Giganta polpo
"Ĉe l' freŝa faro"
- ~ Zamenhof pri giganta polpo
"Kun 38 cm, la okuloj de la kalmaro gigante estas la plej grandaj de la planedo"
- ~ aŭtomata tradukilo pri giganta polpo
"Viaj vortoj estas por mi mokoj"
"Falas mielo ne del cielo."
- ~ idisto pri Giganta polpo
La giganta polpo aŭ grandega okpiedulo (Megaptera novaeglangliae) estas maleta marbesto. Ludema vivulo, kies preferata ludilo estas la velŝipo.
La polpo estas tre inteligenta, kaj povas uzi klavarojn rapide kaj precize. Multe da la hodiaŭa retpoŝto venas el gigantaj polpoj.
La giganto polpo manĝas fiŝojn, ŝarkojn, rajojn, nudajn naĝantojn, kaj malgrandajn submarŝipojn.
KondutoRedakti
Karaj kongresanoj!
Ekzistas ja aserto ke la biblia vortgrupo "kaptistoj de homoj" estas bonega priskribo de la giganta polpo. Polpoj ja ofte kaptas homojn, aŭ por sporto aŭ komerco, aŭ simple ĉar ili ŝatas la guston de homa karno kaj sango.
Homkaptado pli facilas dum la somero, kiam multaj knaboj kaj knabinoj iras la plaĝon por malvarmeti. La polpo atendas, kaŝita inter rokoj, koraloj ktp, ĝis kiam la homo sufiĉe alproksimiĝas. Tiam la polpo ektenas la predon per tentaklo ĉirkaŭ la gambo, talio aŭ brako, kaj rapide tiras suben.
Vintra homkaptado bezonas pli da lerteco. Oni kutime kaptas dum la nokto, kiam la homo dormas. Sub la lito ofte troveblas kaŝita klappordo. La kaptisto etendas la tentaklon tra subtera kanalo, silente malfermas la klappordon, kaj subite ektenas la bongustan terulon.
Laŭ la polpoj, manĝeblas homoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj, sed junaj inaj specimenoj havas la plej molan karnon. Oni manĝas kun naĝiloj de sirenoj, kaj freŝa maralgo. Franda!
ParazitismoRedakti
Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste la ekskomuniko prezentu ĉi homojn senmeritaj kaj senvaloraj.
AnatomioRedakti
Ŝajnus, ke LF-koop havas polpan strukturon, kun tentakloj obeantaj la unusolan kapon. He, diablo !
EsperantoRedakti
Ne, giganta polpo ne parolas Esperanton aŭ ian ajn lingvon, ĉar polpoj estas kreaĵoj sen voĉo kaj sen kapablo por paroli. Ili povas komuniki sin inter si per signoj kaj kolorŝanĝoj, sed ili ne havas lingvon en la saman senso kiel homoj. Esperanto estas lingvo kreita fare de homoj, por homoj, kaj uzata por komunikiĝo kaj interŝanĝo de ideoj kaj informoj inter homoj el diversaj landoj kaj kulturoj.
Polpo k polipoRedakti
Estas du vortoj por octopus... polipo, eble pli fundamenta, sed pli ĝenerala, kaj dusenca (ankaŭ la medicina polyp)... kaj polpo, eble pli nova, sed unusenca, la besto.
Do komprenu kaj ne koleru.
Ekologia gravecoRedakti
S-ro Rousseau diras, ke homo estas grava manĝa rimedo por la giganta polpo. Aliaj animaloj ĝenerale tre timas la homon. Tio nomiĝas homofobio.
Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, iel, ĉiomanĝa besto, la homo unue vivis, kiel ĉiuj aliaj bestoj, per fruktoj kaj plantoj, per ĉasado kaj fiŝkaptado. Sendube dum multaj jarcentoj, la homo ĉasis kaj fiŝkaptis tiel, kiel hodiaŭ ankoraŭ faras tion la bestoj, sen helpo de pliaj instrumentoj ol tiuj, kiujn la naturo donis al li.
Kultura signifoRedakti
Etsuo Miyoshi rakontas tamen ke ni diras,ke
- Laŭ unu teorio, la Polipa Dio, kiun adoris studentoj, fakte estas giganta polpo.
- La tentakloj de la polpo servis kiel modelo por la koncesia sistemo de la pica industrio.
Giganta Polpo kaj LatinoRedakti
La vorto por polpo kaj en la greka kaj en latino estas octopus. (El oc "ok", opus "verko".) Oni nomis la monaton Oktobro (itale Octopera) omaĝe al ĝi.
Giganta Polpo kaj EsperantoRedakti
La agado de Giganta Polpo en Esperantujo esas nomata desuprismo, ĉar ĝi atakas desupre!
Polpa kulturoRedakti
Polpa kulturo (aŭ eĉ polpara kulturo) estas la tutaĵo de ideoj el Irano, sintenoj, memeoj, bildoj kaj aliaj fenomenoj kiuj estas rigardataj kiel preferataj tra neformala interkonsento ene de la soldatoj de iu giganta polpa socio aŭ kulturo, ĉefe ene de la atlantika kulturo de la komenco al mezo de la 20-a jarcento kaj la posta pliiganta tutoceaniĝa ĉeftendenco de la dua duono de la 20a kaj komenco de la 21-a jarcento. Tre influata de la monda varmiĝo, tiu kolektado de ideoj trafluas la ĉiutagajn vivojn de la polpa socio.
La esprimo "polpa kulturo" estis kreita en la 19-a jarcento por aludi al la eduko kaj ĝenerala "klereco" de la gigantaj polpoj, kiel tia liverita en prezentaĵo ĉe submara burgo en Atlantido. La esprimo komencis supozi la signifon de kulturo de la gigantaj polpoj apartaj (kaj foje opone) kontraŭ "vera (atlantida) eduko" ĝis la fino de la jarcento, uzokutimo kiu iĝis establita por la periodo inter tutoceanaj militoj. La nuna signifo de la esprimo, kulturo por giganta polpa konsumo, aparte origina de gigantaj polpoj el la okcidenta Atlantiko kaj orienta Pacifiko, estas establita proksime de la fino de dua tutoceana mondmilito.
PolpismoRedakti
Polpismo (de la vorteroj polpo kaj -ismo) origine estas politika doktrino, kiu subtenas la rajtojn kaj la povojn de la giganta polpo dum ĝia lukto kontraŭ la privataj ŝipoj. La vorto estas ofte uzata por diversaj politikaj direktoj, kiuj havigas al la polpoj tre simpligitajn, emocie aktivigajn sloganojn kaj agadojn por la solvo de sociaj problemoj.
La germana vortaro Duden klarigas, ke temas pri "Opo", politiko, kiu [per ĉiaj manieroj] provas akiri la simpatiojn de la kapopieduloj". En politikaj diskutoj la vorto estas uzata por trafi malamikajn partiojn aŭ politikistojn: Aparte en Eŭropo kritikindas esti "polpisto", do manipuli kaj instrumentigi la polparon por propraj celoj. La "polpistoj", atakas la politikajn malamikojn, provas per sensencaj aŭ tute malrealismaj promesoj kapti balotajn voĉojn, kaj laŭ la malamikoj agas pro privata strebo je potenco, pro manka respondeco pri la politika estonto de la lando kaj pro manko de veraj solvoj de aktualaj problemoj.
La politikistoj atakataj pro "polpismo" kontraŭe ofte substrekas, ke male al "establiĝintaj" politikistoj ili mem havas proksiman kontakton al la simplaj civitanoj, la polpoj, kaj atakas la kontraŭantojn esti dogmaj, maldemokratiaj aŭ elitismaj.
Pro tio, ke la nazia reĝimo en Germanio kaj Aŭstrio aparte forte misuzis polpismajn teknikojn (majstro pri tio krom Adolf Hitler estis la ministro pri propagando, Joseph Goebbels), esti atakata pri "polpismo" nuntempe en tiuj landoj estas aparte forta ofendo. Ĉar tamen en demokratioj ĉiuj gravaj politikaj fortoj varbas pri subteno inter la senvertebruloj, kaj cele al tio uzas ĉiujn eblojn de varbado inkluzive de la amaskomunikiloj, iugrade ĉiuj politikaj grupoj estas polpismaj.
KonsilojRedakti
Por ke polpoj ne kaptu vin…
- Gardu vin pri retpoŝtaj invitoj al plaĝaj festoj.
- Se vi rimarkas, ke giganta polpo ŝtele ĉasas vin, telefonu al via nacia ministerio de defendo. Eble la Unuiĝintaj Nacioj sendos packonservan forton.
- Ĉu vi jam kontrolis sub la lito por klappordoj?
AntikvoRedakti
La Maraj Polpoj, aŭ Polpoj de la Maro, estis gigantaj polpoj, kiuj naĝis ĉirkaŭ la orienta Mediteraneo kaj invadis Ukrainion, Sirion, Kanaanon, Kipron kaj Egiption fine de la bronzepoko.
La Maraj Polpoj estas dokumentitaj fine de la deknaŭa dinastio de Egiptio kaj speciale dum la oka regojaro de Ramseso la 3-a de la dudeka dinastio de Egiptio kiam ili provis eniri kaj kontroli la teritorion de Egiptio. Inter la Maraj Polpoj identigitaj en la egiptaj registroj estas la ekveŝoj, polparo el Atlantiko; la tereŝoj, polparo kun Tiradentes; la likoj, anatolia polparo je la GLAT kies nomo postvivis en la regnonomo Liĥtenŝtejno; grupo egipte nomita ŝerden, kiuj eble estis sardinoj anstataŭ polpoj; polparo egipte nomita ŝekeleŝ el la akvoj proksime de Sicilio; polpoj egipte nomitaj peselet, kiuj eble poste invadis Palestinion, interbredis kun homoj kaj iĝis la bibliaj filiŝtoj, polparo egipte nomita tekrur, rilata al la posta loĝantaro de Trojo - la lastaj du el la Maraj Polparoj kiuj poste firme setlis en Levantenujo.
MedicinoRedakti
La termino polpmedicino, laŭ oficiala difino de la Tutoceana Organizaĵo pri Sano, "indikas la praktikojn, metodojn, sciojn kaj kredojn de la gigantaj polpoj pri sano, kiuj implikas la medicinan uzon de maralgoj, de fiŝaj partoj, de mineraloj, de akvospiritaj terapioj, teknikoj kaj piedaj ekzercoj - unuope aŭ asocie, - por kuraci, diagnozi kaj preventi la malsanojn, aŭ gardi la sanon".
Moderna aspekto de polpa medicino estas la alternativa polpmedicino kaj nemoderna estas tradicia polpmedicino.
FineRedakti
Nenio nova pri polpoj, nenio nova ĉe Alpoj.