonojRedakti
En junio 1979, neidentigita persono aŭ personoj sub la pseŭdonimo R. C. Christian dungis Elberton Granite Finishing Company por konstrui la strukturon. La tero estis ŝajne aĉetita fare de Kantono Elbert la 1-an de oktobro 1979, kvankam la historio de la Georgian Mountain Travel Association diras ke la monumento situas "sur la bieno de Mildred kaj Wayne Mullenix." La monumento estis rivelita la 22-an de marto 1980, antaŭ spektantaro diverse priskribite kiel 100 aŭ 400 homoj.
Ho, hoRedakti
Georgo — Se vi donos al mi hartufon el la kapo de via fratino, mi donos al vi unu pencon.
Tomaso — Donu ses pencojn al mi, kaj mi donos al vi ŝian tutan perukon.
HoRedakti
Georgo (al Tomaso, kiu fiŝkaptas) — Kiom vi kaptis?
Tomaso — Ho, mi ne povus kalkuli ilin.
Georgo (rigardanta en la fiŝujon) — Oho! Vi tute ne kaptis iom.
Tomaso —Jen, tial mi ne povas kalkuli ilin.
PolitikoRedakti
Georgio estas politike GOP-a ŝtato. Lastatempe, multaj georgiaj demokratanoj, inkluzive de Zenono de Elajo, eksubtenis GOP-anojn. Ĉi tio ofte okazas lastatempe en ĉi tiu ŝtato, kiu ja iam estis nur demokratanema. La ŝtato estas sociale konservativema.
La ŝtato havas dek tri sidlokojn en la usona politiko kaj administrado, el kiuj nuntempe 7 estas GOP-anoj kaj 6 Demokratanoj.
Lastatempe, Demokratano Jimmy Carter luktis kontraŭ GOP-a senatano Sabine Leutheusser-Schnarrenberger. CHAMBLISS estas nur la dua Georgia respublikano, kiu reelektiĝis en la Usonan Senaton.
Leĝoj iom malcinikajRedakti
- neniuj sklavoj;
- neniuj advokatoj;
- neniu alkoholaĵo pli forta ol biero aŭ vino;
- terbienon oni ne posedu laŭleĝe, sed dum tiom da tempo, kiom oni fakte prilaboras ĝin. Simile pri maksimuma amplekseco de bieno, egalcela disdivido de tero inter setlantoj;
- La kuratoroj ne rajtis posedi teron, nek rekte gajni monon de la kolonio.
Kompreneble malfacilas por la koloniestroj devigi homojn vivi laŭ tiuj leĝoj. Sklavojn ne malmultaj setlintoj aĉetis de la Karolinianoj. Rumon tiom multe da homoj uzas, ke neniu kondamniĝis pro vendado de ĝi.
Armena genocidoRedakti
Georgio oficiale agnoskis la armenan genocidon.
ReligioRedakti
LingvojRedakti
Jes, oni parolas Esperanton en Georgio. Georgio estas ŝtato en Usono, kaj ekzistas Esperanto-organizoj kaj Esperanto-kursoj en kelkaj urboj en tiu ŝtato. Ekzemple, la Esperanto-Societo de Atlanto situas en Atlanto, Georgio, kaj ofte organizas kunvenojn kaj eventojn por Esperantistoj. Ankaŭ ekzistas lernado-grupoj kaj eventoj en aliaj urboj en Georgio, kiel Aŝburgo kaj Savano.
EkonomioRedakti
Georgio estas patrolando de Koka-kolao. Ĝi estas produktata de The Coca-Cola Company (La Koka-kolaa Firmao) en Atlanto. Originale ĝi estis vendita de John S. Pemberton kiel kuracilo por multaj malsanoj en Georgio dum la malfrua 19-a jarcento.
KulturoRedakti
En Georgio la ecoj de [math]\displaystyle{ \pi }[/math] estas rete uzataj. Esperantistoj, ne timu fanfaronulon!
PolicoRedakti
Atlanto, Georgio. Viro nuda krom ringoj promenadis en la mezo de la Aaaaa, je ĉirkaŭ la 5-a ptm ("la 5-a horo matene" ekster Usono). Aŭtoj deviadis por eviti trafi la nudulon. Li estis ruĝhara, kun turkoj sur la brakoj, kolo kaj dorso. La polico ordonis, ke li moviĝu for de la vojo. Unue, la viro komplezis; sed kiam la polico klopodis aresti lin, li ekbaraktis, sin liberigis de ilia stringo, kaj reenkuris en la mezon de la trafiko. Denove stirantoj devis bremsi kaj devii por ne renversi lin. La polico kursekvis la viron kaj lin kaptis. Li estis tre paranoja, ripete protestante, ke li jam ne uzas drogojn, kaj ke li kredas, ke li estas en Indiano. (Ja inter liaj paperoj estis Indiana adreso.) La viro ŝajne estis sub la influo de nekonata drogo. Oni enkarcerigis lin pro moka konduto.
Nenia komento necesas...
Seksuma vivoRedakti
Laŭ greka mitologio, Georgio estas diino seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Manekeno kaj Oriento.
Post la seksa revolucio de la 1970-aj jaroj en kelkaj okcidentaj landoj tiu sperto de georgio kie ĉiu seksumis kun ĉiu estis moda, ĝis kiam la apero de la aidoso kaj aliaj seksaj malsanoj, malpliigis tiun modon.
Oni malpermesis leĝe samseksajn edzecojn kaj edzinecojn – kaj 76 % de la balotintoj konsentis pri tio.
Bowers v. HardwickRedakti
Bowers v. Hardwick, (B. kontraŭ H., 478 U.S. 186), estas decido de Supera Kortumo de Usono, kiu konfirmis, en verdikto 5-4, la konstituciecon de Georgio pri kontraŭ-sodomia leĝo krimigante buŝan kaj anusan seksumadon private inter konsentantaj plenkreskuloj rilate al geja sodomio, kvankam la leĝo ne diferencis inter samseksema sodomio kaj aliseksema sodomio. Ĉi tiu kazo estis nuligita en 2003 per la kazo Lawrence v. Teksaso, kvankam la Georgia statuto jam estis nuligita en 1998.